Выбрать главу

Akompanata de la ferdekestro, Gray pririgardis la ŝipon, ordonis streĉi la vantojn, malstreĉi la droson, purigi la klusojn, ŝanĝi la ĵibon, gudri la ferdekon, senpolvigi la kompason, malfermi, aerumi kaj balai la holdon. Sed la laboro ne distris Gray-on. Plena de maltrankvila atento al la tristeco de la tago, li travivis ĝin incitiĝeme kaj malgaje: lin kvazaŭ vokis iu, sed li forgesis, kiu kaj kien.

Vespere li eksidis en sia kajuto, prenis libron kaj longe kontraŭdiradis al la aŭtoro, farante sur la marĝenoj paradoksajn notojn. Dum ioma tempo lin amuzadis tiu ludo, tiu konversacio kun la mortinto, potencanta el la ĉerko. Poste, preninte la pipon, li dronis en blua fumo, vivante inter fantomaj arabeskoj, aperantaj en ĝiaj ŝanceliĝemaj tavoloj. Tabako havas teruran povon; kiel oleo, elverŝita en saltantan disŝiraĵon de ondoj, mildigas ilian furiozon, same efikas ankaŭ tabako: mildigante incitiĝon de emocioj, ĝi malaltigas ilin je kelkaj gradoj; ili sonas pli glate kaj muzike. Tial la sopiro de Gray, perdinte finfine post tri pipoj agreseman karakteron, transiris en mediteman distriĝemon. Tia stato daŭris ankoraŭ ĉirkaŭ horon; kiam malaperis la anima nebulo, Gray rekonsciiĝis, ekdeziris moviĝon kaj eliris sur la ferdekon. Estis plena nokto; ekster la ŝipo en dormo de la nigra akvo dormetis steloj kaj lumoj de la mastaj lanternoj. Varma, kiel vango, aero odoris je maro. Gray levis la kapon, mallarĝigis la okulojn al ora braĝo de stelo; momente tra kapturnaj mejloj penetris en liajn pupilojn fajra pinglo de la fora planedo. La obtuza bruo de la vespera urbo estis atinganta la aŭdon el profundo de la golfo; fojfoje kun vento laŭ la sentema akvo enflugadis borda frazo, dirita kvazaŭ sur la ferdeko; klare soninte, ĝi estingiĝadis en knarado de la rigilaro; sur la teŭgo ekbrilis alumeto, priluminte fingrojn, rondajn okulojn kaj lipharojn. Gray fajfis; la fajro de la pipo movetiĝis kaj eknaĝis al li; baldaŭ la ŝipestro ekvidis en mallumo la manojn kaj la vizaĝon de la vaĉanto.

— Diru al Letiko, — diris Gray, — ke li veturos kun mi. Li prenu fiŝkaptilojn.

Li malleviĝis en boaton kaj atendis tie dum ĉirkaŭ dek minutoj. Letiko, lerta, iom friponema junulo, brue frapinte per la remiloj la flankon de la boato, donis ilin al Gray; poste li malleviĝis mem, ordigis la remilingojn kaj ŝovis sakon kun provianto en la poŭpon de la boato. Gray eksidis al la rudro.

— Kien vi ordonas navigi, ŝipestro? — demandis Letiko, rondirigante la boaton per la dekstra remilo.

La ŝipestro silentis. La matroso sciis, ke en tiun silenton oni ne rajtas enmeti eĉ vorton, kaj tial, eksilentinte mem, komencis forte remi.

Gray prenis kurson al la alta maro, poste komencis teni sin ĉe la maldekstra bordo. Al li estis tutegale, kien navigi. La rudro obtuze lirladis; tintadis kaj plaŭdadis la remiloj, ĉio cetera estis maro kaj silento.

Dum tago homo atentas tioman multon da pensoj, impresoj, paroloj kaj vortoj, ke ĉio ĉi povus konsistigi plurajn dikajn librojn. La vizaĝo de la tago ricevas certan esprimon, sed Gray hodiaŭ vane rigardis en tiun vizaĝon. En ties malklaraj trajtoj lumis unu el tiuj emocioj, kiaj multas, sed ne havas nomon. Kiel ajn nomu ilin, ili restos por ĉiam ekster vortoj kaj eĉ nocioj, similaj al sugesto de aromo. Sub potenco de tia emocio estis nun Gray; kvankam li povus diri: «Mi atendas, mi vidas, mi baldaŭ ekscios…», — sed eĉ tiuj vortoj egalis al nenio plia, ol apartaj desegnaĵoj rilate al arĥitektura koncepto. En tiuj ideoj estis ankoraŭ forto de hela ekscito.

Tie, kie ili navigis, maldekstre per onda densiĝo de mallumo videblis la bordo. Super ruĝa vitro de fenestroj flugis fajreroj de fumtuboj; tio estis Kaperno. Gray aŭdis insultadon kaj bojadon. Lumoj de la vilaĝo estis rememorigantaj pri forna pordeto, trabrulinta per truetoj, tra kiuj videblas flamanta karbo. Dekstre estis la oceano, evidenta, kiel ĉeesto de dormanta homo. Preterinte Kapernon, Gray turnis al la bordo. Ĉi tie la akvo estis malrapide leviĝanta; lumiginte la lanternon, li ekvidis kavojn de la deklivo kaj ties suprajn, pendantajn elstaraĵojn; tiu loko ekplaĉis al li.

