Выбрать главу

— „Pu! kun vi nenion oni povas plenumi!”.

Kaj li restis dubanta, ĉu ŝi eble estis kaŝinta iun, kies ĵaluzon aŭ voluptemon ŝi volis inciti.

Kelkfoje li vizitis amor-domon, esperante ke li ekscios ion pri ŝi, ne kuraĝante tamen eldiri ŝian nomon.

— „Mi havas knabinon, kiun vi certe ŝatos” diris la mastrino.

Kaj li restis unu horon en interparolo kun kompatinda junulino miranta pri tio ke li ne postulis alian servon. Unu el ili, tre juna kaj rave bela, diris iam al li:

— „Kion mi deziras estas trovi amikon, tiam li povus esti certa, mi ne plu estos kun aliaj viroj”.

— „Vere, ĉu vi kredas, ke virinon kortuŝas la amo de viro tiel ke ŝi neniam trompos lin?” demandis Svan kun ioma angoro.

— „Jes-ja, tio veras, ĉio dependas de karakteroj!”

Al tiuj knabinoj Svan ne sukcesis paroli alie, ol ankaŭ al la princino De La Lomoj plaĉus. Al tiu, kiu sopiris amikon li ridetis:

— „Estas agrable, vi surmetis bluajn okulojn akorde kun la koloro de via zono”.

— „Ankaŭ vi havas bluajn manumbutonojn.”

— „Ni ja bele interparolas, konvene por tia loko! Ĉu mi tedas vin? Eble vi havas aliajn taskojn?”

— „Ne, mi tute liberas. Se vi tedus min, mi tion dirus. Male mi plezure aŭdas tion, kion vi diras.”

— „Min via komplimento honoras. Ĉu ne vere, ke ni afable interparolas?” li sin turnis al la mastrino, kiu ĵus eniris.

— „Tiel estas, vin vidante, mi ĝuste pensis: kiel dece ili ĉi tie sidas! Nu do, tiel okazas, oni venas al mia domo por babilado. La princo opiniis antaŭ kelka tempo, ke ĉi tie estas pli agrable, ol ĉe lia edzino. Laŭdire en la mondumo virinoj nuntempe havas tiajn manierojn, ke estas skandale! Mi foriros, mi ne volas ĝeni.”

Kaj ŝi lasis Svan-on kun la bluokula knabino. Sed li baldaŭ stariĝis kaj adiaŭis, ŝi estis al li indiferenta, ŝi ne konis Odetan.

Post ol la pentristo malsaniĝis, doktoro Kotar al li rekomendis mar-vojaĝon; pluraj el la fideluloj sciigis, ke ili pretas por kunvojaĝado; gesinjoroj Verduren ne volis resti aparte de la rondo, ili luprenis jaĥton, poste ĝin aĉetis, kaj pro tio Odeta faris plurajn krozadojn. Ĉiufoje kiam Odeta tiel forrestis iom longe, Svan sentis, ke lia amo estas malfortiĝanta, sed kvazaŭ la anima distanco varius sampaŝe kun la spaca distanco, tuj kiam li aŭdis pri ŝia reveno, li ne sukcesis sin teni for de ŝi. En iu okazo foririnte por vojaĝo unumonata laŭ la komenca intenco, ĉu pro dumvoja oportuno, ĉu tial ke sinjoro Verduren ruze aranĝis la aferon por agrable surprizi sian edzinon, kaj la fidelulojn avertis nur laŭ la fluo de la eventoj, de Alĝero ili iris al Tunizo, poste al Italio, al Grekio, al Konstantinopolo, al Malgrandazio310. La daŭro de la vojaĝo tiam longiĝis al preskaŭ unu jaro. Svan sin sentis plene trankvila, preskaŭ feliĉa. Kvankam sinjoro Verduren provis konvinki la pianiston kaj edoktoron Kotar pri tio, ke la onklino de la unua kaj la pacientoj de la dua ne bezonas ilian helpon, kaj ke ĉiuokaze estus danĝere se sinjorino Kotar revenus al Parizo, pri kiu sinjorino Verduren asertis ke ĝi estas en revolucia tumulto, li tamen devis ilin lasi reiri de Konstantinopolo. Kaj la pentristo iris kun ili. Iun tagon mallonge post la reveno de la tri vojaĝintoj Svan vidis omnibuson al la Luksemburga Palaco, kaj, havante ian aferon por fari en tiu kvartalo, li ensaltis kaj hazarde eksidis fronte al sinjorino Kotar, kiu estis plenumanta dumtagan rondviziton de konatoj en formala vestaro: plumornamita ĉapelo, silka robo, mufo, ombrelo, nomkartujo, blankaj gantoj freŝe purigitaj. Tiel portante la insignojn de la cirkonstanco ŝi piediris, se pluvo ne estis, de domo al domo ene de unu kvartalo, sed poste por transiĝi al alia kvartalo uzis omnibuson kun bileto valida por la ŝanĝoj. En la unua minuto, antaŭ ol la denaska afableco de la virino krevigis la etburĝan kirason, kaj cetere hezitante, ĉu ŝi antaŭ Svan aludu aŭ ne aludu al la verdurena rondo, ŝi tute senafekte ekparolis per sia malflua, embarasita kaj milda voĉo, kiun la bruaĉo de l' omnibuso jen kaj jen tute superbruis, pri temoj elektitaj inter tiuj, kiujn ŝi aŭdis kaj ripetis en la dudekkvin apartamentoj, al kiuj ŝi supren ŝtuparis dum tiu tago:

— „Mi ne ofendos vin, kara sinjoro, per la demando, ĉu laŭmoda viro, kia vi estas, vidis en la Societo de Mirlitonoj311 la portreton fare de Maŝar312, kiu la tutan parizan societon boligas. Nu, kion vi opinias? Ĉu vi aliĝas al la tendaro de laŭdantoj aŭ al la tendaro de mallaŭdantoj? En ĉiuj salonoj oni nepre parolas pri la portreto far Maŝar, oni ne ŝikas, oni ne puras, oni ne estas nuntempulo, se oni ne iel aŭ tiel opinias pri tiu maŝar-a portreto.”

