Выбрать главу
Orgasmo estas amvolupt-kulmino (mi la kulminon jam klarigis supre).
Perversa estas tiu, kiu ĉasas danĝerajn, drastajn, naŭzajn, abomenajn, malsanajn kaj kruelajn amvoluptojn. Sed kiu lerte-sperte serĉas novajn kombinojn kaj sagacajn poziciojn, faranta tiel arton el amludo por doni, preni la plejeble multan plezuron en la kuno korpfandanta (nur la fuŝulo fikas, kiel taŭro), tiu ja majstras ame, ne perversas.
La piĉo (bele ŝmaca vorto) signas tute vulgare la virinan fendon, kaŝitan en la ombra musk’ de haroj. La vorto venas el la slavaj lingvoj, ĉar latinidaj vortoj «kuno», «kono» ne taŭgas, okupitaj alisence. Sed ĉiuj slavaj lingvoj same havas en tiu vorto la silabon «pi» kaj ankaŭ sonon «zdo» aŭ «ĉo» aŭ «ĝo», ĉi vorton ni donacu do al ili: ja nian lingvon slava tero naskis kaj por la nask’ ĉi aĵo necesegas. (Ni havus pare al la «kakaceto» la ĉarman kaj ludeman «pipiĉeton», kaj krome ankaŭ la karesan «pinjon», kaj eĉ «pipinjon» tute pepetante.)
Nun pisi. Ĉu mi devas ĝin klarigi? Nu, eble por leganto ekzotika. Ĝi estas: lavi per elkorpa akvo la lokojn, kiuj servas por plezuro.
Ĉu plumpa? Krudaspekta, senformega, maldelikata kaj maleleganta, kiel la pugo de virin’ grasega.
Kaj pranci: levi sin subite svinge sur postpiedojn (pri ĉeval’ obstina). Ekzistas ankaŭ «baŭmi» en ĉi senco, sed ĉu domaĝe? Uzu ilin ambaŭ, kaj ĝoju, ke ni estas tiel riĉaj! Sed iom plivastigas mi la sencon de «pranci», ĝin uzante ankaŭ jene: stariĝi sur la piedfingrojn, kiel la vir’ malalta, se li volas kisi virinon altan, aŭ stariĝi alten, kiel la servopreta virorgano.
Nun pruda estas viro aŭ virino, kiu vidante nudan korpoparton en bano, sur statuo, sur pentraĵo, aŭ libron, kiu temas ne pri preĝo, aŭ eĉ infanon (ĉar infano estas malĉasta atestaĵ’ pri fia ago, ĉar ĝi al tia ago dankas ja ekziston sian, ho, terura mondo!) tuj indigniĝas, grumblas, hejmen kuras, sin kaŝas en angulo kaj masturbas. Do «pruda» estas aĉe ĉastafekta.
Kaj puca estas troornamaĉita.
Nun pugo sekvas, mia propra ido, belsona nom’ de bela korpoparto, kiun ĝis nun ni nomis, fi, sidvangoj. Ĝi estas grekdevena. Certe aŭdis vi jam pri Aphrodite Kallipyge: Belpuga Afrodita! Jen la grekoj ne timis do esprimi sian plaĉon, pri ĉi sekreta loko de l’ diino. La vorto propre devus esti «pigo», sed kion fari, ĝi signifas birdon. Kaj «pugo» eble eĉ pli verve sonas kaj taŭgas ankaŭ onomatopee (rigardu la soneton tridekduan).
La retikulo estas la saketo, en kiu portas niaj damoj pudron, poŝtukon, liporuĝon, cigaredon, ĉar ili ja laŭ la nuntempa modo portadas siajn poŝojn en la manoj.
Per sensoj kvin ni ĝuas amatinon, belon per vida, voĉon per la aŭda, odoron ŝian sorĉan per la flara, aroman kison ŝian per la gusta, kaj silkan haŭton, ame varman korpon kaj ardan plejprofundon per la palpa.
Nun sino, milda golf’ de l’ sida korpo. Sen ĝi ne povus luli la patrino infanon, la amato amatinon, ĝi, sekve, estas neoficiala.
La skroto estas retikul’ de viro en kiu portas li la du globetojn (aŭ pli familiare: la kojonojn), kiujn kisigi estas ĉe la flandroj insulto plej ofenda, kvankam ilin memvole kisas la virin’ amanta en la ebrio de la amdorloto.
La smirgo estas la pulvor’ malglata, uzata por poluro (smirgpapero).
Kaj spili estas bori la barelon batante kranon en la ŝtopo-truon (agrabla sinonim’ de l’ ama ago).
Kaj strikta estas streĉmalvasta, kiel la amgrotet’ de l’ ĵusa virgulino.
Svelta: gracitalia, belstatura.
Kaj ŝminki estas: plibeligi vangojn el tiglo per artefaritaj rozoj.
Kaj ŝoki estas: malagrable tuŝi, konsterni, indignigi, animskui. Ekzemple fraŭlineto, ekvidinte ornamon viran, tuj ŝokiĝas ĝene, kaj kovras siajn vangojn per la manoj kaj spionadas nur inter la fingroj.
Kaj ŝrumpi estas: kuntiriĝi aĉe, kiel la figo, lerte komparita en la sonet’ dektria (tre konvenas al ĉi soneto la numer’ fatala).
La taŭro estas simple vira bovo.
Kaj tiglo estas vazo apoteka por mikso, kirlo, fando de ŝmiraĵoj.
P. P.