Выбрать главу

736. Voĉo el la fenestro: “Ĉu vi ne havas la ŝlosilon?” Ebriulo: “La ŝlosilon, jes! Sed ĵetu al mi la seruron.”

El Irlanda ĵurnalo: “Kiam la adorantaro stariĝis por la unua himno, neniu seĝo vakis (estis vakanta) en la tuta preĝejo.”

“Vane vi neas la krimon. Jen tri personoj, kiuj ĵuras, ke ili vidis vin ŝteli.” “Nur tri? Sed mi konas cent, kiuj povas ĵuri, ke ili ne vidis min.”

Kiel balai ĉambron. Kovru la meblojn per tukoj, kaj sternu malsekajn tefoliojn sur la tapiŝon. Tiam zorge balau la tutan ĉambron, kaj ĵetu ĝin el la fenestro.

737. LA TAGOJ DE LA SEMAJNO estas dimanĉo, lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato.

“En la triĵaŭda semajno” (=neniam). Kion vi formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo. Ĉiulunde, ĵaŭdvespere, ĉiudimanĉmatene.

738. ** Dimanĉe mi vizitas la preĝejon. Lunde mi komencas labori. Marde mi daŭrigas mian laboron. Merkrede mi libertempas posttagmeze. Ĵaŭde mi laboras denove. Vendrede mi ankoraŭ laboras, sed antaŭrigardas al sabato. Sabate mi libertempas kaj min amuzas.

739. ** Mia edzino bone laboras. Ĉiumatene ŝi leviĝas frue, faras la fajron, preparas la matenmanĝon, vekas, lavas, kaj vestas la infanojn, purigas la ĉambrojn, kaj senpolvigas la vazojn sur la kamenbreto (chimney-piece). Plue, ŝi faras la jenon: lunde ŝi lavas; marde ŝi gladas (irons); merkrede ŝi kudras; ĵaŭde ŝi flikas (patches); vendrede ŝi aĉetas en la vendejo; sabate ŝi bakas panon kaj kukojn. Dimanĉe ŝi prizorgas la infanojn, dum mi ripozas.

740. (a) Kiu tago venas post lundo? antaŭ ĵaŭdo? inter vendredo kaj sabato?

(b) Nomu la kvinan tagon de la semajno. Kiu estas la kvara? la sepa? Kioma tago estas vendredo? En kiu tago oni vizitas la preĝejon? la patro revenas hejmen frue? la butikoj fermiĝas posttagmeze? la patrino laboras?

(c) Ripetu: Dimanĉo estas la unua tago de la semajno, lundo …

Simile: La unua (dua) tago de la semajno estas …

The Letter «ĥ»

741. Ĥ has the sound of Scottish and Welsh ch, Irish gh (Cp. loch, lough). It is found in most European languages except English and French. Get your throat ready to say “k” and then say “h” by mistake! Eĥo, echo; ĥaoso, chaos; ĥoro, choir; paroĥo, parish; Ĥinujo (or, Ĉinujo), China; Ĉeĥo, Czech.

This letter is especially useful for transliterating words with this sound in other languages: e.g., Don Kiĥoto; and many Biblical names (Miĥa, Naĥum …). Trafi el Scilo al Ĥaribdo (Scylla, Charybdis). Formeti en arĥivon (records).

742. “Ĉu li estas bona vendisto?” “Jes, efektive! Li povas vendi eĉ eĥon al surdmutulo.”

743. «La alfabeto Esperanta»

ABCĈDEF
ah botsochodoehfo
GĜHĤIJĴ
goJoehokhoeeyozho
KLMNOPR
kolomonoohporo
SŜTUŬVZ
soshotoeoowovozo

This may be sung to any hymn tune marked “7·7·7·7.”

744. Read the letters of the alphabet horizontally, vertically, and obliquely, forwards and backwards, giving to each its name as indicated (ah, bo, tso, etc.). Learn the alphabet by heart (parkere). Practise spelling Esperanto words, thus: ko ah sho eh, kaŝe (11).

745. In telegrams ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ may be written ch gh hh jh sh u.

Most typewriter manufacturers supply a machine with the Esperanto accents without extra charge. Or they may be added on a “dead key” at the cost of a few shillings.

The Sound «eŭ»

746. The diphthong (EHºº) sounds like (m)ay oo(ze), (m)e(n) (wh)o, (th)ey (w)ou(ld), said quickly, with the accent on e. counts as one syllable. Eŭropo, neŭralgio, neŭtrala, reŭmatismo.

747. Esperanto estas lingvo neŭtrala: ĝi apartenas egale al ĉiu homo kaj al ĉiu popolo, sen rilato al raso, religio, rango, aŭ politiko. Oni diras, ke Esperanto estas “artefarita”. Artefarita estas ankaŭ ĉio utila kaj bona en la moderna vivo: domoj, libroj, telefono, aŭtomobilo, radio … Esperanto tamen obeas al principoj naturaj; ĝi konsistas el elementoj naturaj, kunmetitaj en harmonian tuton. Ĝi estas bazita sur radikoj komunaj al la ĉefaj lingvoj de Eŭropo, sed ĝia gramatika strukturo estas orienta. Ĝi estas «vivanta lingvo de vivanta popolo».

Vowel Glides

748.AJEJOJUJ
as inaisleveincoinruinoutthey would

N.B. Although, for the counting of syllables, j and ŭ are regarded as consonants, in these combinations they are equivalent to the English short vowels i in it and oo in good respectively.

AHi — EHi — Oi — OOi — AHoo — EHoo

749. (a) What English words are these (English sounds with Esperanto spelling)? Ĝorĝ, Ĉarlz, ŭi sed leĵurli, hŭaj liv jor sŭic? Goŭ sloŭ naŭ, maj dir bojz, aj du prej ju.

(b) Write similarly the following English sounds with Esperanto spelling: Rule, mule. Shed, shade, shied. Rice, rise. Whose house? How d’you do? My fine wife. Eighty nine, Leigh Road, Newquay. Rows (two ways). Lead (two ways). Buoy, draught, league, sewed, tomb, ache, why, joint, vouchsafe, joy, qualm, beau, shrewd, quaint, lyre, bough, route, gauge, aisle, beauty, height, choir, Cambridge, Psyche, view, baize, Wemyss, knead, days, bowled, outside.