Выбрать главу

248. Ludo. Mia kato estas Afabla, Bela, Ĉarma … (Varianto: Miaj katoj estas afablaj …).

249. Tio estas tablO (kiO? tablO)

La tablo estas brunA (kiA? brunA)

La tabloj estas brunAJ (kiAJ? brunAJ)

250. KIAJ estas la poemoj de Shelley (What are S’s poems like)? (Answer KIAJ with AJ). Ili estas belaj (idealaj, etc.)

Kiaj estas la Anglaj fraŭlinoj? Londonaj stratoj? vintraj tagoj? modernaj bildoj? pomoj nematuraj? personoj en la ĉambro? Jen kiaj ni estas. Ni ne estas homoj TIAJ.

251. (a) Kiukoloraj (kiaj) estas tomatoj? bananoj? tulipoj? ĉokoladoj? la okuloj de …? la vestoj de …? la dentoj de krokodilo?

(b) Kiaj estas miaj lipharoj? viaj fratinoj? liaj brakoj? ŝiaj haroj? niaj lernolibroj? iliaj paĝoj?

(c) Kiaj bestoj estas hundoj? azenoj? Kiaj floroj estas peonioj? Kiaj mebloj estas la seĝoj en la ĉambro? Kiaj homoj estas miaj lernantoj?

(d) Ĉu la du libroj (knaboj) estas similaj?

The «kies» Family (Possession)

252. -ES = “…one’s. (Cp. possessive, one’s. Ger. wessen.) Kies = de kiu (singular or plural).

KIES, whose, of whom, of which..

TIES, that one’s, of that one, of those (over there).

IES, someone’s, somebody’s, of someone or other.

ĈIES, everyone’s, everybody’s, of all.

NENIES, no-one’s, nobody’s, of no-one.

(Pronounce kee-ess, tee-ess …, not kee-ez, tee-ez.)

253. La viro, kies voĉo estas raŭka, the man whose voice is hoarse. La domo kies fenestro (the window of which) brilas, estas nia. Kiu silentas, ties lango ne doloras, The tongue of one who is silent gives no pain.

254. (a) Jen (estas) ies ĉapo. Kies? Ĝi ne apartenas al mi. Eble ĝi estas ties. Ili ne estas ties ĉapoj. Diru al mi: Kies libro estas tiu (or Kies estas tiu libro)? Ĝi estas mia (lia, ŝia, ties) libro, la libro de Johano.

(b) Kies lernantoj vi estas? instruisto mi estas? edzo estas via patro? voĉo estas raŭka (dolĉa)? seĝo estas (mal)komforta? domo estas la kastelo en Windsor? poezio estas bela? kapo doloras? Kies estas la aero?

(c) Kiu estas la floro, kies petaloj estas ruĝaj? frukto, kies ŝelo estas flava? insekto, kies piko doloras? besto, kies kolo estas tre longa? fraŭlino, kies okuloj estas bluaj?

(d) La poeto: “Estas poezio (poetry) en ĉio.” La redaktisto (editor): “Jes, la korbo sub mia tablo estas plena de ĝi.”

255. Agreement of Adjective & Noun (contd.)

florO   bluAbluA   florO
librO   bluAruĝA   florO
florO kaj librO bluAJbluA kaj ruĝA florOJ
(2 bluaj: 1 floro, 1 libro)(2 floroj: 1 blua, 1 ruĝa)

256. (a) Bona patro kaj filo, a good father and a son. Patro kaj filo bonaj, a good father and (a good) son. Pano kaj varma lakto, bread and hot milk. Pano kaj lakto varmaj, bread and milk, (both) hot.

(b) Viaj infanoj estas sanaj. Kaj lia, And his (child). Kaj liaj, And his (children). Mia ne (estas), Mine is not. Miaj ne, Mine are not. Mi restas via (amiko). Ni restas viaj (amikoj). Tio (=tiu diro) estas miaj pensoj.

257. (a) Li estas kun knabO kaj knabinO AnglAJ. Lia edzino kaj lia filino estas malsanaj. Kiaj estas via patro kaj via frato (la patro kaj la frato viaj)?

(b) La letero estas inter la ruĝA kaj la bluA librOJ. La valo estas inter la alta kaj la malalta montoj. La Malnova kaj la Nova Testamentoj. Li estas inter du knaboj: Angla kaj Skota. Ili estas edzinoj lia kaj mia.

The «kial» Family (Motive)

258. ‑AL = “for … reason.” Cp. “reAL reason.”

KIAL, for what reason, why, wherefore, on what grounds?

TIAL, for that reason, therefore, so, accordingly, that is why.

IAL, for some reason (or other).

ĈIAL, for every reason, on all grounds.

NENIAL, for no reason, without any reason, on no account.

Kial? Why? Kial ne? Why not? Tial, therefore (stronger than do). La kialo (or tialo), the reason why, the why and the wherefore.

259. Ial mi ne estas tute feliĉa. Kial, mi ne scias. Ŝi estas malfeliĉa, kaj tial ŝi ploras. Kial vi ne respondas? Ne ridu nenial! Kial la dornoj vivas, sed la rozoj mortas? Mi amas vin ĉial.

260. Diru al mi, patrino: se miaj fingroj estas samaĝaj, kial ili ne estas samlongaj?

Muzikisto: “Kial la bebo ploras, kara?” Edzino: “Nenial! Mi nur kantas al ĝi unu el viaj lulkantoj (lullabies, cradle-songs).”

261. Mi soifas, kaj tial mi trinkas. Mi vidas, … kredas. La suno brilas … ĝojas. La bebo dormas … silentas. Vi vokas … venas. Mi malsatas … manĝas. La hundo bojas … timas. Li laboras … progresas. Li estas feliĉa … kantas. Vi ne semas … ne rikoltas.

262. ĈAR, because, for, since, as (in this sense). Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato.

(a) Vary 261 thus: Kial vi trinkas? (Mi trinkas, ĉar mi soifas).

263. More Verbs with «al»

dankas, thanks

kredas, believes

krias, cries (out)

mankas, is lacking

permesas, permits

similas, resembles

Mi dankas al vi, I am-thankful (give-thanks) to you, I thank you.

Kio mankas? What is missing? Mankas al mi mono, I lack money.

Mi obeas al la edzino, I am obedient to (obey) my wife.

Permesu (al mi)! Allow me!

Li similas al ŝi, he is-similar-to (resembles) her.