— „Sinjoro, estas la oka horo kaj la barbiro ĵus venis, mi diris ke li revenu post unu horo.”
Sed ĉi tiu frazo eniĝis en la densan medion de la dormo, en kiu Svan ripozis, kaj lian konscion fine tuŝis nur post tia devojiĝo, pro kiu funde de akvejo lumradio ŝajnas plena suno, simile kiel antaŭ momento la sono de la porda tintilo, fariĝante en ĉi tiu profundejo bruo de alarma sonorilego, naskis la epizodon de la brulego. Fine la dekoro, kiu staris antaŭ liaj okuloj, dispolviĝis, li malfermis la okulojn, lastan fojon aŭdis, ke sonas ondo de la forflusanta maro. Li tuŝis sian vangon. Ĝi sekis. Li tamen memoris la senton de la malvarma akvo, la guston de la salo. Li stariĝis, vestiĝis. Li estis mendinta la barbiron en frua horo ĉar li skribis en la antaŭa tago al mia avo pri tio, ke li posttagmeze vizitos Kombreon, ĉar li eksciis ke sinjorino De Kambremer – eksnome fraŭlino Legranden – tie restos dum kelkaj tagoj. En lia memoro kuniĝis la ĉarmo de ŝia juna vizaĝo kun tiu de la kampara pejzaĝo, kiun li delonge ne vizitis, kaj ili kune al li prezentis allogan tuton, pro kiu li fine decidis ke li forlasos Parizon dum kelkaj tagoj. Tial ke la hazardaj cirkonstancoj, en kiuj oni ekkonas iun ne nepre kongruas kun la tempo, en kiu oni ŝin aŭ lin amas, sed, pli vaste dissemiĝante, eventuale okazas antaŭ ĝia komenciĝo aŭ ripetiĝas post ĝia fino, la unuaj aperoj en ies vivo de homo poste amota retrospekte ŝajnas averto, omeno. Ĝuste tiamaniere Svan ofte repensis pri la intervidiĝo kun Odeta en teatrejo, la unuan vesperon, kiam li ne supozis ke li revidos ŝin iam – kaj nun memoris la vesperon ĉe sinjorino De Santeŭverto, en kiu li prezentis la generalon De Frobervilo al sinjorino De Kambremer. Tiom multaj kaj diversaj estas la celoj de la vivo, ke nemalofte sama cirkonstanco malfermas la vojon kaj al ankoraŭ ne ekzistanta feliĉo kaj al la akriĝo de suferiga ĉagreno. Kaj tre probable tia sorto povus trafi Svan-on en alia loko, ol ĉe sinjorino De Santeŭverto. Supozeble, se li en tiu vespero estus en alia loko, al lia vivo miksiĝus aliaj feliĉoj, aliaj ĉagrenoj, kiuj al li poste ŝajnus fatalaj. Sed kio al li ŝajnis fatala kompreneble estis tio, kio vere okazis, kaj li tre proksimis al la kredo, ke lia decido viziti la societan vesperon de sinjorino De Santeŭverto estis providenca, ĉar lia animo, dezirante admiri la riĉe diversajn aspektojn de la vivo sed ne povante longe elteni la esploron de malfacila demando – ekzemple de la demando, kio estis plej dezirinda – konsideris, ke la suferoj, kiujn li trasentis en tiu vespero kaj la ankoraŭ ne koneblaj plezuroj, kiuj jam skiziĝis – kaj kiujn kompare pesi estus malfacile – estis ia necesa ĉeno de eventoj.
