954. Mi venos, por ke mi vidu la aferon per la propraj okuloj. Mi studas, por ke mi sukcesu ĉe la ekzameno. Parolu Esperante, por ke ĉiu povu vin kompreni. Dio al vi donis, por ke vi povu doni. Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu.
955. “Kial vi purigas la fenestrojn nur interne?” “Por ke mi povu rigardi elen, sed ne aliaj enen.”
Kial tiu preĝeja turo havas du horloĝojn? — Por ke du personoj povu vidi la horon samtempe.
Kial vortoj en Esperanto havas radikojn? — Por ke la lingvo kresku.
“Diru al mi, doktoro, kion mi faru, por ke mia edzo ne parolu dum la tuta nokto?” “Donu al li ŝancon diri unu vorton dum la tago.”
La modernaĵ pentraĵoj. “Kial pentristoj skribas sian nomon sube de pentraĵo?” “Por ke oni sciu, kiu fino estas la supro.”
«-u» in a Question
956. Just as questions with as, is, os, or us take as, is, os, or us respectively in the answer, so a question may be asked and answered with u.
Cp. (a) Ĉu mi iros? Shall I go? Is it true that I shall go? (query as to what will happen in the future: Ans. Jes, vi iros; Ne, vi ne iros. Yes, you will; No, you will not), with (b) Ĉu mi iru? Shall I go? Am I to go? (explainable as short for Ĉu necesas, or, Ĉu oni volas, ke mi iru? Ans. Jes, iru; Ne, ne iru, Yes, do; No, don’t).
Cp. Ĉu li ne kantos? Won’t he sing? Ĉu (vi konsilas, or deziras, ke) li ne kantu? Isn’t he to sing? Ĉu li pagu? Is he to pay? Must (should, shall) he pay? with Ĉu li pagos? Will he pay? Kiom li pagu? Kiom li pagos? Ĉu ĝi estu ronda? Must it (should it) be round? Ans. Jes, ĝi estu ronda.
957. Kial katakombo estu subtera? Ĉu oni ne povus kombi katon surtere?
Aŭtoro: “Kiel mi nomu mian novan poemon?” Amiko: “Voĉo el la paperkorbo.”
“Se S‑ro S venos, diru al li, ke mi revenos vespere.” “Kaj kion mi diru al li, se li ne venos?”
“Ĉu vi ne hontas, bati knabon, kiu estas multe pli juna ol vi?” “Kial mi hontu? Mia patro ne hontas bati min.”
“Kion mi faru, doktoro, por ke mi ne sentu konstante pikadon ĉe la vangoj?” “Vi mem faru nenion, fraŭlino; sed via fianĉo pli ofte sin razu.”
Ĉe salona festo (drawing-room party, reception): “Ho! Kiom oni enuas ĉi tie!” “Terure! Vi estas prava.” “Ĉu ni do eliru?” “Mi tre volus! Sed bedaŭrinde mi devas resti ĉi tie.” “Kial?” “Mi estas la gastiganto (host).”
958.
959. La melkistino (Milkmaid)
960. (a) Ĉu ŝi venu nun? Jes, ŝi venu. Ĉu ŝi venos? Jes, ŝi venos. Ĉu ni komencu? Ĉu mi iru kaj vidu? Kial mi iru? Kiam ŝi venu? Kie mi kantu? Kiel mi faru ĝin? Kiom ili manĝu? Kion mi skribu?
(b) To what questions are these the answers? Jes, li iros. Jes, li iru.
(c) Shall she (is she to) sing? Will she sing? Shall he stay? Will he stay? Are they to come? Will they come? Shall he die? Will he die? Shall we do that? (both senses). How much shall they give? What am I to do? He asked whether she (a) should come, (b) would come (future), (c) would come (conditional). (Students who do not understand the words shall and will may leave this question.)
«-ante»
961. (a) We have already learned the adjectival form ‑anta = ing (452) and the noun form ‑anto = a person ‑ing (453). E.g., kantanta, singing; kantanto, a person singing.
(b) The adverbial form ‑ante is used to replace an adverbial clause: kantante = while singing, when singing, in singing, by singing, etc., according to the context.
(c) This adverbial form (-ante) always relates to the subject of the sentence. Selante ĉevalon, oni ĝin karesas, When saddling a horse one strokes it (oni is the subject). Sidante, mi vidis kurantan knabon, I saw a running boy while I was sitting (mi is the subject).
(d) Instruante (When teaching, By teaching), oni lernas. Silentu donante (Be silent, when you are giving), parolu ricevante. Ne konante (Not knowing) la profundecon, ne iru en la riveron. Mizero faras viziton, ne atendante (without waiting for) inviton, (Subjects: oni, (vi), (vi), mizero).
(e) Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante. En infero loĝante, kun diabloj ne disputu. Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.
(f) Mi vidis knabon (i) rigardantan (who was looking) (ii) rigardante (while I was looking) el la fenestro.
962. Sinjorino, starante en omnibuso, al sidanta sinjoro: “Permesu, ke mi proponu al vi mian lokon.”
“Nu!” demandis la policano, rigardante du aŭtojn post kolizio. “Kiu el ili frapis la alian unue?”
Milionulo petis al sia servisto: “Bonvole helpu al mi dormi, kalkulante por mi mil ŝafojn saltantajn trans heĝon.”
“Ĉiam estas loko ĉe la supro.” “Jes. Tamen vi ne trafos ĝin sidante, kaj atendante lifton.”
“Ĉu vi estas certa, ke vi amas min?” “Nu, ĉu vi supozas, ke mi sidadus ĉi tie, aŭskultante vian sensencan babiladon, se ne?”
Du Irlandanoj, piedirante, demandis “Kiom da mejloj ankoraŭ al Londono?” Kiam oni respondis “Dek”, unu diris “Kuraĝu! Tio signifas nur po kvin mejloj por ĉiu.”
Noktomeze virino sonorigis ĉe la domo de kuracisto, kaj de sur la strato vokis al li “Venu rapide! Mia filo englutis muson!” “Diru al li, ke li englutu katon!” lace respondis la kuracisto, sin turnante sur la lito.
Reĝo venigis tri laboristojn, kaj diris “Mi donos premion al tiu, kiu fosos plej longan sulkon (furrow)”. Du el ili komencis disputi pri siaj fosiloj. “Bona fosilo” diris unu “devas esti longa,” “Ĝi devas esti larĝa” diris la alia. Dume la tria fosadis kaj gajnis la premion.