* * *
Gelon , la kavaleria armeestro kaj tirano de Syrakusai sidis en tronseĝo. Sed kiam Pythagoras kaj Eŭristhetos envenis, li descendis de sur la podio kaj iris al gastoj. Li profunde riverencis al ili, kaj per la polmo salute tuŝis la frunton.
– Mi jam informiĝis pri via afero, ho Samosa Pythagoras . Vi bezonas diri nenion. Via insultiĝo karakterizas la aĉan urbon Kroton . Ili ekzilis vin, ĉar vi ne apogis ilin en ilia fia komploto kontraŭ nia urbo. Nu ili eble kredas, ke ili povos glavbuĉi nin, bruligi niajn domojn, sklavigi niajn virinojn, sed eraras la friponoj, ĉar la batalhakilo hakos reen, al ilia propra kapo. Estu salutata en nia urbo! Ni donos al vi ĉiun honoron, jam nun vi konsideru vin la ano de la maljunulara konsilantaro. Ni komisios al vi la edukadon de niaj junuloj kaj vi fariĝos la militinĝeniero de nia batalĉara brigado.
– Viaj vortoj ege honorigas min, ho, Gelon , filo de Deinomenes – respondis Pythagoras . – Mi sentas, ke mi estas eĉ malinda por tiu ĉi ega honoro.
– Je Heraklo! Ni mem estos honorigitaj, se vi akceptos nian modestan proponon.
– Mi ŝatus nur, ke vi permesu instrui mian geometrian tezon.
– Mi ne nur permesos, sed devigos niajn civitanojn akcepti ĝin. Eĉ pli, – li diris per iome malica rideto – vidu, kiel alte ni estimas vin: vian tezon... pardonon! Pri kio temas la tezo?
– La sumo de la kvadratoj de la katetoj en la rektangula triangulo...
– Jes! Mi jam scias! Do, mi jam eldonis la ordonon, ke ĉi tiun tezon devas akcepti ĉiuj civitanoj, kaj tiun aĉulon, kiu ne akceptus ĝin, ni konsideros kiel malamikon de la urbo kaj kiel kaŝagitiston de Kroton . Mi sendis miajn policanojn por priaŭskulti la sekretajn interflustradojn de la homoj, kaj tiuj porti tiun al la juĝisto, kiu aŭdacus eĉ nur kapnei aŭdante pri via tezo.
– Vi estas tre favora al mi, sinjoro, sed eble tiu ĉi favoro estas eĉ tro granda. Nome, mian tezon entenas la rektangula triangulo jam en si mem, kaj laŭ mia opinio ne necesas akceptigi ĝin per tiaspecaj perfortaj rimedoj. Se mi desegnos ĝin sur la tabulo, ĉiu homo nepre akceptos ĝian veron.
– Mi neniel dubas pri tio, sed vi bone scias, ke inter civitanoj tamen devas esti iaspeca konsento, disciplino, kaj vi bone scias ankaŭ, ke inter ili ĉiam troviĝas malobeemuloj, kiuj klopodas rompi la disciplinon. Mi certas, ke eĉ nun aperos kelkaj kontraŭuloj de via tezo; kaj per tiu metodo ni almenaŭ ekscios, kiuj estas la malamikoj de mia regado. Ĉar pro kia ajn alia kaŭzo kontraŭstarus al mia supera dekreto?
Pythagoras enpensiĝis.
– Eblas. Sed estas eĉ certe, ke ili konsentos mian tezon ne pro geometria konvinkiĝo.
– Nu? Ĉu ne? Kaj tiujn malobeulojn vi neniam konvinkos pri tio, ke ili devas obei al la ŝtatestro. Tial estas necesa la punbastono.
– Mi kredas tamen, ke en tiu okazo la geometia dokumentado estos sufiĉe konvinka, kaj post iom tempo ne troviĝos inter viaj subuloj, kiu kontestus veron de mia tezo. Certe, post iom da tempo eĉ viaj malamikoj akceptos ĝin.
– Ĉu vi kredas, amiko mia?
– Mi eĉ certas.
– Nome, tiaspecajn skrupulojn havis ankaŭ mi.
Pythagoras ne komprenis tiujn vortojn.
– Kial vi nomas skrupula afero tion, se eĉ viaj malamikoj akceptos la tezon, kiun vi mem volas akceptigi?
Nun ekmiris Gelon .
– Mi eĉ ne povas imagi, ho, Pythagoras , ke vi, en kies koro troviĝas tiel granda scio, ne povus kompreni la danĝeron de tio ĉi. Nome, se la ordonitan tezon akceptos ankaŭ miaj malamikoj, kiel mi do ekscios, kiu estas mia amiko kaj de kiu mi devas min gardi? Samtiel okazis la afero pri la infanoj de Niobe .
– Pri la infanoj de Niobe ? Kiel tio okazis?
