Выбрать главу

Cetere ŝiaj konfesoj, kiam ŝi okaze rakontis pri misfaroj, kiujn – ŝi supozis – li jam malkovris, estis por Svan bazo de novaj duboj prefere ol ĉesigo de malnovaj. Ĉar al la duboj ili neniam estis sammezuraj. Kvankam Odeta en sia konfesado preterparolis la kernajn okazaĵojn, tio aŭ ĉi tio el la flankaj anekdotoj, kion Svan neniam estis imaginta, per sia noveco lin teruris kaj al li donis elementojn por poste redifini la problemon de ĵaluzeco. Kaj ĉi tiujn konfesojn li ne plu povis forgesi. Lia animo ilin kuntiris en sian fluon, ilin tien kaj reen flosigis, ilin lulis, kiel kadavrojn. Kaj tio venenis ĝin.

Iun fojon ŝi aludis al vizito de Forŝevilo al ŝi en la tago de la pariza-murcia festo. „Kiel do, ĉu vi jam konis lin? – Ha jes, estas vere...!” li aldiris korekte, tiel ke li ne vidigu, ke tion li ne sciis. Kaj subite li tremis pro angoro, ekpensante ke en la tago de tiu pariza-murcia festo, en kiu li ricevis de ŝi la leteron, kiun li tiel kare tenis, ŝi eble tagmanĝis kun Forŝevilo en la Ora Domo. Ŝi ĵuris, ke tio ne okazis.

— „Tamen la nomo Ora Domo por mi aludas al ia afero, pri kiu mi eksciis, ke ĝi ne veras” li diris por ŝin timigi.

— „Jes, ke mi ne estis tie en la vespero, en kiu mi diris al vi ke mi ĝuste eliris de ĝi dum vi serĉis min en la restoracio Prevosto” ŝi respondis – kredante pro lia ŝajnigo, ke tion li jam scias – per rezoluta tono, kiun kaŭzis, multe pli ol cinismo, sindeteno, timo antaŭ ebla ĉagreno de Svan, kiun ŝi pro fiereco volis kaŝi, kaj ankaŭ deziro montri, ke ŝi povas esti sincera.

Tial ŝi frapis nete kaj vigle, turmentiste, en kio tamen nenia kruelo estis, ĉar Odeta ne konsciis, kiom ŝi suferigis Svan-on; ŝi eĉ ekridis – eble, verdire, por ne ŝajni humiligita aŭ konfuzita.

„Estas vere, ke mi ne estis en la Ora Domo, ke mi ĵus eliris el la hejmo de Forŝevilo. Mi vere estis ĉe Prevosto, tio ne estis mensogita, li tie renkontiĝis kun mi kaj invitis min al spektado de siaj gravuraĵoj. Sed venis vizitanto. Mi diris al vi, ke mi venas de la Ora Domo, ĉar mi timis ke la afero kun Forŝevilo ĉagrenos vin. Vidu, mi agis ja delikate al vi. Supoze ke mi malbone agis, almenaŭ mi konfesas tion senkaŝe. Kial entute mi ne dirus al vi rekte, ke mi tagmanĝis kun li en la tago de la pariza-murcia festo, se tio veras? Des pli ke tiutempe ni ankoraŭ ne bone konis unu la alian, karulo, ĉu?”.

