— „Ĉu vi intersalutis?” mi demandis.
— „Kompreneble intersalutis” respondis mia patrino, kiu ĉiam iel timis, ke se ŝi konfesus la malvarmiĝon de nia rilato al Svan, iu eble provus ĝin rebonigi pli ol ŝi deziris pro sinjorino Svan, kiun ŝi ne volis koni. „Li venis al mi kaj min salutis, mi antaŭe ne rimarkis lin.”
— „Vi do ne malpacas kun li, ĉu?”
— „Ĉu malpacas? Kial vi diras tion?” ŝi vive respondis, kvazaŭ mi pridubus la fabelon, ke ŝi bone interrilatas kun Svan, kaj provus kontribui al ia revarmigo de rilatoj.
— „Lin eble ĉagrenas, ke vi ne plu invitas lin”.
— „Oni ne devas inviti ĉiujn homojn; ĉu li min invitas? Mi ne konas lian edzinon.”
— „Sed en Kombreo li ja vizitadis nin.”
— „Nu ja, efektive, en Kombreo li vizitadis nin, kaj nun en Parizo li havas aliajn okupojn, kaj ankaŭ mi havas aliajn okupojn. Sed mi povas certigi vin pri tio, ke ni tute ne sintenis kiel malpaciĝintoj. Ni kunstaris dum momento ĉar oni ankoraŭ ne alportis lian finpakitan aĉetaĵon. Li demandis pri vi, li diris ke vi ofte ludas kun lia filino” aldonis mia patrino, min mirigante per tiu apenaŭ kredebla sciigo, ke mi ekzistis en la menso de Svan, kaj plie ke mi ekzistis en iom ampleksa maniero, tiel ke, dum mi tremis pro amo antaŭ li en la Elizeaj Kampoj, li sciis mian nomon, sciis kiu estas mia patrino, kaj povis aldoni al mia statuso de kunludanto de sia filino kelkajn memoratajn informojn pri miaj geavoj, ilia familio, la loko en kiu ni loĝis, iuj okazaĵoj – eble de mi mem ne konataj – el nia tiama vivo. Sed mia patrino ŝajne ne sentis aparte ĉarma tiun fakon de Tri Kvartaloj, en kiu ŝi prezentis por Svan, en la momento kiam li ŝin ekvidis, difinitan personon, kun kiu li havis komunajn memoraĵojn, kaj kiuj lin instigis al proksimiga moviĝo kaj salutado.
Cetere ambaŭ ŝi kaj mia patro ŝajne ne sentis en parolado pri la geavoj de Svan, en ilia titolo de emerita borsa makleristo plezuron superan al ĉiuj aliaj. Mia imago apartigis kaj sanktigis ie en la pariza socio unu difinitan familion, same kiel ĝi priskulptis ie en la pariza domaro la pordegon kaj multekostigis la fenestrojn de unu domo. Sed ĉi tiujn ornamojn sole mi vidis. Simile kiel miaj gepatroj rigardis la domon, kie Svan loĝis, analoga al aliaj domoj samepoke starigitaj en la kvartalo de la Bulonja Arbaro, ili ankaŭ la familion de Svan vidis komparebla kun multaj aliaj makleristaj familioj. Ili ĝin pli aŭ malpli favore taksis depende je la grado, en kiu ĝi havis meritojn ankaŭ troveblajn en la ĉirkaŭa socio, kaj ne juĝis ĝin unika. Ili tion, kion ili ŝatis pri ĝi, male trovis en egala aŭ pli alta grado ĉe aliaj homoj. Sekve, komentinte ke ilia domo estas en bona loko, ili poste parolis pri alia domo pli oportune situanta, sed kiu al Ĵilberta neniel rilatis, aŭ pri borsistoj iom pli prosperaj ol ŝia avo; kaj ke ili momente ŝajne samopiniis kun mi, kaŭzis miskompreno, kiu baldaŭ poste disbloviĝis. La klarigo de ĉio ĉi estis, ke por la percepto en ĉio, kio ĉirkaŭis Ĵilbertan, de eminenta kvalito simile lokita en la spektro de sentoj, kiel transruĝo en la vico de koloroj, al miaj gepatroj mankis la plusa, momenta sentopovo, kiun amo en min enblovis.
En tagoj, dum kiuj – pri tio avertinte – Ĵilberta ne vizitos la Elizeajn Kampojn, mi aranĝis mian promenadon tiel, ke ĝi min proksimigu al ŝi. Iafoje mi kunprenis Franciskan pilgrime al la domo, kie loĝis la familio Svan. Mi ripetigis al ŝi konstante ĉion, kion ŝi de la duenjo eksciis pri sinjorino Svan. „Laŭdire ŝi tre fidas al iuj medaloj. Ŝi neniel konsentas forvojaĝi se ŝi aŭdis strigon, aŭ horloĝo-similan tiktakon en muro, aŭ se ŝi vidis katon je noktomezo, aŭ se en la ligno de meblo io krakiĝis. Ha ŝi estas tre kredanta homo!” Mia enamiĝo al Ĵilberta estis tia, ke se mi pretervoje vidis, ke ilia maljuna dom-prizorganto promenigas hundon, mi pro emocio nepre haltis, kaj mi rigardis al liaj blankaj tempi-haroj per pasiaj okuloj. Franciska al mi diris:
— „Ĉu vi malbone fartas?”
