Выбрать главу

— Mia instruisto!.. Mia instruisto!!! — La malgranda Niko per ĉiuj siaj ses manipuliloj sku­adis la maljunulon ĝis kiam komprenis, ke tiu jam ne respondos. Iom starinte apud la sen­mova giganto, la malgranda roboto ekiris plenumi liajn lastajn instruojn.

En la koridoro estis elbatita unu vitro. Antaŭ ol fermi la aperturon per forprenita de la planko plato, la roboto rigardis eksteren.

Sube, en la verda puto de la korto, sur la disŝirita per impeta plantaro asfalto umis tri malpuraj, harkovritaj homoj. Du el ili turnadis bastoneton en kavaĵo en ligna ŝtipo, kaj la tria ion metadis tien. Baldaŭ super la ŝtipo aperis blua-griza fumeto. La homoj blekis aklaman kriegon.

Naskiĝadis nova scio.