Li ridetis al ŝi kun subita senkuraĝeco de tiu, kiu senfortas pro ĵusa aŭdo de konsternaĵoj. Tiel do eĉ en la monatoj, kiujn li neniam kuraĝis poste primemori, ĉar ili estis tro feliĉigaj, en tiuj monatoj, en kiuj ŝi amis lin, ŝi jam al li mensogadis! Analoge al tiu momento, en la unua vespero en kiu ili katlejumis kaj en kiu ŝi pretendis, ke ŝi ĵus eliris el la Ora Domo, kiom da aliaj temperoj kredeble estis, kiuj ankaŭ entenis mensogon, kiun Svan ne suspektis. Li memoris kiel ŝi foje diris: „mi simple diros al sinjorino Verduren, ke mia robo ne pretis ĝustatempe, ke mia keb-o malfruiĝis – senkulpigo ĉiam estas trovebla”. Ankaŭ al li probable, kiam ŝi prezentis iun el la diroj, kiuj klarigas malfruiĝon, pravigas prokraston de rendevuo – en multaj okazoj ili kaŝis, sen ke li tiam ion suspektis, ian aferon kun alia viro, al kiu liavice ŝi diris: „mi simple diros al Svan, ke mia robo ne pretis ĝustatempe, ke mia keb-o alvenis malfrue – senkulpigo ĉiam estas trovebla”. Kaj sub la plej dolĉaj memoraĵoj de Svan, sub la plej ordinaraj paroloj, kiujn en diversaj okazoj al li diris Odeta, al kiuj li fidis kiel al sankte ĵuritaj paroloj, sub la ĉiutagaj okupoj, kiujn ŝi rakontis, sub la plej banalaj lokoj, la domo de la tajlorino, la avenuo de la Bulonja Arbaro, la ĉevalkurejo, li sentis – ŝirmita en la ombro de la tempa superfluo, kiu en eĉ plej detale planitaj tagoj lasas breĉojn, vakajn lokojn, kaj eventuale provizas al iuj agoj kaŝejon – li sentis kiel rampas la ebla, subtera ĉeesto de mensogoj, pro kiuj nun iĝis naŭza ĉio al li antaŭe plej kara, la plej agrablaj vesperoj, la strato Laperuz mem, de kiu probable Odeta ĉiam foriris en alia horo, ol ŝi diris, pro kiuj nun ĉie cirkulis iomo de la obskura teruro, kiun li sentis aŭdante ŝian konfeson pri la Ora Domo, kaj – simile al la malpuraj bestoj de la ruinigo de Ninevo309 – ili ŝancelis ĉiun ŝtonon de lia pasinta tempo. Ankoraŭ nun li deturniĝis ĉiufoje kiam lia memoro al li ripetis la kruelan nomon Ora Domo, sed ne plu, kiel antaŭ ne tre longe en la societa vespero ĉe sinjorino De Santeŭverto, tial ke ĝi pensigis lin pri delonge forpasinta feliĉo, sed tial ke pensigis pri malfeliĉo, kiun li freŝe eksciis. Poste okazis pri la nomo Ora Domo kiel pri la Insulo de la Arbaro – iom post iom ĝi ĉesis suferigi Svan-on. Ĉar tio, kion oni rigardas amo, ĵaluzo, ne estas unupeca, nedividebla afekcio. Ili konsistas el senfina serio de disaj amoj, de malsamaj ĵaluzoj, kiuj efemeras sed kies densa multeco aspektas kiel senmanka tuto, estigas iluzion de unueco. La vivo de la amo de Svan, la fideleco de lia ĵaluzo konsistis el morto, el malfideleco, el nenombreblaj deziroj, multegaj duboj, kiuj konstante celis Odetan. Se li dumlonge ne vidus ŝin, la sentojn, kiuj formortis, ne anstataŭus novaj. Sed la ĉeesto de Odeta daŭre semis en la koro de Svan generaciojn de alternaj tenereco kaj suspektemo.

En iuj vesperoj ŝi subite denove afablis al li, senkompate avertante ke li tuj ĝuu la okazon ĉar ĝi ne revenos antaŭ eble jaroj; ili devis tuj rehejmiĝi, katlejumi kaj ŝia laŭdira amora deziro al li estis tiel abrupta, neklarigebla, postulema, la karesoj, kiujn ŝi poste donis al li estis tiel patosaj kaj nekutimaj, ke tiu abrupta kaj neverŝajna tenereco malgajigis Svan-on, same kiel mensogo aŭ perfidaĵo. En iu tia vespero, li laŭ ŝia ordono ŝin akompanis hejmen, ŝi intermiksis al siaj kisoj ardajn parolojn, kiuj kontrastis kun ŝia kutima severeco, kiam li subite ŝajne aŭdis bruon; li ekstaris kaj esploris la domon, trovis neniun, sed ne kuraĝis reveni al sia loko apud ŝi, kaj ŝi en krizo de kolero frakasis ornaman vazon kaj diris al li: