Выбрать главу

(b) Ĉu vi preferus, ke leono manĝu vin, aŭ (1) tigro? (2) tigron? (586).

(c) (Ho,) (Mi volas,) Ke li venu! Oh (would) that he may (might) come.

945. Demandi, to ask a question, enquire; peti, to ask a favour, to petition; postuli, to ask as a right, to demand; preĝi, to pray (say a prayer).

Mi postulas, ke ili pagu nun, I require them to pay (that they pay) now. Mi demandas, ĉu ili pagos, I ask whether they will pay. Petu, ke ili pagu, ask them to pay.

946. Tedulo: Iu, kiu parolas, kiam mi deziras, ke li aŭskultu.

“Kion vi preĝis?” “Ke mi povu vivi dum mia tuta vivo.”

“Kion vi kaŝas en tiu poŝtuko?” “Se mi volus, ke vi sciu, mi ne ĝin kaŝus.”

“Mi venis, por agordi (tune) vian pianon” “Sed mi ne petis, ke vi venu.” “Ne vi, sed viaj najbaroj.”

“Ĉu mi ne diris al vi, ke vi portu kun vi bonan spongon?” “Jes. Sed hejme troviĝas eĉ ne unu bona: ĉiu estas plena de truoj.”

“Mi ne permesas al vi ludi kun Johano, ĉar li estas malbona knabo” “Nu, ĉu vi permesas, ke li ludu kun mi? — ĉar mi estas bona knabo!”

Sinjorino: “Ĉu vi memoras min? Antaŭ dek jaroj vi petis, ke mi edziniĝu kun vi.” Profesoro (kiu pensas pri alio): “Ho, jes. Kaj ĉu vi tion faris?”

Ideala lernejo. Filo: “Ho patro, mi tre deziras, ke nia lernejo estu ronda.” Patro: “Kial?” “Nu, se ĝi estus ronda, oni ne povus min starigi en angulo.”

Filino: “En la lernejo mi nun studas biologion, psikologion, kaj fiziologion.Patro: “Mi preferus, ke vi studu kuirologion, lavologion, kaj kudrologion.”

“Mi foriros dum kelke da horoj” diris la profesoro. “Mi ne scias, ĝis kiam. Do se mi venos hejmen dum mia foresto, diru, ke mi atendu en la salono (drawing-room), ĝis mi revenos.”

“Ĉu vi ne scias, kio estas frakcio? Nu! Supozu, ke vi kun via fratino trovis pomon sub arbo. Vi dezirus, ke via fratino ricevu tiom, kiom vi, ĉu ne? Kion vi farus?” “Mi faligus duan pomon.”

En balo: “Fraŭlino, mi kuraĝas peti al vi, ke …” “Mi bedaŭras, sinjoro, sed mi jam forpromesis ĉiun dancon” “Pardonu, fraŭlino, mi petas ne dancon, sed nur, ke vi stariĝu: vi sidas sur mia ĉapelo.”

Irlandano skribis al kuracisto, ke tiu vizitu lian malsanan edzinon. Sed dum li skribis, la edzino plisaniĝis. Do li aldonis postskribon: “La edzino nun pli sanas, do ne necesas, ke vi venu.”

947. Laviĝo. Oni lavis la knabineton, kaj — kiel kutime — ŝi forte protestis. “Mi volus,” ŝi diris “ke mi neniam, neniam, laviĝu denove.” “Eble!” respondis la patrino. “Sed dum vi estos sub mia zorgo, vi laviĝos ofte kaj plena.” “Nu, do,” diris la etulino post iom da konsidero “mi intencas edziniĝi tre juna.”

Avarulo petis, ke kuracisto vizitu lian malsanan edzinon, kaj promesis “Mi donos al vi £5, egale ĉu vi ŝin mortigos aŭ resanigos.” La edzino mortis, kaj la kuracisto petis sian monon. “Kiun monon?” demandis la avarulo. “Ĉu vi resanigis mian edzinon?” “Ne.” “Ĉu vi ŝin mortigis?” “Kompreneble ne.” “Do kial vi petas monon?”

Impertinenta knabo demandis al longharulo “Kioma horo estas?” “Dek antaŭ la sepa” respondis la viro. “Se jes,” diris la knabo “je la sepa vizitu barbiron”, kaj tuj forkuris. La viro kuris post li. Policano demandis “Kio okazis?” “Tiu knabo diris, ke mi vizitu barbiron je la sepa.” “Nu, kial kuri?” diris la policano. “Ankoraŭ restas kvin minutoj.”

Kanibala ĉefo petis, ke la pastro baptu lin. “Kiom da edzinoj vi havas?” demandis la pastro. “Du” respondis la sovaĝulo. “Do mi ne povas bapti vin, ĉar nia religio ordonas, ke oni ne havu pli ol unu edzinon.” Post kelka tempo la sovaĝulo revenis kaj diris “Vi povas bapti min nun, ĉar mi jam havas nur unu edzinon.” “Kio okazis al la dua?” “Mi ŝin manĝis.”

948.

Strigo (owl) maljuna sur kverko (oak) sidadis; Kaj ju pli li aŭdis, des malpli diradis. Ju malpli li diris, li aŭdis des pli. Mi volus, ke ĉiu similu al li!

949.

En granda movado Mi estas helpanto, Ĉar de Esperanto Mi estas lernanto.
Ĝi estas helplingvo Por tuta la mondo, Kaj ligas la homojn Fratare en rondo.
Mi iras al kurso Kun ĝojo en koro, Kaj faras progreson Per bona laboro.
Mi amas la lingvon, Kaj petas, plenfide, Ke vi, aŭskultanto, Ĝin lernu rapide.

950. (a) Ili preferis, ke mi ne venu hodiaŭ. Mi ne konsilas, ke vi legu tiun libron. Li diris, ke vi venu. Mi konsilis, ke li ne skribu al vi, sed vizitu vin.

(b) Kompletigu la frazojn: Mi deziras, ke la infano … La patro ordonas, ke mi … La lernantoj petas la instruiston, ke … libertempon. Diru al via frato, ke li …

(c) She wrote him to go. I ask you to stay. He begged her not to leave him. We want you not to forget. I agree to his remaining. We advise you to write. Tell her to go. (Do not forget the comma before ke.)

(d) Make other similar sentences, using ke …‑u after the verbs aranĝ, atend, bezon, dezir, insist, intenc, invit, konsil, ordon, permes, pet, postul, prefer, propon, rekomend, skrib, telefon, vol.

(e) Mia edzino faras ĉion, kion mi volas. Se mi petas, ke ŝi venu (foriru, kantu, etc.), tiam ŝi venas (foriras, kantas). Simile: —petos … venos, —petus … venus.

(f) Kiam vi deziras, ke mi venu (skribu al vi, parolu, legu poemon, silentu, stariĝu), kion vi diras? (Kiam …, mi diras “Venu”.) Kiam vi diras “Venu”? (Mi diras “Venu”, kiam …)

(g) Kiam vi deziras, ke mi NE venu (forgesu ion, rompu tason, timu, parolu Angle), kion vi diras?

Varianto: Kiam vi timas, ke mi venos …; Se vi deziras, ke mi ne venu… (…, mi diras “Ne venu”). Kiam vi diras “Ne venu”?

(h) Petu, ke mi venu — parolu Esperante, fermu la fenestron, donu al vi ŝilingon. (Venu, mi petas. Bonvole venu. Bonvolu veni. Ĉu vi bonvolos veni? Tre plaĉus al mi, se vi venus. Ĉu malplaĉus al vi veni? Vi ja povus veni! Ĉu vi konsentas veni? Mi tre petas, ke vi venu. Vi venos, ĉu ne?) Petu, ke mi ne venu.

951. Instead of Mi petas, ke vi venu, it is possible to say Mi petas vin veni. The first form is more usual.

952. Instead of Mi malpermesas (ne permesas, malkonsentas, etc.), ke vi venu, it is perhaps better to say Mi malpermesas (etc.) al vi veni or Mi malpermesas vian venon, because ke ‑u shows that which is desired, not that which one wishes to prevent.

«Por ke»

953. The expression POR KE, in order that, so that, implies a desire, and is therefore followed by ‑U. Li parolis (parolas) malrapide, por ke oni komprenu lin, in order that one might (may) understand him, in order to be understood. Voku laŭte, por ke li aŭdu, so that he may hear, for him to hear.