Выбрать главу

— „Aĥ, Ŝarlo, ĉu vi ne vidas, ke vi min mortigas? tio estas tre malnova afero. Mi neniam repensis pri tio, vi parolas, kvazaŭ vi volus min denove konduki al tiaj inklinoj. Vi pentus pro tio.” ŝi diris kun nekonscia stulteco kaj celkonscia malico.

— „Ba, mi deziris nur scii, ĉu tio okazis post ol mi ekkonis vin. Sed estus tiel memkompreneble. Ĉu ĝi okazis ĉi tie? Ĉu vi ne povas diri al mi en kiu vespero, por ke mi sciu, kie mi tiam estis, kion faris; vi klare vidas, ke ne estas kredeble, ke vi malmemoras, kun kiu okazis, Odeta kara.”

— „Mi ne scias. Tio okazis, se mi ĝuste memoras, en la Bulonja Arbaro en vespero, kiam vi aliĝis al ni sur la insulo. Vi antaŭe manĝis ĉe la princino De La Lomoj” ŝi diris, kontenta pro tio, ke ŝi menciis precizan detalon atestan pri sia verdiremo. „Ĉe la najbara tablo sidis virino, kiun mi de tre longe ne estis vidinta. Ŝi diris: ‚Ĉu vi venos? Malantaŭ la malgranda roko la luno bele brilas sur la akvo.’ Unue mi oscedis kaj respondis: ‚ne, dankon, mi lacas kaj pliŝate sidos ĉi tie’. Ŝi asertis, ke similan lunhelon ŝi neniam vidis antaŭe. Mi respondis: ‚kia ŝerco!’ – mi ja divenis, al kio ŝi aludas.”

Odeta ĉion ĉi rakontis ridante, aŭ pro tio ke ĝi ŝajnis al ŝi tute natura, aŭ tio ke ŝi kredis ke tiel malgrandiĝas ĝia graveco, aŭ tio ke ŝi ne elmontru humiliĝon. Vidante la vizaĝon de Svan, ŝi parolis per alia tono:

— „Vi agas malnoble, vi turmentas min por via ĝuo, vi instigas min al mensogado, kaj mi mensogas por ke vi ne daŭrigu.”

Ĉi tiu dua bato al Svan estis ankoraŭ pli doloriga, ol la unua. Li neniam antaŭe supozis, ke ĝi estis afero tiel freŝdata, kaŝita de liaj okuloj, kiuj ne kapablis ĝin ekvidi, ne en pasinteco kiun li ne konis, sed inter vesperoj kiujn li bone memoris, travivis kun Odeta, kiujn li laŭ sia kredo bone konis, kaj kiuj nun sub retrorigardo koloriĝis per perfida kaj kruela koloro; inter ili subite malfermiĝis tiu faŭka fendo, tiu momento en la Insulo de la Bulonja Arbaro. Odeta, kvankam ne inteligenta, havis naturan ĉarmon. Ŝi rakontis, mimikis la scenon kun tia spontaneo, ke Svan, pene spirante, ĉion vidis: la oscedadon de Odeta, la malgrandan rokon. Li aŭdis ŝian – bedaŭrinde – gajan respondon: „kia ŝerco!”. Li sentis, ke ŝi ne plu parolos en tiu sama vespero, ke li ne atendu ĉi tiam ian novan malkaŝon; li silentis; li diris:

— „Kara, kompatinda, pardonu, mi sentas, ke mi ĉagrenis vin, estas finite, mi pri tio ne plu pensas.”