– Mi, interkonsente kun mia hierarkos , manifestis, ke Apollon sagmortigis ne dek kvar infanojn de Niobe , sed dek kvin. Memkompreneble, la ribelema kanajlaro neis. Do, tiujn mi kaptis, kaj ni vendis ilin kiel sklavojn al Khios por la gajno de mia trezorejo. Sed fine jam ĉiuj akceptis, ke pereis dek kvin infanoj de Niobe . Nature, mi ne estas tiel facile mistifikebla, kaj bone sciis, ke inter la konfesantoj kaŝiĝas multaj malamikoj, nur ili malkuraĝas nei la dekkvinon. Tial ni devis levi la infannombron de dek kvin al dek ses. Tiel mi sukcesis elfiltri denove kelkajn renegatojn, sed jam ne multajn. Sed poste ni jam vane levis la nombron al dek sep kaj dek ok, ĉiu maskis sin tiel, kvazaŭ li vere kredus, kvankam mi bone sciis, ke ili nur maskas sin por savi la vivon. Ankaŭ nun mi timis, ke vi pravos: via tezo pli-malpli frue ne plu taŭgos por elfiltri la malamikojn.
– Al tio mi povas respondi nur, ke mia tezo estos ĉiam vera kaj utila.
– Dum iom da tempo. Sed vi ne bezonas timi: mi metos makulon en la kalkulon de la insidemaj maliculoj: se jam ĉiuj akceptis vian tezon, tiam mi etendos ĝian validecon.
– Kiel kompreni tion?
– Per alia dekreto ni sciigos al la popolo, ke via tezo validas ne nur por la rektangulaj trianguloj, sed por ĉiaspecaj trianguloj. Se necesas, eĉ por la kvaranguloj. La ideo estas tiom pli grandioza, ĉar eĉ la aĉa urbo Kroton vidos, kiel alte ni estimas vin, kiun ili tiel fie elpelis. Via persono estas granda trezoro por nia urbo, kaj potenca apogo al nia justa batalo kontraŭ la Krotonanoj.
– Ĉu vi opinias, ho Gelon , filo de Deinomenes , ke mia tezo oportunas por tiaspeca celo?
– Nepre. Nur malgranda parto de nia urbo estas konfidebla. Bone vi scias, ke, kiam nia brava armeo venkis la urbon Kamarina , mi transloĝigis la loĝantaron al Syrakusai , ĉar ili estis lertaj industriistoj, kiuj fabrikis por nia armeo ŝildojn kaj batalveturilojn. Eĉ nian novan palacon konstruis ili. Sed tiaspeca malsataĉa kanajlaro estas ĉiam danĝero por la urbo kaj por la ordo. Do, kiam mi konkeris la urbojn Megara kaj Eŭboia , mi transloĝigis nur la pli bonhavan tavolon de popolo. La ceterajn mi vendigis kiel sklavojn. Kaj ĉu vi pensas, ke mi gajnis per la riĉuloj? Tute ne, sed baldaŭ ili provis okupi mian propran, ŝtatestran tronon. Dum iliaj langoj estis flatemaj, la koroj plenis per perfidemo. Do, vi jam povas kompreni, kiel utila estos por mi via tezo.
4
– Nu, kaj kion vi deziras de ni, Samosa Pythagoras ? – demandis Artaphrenes , la Sardesa satrapo de reĝo Dareios . – Kio instigis vin veni al Sardes ? Ĉu vi alportis la saluton de la insulo Samos al la reĝo de la reĝoj? Montru unue la donacojn!
– La donacon mi alportis en mia kapo, ho potenca satrapo. Ĝi valoras pli ol oro aŭ juvelŝtono.
– Mi jam aŭdis la famon de via saĝeco, kaj se ĝi estas vere pli valora ol oro kaj juvelŝtono, ni ĝojos pri ĝi. Do, kio estas tio?
– Geometria tezo, kiun mi vane proponis al Kroton , Metapontion kaj Syrakusai . Ĉiuj ili pensadis nur pri tio, kiel ĝi estus uzebla kiel armilo kontraŭ aliuloj, por pliriĉigi sian trezorejon. Ili akceptintus mian tezon nur tiel, se ĝin ili povus utiligi por siaj malbonintencaj interesoj. Eĉ pli: ili volus falsi ĝin kaj modifi ĝian veron al sesenhava mensogo. Mi, malfeliĉa ordinara homo, povus malkonfesi iun tezon, sed ĝi restos la sama, kiel ajn oni klopodas ĝin falsi. Ĝin kreis pli potencaj fortoj ol mi: la geometrio mem.
– Vi komprenas korekte la esencon de la aferoj, saĝa fremdulo. La leĝoj, kiujn kreis pli potencaj granduloj, ol ni, restos ĉiam veraj kaj devigaj.