Выбрать главу

1164. Dublina ĵurnalo anoncis la malsaniĝon de Ŝia Mosto la Duko de Dorset. La proksiman tagon aperis korekto: “Anstataŭ Ŝia Moŝto la Duko legu Lia Moŝto la Dukino.”

«Eks-»

1165. The prefix EKS- = ex-, late, former, quondam, once (but not now), retired. Eksigi, discharge, dismiss, turn out; eksiĝi, retire, resign, drop out.

1166. Vi timas edziĝi, mia kara junulo? Mi tion komprenas. Mi mem estas edzo. Sed malgraŭ tio mi konsilas, ke vi edziĝu. Aŭskultu!

Se vi edziĝos, el du aferoj unu estas certa: aŭ vi edziĝos feliĉe, aŭ ne. Se vi edziĝos feliĉe, ne timu edziĝon, ĉar vi estos en paradizo surtera.

Se tamen vi edziĝos malfeliĉe, el du aferoj unu estas certa: aŭ vi kutimiĝos al via edzino, aŭ ne. Se vi kutimiĝos, ne timu, ĉar tiam vi ne havos kaŭzon por plendo.

Tamen, se vi ne kutimiĝos al via edzino, el du aferoj unu estas certa: aŭ ŝi kutimiĝos al vi, aŭ ne. Se ŝi kutimiĝos, ne timu, ĉar tiam vi interkonsentos.

Tamen, se ŝi ne kutimiĝos al vi, el du aferoj unu estas certa: aŭ vi eksedziĝos, aŭ ne. Se vi eksedziĝos, ne timu, ĉar tiam vi regajnos la feliĉon.

Tamen, se vi ne eksedziĝos, el du aferoj unu estas certa: aŭ vi postvivos la edzinon, aŭ ne. Se vi postvivos, ne timu, ĉar tiam vi reliberiĝos.

Tamen, se vi ne postvivos ŝin, vi estos mortinta kaj enterigita, kaj nenio vin ĝenos.

Do, mia bonulo, kion mi jam diris? Ne timu edziĝi!

1167. Eks-amik (‑butikist ‑ĉefministr ‑Esperantist ‑estr ‑fraŭl ‑imperiestr ‑instruist ‑lernejestr ‑ministr ‑oficir ‑pastr ‑reĝ ‑samidean ‑soldat ‑urbestr)-o. Eksgeedzoj, eksmoda, neeksigebla.

«Vic-»

1168. Vico, a row, line, turn. Vico da soldatoj, da seĝoj, a file of soldiers, a tier of chairs. Nun estas mia vico, now it is my turn. Enviciĝi, to fall into line; laŭvice, in rows, in turn.

1169. (a) As a prefix VIC- = English vice-, one acting in place of (or second in rank to). Vicreĝo, viceroy; vicgrafo, viscount.

(b) Vic-admiral(‑delegit- imperiestr- prezidant- reĝin- sekretari)o. Lia vicgrafa moŝto X. Eksvicprezidento.

«Bo-»

1170. The prefix BO- denotes in-law, relationship by marriage. Fr. beau-. (Cupid uses his bow and arrow, she has a beau, and the boparencoj follow!) Bopatro, father-in-law (e.g., wife’s or husband’s father). Urson evitu, bopatrinon ne incitu!

The boparenceco may be by marriage of oneself or of another. Bofilo (son-in-law) = edzo de filino: bofilino (daughter-in-law) = edzino de filo. Bonevo = edzo de nevino, or nevo de edz(in)o: bokuzo = edzo de kuzino,kuzo de edz(in)o.

1171. Cp. stifa patr(in)o, stepfather, stepmother (=second husband of a mother, second wife of a father). Stifinfano, stifa fil(in)o, stepchild, stepson, stepdaughter (=child by a former marriage of the husband or of the wife).

1172. Kio estas pli flua, ol akvo? — Bopatrino, ĉar ŝi estas super-flua.

“Kien vi intencas iri?” “Al la menaĝerio.” “Ha! Vi trovos mian edzinon kaj mian bopatrinon tie.”

“Kiel fartas via bopatrino?” “Ŝi estas jam pli sana, mi dankas vin. Tamen mi ankoraŭ ne tute perdis esperon.”

Edzo (antaŭ kaĝo da simioj): “Parencoj viaj, ĉu ne?” Edzino (dolĉe): “Jes. Boparencoj.”

“Via hundo mordis mian bopatrinon.” “Kaj vi venis por postuli kompenson?” “Ne. Por aĉeti la hundon.”

“Post mia edziĝo la bopatrino min vizitis nur unufoje.” “Enviinda homo!” “Ĉu? Ŝi neniam foriris poste!”

1173. Bo-av(‑fil ‑frat ‑infan ‑kuz ‑nev ‑onkl ‑patr)o, ‑ino. Boge‑av(‑fil ‑frat ‑patr)oj.

«Pra-»

1174. The prefix PRA- denotes

(a) Remoteness of relationship (forwards or backwards), great-, grand-. Pranepino, great-granddaughter; prapraavo, great-great-grandfather) pranevino, grandniece.

(b) General remoteness in past time, former fore-. Praa, pratempa, primeval, primitive, of the distant past; praarbaro, primeval forest; praformo, original form; praloĝanto, aborigine; pratipo, prototype; pravorto, a primitive (word). Prapatroj, ancestors, forefathers.

1175. Pra- av(‑kuz ‑nep ‑nev ‑onkl ‑parenc)o, ‑ino. Pra- best(‑bird ‑hejm ‑histori ‑hom ‑jarcent ‑kaŭz ‑mod ‑temp)o. Bogepraavoj.

«-ĉj», «-nj»

1176. Just as in English we turn William into Will, Willie, Bill, or Bitty, and Mary into Moll, Mollie, Poll, or Polly, so in Esperanto we form similar names by putting ĈJ for a male, or NJ for a female, after one of the first few letters of the full name. Thus, from Vilhelmo we get Vilhelmĉjo, Vilhelĉjo, Vilheĉjo, Vilĉjo, or Viĉjo; and Mario may become Marinjo, Marnjo or Manjo. (Note that the gentler sex has the gentler sound; nj is like in backwards.)

Aleĉjo, Alec; Jaĉjo, Jim; Joĉjo, Jack, Jock, Joe; Miĉjo, Mike; Niĉjo, Nick; Peĉjo, Pete; Anjo, Annie; Henjo, Hettie; Kanjo, Kate, Kittie; Klanjo, Clarrie; Lonjo, Lottie; Sonjo, Sophy. Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.

1177. The use of these suffixes is almost wholly confined to proper names. We do, however, meet paĉjo, papa, daddy; panjo, mamma, mummy, and sometimes avĉjo, grandad; avinjo, grannie; eĉjo, hubbie; enjo, wifie, fiĉjo, sonnie, finjo, little daughter; fraĉjo, buddie; franjo, sis. Oĉjo, onjo, nunkie, auntie, are sometimes used in familiar conversation also for old man, old woman, pal, and the like. And kanjo, kunjo, have been used for puss, bunnie.