Выбрать главу

Tiamaniere, Gray vivis en sia mondo. Li ludadis sola — ordinare sur la malantaŭaj kortoj de la kastelo, kiuj en la antikveco havis militan valoron. Tiuj vastaj malplenaj terspacoj, kun restaĵoj de altaj fosaĵoj, kun muskokovritaj ŝtonaj keloj, estis plenaj je trudherboj, urtikoj, lapoj, prunelujoj kaj modeste buntaj sovaĝaj floroj. Gray dum horoj restadis ĉi tie, esplorante talpajn truojn, batalante kontraŭ trudherboj, embuskante papiliojn kaj konstruante el brikaj rompaĵoj fortikaĵojn, kiujn li bombardis per bastonoj kaj ŝtonoj.

Li estis atinganta jam sian dekduan jaron, kiam ĉiuj aludoj de lia animo, ĉiuj disigitaj trajtoj de la spirito kaj nuancoj de sekretaj impetoj kuniĝis en unu forta strebo kaj, per tio ricevinte klaran esprimon, iĝis nebridebla deziro. Antaŭ tio li kvazaŭ trovadis nur disajn partojn de sia ĝardeno — sunmakulon, ombron, floron, densan kaj pufan trunkon — en multaj aliaj ĝardenoj, kaj nun subite ekvidis ilin klare, ĉiujn — en belega, frapanta konformo.

Tio okazis en la biblioteko. Ties alta pordo kun supra malhela vitro ordinare estis ŝlosita, sed la klinko de la seruro malforte teniĝis en la nesto de la pordoklapo; premita per la mano, la pordo deŝoviĝadis, streĉiĝadis kaj malfermiĝadis. Kiam la esploremo igis Gray-on penetri en la bibliotekon, lin afekciis polva lumo, kies tutan forton kaj specifecon kaŭzis kolora arabesko de la supra parto de la fenestraj vitroj. Silento de forlasiteco staris ĉi tie, kiel akvo en lageto. Malhelaj vicoj de libroŝrankoj iuloke estis tuŝantaj la fenestrojn, ŝirminte ilin duone, inter la ŝrankoj estis pasejoj, ŝtopitaj per amasoj de libroj. Tie — malfermita albumo kun elglitintaj internaj folioj, tie — rulaĵoj, ligitaj per ora ŝnuro; stakoj da mornaspektaj libroj; dikaj tavoloj da manuskriptoj, monto da miniaturaj volumetoj, krakantaj, kiel arboŝelo, kiam oni ilin malfermas; ĉi tie — desegnaĵoj kaj tabeloj, vicoj da novaj eldonoj, mapoj; diverseco de bindaĵoj, krudaj, delikataj, nigraj, buntaj, bluaj, grizaj, dikaj, maldikaj, raspaj kaj glataj. La ŝrankoj estis plenŝtopitaj per libroj. Ili ŝajnis muroj, fermintaj la vivon en sia interno mem. En spegulaĵoj de ŝrankaj vitroj videblis aliaj ŝrankoj, kovritaj de senkolore brilantaj makuloj. Grandega globuso, katenita en kupran sferan krucon de ekvatoro kaj meridiano, staris sur ronda tablo.

Turniĝinte al la elirejo, Gray ekvidis super la pordo grandegan pentraĵon, kiu tuj per sia enhavo plenigis la sufokan senmovecon de la biblioteko. La pentraĵo montris ŝipon, leviĝantan sur kreston de mara ondego. Ŝaŭmaj strioj estis defluantaj laŭ ĝia flanko. Ĝi estis montrita en la lasta momento de ekflugo. La ŝipo estis iranta rekte al la spektanto. La alte leviĝinta busprito estis ŝirmanta la radikojn de la mastoj. La kresto de la ondego, displugita de la ŝipa kilo, rememorigis pri flugiloj de giganta birdo. Ŝaŭmo flugis en la aeron. La veloj, nebule videblaj el trans la babordo kaj super la busprito, plenaj je furioza ŝtorma forto, estis falantaj malantaŭen per tuta sia masego, por, post transiro de la ondego, rektiĝi, kaj poste, kliniĝante super la abismo, peli la ŝipon al novaj lavangoj. Disŝiritaj nuboj estis malalte tremantaj super la oceano. Malhela lumo estis senespere luktanta kontraŭ alruliĝanta nokta obskuro. Sed plej rimarkinda estis en tiu pentraĵo la homa figuro, staranta sur la teŭgo kun la dorso al la spektanto. Ĝi estis esprimanta la tutan staton, eĉ la karakteron de la momento. La pozo de la homo (li disstarigis la piedojn, svinginte la manojn) nenion propre diris pri tio, per kio li estas okupita, sed ĝi estis supoziganta ekstreman streĉon de atento, direktita al io sur la ferdeko, nevidebla al la spektanto. Falditajn baskojn de lia kaftano taŭzis la vento; la blanka harligo kaj la nigra spado etendite impetis en la aeron; riĉeco de la kostumo montris en li ŝipestron, la dancanta pozo de la korpo — la eksvingon de la ondego; sen ĉapelo, li estis, evidente, absorbita de la danĝera momento kaj krianta — sed kion? Ĉu li vidis, kiel falas ekster la ŝiprandon homo, ĉu li estis ordonanta ŝanĝi halson aŭ, superante la venton, vokis la ferdekestron? Ne pensoj, sed ombroj de tiuj pensoj elkreskis en la animo de Gray, dum li estis spektanta la pentraĵon. Subite ŝajnis al li, ke maldekstre aliris, ekstarinte apude, nevidebla nekonato; sufiĉis turni la kapon, kaj la bizara sento malaperus senspure. Gray sciis tion. Tamen li ne estingis la imagon, sed fiksaŭskultis. Sensona voĉo elkriis kelkajn abruptajn frazojn, nekompreneblajn, kiel la malaja lingvo; aŭdiĝis bruo kvazaŭ de longaj lavangoj; eĥo kaj morna vento plenigis la bibliotekon. Ĉion ĉi Gray aŭdis interne de si. Li ĉirkaŭrigardis: momente estiĝinta silento dispelis la sonoran araneaĵon de la fantazio; la ligo kun la tempesto malaperis.