Sed ŝi vidis, ke liaj okuloj ankoraŭ fikse rigardas aferojn, kiujn li ne sciis, rigardas la pasintan tempon de ilia amo, unutonan kaj mildan en lia memoro pro nebuleco, kiun nun vunde disŝiris tiu minuto en la Insulo de la Arbaro, sub luna helo, post la vespermanĝo ĉe la princino De La Lomoj. Sed interesiĝo pri faktoj de la vivo, admiro de la kuriozaĵoj, kiuj ĉie troveblas, iĝis tiom rutina ĉe li, ke dum li suferis en tia grado, ke laŭ propra juĝo tian doloron li ne longe eltenos, li pensis samtempe: „La vivo estas mirinda kaj provizas ĉiajn surprizojn; ja malvirto estas afero pli ordinara ol oni kredas. Jen estas virino, kiun mi fidis, kiu ŝajnas senartifika, honesta, ŝajnis, eĉ supoze ke ŝi estus iom facilmora, ĉiuokaze normala kaj sana en siaj inklinoj – mi pridemandas ŝin pro nekredinda denunco, kaj la malmulto kiun ŝi konfesas vidigas multe pli, ol oni suspektus.” Sed li ne povis kontentiĝi per tiaj rimarkoj de nura observanto. Li volis taksi la ĝustan fidindecon de tio, kion ŝi rakontis, volis de tio dedukti, ĉu tiajn agojn ŝi ofte faris, ĉu ilin ŝi refaros. Li ripetadis la frazerojn, kiujn ŝi eldiris: „mi divenis al kio ŝi aludas”, „du-aŭ-tri-foje”, „kia ŝerco!” sed ili ne reaperis sen armo en la memoro de Svan, ĉiu el ili tenis klingon kaj ĝin enpuŝis en lian korpon. Dum iom longe, simile al malsanulo, kiu ne povas sindeteni de konstanta provado de la movo, kiu lin dolorigas, li rediris ĉi tiujn parolojn: „mi pliŝate sidos ĉi tie”, „kia ŝerco!”, sed la sufero estis tiel forta, ke li devis ĉesi. Li miris, ke agoj, kiujn li ĉiam juĝis tiel facilanime, tiel gaje, nun iĝis por li dramaj kiel malsano, pro kiu homo povus morti. Li konis plurajn virinojn, de kiuj li povus peti, ke ili gardu Odetan. Sed ĉu li esperu, ke ili akordos kun li en sia kompreno de la situacio, ne restos ĉe la vidpunkto kiu longe estis lia kaj komandadis lian voluptulan vivon, ne ridos al li: „aj, malbone! vi estas ĵaluzulo, ĉu vi volas iun senigi je plezuro”? Kia klap-pordo subite malfermiĝis sub lia paŝado kaj lin – kiu de sia amo al Odeta antaŭe ricevadis nur delikatajn plezurojn – enfaligis en ĉi tiun novan ringon de la infero, de kiu li ne vidis kiarimede li foriros? Kompatinda Odeta! li ne koleris al ŝi. Ŝi nur duone kulpis. Ja iuj rakontis, ke ŝia propra patrino ŝin disponigis, kiam ŝi ankoraŭ preskaŭ infanaĝis, en Nico al riĉa angla viro. Sed kiel dolore veris nun por li jenaj linioj el la ‚Taglibro de Poeto’ far Alfredo de Vinji308, kiujn li legis iam kun indiferento: „kiam viro sentas, ke li enamiĝas al ino, li unue konsideru tion: kia estas ŝia kutima societo, kia estis ŝia ĝistiama vivo. La tuta feliĉo de la vivo de tio dependas.” Svan miris, ke simplaj frazoj papagataj de lia menso: „kia ŝerco!” aŭ „mi divenis al kio ŝi aludas” povas lin tiel dolori. Sed li komprenis, ke simplaj frazoj ili ne estis, male ol li kredis, sed elementoj de la fera framo, ene de kiu konserviĝis kaj povis lin denove frapi la sufero, kiun li sentis dum la rakonto de Odeta. Ĉar li nun sentis denove ĝuste tiun suferon. Kvankam li nun ĉion sciis – kvankam poste pro la efiko de tempo li eĉ estis iom forgesonta, pardononta – en la momentoj, en kiuj li ripetis ŝiajn frazojn, la malnova sufero lin reagordis tia, kia li estis antaŭ ol Odeta parolis: sensuspekta, fidema; lia kruela ĵaluzo lin regvidis al la loko de tiu, kiu ankoraŭ ne scias, kaj lin denove frapis per la konfeso de Odeta, kaj post pluraj monatoj, la malnova rakonto lin ankoraŭ perturbis kiel plene nova malkaŝo. Li admiris la teruran rekrean povon de sia memoro. Li povis esperi mildigon de sia turmento nur de la grada malfortiĝo de sia memorpovo, kies fekundo pro aĝo ŝrumpas. Sed kiam la suferiga povo de iu el la paroloj de Odeta ŝajnis certagrade elĉerpita, tiam iu el la aliaj, kiun la animo de Svan ĝis tiam malpli atentis, iu kvazaŭ nova parolo, alviciĝis kaj lin frapis kun nebridita vigleco. La memoro pri la vespero, en kiu li manĝis ĉe la princino De La Lomoj estis al li malagrabla, sed ĝi estis nur la centro de lia doloro. Ĉi tiu centro obtuze disradiis tra ĉiuj iagrade proksimaj tagoj. Kaj kian ajn punkton de tiu vespero li provis tuŝi en sia memoro, la tuta sezono, dum kiu la verdurena rondo tiom ofte kunvenis por vespermanĝo en la Insulo de la Arbaro, pro tio sentiĝis al li dolora. Tiom dolora, ke iom post iom la sciemon, al kiu lin instigis lia ĵaluzo, frostiĝis pro timo antaŭ la novaj turmentoj, kiujn li ricevus, se li ĝin kontentigus. Li ekkonsciis, ke la tuta tempo el la vivo de Odeta, kiu antaŭis ilian renkontiĝon – kaj tiun tempon li ĝis tiam ne provis iel al si bildigi – ne estis la senreliefa vasto, kiun li svage imagis, sed konsistis el diversaj, apartaj jaroj plenaj je realaj okazaĵoj. Sed li timis ke, ilin eksciante, li vidos ke tiu senkolora, fluema kaj elportebla pasinteco iĝas palpebla, naŭza korpo kun individua kaj diableska vizaĝo. Kaj li sekve plu penis ĝin ne imagi, nun ne plu pro mensa mallaboremo, sed pro timo antaŭ suferado. Li esperis ke li povos en iu venonta tago fine aŭdi la nomon de la Insulo de la Arbaro, de la princino De La Lomoj sen ke li resentos la iaman vundon, kaj li juĝis malsaĝe, ke li instigus Odetan al pluaj rakontoj, al nomado de aliaj lokoj kaj cirkonstancoj, kiuj tuj post la trankviliĝo de lia sufero, ĝin renaskus en alia formo.

