Выбрать главу
<p>Aleksandr Lesj</p> <p>Suflorilo</p> </div> <div class="empty-line"></div><span class="title" id="section_1"></span> <p>— Mia <span class="nobr">instruisto! —</span> respekte prononcis la malgranda <span class="nobr">Niko. —</span> Mi plenumis ĉion, kion vi ordonis, kaj venis por plu lerni. Kiun lecionon ni havos hodiaŭ?</p> <p>— La lastan, <span class="nobr">etulĉjo. —</span> La maljuna Teno turnis al li sian <span class="nobr">fotelon. —</span> Hodiaŭ ni havos la lastan lecionon pri la historio de la civilizo de la planedo Kalruno. Do, sidiĝu proksime kaj estu atenta: mi rakontos al vi… pri suflorilo. Ĉu vi memoras, kio ĝi estas?</p> <p>— «Suflorilo, — volonte citis <span class="nobr">Niko, —</span> estas papereto, sur kiu mal­fervora lernanto notas tion, kion li devis ekmemori, kaj poste ŝtel­rigardas, respond­ante al sia instruisto».</p> <p>— Ĝuste, etulĉjo. Komence ĝi vere estis sendanĝera peceto de <span class="nobr">papero —</span> en formo de eta balgo, spiralo, tubo… Pluraj generacioj de lernejanoj kaj studentoj de Kalruno artifikis sian invent­emon, perfekt­ig­ante suflorilon. Tiam tio estis pli ludo ol misfaro. Ludo per risko, per inĝenio… Ja por loki sur eta areo maksimum­ajn informojn kaj nerimark­eble por observ­emaj ekzamen­antoj legi tion en la taŭga momento, oni bezonis talenton de miniatur­isto kaj sci­povon de iluziisto.</p> <p>La ludo finiĝis, kiam oni ekuzis por kreo de sufloriloj fotadon. Ĝi ne nur solvis la taskon pri malgrandigo de la «kaŝaj konspektoj», sed ankaŭ permesis facile multobligi ilin. Rezulte naskiĝis nova <span class="nobr">metio —</span> produktado de sufloriloj.</p> <p>Dum ioma tempo la evoluo de suflorilo iris la vojon de perfektigo de kaŝiloj: oni muntadis ĝin en skribilojn, en buton­ojn, en horloĝ­ojn… Tiaj helpiloj estis tre popularaj ĉe lernej­anoj kaj ne tuj malaperis eĉ kun apero de la elektronika suflorilo.</p> <p>— Elektronika? — miriĝis Niko.</p> <p>— Jes, etulĉjo. La progreso de la mikro­elektroniko devis frue aŭ malfrue igi la sufloril­istojn al tiu ideo. Tamen komence tio estis nur eta ricev­ilo-send­ilo en formo de speciala orela korketo. La dua sendilo situis ĉe sufloranto. La skemo, kiel vi vidas, estis ankoraŭ sufiĉe mal­oportuna kaj bezonis, ke je dek pigruloj ekzistas unu diligenta lerninto, kiu pensas anstataŭ ili. Sed jam en la sekva etapo de la sufloriligo de klerigado oni alŝaltis la sendilon al granda komputilo, kaj poste oni kreis apartajn mikro­komputilojn, kiujn ĉiu povis kunporti mask­it­ajn je kutimaj objektoj.</p> <p>La novaj sufloriloj flustradis respondojn, konsiderante la plej novajn malkovrojn en koncerna tereno de scienco. Kostis tia suflor­ilo grandegan mon­on, sed helpe de ĝi oni povis elteni eĉ la plej severan ekzamenon. Tuta generacio de lernejanoj kaj studentoj sukcese diplomiĝis, ne sciante siajn fakojn.