Svan respondis, ke la portreton li ne vidis, kaj sinjorino Kotar timis, ke ŝi lin ofendis per trudata konfeso de lia nespektemo.

— „Ha, admirinde, vi almenaŭ diras tion tute sincere, vi ne kredas, ke vi perdas la vizaĝon ĉar vi ne vidis la maŝar-an portreton. Mi plene aprobas vian sintenon. Nu, bone, mi mem vidis ĝin – opinioj malsamas, iuj juĝas, ke ĝi estas iom tro zorge farita, iom tro kirlokreme neta – mi juĝas, ke ĝi estas ideala. Kompreneble ŝi ne similas al la bluaj kaj flavaj virinoj de nia amiko Biŝ. Sed mi diros tute sincere – vi juĝos ke mi ne estas en la spirito de ĉi tiu jarcent-fino, sed mi parolas konforme al mia penso – mi ne komprenas. Certe mi agnoskas, ke la portreto de mia edzo havas plurajn kvalitojn, ĝi malpli strangas, ol liaj kutimaj verkoj, sed li ne sindetenis, li pentris la lipharojn blue. En komparo Maŝar... Vidu ĝuste la edzo de la amikino, al kiu mi estas veturanta (dank' al kio mi havas la tre grandan plezuron, ke ni kunvojas) promesis al li, se li iĝos akademiano (li estas kolego de mia edzo, la doktoro), ke li mendos ŝian portreton de Maŝar. Bela celo por fabelo! Mi havas alian amikinon, kiu pretendas, ke ŝi pli ŝatas Leluar-on313. Mi estas nura laiko pri tio kaj eble estas vere, ke Leluar havas pli altan pentrartan scion ol Maŝar, sed mi taksas, ke la precipa kvalito de portreto – des pli se ĝi kostas dek mil frankojn – estas, ke ĝi similas al la bildigito... kaj agrable similas.”

Post ĉi tiuj konsideroj, inspiritaj de la alto de ŝia plumfasko, de la nom-insigno sur ŝia kartujo, de la malgranda numero inke signita de la purigisto ene de la gantoj, kaj de la embaraso pri aludo al la verdurena rondo antaŭ Svan, sinjorino Kotar, vidante ke la vojo ankoraŭ longas ĝis la angulo de la strato Bonaparte, kie la bus-ŝoforo haltigos ŝin, aŭskultis sian koron, kiu al ŝi sufloris aliajn parolojn:

— „Probable vi sentis, ke oni malproksime parolis pri vi, sinjoro” ŝi diris „dum la vojaĝo, kiun ni faris kun sinjorino Verduren. Oftege oni aludis vin.”

Svan miris: li supozis ke lia nomo neniam sonis antaŭ gesinjoroj Verduren.

— „Cetere” aldonis sinjorino Kotar „sinjorino De Kresi kunestis, kaj mi ne bezonas klarigi... Se Odeta ĉeestas, ŝi ne povas longe resti sen ia diro pri vi. Kaj evidente mallaŭdo ĝi ne estas. Kiel do? Ĉu vi dubas?” ŝi aldonis, vidante ke Svan nefideme gestas.

Kaj pelate de sia sincera kredo, ne komprenante iel ajn negative jenan vorton, kiun ŝi uzis nur en la senco kiun ĝi familiare havas alude al varma amikeco inter homoj:

— „Jes, ŝi adoras vin! Ha, tion oni prefere pri vi ne diru antaŭ ŝi! Tiam estus terure! Pri ajna temo, se oni rigardis pentraĵon ekzemple, ŝi diris: ‚Ha, se li nur ĉeestus, li scius kaj klarigus, ĉu ĝi aŭtentas aŭ ne. Tion neniu kapablas, same kiel li.’ Kaj foje kaj foje ŝi demandis: ‚Kion li estas ĝuste nun faranta? Se li nur iom laborus! Estas bedaŭrinde, ke tiel talenta viro mallaboremas’ (vi pardonos, ke mi rediras tion, ĉu?) ‚Nun mi vidas lin, li pensas pri ni, li volas diveni, kie ni estas.’ Ŝi eĉ al rimarko rebatis en maniero, kiun mi trovis kortuŝa; sinjoro Verduren diris: ‚Sed kiel vi povas vidi, kion li estas faranta, dum vi estas du mil mejlojn for de li?’ kaj tiam Odeta respondis: ‚De okulo de amikino nenio estas forkaŝebla.’ Ne, vere, kredu al mi, mi ne provas flati vin, vi havas veran amikinon, kian malofte oni havas. Mi sciigos al vi cetere, se vi ne jam konscias, ke vi sola havas ĉe ŝi tian lokon. Sinjorino Verduren ankoraŭ diris tion al mi en la lasta tago de la vojaĝo – vi scias ja, antaŭ disiĝo oni pli libere parolas – ‚Mi ne dirus, ke Odeta nin ne amas, sed ĉio, kion ni diros al ŝi neniom pezas kompare kun tio, kion diros sinjoro Svan.’ Ho, je la ĉielo! jen la ŝoforo haltigas lin, kun vi babilante mi preskaŭ maltrafis la straton Bonaparte... Ĉu vi estos tiom kompleza, ke vi diros, ĉu mia plumaĵo rektas?”