Выбрать главу
kaj konvulsie vibris ĝi en vi, dum prancis mia kompatinda Stango kaj tremis, preskaŭ krevis pro l’ envi’.

X

Ho, ravaj tempoj en printempo pompa! Sekretaj vagoj kune en ekstaz’! La punkto estis kis’ post ĉiu fraz’, parolo nia estis kver’ kolomba.
Ni ĝeme ĵuris pri l’ fidel’ ĝistomba, ni trinkis kisojn el senfunda vaz’. Foje forgesis ni pri l’ tempo-pas’: tri horojn daŭris kis’ seninterrompa.
Tri horojn mi vin kisis kaj ripetis, tri horojn kisis vi sen sola vort’, tri horojn longajn mia lip’ frapetis
sur via lipo kun obstina fort’, frapante sur la supra pordo, petis eniron sur malsupra via pord’.

XI

Brakume vi en mia sino sidis, la dolĉajn vangojn kovris am-purpur’, kaj mi karesis vin ĉe l’svelta krur’, sed mia man’ pli supre ekrapidis,
kaj glitis, glitis, vane ĝin mi bridis, sur la blanksilka haŭto de l’ femur’, kaj vin unue tuŝis ĉe l’ velur’ humide arda, kiun ĝi avidis.
Vi rigidiĝis, kaj ekĝemis mole, kaj spasme premis min al via kor’, kaj poste vi eklulis vin senvole,
ĝis sub la fingro-lud’, el am-amfor’ sur miajn fingrojn gutis preskaŭ bole varmega suk’: oleo de Amor’.

XII

Mi iris al vi kun animo bola por voki vin al nova kis-agap’. Mi sonorigis. Via dolĉa kap’ aperis kun la blondo aŭreola.
Kaj ni eniris. Kaj vi estis sola! Premiĝis mia kor’ sub dolĉa frap’. Ni kisis nin. Mi tiris al kanap’ vin lipsurlipe, kun perforto mola.
Kaj kuŝe jam, en arda sinforges’, Ankoraŭ laste vi ekĝemis: «Ho ne!» Sed mi la jupon ĉifis en frenez’,
Kaj jen albrilis min marmorkolone la du femuroj kun la ombra mez’… Kara! Vi min atendis senkalsone!

XIII

Kaj nun mi klinis min sur vin avide, por kroĉi nin per arda, karna lig’, por rompi tra l’ envia lasta dig’, al la batal’ alarmis mi konfide.
Fripona Bub’! Ĝi trompis min perfide. Malice ŝajnis moki pri l’ instig’, kaj ŝrumpis aĉe, kvazaŭ seka fig’, la stultan kapon klinis invalide.
Mi konsterniĝis. Ĝin agitis mane. Kun ŝvita fortostreĉ’ kaj lipo-mord’ mi ĝin animis. Vane, vane, vane.
Jes, malgraŭ knedo kaj kolera tord’ Ĝi kuŝis mole, kurbe, aĉe, flane: senpova Hanibalo antaŭ pord’.

XIV

Kelkajn sensencajn vortojn mi balbutis kaj fuĝis for kaj kuris sur la strat’, kaj kvazaŭ post insulta vangobat’, min nedirebla honto persekutis.
Sur mia frunto frosta ŝvito gutis, la lang’ gluiĝis seke al palat’, eniris mi en kompatinda stat’ drinkejon kaj avide vinon glutis.
Kaj post sencela, longa vag’ traurbe, mi hejmeniris kaj sur la kanap’ esploris mi la Bubon, kiu kurbe
fiaskis. Kaj jen ĝia stulta kap’ nun levis sin, nun ŝvelis ĝi kukurbe. Fi, mi ĝin punis per kolera frap’.