Poste ni plu promenis ĝis antaŭ ilia pordego, kie pordisto malsama ol ĉiuj aliaj pordistoj, portanto ĝis en la galonoj de sia livreo de la sama dolora ĉarmo, kiun mi sentis en la nomo Ĵilberta, laŭŝajne sciis, ke mi estas unu el tiuj, al kiuj ia kunnaskita malindeco ĉiam malpermesos eniron en la misteran medion, kiun li ofice gardis, kaj super kiu la fenestroj de la interetaĝo ŝajne konscie teniĝis fermitaj, ne tiom similante inter la noblaj faldoj de siaj muslinaj kurtenoj al aliaj ordinaraj fenestroj, kiom al la rigardoj de Ĵilberta. En aliaj tagoj ni promenis sur la avenuoj kaj mi posteniĝis ĉe la ekstremo de la strato Dufo; mi estis aŭdinta, ke oni ofte tie spektis la preterpason de Ŝarlo Svan iranta al sia kutima dentkuracisto; kaj mia fantazio tiel draste diferencigis la patron de Ĵilberta disde ĉiuj ceteraj homoj, lia ĉeesto en iu loko de la reala mondo tie aperigis tian fabelecean etoson, ke antaŭ ol ni eĉ atingis la kirkon Sankta Magdalena, min afekciis la penso ke mi proksimas al strato en kiu sen ia antaŭsigno eble okazos lia supernatura apero.
Sed pliofte – kiam renkontiĝo kun Ĵilberta ne eblis – ĉar mi eksciis, ke sinjorino Svan preskaŭ ĉiutage promenis en la tielnomata aleo de Akacioj342, ĉirkaŭ la granda Lago kaj en la aleo de reĝino Margerita, mi rudris Franciskan al la direkto de la Bulonja Arbaro. Ĝi faris al mi saman impreson kiel tiuj bestoĝardenoj, en kiuj videblas unu apud la alia diversaj vegetaĵaj aranĝoj, kontrastaj pejzaĝoj; en kiuj post monteto oni trovas kavernon, herbejon, rokaron, rivereton, fosaĵon, monteton, marĉon, konsciante ke ili tiele sinsekvas por tio, ke la spektebla vivo de hipopotamoj, zebroj, krokodiloj, himalajaj kunikloj, ursoj, ardeoj, tiel havu konvenan kondiĉon aŭ pitoreskan fonon; simile multaspekte la Bulonja Arbaro kunigis diversajn, fermitajn mondetojn: farmejo priplantita de amerikaj arboj, ruĝaj kverkoj imitanta agrikulturan bienon de Virginio sekvis post ĉe-laga abiaro aŭ alta arbejo, el kiu subite aperis en komforta felo, kun belaj, bestaj okuloj iu rapida promenantino – ĝi estis ĝardeno de virinoj; kaj – simile al la aleo de mirtoj en ‚Eneado’343 – por ilia plaĉo priplantite per unu sola arbospecio, la aleo de Akacioj estis la promenejo de famaj belulinoj. Kiel de fore la kulmino de la roko, de kiu ĝi plonĝos, plenigas per ĝojo infanojn, jam divenantajn ke ili baldaŭ vidos la orelfokon, longe antaŭ ol mi atingis la aleon de Akacioj, ilia bonodoro, kiu, ĉirkaŭen ŝvebante, de fore sentigis la proksimecon kaj la karakteron de forta kaj mola vegetaĵa individueco; iom poste, kiam mi pli proksimis, la apero de la supra parto de ilia malpeza, tro delikata, tro facile eleganta foliaro el maldika ŝtofo kaj koketa fasono, sur kiun centope eksidis floroj, kiel bandoj de flugantaj, vibrantaj, multekostaj parazitoj; kaj ankaŭ ilia ina, pasiva kaj dolĉa nomo al mi batigis la koron sed batigis per monduma deziro, kiel valso, kiu al aŭdanto memorigus nur nomojn de belaj gastinoj, kiujn la pordisto laŭte anoncas, kiam ili eniras la bal-salonon. Mi estis aŭdinta, ke mi vidos en tiu aleo elegantulinojn, kiujn, kvankam ili ne ĉiuj edziniĝis, oni menciis – samklase kun sinjorino Svan – per plejofte fikcia nomo; ĉi tiu nova nomo, se tian ili havis, funkciis kiel kaŝnomo, kiun homoj, kiuj en konversacio aludis ilin, nepre tradukis per la civila nomo por plena klareco. Pensante ke beleco – en la aparta klaso de ina eleganto – dependas je sekretaj leĝoj, pri kiuj ili ricevis konon per ia iniciĝo, ke ili kapablis ĝin realigi, mi antaŭakceptis kiel revelacion la aperon de ilia tualeto, de ilia ĉeval-tirata veturilo, de milo da detaloj, al kiuj mi fordonis plenan fidon, kiel internan animon, kiu unuigus la efemeran kaj ŝanĝiĝeman tuton, ĝin turnante al kohera artaĵo. Sed tiu, kiun mi vere volis vidi, estis sinjorino Svan, kaj mi atendis ŝian preterpason kun sama afekcio, kiun mi havus se pasus Ĵilberta, kies gepatroj, sorbinte same kiel ĉio, kio ŝin ĉirkaŭmondis, ŝian ĉarmon, en mia animo vekis tiom same amon, kiel ŝi mem, ja pli doloran maltrankvilon, ĉar ilia kontakto kun ŝi estis tiu interna, organa parto de ŝia vivo, kiun mi ne rajtis vidi; kaj fine vekis – ĉar mi baldaŭ poste sciis, kiel estos rakontite, ke ili malvolonte akceptis, ke mi estis kunludanto de la filino – tiun adoran senton, kiun homoj ĉiam havas al tiuj, kiuj uzas senbaran povon por ilin suferigi.