Выбрать главу

(Building, Establishment): Amuz-(bak- ban- distil- forĝ- juĝ- labor- lern- log- lombard- preĝ- tan‑)ejo.

La loko, en kiu oni lernas, estas lernejo: … preĝas, … preĝejo. Mia loĝejo estas mia regejo.

983. With a noun-root -ejo = place of (for), some preceding verb being understood. It may mean:

(a) (EST)ejo, (REST)ejo, (TEN)ejo. Aŭt(omobil)-(boat-garb (sheaf)- gren- karb- libr- maŝin- ofic- orgen- parlament- proviz- sabl- tend- tomb- trezor- vin‑)ejo.

(b) (LOĜ)ejo. (For humans). Abat-(gast- infan- orf- soldat‑)ejo. (For other animals). Bov-(ĉeval- formik- hund- kokin- kolomb- kunikl (rabbit)- pork- ŝaf‑)ejo.

(c) (KRESK)ejo, (KULTIV)ejo, for plants. Erik-(fruktarb- herb- kres- lupol- pomarb- roz- tabak- terpom- vinber‑)ejo.

(d) (MANĜ)ejo, (TRINK)ejo, (VEND)ejo. Ĉapel-(kaf- lakt- sup‑)ejo.

(e) (LUD)ejo. Bilard-(futbal- golf- kriket- tenis‑)ejo.

984. With an adjectival root ‑ejo = a place that is

Dens-(feliĉ- maldens- malliber- sankt- senakv- sol- sovaĝ- varm- vast‑)ejo. Necesejo, w.c.

985. The meaning of an ej-word is thus elastic. If desired, greater precision can be given by adding the verb implied (as shown above). Thus, teejo may stand for tekultivejo, tekreskejo (teplantejo, tekampo), tetenejo, tevendejo (tebutiko), tetrinkejo, etc. But the shorter form usually suffices with the context.

Most suffixes are similarly elastic to some extent: e.g., an, er, il, ist, uj. E.g., violonisto may stand for violonfaristo, violonludisto, etc., according to context. (989).

986. En razejo. “Kiel vi volus, ke mi razu vin?” “Silente”.

En kafejo. “Pardonu! Ĉu vi legas tiun gazeton, sur kiu vi sidas?”

Ĉe la kinejo (kinematografejo): Knabo: “Mi deziras vidi knabon interne.” Pordisto: “Kiun knabon?” “Min.”

Ĉe la radio. “Ĉu vi aŭdas, avino? Tio estas Barcelono” “Jes, mi aŭdas. Oni rompas nuksojn en la brodkastejo (dissendejo)”.

Amiko: “Ĉu vi havas atendejon?” Kuracisto: “Jes, du. Unu, en kiu la pacientoj atendas min; kaj unu, en kiu mi atendas ilin.”

Estro de poitco: “Do ili eskapis?” Policano: “Jes. Ni gardis ĉiun elirejon. Do mi supozas, ke ili eskapis per unu el la enirejoj.”

Parlamenta kandidato: “Tio, kion ni bezonas, estas reformo: logeja reformo, eduka reformo, tera reformo …” Voĉo el la fono (background): “Tute ne! Tio, kion vi bezonas, estas kloroformo!”

“Mi havis ravan (delightful) libertempon. Neniu fiksita manĝhoro, neniu pago por bano, neniu tedulo, neniu trinkmono: ĉio ĝuste tia, kian mi dezirus” “Kie do estas tiu feliĉejo?” “Mi restis hejme.”

987. La servistino malsupreniris al la kelo, elprenis pecon da ligno, kaj metis ĝin sur ŝtipon. Ŝi levis hakilon kaj frapis la lignon. La hakilo penetris la lignon kaj ĝin fendis. Ŝi hakis multe da ligno, kolektis la pecetojn, metis ilin en la antaŭtukon (kiun ŝi tenis per la maldekstra mano), kaj supreniris al la kuirejo. Ĉe la kameno ŝi genuis, kaj ŝiris kaj buligis paperon. Ŝi metis lignon sur la paperon, karbon sur la lignon, kaj petrolon sur ĉion. Ŝi ekbruligis la paperon, kiu ekflamis kaj brulis rapide. La ligno ekbrulis kaj krakadis. La servistino prenis blovilon, blovis la fajron, kaj plifortigis la brulon. Ŝi purigis la kamenon, ordigis la ŝovelilon kaj tenajlon (tongs), starigis fajrostangon (poker) en la fumo (ĉu tio vere helpas?), kaj foriris, por pretigi la matenan manĝon.

988. (a) Alirejo, trairejo, transirejo. Restadejo, libregejo, infanetejo, kokidejo, resanigejo, enŝipiĝejo, sonorilejo, edzinejo, muzikistejo, frenezulejo, preĝejano, lernejego, preĝejeto, futbalejisto.

(b) Kion oni ordinare faras en naĝejo? kuirejo? manĝejo? atendejo? Kie oni kutime dormas? afiŝas? laboras?

«-uj»

(1)Receptacle, Container, Holder

989. The suffix ‑UJ denotes:

(1) (a) RECEPTACLE, CONTAINER, HOLDER (for a number or quantity of, for some). Cigarujo, cigar-case or box; inkujo, ink-pot, inkstand. Akvujo, cistern; kaĉujo, porringer; kondimentujo, cruet; monujo, purse; sagujo, quiver. Ujo, receptacle, container. Kiom ĝi ujas? How much does it hold?

(b) There are numerous English equivalents of ‑ujo. Spongujo, sponge-bag, and similarly: suker (basin), river (bed), lupol (hop) (bin), saŭc (boat), salat (bowl), pilol (box), parfum (bottle), pluv (butt), te (caddy), kaf (canister), kart (case), juvel (casket), sal (cellar), pingl (cushion), buter (dish), ole (flask), abel (hive), lakt (jug), pan (pan), mustard (pot), tabak (pouch), teler (rack), glaci (safe), karb (scuttle), ombrel (stand), gas (tank), sup (tureen), flor (vase), vin (vat), leter (wallet), ink (well).

(c) Greater precision, if desired, may be given by compounds (e.g., teujo — tekesto, tekruĉo, teskatolo), or other specific roots (barel, botel, kel, pelv, poŝ, pot, sak, ŝrank, vaz, etc.).

(d) With a verbal root uj names the vessel for the action, or in which the action is performed. Banujo, bath; baptujo, font; bolujo, boiler; knedujo, kneading-trough; lavujo, laver, sink; pistujo, mortar.