Выбрать главу

Kiel ĉion, kio proksimis al Odeta kaj tiel iĝis peraĵo, tra kiu li vidis ŝin, per kiu li parolis kun ŝi, li ŝatis la verdurenan societon. En tiu loko, kiel en la kirlo de ĉiuj amuzaĵoj, kunmanĝoj, muzikadoj, ludoj, maskofestoj, kamparaj ekskursoj, teatraj spektadoj, eĉ de la maloftaj grandaj vesperoj aranĝitaj por la teduloj, estis la ĉeesto de Odeta, la vido de Odeta, interparoloj kun Odeta, kiujn al Svan, lin invitante, la paro Verduren malavare donis; li pli plezure restis en ĉi tiu eta rondo, ol en ajna alia kompanio, kaj li penis al ĝi atribui realajn kvalitojn, ĉar li tiel imagis, ke li pro inklino ĝin frekventos dum sia tuta cetera vivo. Efektive ne aŭdacante pensi, ke li ĉiam amos Odetan – li timis, ke li ne kredos tion – li almenaŭ penis supozi, ke li ĉiam frekventos la verdurenan rondon (kontraŭ ĉi lasta aserto lia prudento unuavide havis malpli multajn teoriajn argumentojn), li revis, ke li ĉiam plu renkontos Odetan ĉiuvespere; tio ne estis sama afero, kiel ĉiama amosento, sed tiutempe, dum li amis ŝin, li ne postulis pli, ol kredi, ke li neniam ĉesos vidi ŝin. „Kia agrabla societo” li ofte pensis „finfine homoj tie agas laŭ la ĝusta maniero! Ili estas pli inteligentaj, pli aprezemaj, ol homoj ordinare estas en la mondumo. Kian sinceran ŝaton de pentrarto, de muziko malgraŭ kelkaj iom ridindaj troigoj, havas sinjorino Verduren! Ŝi tiom pasie scivolas pri verkoj, tiom deziras komplezi artistojn! Ŝi havas malĝustan nocion pri la mondumo, sed siaparte mondumanoj havas tre malverajn ideojn pri belartistaj medioj! Mi eble ne bezonas kontentigi alteflugajn aspirojn per konversacio, sed ĉiuokaze mi tre agrable kunestas kun doktoro Kotar, kvankam li faras konsternajn vortludojn. Kaj la pentristo – li ja parolas malagrable tromemfide, kiam li volas mirigi homojn, sed li estas inter la plej inteligentaj homoj, kiujn mi renkontis. Kaj precipe oni tie sentas liberecon, oni agas sen trudoj, laŭvole, sen formalaĵoj. Kiom da bona humoro oni disdonas ĉiutage en tiu domo! Entute krom en kelkaj esceptaj okazoj mi ĉiam vizitos prefere tiun lokon. Mi establos tie kun la tempo ĉiam pli mian kutiman vivon.”

Ĉar la kvalitoj, kiujn li kredis propraj al la paro Verduren, estis nur ia postkoloro de la plezuroj, kiujn lia amo por Odeta en ilia domo trovis, tiuj kvalitoj iĝis pli seriozaj, pli profundaj, pli vivnecesaj, laŭmezure kiel tiuj plezuroj iĝis tiaj. Ĉar sinjorino Verduren iafoje donis al Svan tion, kio sole konsistigis por li feliĉon, kiel ekzemple en iu vespero, en kiu li angoris pro tio, ke Odeta interparolis kun iu gasto pli multe ol kun aliaj, kaj li, tiukaŭze incitite, ne volis propramove demandi, ĉu ŝi foriros kun li, sinjorino Verduren al li liveris repaciĝon kaj ĝojon, spontanee dirante: „Odeta, vi forveturos kun sinjoro Svan, ĉu ne?”, aŭ aliokaze en la tempo kiam somero proksimiĝis, kaj li kun zorgo antaŭpensis, ĉu Odeta eble ie somerumos sen li, ĉu li ne plu vidos ŝin ĉiutage, sinjorino Verduren baldaŭ invitis ilin ambaŭ al restado en sia kampara domo – Svan, nekonscie lasante dankemon kaj ĝuemon enŝteliĝi en lian rezonpovon kaj influi liajn ideojn, eĉ disbabilis, ke sinjorino Verduren estas grandanima. Se pri ia tre afabla aŭ alte kapabla persono parolis al li eksa kunlernanto el la Luvra Lernejo217, li respondis: „mi senhezite preferas la societon de gesinjoroj Verduren”, kaj kun soleno kiu novis en lia tono: „ili estas grandanimuloj, kaj grandanimeco estas finfine la sola kvalito, kiu en ĉi tiu mondo gravas kaj homon eminentigas. Estas klare, ke homoj disiĝas en du klasojn: la klason de grandanimuloj kaj la klason de aliuloj, kaj mi nun estas en vivaĝo, en kiu necesas elekti partion, definitive decidi, kiun oni amos, kiun oni ne ŝatos, resti kun tiuj, kiujn oni amas, kaj kompense por la tempo perdita kompanie de la aliaj, al la unuaj fideli ĝis la morto. Nu...” li aldiris kun la malforta aldona emocio, kiun oni sentas tiam, kiam malgraŭ ne plene klara prikonscio oni diras ion ne pro ĝia vereco, sed pro la plezuro, kiun la diro kaŭzas, en la propra voĉo sonante, kvazaŭ ĝi venus de iu alia aŭ de alia loko „estas decidite, mi elektis amon al tiuj, kiuj havas grandaniman koron, kaj vivon en societo de grandanimuloj. Vi demandas, ĉu sinjorino Verduren vere inteligentas. Mi asertas, ke ŝi per agoj pruvis ke ŝi havas noblan koron, altan animon, kiuj troveblas nur ĉe tiuj – certe tion vi ne negos – kiuj egale altas per sia pensopovo. Certe ŝi havas profundan komprenon pri belartoj. Sed ne en ĉi tiu kampo ŝi estas plej admirinda: iuj etaj, lerte, delikate bonaj agoj, kiujn ŝi plenumis favore al mi, iuj geniaj komplezoj, iuj familiare sublimaj helpoj montras ŝiaflanke pli profundan komprenon de la vivo, ol ajna filozofia disertaĵo.”