Выбрать главу

578. Kial blankaj ŝafoj manĝas pli multe, ol nigraj? (Ĉar ili estas pli multe-nombraj).

Nenio estas pli bona, ol saĝo. Nu: pankrusto estas pli bona, ol nenio. Do pankrusto estas pli bona, ol saĝo.

La ĝentila botisto. “Unu el miaj piedoj estas pli granda ol la alia, ĉu ne?” “Tute male, sinjorino: unu estas pli malgranda, ol la alia!”

Profesoro: “La cerbo de viro estas pli granda, ol la cerbo de virino. Kion tio pruvas?” Lernantino: “Ke gravas ne kvanto, sed kvalito.”

“Kiel vi progresas en la lernejo?” “Bonege! Mi nun lernis diri Dankon kaj Mi petas en la Franca lingvo.” “Nu, tio estas pli, ol vi lernis diri Angle!”

Episkopo (bishop) tre maljuna ne povis facile leviĝi el la seĝo. Malgranda knabino proponis al li helpon. “Vi estas kara knabineto!” li diris. “Sed ĉu vi estas sufiĉe forta?” “Ho, jes! Mi helpas paĉjon, kiam li estas multe pli ebria (drunk), ol vi.”

579. (a) I have fresher bread than you. My tea is warmer than hers but less warm than yours. In the winter the night is longer than the day: but in the summer, on the contrary, it is less long than the day. Wisdom is better than strength. Better a man without money, than money without a man. A daughter more lovely than the lovely mother! Thought is deeper than speech. The looker-on sees more than the player. My uncle’s house is newer than ours, but ours is larger.

(b) Modelo: Vi estas pli aĝa, ol mi. (Use a different adjective or adverb in each case.) Aglo … kanario. La nepo … la avo. Hundo … ĉevalo. Nenio … neĝo. Kokino flugas … aglo. Kanario kantas … papago. La lernanto skribas … la instruisto.

(c) Aŭstralio estas pli granda, ol Skotlando. Do S. estas malpli granda, ol A. Same: La suno … granda … la luno. Fero … peza … ligno. Kartono … dika … papero. Glacio … malvarma … akvo.

Varianto. Skotlando estas malpli granda, ol Aŭstralio. Do …

(d) Kiu (el la du) iras pli rapide: biciklo aŭ aeroplano? Vaporŝipo aŭ velŝipo? Kiu lumas pli hele (donas pli helan lumon): la suno aŭ la luno? la luno aŭ la steloj? kandelo aŭ elektra lampo?

(e) Kiu estas pli granda: elefanto muso? li aŭ ŝi? facila: la Latina lingvo aŭ Esperanto? forta: vi aŭ mi? inteligenta: knabo aŭ knabino? komforta: benko aŭ brakseĝo? longa: krajono aŭ plumo? profunda: la maro aŭ rivero? proksima: Aŭstralio aŭ Islando? valora: amo aŭ mono?

Varianto: Kiu estas pli malgranda? (malpli granda?)

580. OL may follow words like alia, malsama, prefere, which contain the idea of comparison. Alia ol mi, other than I. Ne alie, ol piede, not otherwise-than (only) on foot. Prefere ol fari tion, rather than do that. Mi preferas (plivolas) panon ol (to) kukon. Mi opinias malsame, ol (from) vi.

581. (a) Place pli, malpli, plej, malplej, before the following words, and translate: utila, malgranda, rapide, klare.

(b) En la klaso ĉiu knabino estis bona. Hildo estis pli bona ol Filiso, kiu estis la malplej bona el ĉiuj. Tamen, kvankam ŝi estis tiel bona, kiel ŝi povis esti, ŝi estis malpli bona, ol (aŭ, ŝi ne estis tiel bona, kiel) Matildo, kiu estis kiel eble plej bona: efektive, la plej bona el ĉiuj.

Kontraŭe, ĉiu knabo estis malbona. Danielo estis pli malbona ol Roberto, kiu estis la malplej malbona el ĉiuj; sed li estis malpli malbona, ol (, ne tiel malbona, kiel) Edmundo, kiu estis kiel eble plej malbona: efektive, la plej malbona el ĉiuj.

(c) Repeat, substituting laboris (mal)bone for estis (mal)bona.

«Plu»

582. PLU = further, more (duration, continuance, as to time or space). Mi NE PLU povas kanti, I can sing no more (no longer). Neniam plu, nevermore. Kaj tiel plu (k.t.p.), and so on. Unu paŝo plu, one step further.

Compare PLI (comparison of quantity). Mi ne trinkis pli (multe), ol vi. But Mi ne plu trinkis (=mi ĉesis trinki).

Plie, plue, moreover (plie = in addition, to a greater degree; plue = furthermore, in continuation). The difference is slight, and often either word is equally applicable.

583. Faru tion, kaj ne plu diskutu pri ĝi. Ne plu parolu. Formorti, dormi, kaj nenio plu. La plua iro de la afero ne interesis min. Sen plua parolo.

584. “Tiuj du amikoj similas parafinon, ĉu ne?” “Kial?” “Nu, ili malpacis, kaj ne plu iras kune.” “Do, para fino!”

585. You are no longer young. I don’t wish to say (any) more. Don’t say more than you wish. She is no longer a girl, but one of the most beautiful of women. Her eyes are bluer than the sky, and her hair(s) more golden than the sun. She is even more beautiful than her mother was, when she (tiu) (426) was a girl. And she sings more beautifully than an angel.

More Elliptical Phrases

586. Mi amas lin pli, ol (mi amas) vin, I love him more than (I love) you. Mi amas lin pli, ol vi (amas lin), I love him more than you (do). Mi amas vin tiel varme (a) kiel mia frato (amas vin), as my brother does; (b) kiel (mi amas) mian fraton, as (I love) my brother. Vi traktas min (You treat me) (a) kiel infano, as a child (would treat me); (b) kiel infanon (like a child = as you would treat a child).

587. Mi amas vin pli, ol (a) mia frato; (b) mian fraton. Efektive, mi vin amas kiel (a) fratino; (b) fratinon. Mi ŝin helpis kiel (a) patrino, (b) patrinon. Li min petis kiel (a) instruisto, (b) instruiston. Li parolis al mi kiel (a) edzo; (b) al edzo. Ili ludis kun ni kiel (a) katoj, (b) kun katoj. La scion ŝatu pli, ol plej puran oron (Sent. 8:10).