Al simpleco mi agnoskis unuarangecon en la sistemo de estetikaj meritoj kaj mondumaj prestiĝoj, kiam mi vidis, kiel sinjorino Svan piediris, korpe vestite per drapa robo laŭ pola fasono344, kape portante etan bireton ornamitan de lofofora flugilo, kun fasko de violoj ĉe la korsaĵo, haste, trairante la aleon de Akacioj kvazaŭ ĝi estus la simple plej oportuna vojo hejmen kaj respondante per palpebrumo al sinjoroj en veturiloj, kiuj, de malproksime rekoninte ŝian silueton, ŝin salutis, pensante ke neniu alia same ŝikas. Sed super simpleco plej altan rangon mi prefere donis al pompo, se, deviginte Franciskan, kiu terure lacis kaj diris ke la kruroj sub ŝi cedos, al unuhora surloka irado kaj venado, mi fine vidis, elveturanta el la aleo kiu venis de la pordo de la Kronprincino – por mi prezentante reĝan gloron, moŝtan alvenon, per kia neniu vera reĝino min poste same impresis, ĉar de ilia potenco mi havis nocion malpli nebulan kaj pli pozitivan – fluge tirata de du ardaj ĉevaloj, maldikaj kaj akraformaj kiel tiuj, kiuj figuras en desegnaĵoj de Konstanteno Gis345, portanta sur la benko dikegan koĉeron pelte vestitan kiel kozako apud eta grumo simila al la tigro de forpasinta Bodenor346, mi vidis – aŭ prefere mi sentis, dum ĝia formo sin premis en mian koron per neta kaj malfortiga vundo – imponan viktorion, kun celkonscie iom alta ĉasio kaj lasanta vidi tra sia lastmoda lukso aludojn al antikvaj formoj, en kiu duonkuŝe sidis sinjorino Svan, kun nun blonda hararo strekita de unu griza harstrio, kiun ĉirkaŭis maldika rubando plejofte florornamita per violoj, de kiu pendis longaj gazaj vualoj, mantenante malvokoloran sunombrelon, mienante ambiguan rideton, en kiu mi vidis nur bonvolon de alta moŝto sed kiu fakte enhavis la provokon de hetajro, kaj kiun ŝi milde klinis al la personoj, kiuj ŝin salutis. Ĉi tiu rideto envere diris al iuj: „mi bone memoras, estis ĝuinde!”, al aliaj: „mi tre deziris, kiel bedaŭrinde, ni estis malbonŝancaj!”, al aliaj: „tre volonte, mi ankoraŭ iom daŭrigos laŭ la vojo kaj, tuj kiam eblos, mi turniĝos al flanka aleo”. Kiam preterpasis nekonatoj, ŝi lasis tamen ĉe siaj lipoj revan rideton, kvazaŭ atende aŭ memore al amiko, pro kio homoj spontanee diris: „kiel bela ŝi estas!”. Kaj al iuj malmultaj viroj ŝi turnis akran, rigidan, timeman kaj malvarman rideton, kiu signifis: „Jes, maldelikatulo, mi scias ke vi perfide babilas, ke vi nepre devas klaĉi! Ĉu mi pri vi zorgas?” Kokelen preterpasis, parolante al kunpromenantoj, kiuj lin aŭskultis, kaj mane gestis al homoj en veturilo ampleksan teatristan saluton. Sed mi zorgis sole pri sinjorino Svan kaj mi ŝajnigis, ke ŝin mi ne vidas, antaŭsciante ke kiam ŝi atingos la lokon de la Kolombo-pafejo347, ŝi petos de la koĉero, ke li alflankigu kaj haltigu la veturilon, por ke ŝi piediru laŭ la aleo malsupren. Kaj en tagoj kiam mi sentis sufiĉan kuraĝon por pasi proksime de ŝi, mi kunvenigis Franciskan al tiu direkto. Post momento mi efektive vidis en la flanka piedirejo sinjorinon Svan, kiu paŝis renkonte al ni, lasante malantaŭ si ŝvebi la baskon de sia malvokolora robo, vestite, kiel plebanoj imagas reĝinojn, per riĉaj ŝtofoj kaj ornamoj, kiajn aliaj virinoj ne havis, jen kaj jen mallevante la okulojn al la tenilo de sia ombrelo, malmulte atentante ĉirkaŭajn homojn, kvazaŭ ŝia granda koncerno kaj celo estis korpa ekzerciĝo sen ia penso pri tio, ke homoj ŝin vidas, ke ĉies okuloj al ŝi turniĝas. Iafoje tamen, sin returnante por alvoki sian leporhundon, ŝi apenaŭ rimarkeble ronde ĉirkaŭokulis.
Eĉ tiujn, kiuj ŝin ne konis, atentigis ia tro granda aparteco aŭ ekstremeco – aŭ eble ia telepatia radiado, kiel tiuj, kiuj eksplodigis aplaŭdojn de malklera homamaso en la momentoj, kiam La Berma estis admirinda – pri tio, ke ĉi tiu virino estis fama. Ili demandis unu al la alia: „kiu ŝi estas?”, pri tio enketis eventuale ĉe preterpasanto, aŭ observis kaj provis memori ŝian tualeton, kiel helpilon por sciiĝi de pli bone informitaj amikoj, kiuj tuj donos la respondon. Aliaj promenantoj preskaŭ haltis, diris:
— „Ĉu vi scias, kiu ŝi estas? Sinjorino Svan! Ĉu vi ne konas? Odeta De Kresi.”