</p> <div id="yandex_rtb_R-A-430869-11" style="margin:8px; padding:6px;" class="visible-xs text-center"></div><p>Tiuj homoj ankaŭ post diplomiĝo ne forlasis siajn suflorilojn. En uzinoj, institutoj, laboratorioj hieraŭajn studentojn atendis novaj testoj, kaj, por almenaŭ iel elteni ilin, oni bezonis tiujn kibernetik­ajn flustrilojn. Tiel la elektronika suflorilo paŝis el universitataj aŭditorioj en la vivon. La konspira metio de la sufloril­istoj plu kreskis. Kalrunanoj bezonis universalajn suflorilojn kapablajn solvi vastan rondon de taskoj. La elektron­ik­istoj kaj kibernetik­istoj, okupiĝ­intaj pri tiu negoco, kreis ankaŭ tiajn aparatojn.</p> <p>Facile ricevante diplom­ojn kaj progres­ante en sia ofico, homo preskaŭ nenion sciis, tial multaj uloj eĉ kun suflorilo foje trafadis en embarasan situacion. Tiam la sufloril­istoj inventis sonan almet­aĵon, instalatan kiel kronaĵo sur denton kaj respond­antan al demandoj per la voĉo de sia <span class="nobr">posedanto, —</span> li nur bezonis movi siajn lipojn ritme al vortoj. La nova varo tuj iĝis vaste vendata.</p> <p>Ĉar kalrunanoj deziris aspekti saĝaj kaj kompetentaj ne nur en laborejoj, oni ekuzis tiujn almet­aĵojn ĉie. Per ili oni intelekte konversaciis dum vizitoj, en teatroj, sur­strate. Deflanke ŝajnis, ke homoj diskutas, eldiras opini­ojn, dubas, sed envere ili nur mal­ferm­adis siajn buŝojn, kaj konversaciis anstataŭ ili eletronikaj sufloriloj.</p> <p>Vantaj gepatroj hastis akiri parol­antajn suflorilojn por siaj mal­raciaj gefiloj, kaj ĉie unu post la alia ekis aperi mir­infanoj: sesjaraj, kvin­jaraj kaj eĉ tri­jaraj. Malfeliĉaj infanoj ekde frua infanaĝo mal­lernis <span class="nobr">pensi —</span> anstataŭ ili pensis elektron­ika-kibernetika cerbo, kaŝita en surkola bagatel­aĵo. Modo je mir­infanoj dis­vast­iĝis tra la tuta Kalruno, kaj jen post la generacio de mal­kler­uloj kreskis generacio de idiotoj.</p> <p>Ĉiuj ĉi eventoj ekis plej veinde influi la elektron­ikon kaj kibernetikon mem. La robotigita industrio akute bezonis spertajn fakulojn, sed ili estis ĉiam pli mal­multe­nombraj, kaj eĉ tiuj transiradis al produkt­ado de suflor­iloj, ĉar tio estis profitiga.</p> <p>Evoluo de elektron­iko, samkiel de aliaj branĉoj, haltis. Funkciis nur konspira produkt­ado de sufloriloj, sed ankaŭ ĝi baldaŭ ekis estingiĝi…</p> <p>— Kial? — demandis Niko.</p> <p>— Ĉar suflorilistoj estis maljuniĝ­antaj kaj mortantaj, kaj novaj de nenie povis aperi. Jes, estis ĉiam malpli da sufloril­istoj, sed ili ne forlasis sian teruran metion. La kalrunanoj daŭrig­adis alt­intelektajn interparolojn, ofte jam ne kompren­ante tion, kio sonis el ilia propra buŝo. Foje ili forges­adis movi siajn lipojn ritme al vortoj, sed, ĉar al tiu tempo ĉiuj havis suflor­ilojn kaj konis ilian sekreton, tio mirigis neniun.</p> <p>— Kaj poste, mia instruisto?.. Kio estis poste?</p> <p>— Poste? — La mal­juna Teno sulkigis siajn densajn <span class="nobr">brovojn. —</span> Poste mortis la lasta el la suflor­il­istoj. Neniu plu povis produkti suflor­ilojn. Sed Kalruno jam estis tiel inundita per ili, ke tio malĝoj­igis neniun. Homoj plu konversaciis, estris kaj konsil­adis, ne disprem­ante siajn dentojn.