Gray kelkfoje venadis por spekti tiun ĉi pentraĵon. Ĝi iĝis por li tiu necesa vorto en la konversacio de la animo kun la vivo, sen kiu estas malfacile kompreni sin. En la malgranda knabo iom post iom estis metiĝanta la grandega maro. Li parenciĝis kun ĝi, fosante en la biblioteko, eltrovante kaj avide legante tiujn librojn, trans kies ora pordo malfermiĝadis blua brilo de oceano. Tie, semante post la poŭpoj ŝaŭmon, iradis ŝipoj. Parto de ili perdadis velojn, mastojn kaj, kovrata de ondo, sinkadis en obskuron de la abismo, kie briletas fosforeskaj fiŝaj okuloj. Aliaj, kaptitaj de surfo, batiĝadis kontraŭ rifojn; kvietiĝanta ondiĝo minace ŝanceladis la ŝipkorpon; la senhomiĝinta ŝipo kun ŝirita rigilaro longe agoniadis, ĝis nova ŝtormo plene frakasadis ĝin. Triaj estis bonorde kargataj en unu haveno kaj malkargataj en la alia; la ŝipanaro, sidante ĉe taverna tablo, prikantadis la vojaĝon kaj ame drinkis vodkon. Estis tie ankoraŭ ŝipoj-piratoj, kun nigra flago kaj terura, svinganta per tranĉiloj anaro; ŝipoj-fantomoj, brilantaj per morta lumo de blua aŭreolo; militaj ŝipoj kun soldatoj, kanonoj kaj muziko; ŝipoj de sciencaj ekspedicioj, esplorantaj vulkanojn, vegetaĵojn kaj animalojn; ŝipoj kun malbona mistero kaj ribeloj; ŝipoj de malkovroj kaj ŝipoj de aventuroj.

En tiu ĉi mondo, nature, altis super ĉio la figuro de la ŝipestro. Li estis la sorto, la animo kaj la racio de la ŝipo. Lia karaktero determinadis la laboron kaj la amuzojn de la ŝipanaro. La ŝipanaro mem estis elektata de li persone kaj en multaj aspektoj konformis al liaj inklinoj. Li sciis kutimojn kaj familiajn aferojn de ĉiu homo. Li havis en la okuloj de la subuloj magian scion, danke al kiu li certe iris, ekzemple, el Lisbono al Ŝanhajo, tra senlima spaco. Li rebatadis tempeston per kontraŭago de sistemo de komplikaj penoj, mortigante panikon per mallongaj ordonoj; li navigadis kaj haltadis, kie li deziris; estris eknavigon kaj ŝarĝadon, riparon kaj ripozon; pli granda kaj pli racia potenco en viva afero, plena de seninterrompa movado, estis malfacile imagebla. Tiu potenco per fermiteco kaj pleneco egalis al la potenco de Orfeo.

Tia imago pri ŝipestro, tia aspekto kaj tia vera realeco de lia stato okupis, laŭ rajto de animaj eventoj, la ĉefan lokon en la brilanta konscio de Gray. Neniu profesio, krom tiu, povus tiel sukcese kunfandi en unu tutaĵon ĉiujn trezorojn de la vivo, konservinte netuŝebla delikatan plektaĵon de ĉiu aparta feliĉo. Danĝero, risko, potenco de la naturo, lumo de fora lando, mirakla nekono, ŝaŭma amo, floranta per rendevuo kaj disiĝo; absorbanta bolo de renkontoj, vizaĝoj, okazaĵoj; senlima diverseco de la vivo, dum alte en la ĉielo staras jen la Suda Kruco, jen la Ursino, kaj ĉiuj kontinentoj estas en la atentaj okuloj, kvankam via kajuto plenas je neforlasanta patrujo kun ties libroj, bildoj, leteroj kaj sekaj floroj, ĉirkaŭvolvitaj per silka harbuklo en ŝama amuleto sur la malmola brusto.