— „Ĉu Odeta De Kresi? Mi memoris iel ĉi tiujn malgajajn okulojn... Sed vidu, ŝi probable jam ne tiom junas! Mi memoras, ke mi gekuŝis kun ŝi en la tago, kiam Makmahono demisiis.”
— „Miaopinie vi prefere ne memorigu ŝin pri tio. Ŝi nun estas sinjorino Svan, edzino de ano de la klubo Ĵokeo kaj amiko de la princo de Kimrio. Ŝi cetere estas ankoraŭ admirinde bela.”
— „Jes, sed se vi konus ŝin tiuepoke – ŝi estis tiel ĉarma! Ŝi loĝis en tre stranga dometo plena je ĉiniaj objektoj. Mi memoras, ke nin ĝenis la bruo de vokado de la gazet-vendistoj, ŝi fine ellitigis min.”
Ne aŭdante la enhavon de komentoj, mi perceptis la obtuzan murmuron de fameco, kiu ŝin ĉirkaŭis. Mia koro antaŭbatis, kiam mi pensis ke post ankoraŭa mallonga momento ĉiuj ĉi homoj, inter kiuj mi bedaŭre rimarkis ke mankas unu miksrasa bankisto, kiu laŭ mia sento min malestimis, vidos ke juna nekonata viro, kiun ili ĝis tiam neniel atentis, salutas – ŝin verdire ne konante, sed mi kredis ke al tiu ago min rajtigis la rilato de miaj gepatroj kun ŝia edzo kaj la kamaradeco kun ŝia filino – tiun virinon, kies beleco, kontraŭmoreco kaj eleganto universale famis. Sed mi jam tre proksimis al sinjorino Svan, kaj mi tiam salute levis la ĉapelon per tiel granda, vasta, tiel longe tenata gesto, ke ŝi ne detenis sin de rideto. Ĉirkaŭuloj ridis. Siaflanke ŝi neniam vidis min kun Ĵilberta, ne sciis mian nomon, sed mi estis en ŝiaj okuloj – kiel la gardistoj de la arbaro aŭ la barko-luigisto aŭ la anasoj de la lago, al kiuj ŝi okaze ĵetis panpecojn – iu el la duarangaj, familiaraj, sennomaj personoj, same senaj je individua karaktero kiel teatraj statistoj, de ŝiaj enarbaraj promenoj. En iuj tagoj okazis ke mi ne vidis ŝin en la aleo de Akacioj, sed ŝin renkontis en la aleo de reĝino Margerita, al kiu iras virinoj, kiuj volas esti solaj, aŭ tion volas ŝajnigi; sola ŝi ne longe restis, al ŝi baldaŭ aliĝis iu amiko, ofte havanta surkape grizan cilindran ĉapelon, kiun mi ne konis, kaj kiu kun ŝi longe interparolis, dum iliaj du veturiloj sekvis.
Pro sia malsimpla konsisto la Bulonja Arbaro aspektas artefarita, ĝi estas ĝardeno laŭ bestostuda aŭ mitologia senco, kaj ĉi tiun malsimplecon mi retrovis ĉi-jare, ĝin trairante sur la vojo al Trianono348 en iu el la unuaj matenoj de la novembra monato, kiam en Parizo, en domoj, la proksimeco kaj la neatingebleco de aŭtuna pejzaĝo, kiu tro rapide forpasas sen ke oni ĝin kontemplis, kaŭzas sopiron, kvazaŭ febran ardon por velkaj folioj, kiu en ekstrema okazo malebligas dormadon. En mia fermita ĉambro ili de unu monato ĝene aperadis – alvokite de mia deziro por ilin vidi – inter mia penso kaj ajna objekto, al kiu mi ĝin direktis, kaj kirle moviĝis, kiel tiuj flavaj makuloj, kiuj iafoje senkonsidere al tio, kion oni rigardas, senĉese moviĝas antaŭ la okuloj. Kaj tiumatene, ne plu aŭdante kiel en antaŭaj tagoj la sonon de falanta pluvo, vidante ke suna vetero ridetas el la anguloj de la kuntiritaj kurtenoj, kiel el la anguloj de fermita buŝo likiĝas la sekreto de ĝia feliĉo, mi sentis ke flavajn foliojn mi povos rigardi, tralumataj, en ilia plej alta beleco; kaj, same nekapabla min deteni de ekskurso al arbaro, kiel antaŭ longe, kiam vento brue blovis en mia kameno, min deteni de vojaĝo al marbordo, mi eliris ale al Trianono, kun la Bulonja Arbaro kiel unua trapasejo. Estis tiam la horo kaj la sezono kiam ĉi tiu arbaro ŝajnas plej diversa, ne nur ĉar ĝi pli dividiĝas, sed ankaŭ ĉar tio okazas laŭ novaj limoj. Eĉ en senarbejoj, de kiuj oni povas vaste ĉirkaŭrigardi, jen kaj jen, fronte al malhelaj, foraj makuloj de senfoliaj aŭ ankoraŭ somer-foliaj arboj, duobla vico de brikkoloraj hipokaŝtanarboj ŝajne estis, kvazaŭ sur ankoraŭ nur skizita bildo, la sola kolora makulo, kiun la pentristo almetis, dum ceterajn aĵojn li ankoraŭ ne kolorigis, kaj ili elmetis la rektecon de sia aleo al hela lumo oportune por la mallonga promeno de homaj figuretoj, kiuj nur poste alpentriĝos.