Kaj, reĝo de l’ sakrilegio, kun paroladoj kaj kantoj,
Sokrato kondukos la trupon de la malvirtuloj !
Niaj Dioj, kompatindaj Dioj, insulte mokitaj !
Kaj en la cielo, ni havos nenion alian, ol nubojn !
Prava estis Aristofanes. — Jen via lotaĵo !
Malfeliĉulino ! Alligite al la sorto de mastro malsprita !
Nebuloj ! vagemaj vaporoj kaj nuboj kapricaj… !
Kion vi atendas por paroli ?
SOKRATO
Sed… la finon de l’ ventego !
Kontraŭ la insultoj de la sorto, kiun oni devas venki,
Kontraŭ ĉio, post Ksantipo, oni povas kontraŭstari.
KSANTIPO
Kaj ĉu tio estas la limvorto de via grandega scienco ?
SOKRATO
Eble !
KSANTIPO
Vi volas elprovi mian paciencon !
SOKRATO
Ksantipo !
KSANTIPO
Mi ĝin ja bezonas, por toleri vian amikaron,
Viajn frazojn malklarajn, viajn gestojn malviglajn ;
Tiun serenecon, kiu volas ŝajni sagaceco,
Kaj kies aspekto frostiga ĝis la ungoj min agacas !
Nuntempe mi ploras, monstro senkompata !
Kion vi povas riproĉi al ĉasta edzino ?
Vi forlasu viajn argumentojn ! Revenu malsupren sur teron !
Kaj forlasu unu tagon la plezuron esti severmora.
Pano, akvo, fruktoj, jen la tuta nia horizonto,
Kaj unu obolon hejme ni jam ne posedas.
SOKRATO
Mi havas nenion ! Tamen iru por serĉi olivojn !
KSANTIPO
Sed por povi revi, vi devos ekzisti !
SOKRATO
Iru ! Morgaŭ trezoron ni trovos.
KSANTIPO
Jen viaj mizeraj amikoj, kiuj babilaĉas sur la vojo.
SOKRATO
Forlasu nin !
KSANTIPO
Sed…
(Post gesto de Sokrato, ŝi foriras.)
SCENO II
SOKRATO, KRITON, PLATON, DIOTIMO kaj aliaj DISĈIPLOJ
SOKRATO
Saluton !
PLATON
Saluton ! Gravajn sciigojn !
DIOTIMO
Tricent statuoj de Hermes faligitaj de siaj kolonoj.
PLATON
La tuta popolo indignas kaj kriadas, kolerante,
Ke ĝi sange venĝos siajn Diojn profanitajn.
DIOTIMO
Malpreciza famo akuzas jam Alcibiadon.
PLATON
Oni diras, ke li faris tiun krimon.
DIOTIMO
Spitinsulte,
Kaj por plaĉi al la instruanto.
PLATON
Nu ! Vi estas tiu instruanto !
SOKRATO
Venu do, amikoj, interparoladi sub mian tegmenton.
Pri tiu senluksa loĝejo iam vi memoru !
Plaĉu al la Dioj, ke ĝi povu esti plena je amikoj !
DIOTIMO
Atentu, Sokrato ! Vin oni akuzas !
SOKRATO
Mi scias.
Sed kion do povas la monto kontraŭ nuboj minacantaj !
PLATON
Tiel kruela estas la popolo !
SOKRATO
Jes, Platon ! Tamen mi ĝin amas,
Ĉar ĝi estas nobla, eĉ kiam kruela,
Dum ĝi plej fame ardegas, ĝi senkonsciiĝas,
Sed nur pro amo al bono, ĝi malbonon faras.
Pri mi, ĉar nenion malhonoran mi plenumis,
Fiera kiel senkulpulo, rekompencon mi atendas.
(Granda tumulto ; Alcibiado alvenas trankvile, sekvate de popolamaso, kiu lin insultas.)
SCENO III
LA SAMAJ, ALCIBIADO, LA POPOLO, poste TIMON
LA POPOLO
Jen li ! Jen li !
ALCIBIADO
Jes ! Per Afrodite ! Jen mi !
LA POPOLO
Profananto de la Dioj ! Sakrilegiulo !
ALCIBIADO (al Sokrato)
Majstro,
Vi vidas ! Nian respublikon malpacigas alarma demono.
LA POPOLO
Hermes ! Niaj Dioj Hermes !
SOKRATO
Civitanoj !
EN LA POPOLO, VOĈOJ DIVERSAJ
Klarigojn li donu !
Ne ! Ne ! Sokrato ! Malpiulo ! Ne ! Alcibiado !
Sokrato !
SOKRATO
(demandante unu el la plej proksimaj kriantoj)
Vi unue, kies nomon mi ne konas,
Vi pri kio lin akuzas ? Ĉu do ĉar li savis nian Urbon ?
LA DEMANDITO
Hermes !
SOKRATO
Hermes ne troviĝas en malforta marmoraĵo !
Hermes estas en Olimpo ! Li regadas kun la Dioj.
JUNA INFANO
Morton por Alcibiado !
SOKRATO
Okulojn malfermu, infano !
Li ! Kiel ! La estro kuraĝa, kiu al ni evitis katenojn !
Li ! La filo de Pallas, kaj la gloro de Ateno !
Li, kiu konservis esperon, kiam ĉiuj malesperis !
Ĉu lin vi akuzos, infano freneza ?
TIMON (enirante)
Per la bluokula Pallas, kiun la Urbo adoras,
Mi, Timon, lin diras ankoraŭ pli sakrilegia !