– Sed geometriisto devas sekvi nur la leĝojn de la matematiko.
– La civitanoj de la urbo Kroton devas sekvi nur mian leĝon, kaj tiu estas por vi la ekzilo! Foriru!
* * *
Sur la vojo al Metapontion, Pythagoras on akompanis nur Eŭristhetos . Jam videbliĝis la fruktoĝardeno de Herakleia , kiam la disĉiplo ekparolis:
– Majstro, iam vi instruis, ke ĉia saĝo manifestiĝas en la sanktaj Orpheus aj doktrinoj. Ho Pythagoras , vi parolis multe pri la titanoj, kiel ili formanĝis Dionysos -on, la plej potencan filon de Zeŭs kaj Persephone . El ili restis nur lia koro, el kiu Zeŭs kreis novan Dionysos -on, la titanojn mortfulmbatis kaj iliajn kadavrajn cindrojn disĵetis al la ventoj. Vi rakontis, ke ĉiu vivanta homo kaj besto ricevis eron el tiu cindro kaj ĝi estas la animo mem, kiu vagadas de individuo al individuo, ĉiam renaskiĝante post la morto en alia formo, laŭ la volo de Hermes , kaj nur per la indulgo de Persephone ĝi povas alveni al la regno de Kronos , al la insulo de Beatuloj. Vi proklamis la malpermeson de la viand- kaj fabmanĝado, vi malpermesis al ni porti lanan vestaĵon. Vi petis nin varbi al vi disĉiplojn, kiujn via plej bona amiko, Hypokrites , inicis laŭ la reguloj de la sanktaj orgioj de Bakkhos adeptoj de la eternvalidaj veraĵoj.
– Tiel okazis.
– Poste vi kune kun Krethenes atakdisputis kontraŭ Hekataios , kiu asertis, ke la pinto de Olympos estas senpopola. La mitojn, kiujn prezentas migrantaj kantistoj en la gymnopaidioj , li deklaris imagitaj kreitaĵoj de revemaj fabelpoetoj, eĉ pli, li kontestis la dian devenon de la persaj reĝoj, asertante, ke iliaj patrinoj per la dia deveno intencas nur kaŝi siajn adultojn. Tiam vi kaj Krethenes defendis la eternvalidajn veraĵojn de la mitoj kaj tradicioj.
– Ĉio ĉi estis tiel.
– Ni bone rememoras eĉ viajn disputojn kun Xenophanes , kiam li primokante viajn Orpheus ajn doktrinojn, diris: “Se la bovoj havus manojn kaj povus labori, ili elfarus siajn diojn kun bovaj korpoj”. Kaj ĉu ne estis Brutales , kiu tiam plenforte apogis vin por defendi la eternvalidajn veraĵojn de la misteroj?
– Prave vi diris, Eŭristhetos . Kial vi mencias ĉion ĉi?
– Mi ne komprenas, kial ili vin nun tamen ekzilis.
– Ĉar ili havas eminentan menson kaj mi estas azeno.
– Kiel tion kompreni?
– Ili multe kredis al mi, kion ajn mi diris, kaj fine mi imagis, ke ili jam kredos ĉion. Mi fariĝis pli kaj pli aŭdaca.
– Nu kaj?
– Kaj fine mi asertis ankaŭ pri mia geometria tezo, ke ĝi estas eternvalida veraĵo, sed ili tuj malkovris, ke ĝi estas fakta veraĵo – kaj vi vidis la sekvon...
2
Alveninte en Metapontion, ili iris viziti unue Pallias on, kiu bone konis ilin ambaŭ, kaj kun kiu ili estis en intima, amika kontakto. Pallias salutis ilin kun ekstrema ĝojo.
– Al kio mi povas danki la feliĉon, ho Samosa Pythagoras ?
– La urbo Kroton ekzilis min.
– Terure! Preskaŭ nekredeble. Kaj ĉu ankaŭ vin, amiko mia, Eŭristhetos ?
– Mi nur memvole sekvis mian majstron al la ekzilo.
– Sed kiel ĝi okazis?
Pythagoras rakontis la historion de la ekziliĝo, kaj poste li demandis:
– Ĉu vi esperas, ke Metapontion akceptos nin?
– Tutcerte. Sed vi verŝajne malsatas. Nide ! – li kriis al la edzino en la kuirejo. – Alportu al niaj gastoj olivojn, panon kaj mielan vinon!
* * *
La sekvan tagon ili vizitis kune kun Pallias la urbjuĝiston. Pythagoras rakontis la okazintaĵojn kaj ripetis sian peton.
