547. Kiu tro alten svingas, nenion atingas. Ĉiam antaŭen! Kun Dio ĉien; sen Dio nenien. Liberulo iras (tien), kien li deziras. Li tenas la nazon supren! Kien iri? (504).
548. Butiko: loko, kien oni eniras kun mono kaj eliras sen mono.
“Kial la kato suprenlevas la voston?” “Ĉar la vosto ne povas levi la katon.”
“Mia edzino neniam demandas, kien mi iras.” “Mi tute komprenas. Mia edzino same akompanas min ĉien."
“Kial vi ne iris hejmen?” “Ĉar mia edzino estas furioza.” “Kial ŝi furiozas?” “Ĉar mi ne iris hejmen.”
549. La patrino rigardis la filon. Liaj haroj estis malordaj. Ŝi vokis lin. Ŝi kombis liajn harojn. Ŝi enfrotis brilantinon. Ŝi kombis liajn harojn antaŭe, malantaŭe, kaj flanke. Ŝi brosis ilin flanken (dekstren kaj maldekstren) kaj malantaŭen. Fine ili estis ordaj.
550. Jack promenis sur la trotuaro. Li rigardis antaŭen, kaj vidis Tom sur la kontraŭa trotuaro. Li vokis “Tom! Tom!”, sed la strato estis tre brua, kaj Tom ne aŭdis lin. Do li vokis denove. Tom aŭdis la voĉon, rigardis ĉirkaŭen kaj malantaŭen, kaj fine vidis la kamaradon. Li respondis “Kion vi volas? Mi ne aŭdas”. Jack metis ambaŭ manojn al la buŝo, kaj kriis “Venu kaj ludu kun mi. Ĉu vi estas surda?”. Tom metis la manon al la orelo, kaj respondis “Nun mi aŭdas tute bone: mi ne estas surda”.
551. Where are you running (to)? That road leads nowhere. March northwards. Row in-the-direction-of-the-sea. Go upwards. Call him across. I must go somewhere. Look heavenwards! Aim high!
Each Other, One Another
552. Ni amas unu la alian (each other) (two persons).
Ni amas unu la aliajn (one another) (more than two).
Ni amas nin reciproke (reciprocally, mutually).
Ili ne parolis unu al la alia (to each other).
553. (a) La kverelo. Etelo: “Kial vi kaj Tom ne parolas unu al la alia nuntempe?” Doro: “Ni havis teruran (terrible) disputon pri la demando, kiu el ni pli amas la alian.”
(b) Ni ne povas aŭdi unu alian (aŭdi nin) paroli. Vi ne similas unu la alian. Kial vi portas la ĉapelojn unu de la alia?
(c) Stand near each other (unu apud la alia). Similarly: They are fighting one another. They are ready to die for each other. They fall one after another. Don’t complain about one another. Why stand in front of one another?
The «kiel» Family (Manner)
554. -EL = “in … manner” (think of “elegant manner” or “Well-mannered.” Kiel = kiumaniere, etc.
• KIEL, in what way, how, as, like, by what means.
• TIEL, in that way, thus, so, like that, by that means.
• IEL, in some (any) way, somehow or other, by some means.
• ĈIEL, in every way, in all sort of ways.
• NENIEL, in no way, nohow, not at all, no wise, by no means.
555. Ni iel (in some way) aranĝis la aferon. Ĉu mi povas iel (in any way) vin helpi (382)? Mi neniel povas kompreni, I can nohow understand. Ĉiel (in every way) tio estas bona plano. Ĉi tiel, in this way, like this.
KIEL (HOW). Li instruas fiŝon, kiel naĝi. Kiel bona estas vorto en la ĝusta tempo! Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel bone ĝi eniras!
556. Amiko, kiu renkontas ĝemelinon (twin): “Bonan tagon, F‑ino Brun. Kiel ĉarma vi (aŭ via fratino) aspektas!”
Kapitano montris al sinjorino kompason. “Sed, kapitano,” ŝi diris “ĝi montras nur al la nordo. Kiel vi scias, kie estas la sudo?”
Inter pianinstruistoj. “Kiel progresas via lernantino?” “Ŝi sekvas la konsilon de la Evangelio: ŝia maldekstra mano ne scias, kion faras la dekstra.”
La lasta vorto. «Kiam mi disputas kun la edzino, mi ĉiam havas la lastan vorton.» «Kiel vi aranĝas tion?» «Mi diras „Mia kara, vi estas tute prava.“»
557. Kiel oni progresas, se oni estas diligenta? plaĉas al vi Esperanto? la vento blovas? maristo vojaĝas? abelo laboras? la suno brilas? aglo flugas? rano saltas? F‑ino D. dancas (legas, parolas, marŝas, kantas)? vi alvenis (bicikle, piede, omnibuse, trame, vagonare)?
558. KIEL (AS). Faru, kiel mi diras, ne kiel mi faras. Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon. Ne vivu kiel vi volas; vivu kiel vi povas. Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron. Li vivas sur la tero, kiel en infero.
559. KIEL (LIKE). Kunvivi kiel kato kaj hundo. (N.B. Kiel transposed = like.) Vivi kiel kuko en butero. Grati kiel kato. Kuri kiel fulmo. Trinki kiel fiŝo. Malaperi kiel vaporo, kiel ŝtono en maron. Mensogi kiel funebra (funeral) parolo.
Tremi (tremble) kiel aŭtuna folio. Barakti (struggle) kiel fiŝo ekster akvo. Ĝi mordas kiel serpento kaj pikas kiel vipuro (viper).
560. TIEL (THUS, SO). Tiel forpasas la gloro de la mondo. Tiel estas, tiel restas. Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo. Vi sekretas al edzino, ŝi sekretas al fratino, kaj tiel la sekreto promenas sen fino.
561. Mi miras, ke vi portis la knabeton al la funebra ceremonio. Kian plezuron povas ricevi el tio infano tiel juna?
La vento estas tiel forta, ke se mi ne tenas mian ĉapelon sub la brako, ĝi ne restas sur la kapo.
Vi estas tiel simila al via frato, ke vere mi ne scias, kiu el vi mortis. Ĉu ĝi estis vi aŭ li?
La polvaj seĝoj. Mastrino: “Kial la polvo kuŝas tiel dike sur la seĝoj?” Servistino: “Ĉar neniu sidis sur ili dum la lasta semajno.”
“Kial vi marŝas tiel frue en la mateno?” “Mi serĉas apetiton por mia manĝo. Kaj vi?” “Mi? Ho, mi serĉas manĝon por mia apetito.”
“Kial vi estas tiel malpura?” “Mi falis en la koton (mud).” “Sed kun via nova pantalono!” “Nu, mi ne povis ĝin forpreni, dum mi falis.”
“Tiu simio (monkey) iel similas la avon, ĉu ne, patro?” “Silentu, kara! Ne parolu tiel malĝentile.” “Sed la simio ne vidis la avon, ĉu?”