Sed kiam unu horon post sia vekiĝo li instrukciis al la barbiro, kiel li aranĝu lian brosan frizaĵon por ke ĝi ne taŭziĝu en la vagono, li memoris sian sonĝon, revidis, kiel li sentis iam tre proksime la palan haŭton de Odeta, ŝiajn tro magrajn vangojn, ŝian streĉitan vizaĝon, ŝiajn lacajn okulojn, ĉion, kion – dum la sinsekvaj tempoj de tenereco al Odeta, kiuj, konsistigante daŭran amon al ŝi, kaŭzis longan forgeson de la unua bildo, kiun pri ŝi li ricevis – li estis ne plu rimarkanta ekde la komenciĝo de ilia amafero, el kiu probable dum lia dormo lia memoro ĉerpis ĉi tiun precizan sensacon. Kaj kun tiu okaza krudeco, kiu ĉe li aperis pli ofte en tempo, kiam li ne malfeliĉis kaj lia morala memgardo sekve malfortiĝis, li enpense ekkriis: „pa! mi misuzis plurajn jarojn de mia vivo, mi aspiris al morto, mi travivis mian plej grandan amon por ino, kiu al mi ne plaĉis, kiu ne estis de la speco, kiun mi ŝatas!”
Tria Parto: Landonomoj, la Nomo
El la ĉambroj, kiujn mi ofte primemoris en sendormaj noktoj, neniu tiom kontrastis kun la ĉambroj de Kombreo surŝutitaj de grajna, polena, gustumebla kaj pia atmosfero, kiom tiu de la Granda Hotelo de la Plaĝo en Balbeko, kie la lakobrile farbitaj muroj entenis, simile al glata tego de naĝejo, en kiu akvo bluas, puran, lazuran kaj sal-odoran aeron. La bavara315 dekoristo, al kiu la tuta interna aranĝo de la establo estis komisiita, variigis la aspektojn de la ĉambroj kaj instalis laŭlonge de tri flankoj de tiu, en kiu mi restadis, malaltajn vitritajn libro-bretarojn, sur kiuj laŭ ilia situo kaj pro efekto, kiun li ne celis, tiu aŭ tiu parto de la ŝanĝiĝema mara panoramo speguliĝis, vicigante serion de helaj mar-pejzaĝoj, kiun dispartigis nur plenaj vandoj el akaĵuligno. La tuta ĉambro rezulte similis al iu el la specimenaj dormejoj, kiujn oni prezentas en ekspozicioj de secesiaj mebloj, en kiu ilin ornamas belartaĵoj supozeble rolantaj por la okula plezuro de la okupanto, elektitaj el temoj rilataj al la speco de pejzaĝo en kiu la ĉirkaŭe imagenda domo situas.
Sed al tiu reala Balbeko tre kontrastis ankaŭ la alia Balbeko, pri kiu mi ofte revis en ŝtormaj tagoj, kiam la vento tiom forte blovis, ke Franciska, min akompanante al la Elizeaj Kampoj, rekomendis ke mi ne staru proksime al muroj, time ke tie falus eventuale tegolo, kaj kun ĝemoj parolis pri la grandaj detruoj kaj ŝippereoj, kiujn anoncis gazetoj. Mia granda deziro estis spektado de mar-ŝtormo, ne tial ke ĝi estas bela vidindaĵo, sed prefere tial ke ĝi elmontras momentan eron el la realaj procezoj de la naturo; aŭ pliĝuste mi rigardis belaj nur tiujn spektaĵojn, pri kiuj mi sciis, ke oni ne aparte aranĝis ilin por mia plezuro, sed ke ili estas nepraj, neŝanĝeblaj – do belajn pejzaĝojn aŭ eminentajn artaĵojn. Mi deziris, mi avidis konon nur de tiuj objektoj, kiujn mi kredis pli veraj ol mi mem, kiuj laŭ mia takso parte rivelis la penson de genia homo aŭ la forton kaj gracion de la naturo, kia ĝi aperas per si mem sen prilaboro fare de homoj. Same kiel la bela sono de voĉo, izole redonata de fonografo, ne konsolus iun pri la morto de lia patrino, tiel meĥanike simulata ŝtormo estus al mi same indiferenta kiel la lumaj fontanoj de la Universala Ekspozicio316. Mi volis ankaŭ, por certigi la aŭtentecon de la ŝtormo, ke la bordo estu natura, ne prikonstruita per digo nove starigita de urba administro. La naturo cetere en ĉiuj sentoj, kiujn ĝi instigis en mia animo, ŝajnis al mi ĉiarespekte alia ol la meĥanikaj kreaĵoj de homoj. Ju malpli markita de ilia ĉeesto ĝi estis, des pli da spaco por la vastiĝo de mia koro ĝi disponigis. Nu, ĝuste la nomon Balbeko mi memoris pro mencio fare de Legranden, kiel nomon de plaĝo proksima al „tiu mortiga bordo fama pro multaj ŝippereoj, kiun kovras dum duono de la jaro la funebra tuko de nebuloj kaj la ŝaŭmo de ondoj”.