– Miaflanke estas nenia malhelpo kontraŭ via ekloĝo ĉi tie, – li respondis post ioma pensado. – Vi nur devas pripensi, ke ni estas en alianco kun Kroton . La damnita urbo Syrakusai minacas nin ambaŭ per milit-agreso, do, ni ne povas fari iun ajn paŝon, kiu povus veki en Kroton la impreson, ke ni amikeme akceptas iun, kiun ili ekzilis.
– Do, eĉ vi forpelos min?
– Neniokaze! Pri tiaspeca afero eĉ ne pensu mia altestimata amiko, la Samosa Pythagoras . Ni nur aranĝos la aferon amikeme. Tiel, ke ĝi estos ankaŭ por vi plej taŭga. Ni sciigos la urbon Kroton , ke vi alvenis ĉi tien kaj deklaris, ke vi eĉ nun alte estimas la magistraton de Kroton , kaj vi retiris vian tezon, pro kio ni akceptas vin, kiel civitanon de nia urbo.
– Ĉu mi devas retiri mian tezon?
– Nature. Nome, tio estas nepra bezonaĵo de la afero...
– Sed kiel eblas retiri iun geometrian tezon? La tezon entenas la rektangula triangulo en si mem, kaj ekzistas sendepende de ni. Ĉu mi proklamas ĝin, ĉu mi retiras ĝin, ĉiel ĝi ekzistas. Kroton postulis retiri nur unu kateton, kaj vi postulas la tuton?
– Se la tezo ekzistos sendepende de ni, tiuokaze vi povas tiom pli facile retiri ĝin, ĉar ĝi restos ĉiuokaze vera.
– Sed kiel mi deklaru, ke la interrilato de la lateroj ne estas tia, se ĝi estas tamen tia? Tiu ĉi retiro estus ne la retiro de iu aserto, sed la aserto de malvera tezo. Aŭ ĉu mi povus deklari, ke sur la ĉielo ne estas suno?
– Nu, tiam vi ne retiros la tezon, ni nur anoncos tion al la Krotonanoj, kaj vi simple nenion diros pri la trianguloj, nur silentos. Kaj vi havos nenian plendindaĵon kontraŭ ni: ni komisios al vi la konstruadon de la templo de Apollon . Vi ricevos loĝdomon, junajn sklavinojn kaj por-eminentulan seĝon en la teatro.
– Mi tre dankas, amiko mia, sed jen: mi povus bonege utiligi mian tezon ankaŭ dum la konstruado.
– Utiligu ĝin laŭplaĉe, nur ne parolu pri tio. Necesas nur, ke neniu eksciu la aferon. Nepre vi devas akcepti, ke ni ne povas perdi la aliancon kun Kroton , ĉar alie la urbo Syrakusai forbruligos nian urbon kaj forbuĉos nin per glavo.
3
Nokte ili forfuĝis el la urbo.
– Mi eĉ nun ne scias, ĉu nia nuna decido estos bonŝanca, ĉu ne, ho Eŭristhetos , – li diris penseme. – Vi persvadis min kaj mi konsentis.
– Certe bonŝanca. Mi estas konvinkita, ke nia afero povas rezultigi nur bonan rezulton. Syrakusai estas la malamiko de Kroton , kaj se Kroton ekzilis vin, Syrakusai nepre tiom pli bonvenigos.
– Sed ambaŭ flankoj konsideros min perfidulo.
– Via grandeco ŝvebas super ĉiaspeca malamikado. Ĉu vi emus esti patrioto en Kroton ? Ili estimus vin ĉar ili pensus, ke via koro plenas per malamo kontraŭ aliuloj. Sed via pozicio, ho, Pythagoras , estas super ĉio ĉi, kaj via unusola celo povas esti akceptigi vian tezon per kiu ajn rimedo, ĉar vi donos per tio nur utilon al ili, kaj per tio vi servos kaj helpos ilian vivon, kaj ne memmortigan interbatalon. Ni devas spekti la aferojn de ĉi tie, el la alta pinto de la supereco. De ĉi tie, kie ilia balaaĵkumulo, la interlukto aspektas nur malproksima drinkejfetora malpuraĵo. Ju pli malproksime estas de ili, des pli facile ni povas puriĝi de iliaj malmildaj moraloj, kaj ju pli ni puriĝas de la moralaĉoj, des pli moralaj ni fariĝas laŭesence. Ne, majstro! Ĝuste tiam ni estus satane malbonaj, se vi oferus la veron kaj humiliĝus antaŭ ili, rekonante per tio, ke nia celo estas same la senfrukta malamo. Vi devas nur saĝe eluzi ilian diablan naturon.