Sed ofte tiujn aferojn, kiujn li ne konis, kiujn koni li nun malvolis – ilin al li malkaŝis Odeta mem spontanee, sen ke ŝi mem konsciis; efektive la distancon, kiun malvirto kreis inter la reala vivo de Odeta kaj la relative deca vivmaniero, kiun antaŭe kaj ankoraŭ nun iom ofte Svan supozis, ke ĝi estas ŝia ordinara maniero – la grandon de ĉi tiu distanco Odeta ne taksis: miskonduta homo, ĉiam afektante saman ŝajnon de virto antaŭ aliuloj, de kiuj li prefere ne suspektigas siajn morojn, ne havas mezurilon, per kiu li ekscius kiom ĉi tiuj perversoj, kies konstanta kresko por li ne estas videbla, lin forkondukas el la vojoj de normala vivo. Pro sia kunesto en la animo de Odeta kun memoroj pri agoj, kiujn ŝi kaŝis de Svan, aliaj ideoj iom post iom ricevis de ili similan koloron, kontaĝon, sen ke ŝi trovis en ili strangecon, sen ke ili malharmoniis kun la medio, en kiu ŝi lasis ilin vivi en si; sed se ŝi rakontis ilin al Svan, la malkaŝo de la etoso, pri kiu ili atestis, lin konsternis. Iun tagon li provis, evitante ĉian ofendon al Odeta, demandi, ĉu ŝi vizitis iam peristinojn. Verdire li certis, ke tio ne okazis; la legado de la nesubskribita letero enkondukis tiun supozon en lian menson, sed tio estis meĥanika efiko; la ideo ĉe li trovis nenian kredindecon, sed simple restis, kaj Svan, por forskui la pure materian kaj tamen ĝenan ĉeeston de la suspekto, deziris ke Odeta ĝin elradikigu. „Aĥ ne! kompreneble oni pri tio persekutas min” ŝi respondis kun elmontro de kontenta, vanta rideto, pri kiu ŝi ne plu sentis, ke al Svan ĝi neniel ŝajnis pravigebla „Unu el ili ankoraŭfoje restis hieraŭ du horojn en la atendosalono, ŝi proponis laŭvole altan pagon. Laŭ ŝi iu ambasadisto diris: ‚se vi ne alkondukos ŝin, mi sinmortigos’. Mi dirigis, ke mi ne estas hejme, fine mi mem aliris por ke ŝi rezignu. Mi bedaŭras ke vi ne ĉeestis kaj vidis, kiel mi akceptis ŝin; mia ĉambristino, kiu aŭdis el la najbara ĉambro, poste diris ke mi plenvoĉe kriadis: ‚Mi ja diris, ke mi ne volas! Tia estas mia sento, mi ne volas. Mi ja ĉiuokaze liberas pri irado aŭ ne-irado, ĉu ne? Se mi bezonus monon, kompreneble...’ Al la pordisto mi ordonis, ke li ne plu enlasu ŝin, li diros ke mi forvojaĝis al kampara loko. Ha, mi bedaŭras, ke vi ne estis kaŝita en iu angulo! Mi kredas, ke vi estus pri mi kontenta, kara. Bona knabino estas finfine via Odeta, ĉu ne?, kvankam ŝi estas ofte malamata.”