XV

La sekvan tagon tintis telefono. Mi levis ĝin kun tedo, sub deprim’. Jen via voĉo! Tremis la esprim’ de la kompato en la dolĉa sono.
Kaj mia voĉ’ atestis pri malbono, ĉar «Tuj mi venos!» kriis vi kun tim’. Ho, kia vibro kuris tra l’ anim’! Eĉ mia Bub’ stariĝis sen admono.
Kaj tiam mi kolere kaptis ĝin kaj atentigis kvazaŭ grumbla mastro serviston sian pri la disciplin’:
Se vi ne staros kiel la pilastro, se vi rifuzos servi kun obstin’, fripona Bub’, mi punos vin per kastro!

XVI

Kaj venis vi kun la kompreno takta, ridetis vi, ho, admirinda saĝ’! Trafluis miajn membrojn la kuraĝ’, neniam estis ŝvelo pli kompakta.
Nun, nun, rapide! Inter blanko lakta jam ombre silkis la sopir-pejzaĝ’, kaj vokis, vokis por plezur-vojaĝ’ tra la misteroj de la grot’ barakta.
Rompiĝis pordo! Post dolora ĝem’, kiel pafita eta korpo birda vi kuŝis svene kun tutkorpa trem’!
Ho, kara, kara! Ho viktimo virga! La Bubo brulis en la ĉirkaŭprem’, kontuze pro la strikta vojo smirga.

XVII

Nur kelkaj movoj — la volupto plenis. Mi rigidiĝis kun ekstaza trem’. Dum vin inundis mia ama sem’, sur via svena korp’ mi preskaŭ svenis.
La sangan glavon milde mi reprenis, la vundon kisis mi kun karesem’, kaj vin karesis, ĝis kun laca ĝem’ via konscio ree al vi venis.
Nun vian manon kisis mi kun danka kortuŝo pri la oferita riĉ’ kaj mi rigardis al la tolo sanga,
kiel la idolano al fetiĉ’: ho, jen standardo sankta, ruĝa-blanka, standard’ de mia gloro kaj feliĉ’!

XVIII

Monatoj de eterna ebrieto! Soif’ eterna kaj eterna sorb’. Ni sentis nur en karna kroĉ’ de korp’ la vivon; krome estis nur vegeto.
Kiel altiras feron la magneto, tiel altiris al la fea bord’ kompason mian via arda Nord’ por la plej dolĉa speco de dueto.
La dolĉan fortikaĵon per sieĝo mi prenis kame, inter timian’, sur fojno, nuda tero kaj en neĝo,
malantaŭ pordo kaj post la ekran’, en lito kaj sur sofo kaj sur seĝo, kaj sur tapiŝo sub fortepian’.

XIX

Jam for la rob’! Sed pri l’ ĉemizo, Kara, mi helpos vin. Sed malrapide nur! Ke mi karesu dume tra l’ velur’ malkovriĝinta, diafane klara.
De l’ marmorŝultroj blanko senkompara ekbrilas nur en senmakula pur’, kaj sekvas plu, sub milda hontpurpur’ la brusto. Nun, nun sekvas rozo para
sur neĝmontetoj. Kaj la dolĉa valo. Ho plu, ho plu! Sub sento de mistik’ ektremas mi, ĉar jen el la vualo
malkovras sin, kaj kiel la kalik’ de Gral’ al la scianta Parsifalo, aperas via sorĉa umbilik’.

XX

Post kis’ ĉielplezura, inferflama, ekmigris mia lip’ laŭ sorĉa rit’ kaj fajrajn punktojn laŭ la arda glit’ postlasas ĝi sur via kol’ balzama.
Ascendas ĝi al milda monto mama, sur cico-rozoj haltas ĉe l’zenit’, kaj poste ĝi kun morda apetit’ algluas sin por suĉo voluptama.
Ĝi poste glitas plu kun tikla vibro, tra l’ dolĉa ventro, sur silkhaŭta blank’, nun haltas, kaj kun trem’ en ĉiu fibro
subite ĵetas sin, kiel lavang’, en dolĉan pordon de l’ ĉielvestiblo. Kaj ne la lip’ jam kisas, sed la lang’!