(a) Atentinda, worthy of attention; fidinda, trustworthy, dependable; kompatinda, poor, to be pitied; timinda, awful, formidable; hontinda, shameful; mirinda, wonderful; ridinda, ridiculous.
Often ‑inda may be translated by -able. E.g., abomeninda, abominable. Similarly: admir- (ador- akcept- am- bedaŭr- (102) dezir- envi- estim- honor- konsider- laŭd- memor- prefer- respekt- rimark‑)inda. Do not confuse these with the corresponding forms in ‑ebla. (1000).
(b) Aĉetinda, worth buying. Similarly: dir-(diskut- gajn- hav- help- leg- lern- manĝ- konserv- pres- prov- respond- sav- sci- skrib- trink- vid‑)inda.
(c) Inda je, worthy of; neinda, unworthy; malinda, base. Mi ne indas, I am not worthy. Penindas (Estas peninde) iri, it is worth while going. Indo, worthiness, merit; worth, value.
1006. Mi ne indas tian honoron. Honorinda morto estas preferinda ol hontinda vivo. Senpova kolero — ridinda afero. Akiro de prudento estas preferinda ol arĝento. Fremda mizero — ridinda afero. De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo. Kaj Bruto estas honorinda homo!
1007. George Washington estis viro rimarkinda. Li estis Usonano, kaj neniam mensogis!
“Ĉu vi aŭdis Roberton ronki en la preĝejo?” “Jes, ja! Estis hontinde! Li vekis nin ĉiujn.”
Kapitano: “Via pafilo estas hontinde malpura.” Soldato: “Sed, kapitano…” “Silentu, kiam vi parolas al oficiro!”
Oni rakontis al Enid pri la kreo (creation) de la homo. “Do,” ŝi diris, “Adam estis tute sola sur la tero?” “Jes, karulino.” “Kompatinda viro! Ĉu li ne timis la ŝtelistojn?”
La instruistino rakontis la historion pri David kaj Goljat. “Tio” ŝi diris “okazis antaŭ tri mil jaroj.” “Ho fraŭlino,” diris la knabineto “kian mirindan memoron vi havas!”
“Kie vi naskiĝis, patro?” “En Bruselo, karulo” “Kaj kie naskiĝis Panjo?” “En Londono.” “Kaj mi?” “En Parizo.” “Kiel mirinde, ke ni ĉiuj renkontis unu la aliajn!”
1008. En ekspresa vagonaro inter Parizo kaj Berlino du viroj veturis en la sama kupeo. “Kien vi iras, sinjoro?” demandis la unua. “Al Berlino” estis la respondo. “Kiel mirinda estas la moderna progreso!” kriis la unua. “Vi vojaĝas Berlinon, kaj mi Parizon, en la sama kupeo; kun la sola diferenco, ke vi sidas kun la vizaĝo al la lokomotivo, kaj mi kun la dorso” “Ne,” respondis la dua “vi eniris la malĝustan vagonaron.”
6-jara: Miaj gepatroj estas mirindaj. Ili scias absolute ĉion. 10-jara: Efektive, la gepatroj ne estas tiel perfektaj, kiel mi supozis antaŭe. 12-jara: La gepatroj vere scias malmulton, kompare kun mi. 15-jara: Miaj gepatroj ja tute nenion komprenas. 30-jara: Verdire, la gepatroj iam pravis. 50-jara: Miaj gepatroj estis mirindaj. Ili ĉion juĝis klare kaj saĝe, kaj agis admirinde. Al miaj karegaj gepatroj mi ŝuldas, ke…
1009. Ĉe la maro
1010. (a) Ĉu estas dezirinde posedi aŭton (telefonon, radion)? esti riĉa? porti ĉapelon eksterdome?
(b) Ĉu estas konsilinde ĉiam obei? dormi kun fenestroj malfermitaj? bati malobean infanon?
(c) Ĉu estas preferinde esti viro aŭ virino? manĝi ne sufiĉe aŭ tro multe? memori aŭ forgesi? paroli flue kaj erare, aŭ balbute kaj senerare? veni al la leciono tro frue aŭ tro malfrue?
1011. Respekteginda, pendigindulo, efektiviginda, mirindaĵo, respektindeco, suspektindega, ridindigi, amindiĝi, senindulo.
«-em»
1012. The suffix ‑EM denotes inclination, disposition, propensity, wont, bent, proneness, tendency. Ema, inclined, disposed, wont, given (to). Emo, inclination, disposition, propensity, etc. Emigi, induce, dispose. ‑ema = -ative, ‑ful, ‑ing, ‑ive, ‑ous, ‑some, ‑y, and the like.
1013. (a) Agema, active, Aranĝema, contriving. Atakema, aggressive. Aventurema, adventurous. Babil- (parol- rakont‑)ema, talkative, loquacious, garrulous. Batalema, pugnacious. Konsentema, compliant. Diskutema, argumentative. Elektema, dainty, fastidious. Festenema, convivial. Fidema, confiding. Help- (serv‑)ema, obliging. Imagema, imaginative. Indignema, touchy, resentful. Indulgema, lenient. Kolerema, passionate. Kompatema, tender-hearted. Komprenema, understanding, sharp. Kovema, broody. Kverelema, quarrelsome. Laborema, industrious. Ludema, playful, sportive. Mensogema, mendacious. Mordema, snappish. Naskema, prolific. Observema, watchful. Ordonema, imperious, dictatorial. Pacema, peaceful, mild. Paradema, ostentatious. Pardonema, forgiving. Pensema, pensive. Plendema, querulous. Projektema, scheming. Prokrastema, dilatory. Ribelema, rebellious. Rimarkema, observant. Singardema, cautious. Singultema, hiccoughy. Ŝercema, facetious. Ŝparema, thrifty. Timema, timid. Trinkema, dry. Venĝema, vindictive.