</p> <p>Sed jen sufloriloj ekis panei. Ili paneadis ankaŭ antaŭe, sed tiam oni riparadis ilin. Nun estis neniu kiu povis ripari, ĉar jam neniu iom ajn memoris, kio estas elektroniko.</p> <p>Paneo de suflorilo signifis por ĝia posed­anto veran <span class="nobr">katastrofon —</span> li ne plu povis partopreni saĝajn konversaci­ojn kaj estis devigata flankiĝi disde la socio. Tiaj homoj kunven­adis en apartajn grupojn kaj komunik­iĝis per muĝado. La ceteraj ankoraŭ parolis, sed sufloriloj paneis unu post la alia, kaj poiome iĝis pli da muĝantoj ol da parolantoj.</p> <p>Jam antaŭlonde forges­iĝis la metioj kaj forperd­iĝis la skrib­ado. La robot­igita industrio ankoraŭ iel funkciis, proviz­ante al la kalrunanoj manĝojn kaj <span class="nobr">vest­ojn, —</span> ĝin administris mal­simplaj elektron­ik­aj-kibernetik­aj kompleks­oj, programitaj por jar­dek­oj. Sed ankaŭ ili bezonis prizorgon kaj riparadon.</p> <p>Finfine haltis ĉio. Plej longe funkciis nia Kunordiga Centro, sed ĝi ne povis revivigi la mortantajn uzinojn kaj nur konstatis ilian halton. Kiel estis mort­anta ĝi mem, vi vidis, etulĉjo. Ĝuste tio estis la fino de la civilizo de la planedo Kalruno.</p> <p>Ĝis nun ni estis duopo en ĉi tiu morta templo de kibernetiko. Kaj mi instruis vin pri ĉio, kion mi sciis. Sed mi jam ne leviĝos el ĉi tiu operatora <span class="nobr">fotelo —</span> mia energi­rezervo estas elĉerp­ita. Do, baldaŭ vi restos unusola. Via urana baterio ankoraŭ funkcios ĉirkaŭ dek jarojn, tial penu ne perei antaŭ via tempo. Ankoraŭ­foje kontrolu, ĉu bone estas ŝlositaj la pordoj de la lifto. Timu humidecon, kaj, dum estas somero, trovu kaj obturu ĉiujn fendojn ĉe la etaĝo. Sufiĉe ofte anstataŭ­igu lubrik­aĵon en viaj <span class="nobr">artikoj —</span> en la sesa laboratorio estas plena cisterno da ĝi. Samloke estas baterietoj por la lanterno, en la granda bretaro <span class="nobr">malsup… —</span> la maljuna roboto silent­iĝis ĉe duonvorto, kaj lia kapo malrapide malleviĝis sur la ŝtalan bruston.</p> </article> </div> </div> <div class="row pagination-row"> <div class="col-md-12"> <div class="post-pagination text-center"> <div style="padding-bottom: 10px;">~ 1 ~</div> <ul class="pagination"> <li><a href=https://www.rulit.me/books/suflorilo-read-1155976-2.html title="Следующая страница">Следующая страница</a></li> </ul> </div> </div> </div> <script type="text/javascript"> var width = window.innerWidth || document.documentElement.clientWidth || document.body.clientWidth; if (width > 768) { (function(w, d, n, s, t) { w[n] = w[n] || []; w[n].push(function() { Ya.Context.AdvManager.render({ blockId: "R-A-430869-4", renderTo: "yandex_rtb_R-A-430869-4", async: true }); }); t = d.getElementsByTagName("script")[0]; s = d.createElement("script"); s.type = "text/javascript"; s.src = "//an.yandex.ru/system/context.js"; s.async = true; t.parentNode.insertBefore(s, t); })(this, this.document, "yandexContextAsyncCallbacks"); window.yaContextCb.push(()=>{ Ya.Context.AdvManager.render({ "blockId": "R-A-430869-13", "renderTo": "yandex_rtb_R-A-430869-13" }) }) } </script> <script type="text/javascript"> var width = window.innerWidth || document.documentElement.clientWidth || document.body.clientWidth; if (width <= 768) { (function(w, d, n, s, t) { w[n] = w[n] || []; w[n].push(function() { Ya.Context.AdvManager.render({ blockId: "R-A-430869-11", renderTo: "yandex_rtb_R-A-430869-11", async: true }); }); t = d.getElementsByTagName("script")[0]; s = d.createElement("script"); s.type = "text/javascript"; s.src = "//an.yandex.ru/system/context.js"; s.async = true; t.parentNode.insertBefore(s, t); })(this, this.document, "yandexContextAsyncCallbacks"); } </script> </div> </div> <!-- Yandex.RTB R-A-430869-12 --> <div id="yandex_rtb_R-A-430869-12" style="max-height: 402px; margin-top: 10px;"></div> <script type="text/javascript"> (function(w, d, n, s, t) { w[n] = w[n] || []; w[n].push(function() { Ya.Context.AdvManager.render({ blockId: "R-A-430869-12", renderTo: "yandex_rtb_R-A-430869-12", async: true }); }); t = d.getElementsByTagName("script")[0]; s = d.createElement("script"); s.type = "text/javascript"; s.src = "//an.yandex.ru/system/context.js"; s.async = true; t.parentNode.insertBefore(s, t); })(this, this.document, "yandexContextAsyncCallbacks"); const feed = document.getElementById('yandex_rtb_R-A-430869-12'); const callback = (entries) => { entries.forEach((entry) => { if (entry.isIntersecting) { Ya.Context.AdvManager.destroy({ blockId: 'R-A-430869-16' }); } }); }; const observer = new IntersectionObserver(callback, { threshold: 0, }); observer.observe(feed); </script> </div> <footer> <div class="container"> <div class="footer-widget-row"> <div class="footer-widget twitter-widget"> <h2 class="widget-title text-uppercase"> Навигация </h2> <div class="single-tweet"> <div style="font-size:13px; height:18px; margin-right:5px;"><a href="https://www.rulit.me/">главная</a> | <a href="https://www.rulit.me/forums">форум</a> | <a href="https://www.rulit.me/contacts">контакты</a> | <a href="https://www.rulit.me/sitemap">карта сайта</a> | <a href="https://www.rulit.me/terms">правила</a> | <a href="https://www.rulit.me/privacy">privacy policy</a></div> </div> </div> <div class="footer-widget social-widget"> <h2 class="widget-title text-uppercase"> Контакты </h2> <ul> <li><a href="mailto:rulit.net@mail.ru"><i class="fa fa-envelope"></i>E-mail</a></li> </ul> </div> </div> </div> <div class="container-fluid text-center ft-copyright"> <p>© 2011 - 2027 with <i class="fa fa-heart"></i> by Me</p> </div> </footer> </div> <div class="scroll-up"> <a href="#"><i class="fa fa-angle-up"></i></a> </div> <script src="https://www.rulit.me/kotha/js/bootstrap.min.js"></script> <script src="https://www.rulit.me/kotha/js/slick.min.js"></script> <script src="https://www.rulit.me/kotha/js/main.js"></script> <script src="https://www.rulit.me/js/bootstrap-select.min.js"></script> <script type="text/javascript" charset="utf-8"> $('.selectpicker').selectpicker(); </script> <script src="https://www.rulit.me/js/read.js" type="text/javascript"></script> <script src="https://www.rulit.me/js/jquery-ui.min.js" type="text/javascript"></script> </body> </html>