Выбрать главу

NICIAS

Ĝi komprenas, ke ĝi estas senhonorigita.

KRIZIPO

Misteron vualas tiu malspritaĵo.

NICIAS

Kiel ?

KRIZIPO

Tio estas evidenta ! Sagaca ja estas Alcibiado.

Ĉiu ago enhavas motivon, ĉiu kaŭzo havas celon.

Perdi sian hundon ! Oni bezonas motivojn por tia konduto !

NICIAS (al Polemon, kiu eniras)

Saluton !

POLEMON (enirante)

Ĉu vere ?

NICIAS

Kion ?

POLEMON

La hundo.

De Alcibiado ?

NICIAS

He ! Jes !

POLEMON

Kiel li rigardas la aferon ?

NICIAS

Alcibiado ? Li ridas.

POLEMON

Kaj Likaon ?

NICIAS

Malgajema.

POLEMON

Beleco forpasas…

NICIAS

Restas malbeleco !

KRIZIPO

Nu !

Ridu, se vi volas ! Mi krimon divenas !

Sekretajn intencojn havas tiu juna Alcibiado.

Sokrato kaj li mem…

POLEMON

Ankaŭ Sokrato ?

KRIZIPO

Pri tio mi ĵurus,

Ĉar ambaŭ konspiras. Al abismoj ni alpaŝas !

Ĉio detruiĝas, ĉiu ruiniĝas, nenio jam staras.

Tisafernes, Kuros, Dion, ĉie la danĝero…

Sparto, la malpardonema malamiko, ekstaras armite…

POLEMON

Por hundo fuŝita jen multaj alarmoj !...

KRIZIPO

Ĉio malboniĝas. Oni, ĉe l’ teatro, insultas la Diojn.

Fremduloj malpuraj dismontras, ĉe niaj okuloj,

La tiaron de Persujo kaj la morojn de Scitio.

Kiu regas ? Honto ! Virino ! Aristio !

Timon la Arkonto…

NICIAS

Silentu ! Mallaŭte !

KRIZIPO

La maljuna frenezulo,

Sesdekjara, enamiĝeginta, kaj kiel pediko malbela,

Por ŝi malŝparegas la trezorojn de Ateno,

Ne vidante, en la Urbo, ribelantan homamason,

Kiu de retoroj malvirtemaj akceptante la instruon…

POLEMON

Kiel ? Por hundo !

KRIZIPO

La fino de ĉio ! Ni pereas !

CEBES (enirante)

Vi scias, Likaon, perlo de Attike !

Neniu jam vosto !

POLEMON

Jes ! Mi scias.

CEBES

Kaj moloso aŭtentika !

Ĝi devenis de Larissa, en Trakujo. Du talantoj !

Sed jen ĝi perdita !

NICIAS

Jen okazoj konfuzantaj.

CEBES

Sen vosto ! Iun tagon, sen piedo oni ĝin ekvidos !

NICIAS

La disĉiplon riproĉos Sokrato.

KRIZIPO

Sokrato

Por Alcibiado havas indulgemon…

CEBES

Ne !

Tiun noblan nomon devas trafi neniu ofendo !

En Ateno, nenio pli bona hodiaŭ ekzistas !

Li estas saĝulo…

KRIZIPO

Diru ribelulo…

CEBES

Kiu ja vin ĝenas,

Ĉar pli malproksimen li vidas, ol via malvasta spirito.

KRIZIPO

Pro tiaj saĝuloj pereas la Urbo.

CEBES

He ! Jen li kiu venas ! Al li do kuraĝu kontraŭstari !

KRIZIPO

Per Polluks ! Vi vidos, ĉu besto mi estas !

SCENO II

LA SAMAJ, SOKRATO, KRITON, PLATON

SOKRATO (vokante Krizipon)

Krizipo !

KRIZIPO

Kion vi volas ?

SOKRATO

Vi ŝajnas fuĝanta. Pro kio ?

KRIZIPO

Pro nenio ! Al mi malplaĉas kun vi batali !...

Vanaj estas ĉiuj paroladoj ; ĉi tion mi diras sen alegorioj.

La faktojn mi ŝatas tro multe, por ŝati la vortojn.

SOKRATO

Ĉu homo vi estas ?

KRIZIPO

Jes !

SOKRATO

Homo estas pensanta estaĵo.

KRIZIPO

Jes !

SOKRATO

Por ke li, al aliuloj, komprenigu siajn sentojn,

Por ke li malkaŝu l’ abismon malhelan de sia pensaro,

Li bezonas la parolon, malmoderan aŭ prudentan ;

Ĉiuj, en ni, ni havas lumilon : la Prudenton !

Tiel, kial tiun flamon konservi sekreta,

Kiel, en sia karcero masone fermita, la malliberulo,

Kiu, por si tenas la trezorojn de sia animo ?

Sen parolo, ni nur estas stultaj bestoj.

Ni parolas… kaj la Virto, la Justeco…

KRIZIPO

Ankaŭ la Malbono !

SOKRATO

Por batali kontraŭ la Malbonon, necesas paroli…

KRIZIPO

Sendube.

SOKRATO

Vidu ! Per malrekta vojo al mi vi revenas.

Ĉu vere ?

KRIZIPO

Mi min komprenas… Ne ! Sufiĉe ! Sed atentu !

La honestaj homoj estas lacaj vidi en la Urbo

Profesorojn de ruzeco kaj de malvirteco.

(Li eliras.)

SCENO III

SOKRATO, KRITON, PLATON, KALIMAKO, HOMOJ DE LPOPOLO, EŬRILAS

PLATON

Ni nin apartigu, la popolo estas tie, kiu nin rigardas.

SOKRATO

Al ĝi ni aliru, Platon. Ĉi tiuj purkoraj simpluloj

Estas por la vero rifuĝo sekura.

Ili estas sankta vazo, mia filo, kaj kiu entenas,

Por la estontaĵo vastega, la esperon, kiu ĝermas.

Saluton ! Amikoj !

LA POPOLO

Saluton ! Sokrato !

SOKRATO

Bela suno !

Nu ! Infano ! Ĉu vi scias, kial la astro belega

Iradas, de l’ pala mateno ĝis ruĝa vespero,

Ĵetante la orajn radiojn sur nian avidan terglobon ?

Parolu senĝene ; diru vian kredon.

Tiu suno, kiu moviĝadas en ĉielo, vi ĝin vidas ?

EŬRILAS

Ĝi estas la ĉaro, kiun en Etero kondukas Foibos !

SOKRATO

Ĉaro ! Sed, Eŭrilas, vi konas Pireon.

EŬRILAS

Certe !

SOKRATO

Necesas por ĉaro…

EŬRILAS

Unu horo almenaŭ.

SOKRATO

Nu !

Por la cirklo de la supro, la linio ĉi-malsupra ĝi estas nenio