Kaj koron serenan starigu al la krioj de la homoj ;
Malŝatu la falsajn riĉaĵojn kaj ilian maskon erarigan ;
Vi estu lojala kaj forta, senriproĉa kaj sentima,
Kaj ĉar en vi vivas la Dio, de kiu dependas l’ ekzisto,
Por koni la mondon, eklernu vin koni. »
TIMON
Kaj jen, kion li kuraĝas, ŝajne triumfanta,
Tiu barbarulo, instrui al la kompatindaj infanoj !
Ĉiuj viaj diroj estas tie, kaj en siaj ĝustaj frazoj.
Sed vi devas, pri aliaj agoj, ankoraŭ respondi,
Ĉar ĝi estas ago, la instruo de l’ eraro.
Oni diras, kaj sen abomeno tion diri mi ne povas,
Ke la malpieco via, riĉa el ludoj funebraj,
Serĉadas demonojn flugantajn tra l’ nokto,
Kaj ke unu el ĉi tiuj, transpasinte l’ akvojn de l’ Flegeton,
Forlasas por vi la la kavernojn de Pluton !
Ĉu vere ? Respondu !
SOKRATO
Tio estas vera. Sed mi neas,
Ke de la Inferoj, juĝistoj, ĝi venas.
TIMON
Kaj tiel, de kie gi venas ?
SOKRATO
De la mondoj nekonataj.
TIMON
Ne ŝercu, Sokrato, en tiu sanktega momento.
SOKRATO
Veraĵoj ekzistas, kiujn la scienco ne posedas.
Ne venis ankoraŭ la horo por ilin ekkoni.
TIMON
Vi tamen respondos. Tiu feo, kiu do ĝi estas ?
SOKRATO
Iu forto, kiu, for de mondo peza kaj malnobla,
Forskuinte la restaĵojn de maldelikata gango,
Estas kiel animo de homo forlasinta nian teron !
Trans la ŝarĝo de la spaco kaj de l’ tempo.
TIMON
Kaj ĉu vi ĝin aŭdas al vi parolanta ?
SOKRATO
Mi ĝin aŭdas !
TIMON
Vi blasfemas ! Niaj leĝoj, niaj libroj, niaj pastroj,
Ĉiam malaprobis tiujn malŝatindajn kreitaĵojn.
SOKRATO
Kaj en viaj leĝoj, la mondon vi kredas enteni !
En malvastaj viaj libroj enfermadi l’ universon !
Kaj ĉar vi devigis maljunulon al silento,
Forstreki per iu dekreto la senfinon de l’ mistero !
Sed, juĝistoj ! vidu : ĉio estas al ni nekonata ;
Sur tero ĵetita, la homo, senvesta, kaj blinda estaĵo,
Nenion ankoraŭ komprenis pri la ĉeno de la kaŭzoj.
Kiam ĝi travidis de l’ aferoj la sencon profundan,
La trezoron mirindegan de l’ sekretoj, enfositan
En senlima tiu Kosmos, kiu nin blindigas ?
Pitagoras kaj Zenon, Demokritos kaj Tales,
Ankoraŭ ne trafis la limon ekstreman.
Aliaj pensuloj, post ili, venos iun tagon,
Ne tiel barbaraj kiel ni, klinante pli multe la frunton,
Kaj ne pretendante doni, en sia frenezo,
Homan limon al grandega universo…
TIMON
Ne pli multe da blasfemoj, kaj tro bone mi komprenis !
Ni alvenu al la puno, kiun leĝo… Vi ridetas ?
SOKRATO
Pro la vundo ricevita sur la kampoj apud Potidea,
Pro l’ defendo de l’ ideo kaj de mia patrolando,
Pro mia instruo, pro mia batalo,
Pro ekzemploj de kuraĝo kaj admonoj al la virto,
Mi meritis, posedante nur tunikon,
De vi kaj de l’ Respubliko, dumvivan nutradon.
TIMON
Nu ! Jes ! Ni tuj vidos ĉu vi ĉiam ridos !
Lin, gardistoj, forkonduku !
SCENO II
LA JUĜISTOJ
TIMON
Sufiĉe da vanaj paroloj !
Kiun punon ni difinos por ĉi tiu malpiulo ?
1a JUĜISTO
La ekzilon !
2a JUĜISTO
Kiel Aristido ? Nu ! Ne ! Li elpagu !
La morton !
3a JUĜISTO
La morton !
4a JUĜISTO
La ekzilon !
5a JUĜISTO
La karceron !
6a JUĜISTO
Mi, la morton !
La karcero ĉiam estas malbone fermita. El ĝi oni liberiĝas.
7a JUĜISTO
Mi ? Tiu multvorta retoro, je emfazo abundega,
Min lacigis. Mi malsatas kaj diras : La morton, senfraze.
8a JUĜISTO
La morton !
TIMON
Kaj vi, Krates ?
9a JUĜISTO
Liberecon !
TIMON
Kiel !
9a JUĜISTO (KRATES)
Kompatinda frenezulo. Ni lasu sen puno ĉiujn frenezulojn !
TIMON
Li estas sufiĉe malvirta por ŝajnigi frenezecon,
Kaj estas necese, ke ĉiu ŝtatano al Leĝo obeu.
10a JUĜISTO
Kaj mi, liberecon ! La popolo ja aplaŭdos !
Li estas amiko de l’ popolo…
TIMON
Kaj sendanka estas la popolo.
Mi, la morton ! Kaj la morton kuntrenas la mia voĉdono !
Bona estas nia juĝo. Por Ateno ĝi estas la savo !
SCENO III
LA POPOLO, LA JUĜISTOJ, en la popolamaso FEDON kaj ARISTIO
TIMON
Malfermu la pordojn. Popolo ! Vi aŭdu la juĝon !
VOĈOJ EN LA POPOLO
Ho ! Sokrato ! Li perfidis ! Li estas saĝulo !
TIMON
Vi silentu !
Por, de niaj Dioj, la honoro malkuraĝe profanita,
Ni, je l’ morto, post du tagoj, Sokraton kondamnis !
AKTO IV
Sesa Dekoracio
LA KARCERO
SCENO I
LA PROVOSO, SOKRATO
LA PROVOSO (enirante)
Sokrato ! Ankoraŭ li revenas, nenio lin ĝenas !
Sokrato !
SOKRATO
Nu ! mia amiko !
LA PROVOSO
Ĝi estas afero plej stranga !
De dekkvin jam jaroj, mi estas provoso de tiu karcero,
Kaj tiuj kvar muroj malhelaj estas mia tuta horizonto !
Nu ! Ĉiuj kondamnitoj, post kiam sonoris la horo,
Plenigis je siaj kriadoj ĉi tiun malhelan restejon.
Unuj, kiujn peza timo ŝanĝis en blankajn fantomojn,
Sin trenis al miaj piedoj, palegaj, tremantaj ;
Aliaj, al mi disŝutante multegajn insultojn,
Vokis al mi la koleron de l’ Furioj !
Sed nenio vin malkvietigas ! Senplende,
Senkrie, vi dolĉe parolas, vi revas, ridetas !
Kaj tamen, vi scias, kion al mi leĝo trudas !
Post iu momento, mi devos… ĝi estas afero plej stranga.
SOKRATO
Kaj vi, vi ne scias, ke verŝante al mi la venenon,
Amiko ! vi helpos forlasi karceron…