— Ĉi tie ni fiŝkaptos, — diris Gray, frapante la ŝultron de la remanto.

La matroso eligis nedifinitan sonon.

— Unuafoje mi navigas kun tia ŝipestro, — murmuris li. — La ŝipestro estas bona, sed malsimila. Komplika ŝipestro. Tamen, mi ŝatas lin.

Enpikinte la remilon en ŝlimon, li alligis al ĝi la boaton, kaj ili ambaŭ leviĝis supren, grimpante laŭ ŝtonoj, elsaltantaj el sub la genuoj kaj kubutoj. De la deklivo estis etendiĝanta arba densejo. Aŭdiĝis frapado de hakilo, fortranĉanta sekan trunkon; faliginte la arbon, Letiko aranĝis lignofajron sur la deklivo. Ekmoviĝis ombroj kaj flamo, reflektita de la akvo; en retiriĝinta obskuro iĝis prilumitaj herbo kaj branĉoj; super la lignofajro tremis, brilante, aero, ĉirkaŭvolvita de fumo.

Gray eksidis ĉe la lignofajro.

— Jen, — diris li, etendante botelon, — drinku, Letiko, kamarado, je la sano de ĉiuj sobruloj. Interalie, vi prenis ne la kininan, sed la zingibran.

— Pardonu, ŝipestro, — respondis la matroso, restarigante la spiradon. — Permesu al mi almanĝi per tio… — Li forronĝis tutan duonon de kokido kaj, elpreninte el la buŝo la flugileton, daŭrigis: — Mi scias, ke vi ŝatas la kininan. Sed estis mallume, kaj mi hastis. Zingibro, vidu, krueligas homon. Kiam mi bezonas interbatiĝi, mi drinkas zingibran likvoron. — Dum la ŝipestro manĝis kaj drinkis, la matroso ĵetadis oblikvajn rigardojn al li, poste, ne deteninte sin, diris: — Ĉu estas vero, ŝipestro, kion oni diras, ke vi devenas el nobela familio?

— Tio estas ne interesa, Letiko. Prenu la fiŝkaptilon kaj kaptu, se vi deziras.

— Kaj vi?

— Ĉu mi? Mi ne scias. Eble. Sed… poste.

Letiko malvolvis la fiŝkaptilon, aldirante per versoj, en kio li estis majstro, por granda admiro de la ŝipanaro:

— El ŝnureto kaj bastono elfariĝis longa vip', almetinte hokon fine, longe fajfis mi per lip'. — Poste li tiklis per la fingro vermojn en la skatolo. — Tiu verm' en tero vagis, l' vivon ĝuis en plezur', sed sur hokon fine trafis, kaj formanĝos ĝin silur'.

Finfine, li foriris kun kantado:

— Nokt' silentas, brandon benas, sturgoj preĝas al Fortun', kaj haringo time svenas — kaptas ja Letiko nun!

Gray ekkuŝis ĉe la lignofajro, rigardante al la akvo, reflektanta la fajron. Li pensis, sed sen partopreno de la volo; en tiu stato la penso, distrite tenante la ĉirkaŭaĵon, malklare vidas ĝin; ĝi kuras, simile al ĉevalo en densa homamaso, dispremante, dispuŝante kaj haltigante; vakuo, tumulto kaj prokrasto alterne akompanas ĝin. Ĝi vagas en la animo de la aĵoj; de intensa emocio ĝi hastas al sekretaj aludoj; ĝi rondiras sur la tero kaj la ĉielo, vive konversacias kun imagataj personoj, estingas kaj ornamas rememorojn. En tiu nuba moviĝo ĉio estas viva kaj kontrasta, kaj ĉio estas malkonsekvenca, kiel deliro. Kaj ofte ridetas la ripozanta konscio, vidante, ekzemple, kiel en meditojn pri la sorto subite venas gaste tute malkonvena imago: iu vergeto, rompita antaŭ du jaroj. Tiel pensis ĉe la lignofajro Gray, sed estis «ie» — ne ĉi tie.

La kubuto, per kiu li apogis sin, subtenante per la mano la kapon, malsekiĝis kaj rigidiĝis. Pale lumis la steloj, la obskuron plifortigis antaŭmatena streĉo. La ŝipestro komencis ekdormi, sed ne rimarkis tion. Li ekdeziris drinki, kaj etendis la manon al la sako, malligante ĝin jam en sonĝo. Poste li ĉesis sonĝi; sekvaj du horoj estis por Gray ne pli longaj ol tiuj sekundoj, dum kiuj li klinis la kapon sur la manojn. Dum tiu tempo Letiko aperadis ĉe la lignofajro dufoje, fumadis kaj rigardadis pro scivolemo en buŝojn de kaptitaj fiŝoj — kio estas tie? Sed tie, memkompreneble, estis nenio.