„Tie en la surpaŝata grundo” li plu diris „oni sentas ankoraŭ pli intense ol eĉ en Finistero317 – spite al eventuala nuntempa konstruo de hoteloj, kiuj staras sur la antikva ostaro de la tero, sed ĝin ne aliigas – oni sentas la veran finon de la franca, de la eŭropa lando, de la antikva mondo. Tie estas la lasta kampadejo de fiŝistoj, similaj al ĉiuj fiŝistoj, kiuj ekzistis ekde la komenciĝo de homa mondo, fronte al la eterna regno de maraj nebuloj kaj ombroj.” Iun tagon en Kombreo mi aludis al la strando de Balbeko antaŭ sinjoro Svan, dezirante aŭdi, ĉu ĝi estas la plej oportuna loko por spektado de grandaj ŝtormoj, kaj li respondis: „Efektive Balbekon mi bonege konas... La balbeka preĝejo el la 12a kaj 13a jarcentoj duone romanikas kaj ĝi estas la plej kurioza ekzemplo de normanda gotika stilo, tiel aparta, ke ĝi ŝajnas ia persa verko.” Kaj tiu loko, kiu ĝis tiam en mia imago estis restaĵo de praaĝa naturo konservanta sian aspekton el grandaj geologiaj okazaĵoj, same fremda al homa historio kiel la Atlantika Maro aŭ la Granda Ursino, kun sovaĝaj fiŝistoj, por kiuj same kiel por balenoj Mezepoko neniam ekzistis – subite – al mi tre plaĉe – trovis rangon en la vico de jarcentoj, travivis la romanikan tempon, kaj mi kontente eksciis ke la gotika trifolio en sia tempo alvenis kaj gravuriĝis sur tiuj sovaĝaj rokoj, sammaniere kiel iuj delikataj sed vivemaj vegetaĵoj dise kiel steloj aperas, kiam printempas, sur la polusaj neĝejoj. Kaj reciproke al la enhistoriigo, kiun gotiko donis al tiu loko kaj al tiuj homoj, ankaŭ ili ĝin stampis per sia propra marko. Mi penis imagi, kiel la fiŝistoj vivis, kiel ili faris provon de malvasta, nerimarkita ensociiĝo siaflanke iam en Mezepoko, kuniĝinte en iu loko de tiu infera bordo, piede de mortigaj klifoj; kaj la gotika stilo nun ŝajnis al mi pli vivema, ĉar mi vidis kiel en aparta okazo, malproksime de la urboj, en kiuj mi ĝis tiam ĝin imagis, ĝi kreskis sur sovaĝaj rokoj kaj floris en la formo de svelta sonorilturo. Oni min tiam akompanis por spektado de kopioj de la plej famaj balbekaj skulptaĵoj: buklaj kaj platnazaj apostoloj, Sankta Maria el la preĝeja pordego, kaj ĝojo haltigis mian spiron pro la penso ke mi baldaŭ vidos ilin plenforme aperi antaŭ fono el ĉiama, sal-odora nebulo. Kaj do en mildaj, antaŭŝtormaj februaraj vesperoj vento – sugestante al mia koro, kiun ĝi egale forte tremigis kiel la kamenon de mia dormoĉambro, projekton de vojaĝo al Balbeko – kunigis en mia animo la revadon pri gotikaj arkitekturaĵoj kaj la aspiron al mara ŝtormo.