Выбрать главу

750. The student should now be able to read aloud any Esperanto text, with the certainty that he can pronounce every word correctly.

The Verb-Ending «-os»

751. The ending -OS denotes the future, and corresponds to the words shall, will, in that sense.

Mi iros, I shall go.

Vi iros, You will go.

Ni iros, ĉu ne? We shall go, shan’t we?

Ĉu ni iros? Shall we go?

Vi ne iros, You won’t go.

In the endings AS, IS, OS, note that A = present, I = past, O = future, S = simple tense (time-form). To remember O in OS think of coming, morrow, post-mortem.

752. Kiu amas la liton, ne akiros profiton. Vi restu en via domo, kaj mi restos en mia. Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron. Kion vi semas, tion vi rikoltos. En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos. Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Montru moneron: ĉio fariĝos. Mi blinde pafos — eble trafos. Elmetu mielon, muŝoj alflugos. La tempo venos: ni ĉion komprenos. Dio donis buŝon, Dio donos manĝon. Difektojn de naturo ne kovros veluro. Vi min manĝigos: mi vin trinkigos. Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston. Nigran kornikon (crow) sapo ne blankigos. Mi ne povas mendi (order) sukceson, sed mi ĝin meritos.

Oratoro: “Eble vi havos infanojn. Se ne, eble viaj filinoj havos infanojn.”

Patro: “Ĉu vi scias, kial mi batos vin?” Filo: “Ĉar vi estas pli forta, ol mi.”

753. Ŝi: “Renkontu min ekster la kinejo je la sepa.” Li: “Certe. Kiam vi venos?”

“Ĉu vi vespermanĝos kun mi?” “Kun plezuro.” “Mi ĝojas! Je la oka — en via domo.”

Patro: “Kio estas al vi?” Infano: “Mi englutis pinglon.” “Nu, ne ploru! Mi donos al vi alian.”

“Ĉu vi edziniĝos kun mi?” demandis li. “Neniam!” ŝi respondis. Kaj ĉiam poste ili vivis feliĉe.

Oratoro deklaris, ke la unuiĝo de Irlando kaj Anglujo “ŝanĝos la nudajn montojn en fruktoplenajn valojn.”

“Ĉu vi scias la numeron de la domo, en kiu loĝas S‑ro Smith?” “Ne, sinjoro. Sed vi vidos ĝin sur la pordo.”

Patrino (al la fileto): “Ne parolu, kiam mi parolas.” Patro (bonkore): “Lasu lin, kara; alie li eble forgesos kiel paroli.”

Novedzo: “La edzino preferas kafon, sed mi preferas teon.” Malnova edzo: “Ne ĉagreniĝu! Post kelka tempo vi kutimiĝos al la kafo.”

“Ĉu via patrino estas en la domo?” “Ne, sinjoro, ŝi foriris.” “Ĉu vi scias, kiam ŝi revenos?” “Atendu momente! Mi demandos al ŝi.”

Sinjorino invitis amikon al festeno. “La kunveno estos tre agrabla. Ĉeestos multaj belulinoj.” “Nu, sinjorino. Mi ne iros por vidi belajn vizaĝojn: mi deziras vidi vin.

“Via edzo multe vizitas la ĉeval-kurojn. Ĉu li estas spertulo?” “Ho, jes. Antaŭ la kuro li ĉiam scias, kiu ĉevalo venkos; kaj post la kuro li ĉiam povas klarigi, kial ĝi ne venkis.”

Du leteroj. Li: “Kara Violeto! Kio estas por ni la vivo? Nur mizero! Ĉi-kune mi sendas al vi pistolon. Ĉu vi volas morti kun mi?” Ŝi: “Kara Adolfo! Jes, mi volas. Unue mi pafmortigos vin, kaj poste vi min.”

754. En omnibuso sidis du virinoj. Unu diris “Konduktoro! Fermu la fenestron: mi mortas de la trablovo.” La konduktoro obeis. Tiam la alia diris “Konduktoro! Malfermu la fenestron: mi mortas de la varmo.” La konduktoro ĝin malfermis. Tiam la virinoj kriis unu kontraŭ la alia “Fermu!” “Malfermu!” La konduktoro gratis la kapon, kaj ne sciis, kion fari. Fine aŭskultanto diris “Fermu la fenestron, kaj unu sinjorino mortos. Poste malfermu ĝin, kaj la alia mortos. Tiam ni havos pacon.”

755.

Mi revas pri ĝardeno Kaj hela bluĉiel’, Kaj floro rave dolĉa De am’ kaj bel;
Mi vidos la ĝardenon, La floron trovos mi; Kaj floros ĝi eterne Por mi, por vi!
* * *
Dormu, infano, sur arba lulilo; Vento vin svingos en ĝoja trankvilo. Kiam la branĉo rompiĝos, ho, kio—? Falos la branĉo, lulilo, kaj ĉio!
* * *
Mi amas katidon Kun varma vesteto; Ĝi amas min ankaŭ, La ĉarma besteto.
Mi certe ne kaŭzos Doloron al ĝi, Kaj tial kontente Ĝi ludos kun mi.
Jen! antaŭ la fajro La kara katido Manĝetas kaj trinkas Kun plena konfido.

756. (a) Write ten sentences in the future tense: i.e. with the verbs in ‑os.

(b) She will be there, won’t she? We shan’t go, shall we? I shall sing, shan’t I? They won’t sleep, will they?

757. Mi devos iri, I shall have to go.

Mi povos iri, I shall he able to go.

Mi volos iri, I shall wish to go.

“Kiam mi povos esperi la pagon de mia kalkulo?” “Ĉiam, amiko kara! Ĉiam!”

Terura situacio. “Mi havas eĉ ne unu pencon, kaj por povi manĝi mi devos lombardi (pawn) mian artefaritan dentaron. Sed ankaŭ tiam mi ne povos manĝi!”

Patrino: “Vi batalis denove? Rigardu — Kia terura stato! Denove ni devos aĉeti por vi novan vestaron.” Fileto: “Ho, sed vi rigardu Petron! Lia patrino devos aĉeti tute novan knabon!”

«-os» (Logical Tense)

758. Note the following use of the future in Esperanto where English uses the present: Se vi penOS, vi sukcesOS, If you (will) try (in the future) you will succeed. Se vi penAS … would mean: If you are trying (now).

Mi esperas, ke li estos tie, kiam mi venos (when I come). Se la vetero estos (is) malbona, mi ne iros. Kion vi faros, kiam mi foriros (go away)? Mi laboros, dum vi ludos (while you play). Se iu venos (if anyone comes), diru, ke mi malsanas. Diru al mi, kiam vi dormos (when you are asleep)! Kiam li venos (when he comes), mi ĝojos. Kiu vivos, tiu vidos. Se blindulo kondukos (leads) blindulon, ambaŭ falos en kavon. Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.

759. Vizitanto, al knabeto: “Kiam vi tagmanĝos?” “Ni tagmanĝos — panjo diras — kiam vi foriros.”

“Kiu estas pli aĝa; vi aŭ via frato?” “Mi. Tamen, se mia frato vivos tri jarojn plu, ni estos samaĝaj.”

Ges. Blank adoptis Hungaran bebon. Ĝi estas orfo. Nun ili studas la Hungaran lingvon, por povi ĝin kompreni, kiam ĝi komencos paroli.