Iafoje li esperis, ke ŝi mortos sen suferoj pro akcidento, en iu el la oftaj okazoj kiam de matene ĝis vespere ŝi promenis tra la stratoj, sur la vojoj. Kaj kiam ŝi revenis sen vundo aŭ damaĝo, li admiris, ke la homa korpo tiel elastas kaj fortas, ke ĝi konstante fortenas, evitas danĝerojn ĉirkaŭe minacantajn (Svan, de kiam lia sekreta deziro lin instigis al ilia inventaro, juĝis ilin apenaŭ nombreblaj), kaj sekve ebligas al vivuloj, ke ili ĉiutage sin dediĉas preskaŭ tute senpune al siaj mensogaj entreprenoj kaj al persekutado de plezuro. Kaj Svan sentis, ke li kore tre proksimas kun Mehmedo la 2a, kies portreton far Ĝentilo Belini li ŝatis, kaj kiu, sentante ke li freneze enamiĝis al iu el siaj edzinoj, ŝin ponarde mortigis por – naive rakontas la venecia vivhistoriinto – regajni sian spiritan liberecon. Poste li indignis kontraŭ si mem pro tio ke li zorgis nur pri sia propro, kaj la spertitaj suferoj al li ŝajnis neniel kompatindaj, ĉar li siaparte tiel malalte taksis la vivon de Odeta.
Li ne povis de ŝi definitive disiĝi, sed se li almenaŭ vidus ŝin konstante, lia doloro fine kvietiĝus, lia amo eble ĉesus. Kaj tial ke ŝi ne volis porĉiame forlasi Parizon, li deziris, ke ŝi neniam forvojaĝu. Manke de tio li tamen sciis, ke ŝia sola granda, ĉiujara foresto estis planita por aŭgusto kaj septembro, kaj li do havis plurmonatan antaŭtempon por solvi la maldolĉon de tiu scio en la tutan venontan tempon, kiun li anticipe konis, kaj kiu, konsistante el tagoj analogaj al la nunaj, diafane kaj malvarme cirkulis en lia animo, en kiu ĝi tenis malĝojon konstanta sed ne igis suferojn tro akraj. Sed tiu enanima estonteco, tiu senkolora kaj libera rivero – jen unu sola parolo de Odeta ĝin ĵus atingis kaj simile al glaci-bloko ĝin senmovigis, malrapidigis ĝian fluecon, ĝin plene frostigis; kaj Svan sentis subite, ke grandega kaj nefendebla maso lin plenigas kaj premas la internajn vandojn de lia memo, ĝin kondukante al krevo: ĉar Odeta diris kun rideta kaj malica rigardo, lin observanta: „Forŝevilo faros belan vojaĝon je pentekosto, li vizitos Egiption” kaj Svan tuj komprenis ke la signifo estas: „pentekoste mi vojaĝos al Egiptio kun Forŝevilo”. Efektive se kelkajn tagojn poste Svan al ŝi diris: „nu, pri la vojaĝo, kiun – vi diris – vi faros kun Forŝevilo...” ŝi senpripense respondis: „jes, karuleto, ni ekvojaĝos je la 19a de la monato, ni sendos al vi fotografaĵon de la piramidoj”. Tiam li volis ekscii, ĉu ŝi havas amrilaton kun Forŝevilo, li volis ŝin mem pri tio demandi. Li ne dubis ke pro sia superstiĉemo iajn ĵurrompojn ŝi ne faros, kaj plie la timo, kiu lin ĝis tiam detenis, ke tiaj demandoj incitos Odetan, ke ŝi pro tio malamos lin, ne plu ekzistis nun, kiam li ĉesis esperi, ke ŝi lin denove amos.
Iun tagon li ricevis nesubskribitan leteron, en kiu la skribinto asertis ke Odeta estis amdonantino de multegaj viroj, inter kiuj kelkaj estis nomitaj, interalie Forŝevilo, sinjoro De Breote kaj la pentristo, ankaŭ de virinoj, kaj ke ŝi vizitis amorhotelojn. Lin turmentis la penso, ke inter liaj amikoj estis homo, kiu al li sendis tian leteron, ĉar iuj detaloj en ĝi komprenigis ke la skribinto familiare konis lian vivon. Li pripensis, kiu povis esti tiu homo. Sed li kutime ne inklinis al suspektado de sekretaj faroj flanke de homoj aŭ de agoj sen evidenta rilato al iliaj diroj. Kaj kiam li volis diveni, ĉu li serĉu sub la ekstera karaktero de sinjoro De Ŝarlus, de sinjoro De La Lomoj, de sinjoro De Orsan la nekonatan originon de tiu malnoblaĵo, tial ke ĉiu el tiuj viroj antaŭ li neniam aprobis la uzon de sensubskribaj leteroj kaj ĉiuj iliaj diroj male implicis ke ili tion malaprobas, li ne trovis indikon, kiu asignus tiun fiaĵon al la personeco de iu el ili, plikredinde ol al alia. La karaktero de sinjoro De Ŝarlus estis eble strangeta sed fundamente bona kaj afabla; tiu de sinjoro De La Lomoj estis iom seka sed sana kaj malhipokrita. Kaj se pri sinjoro De Orsan temis, Svan memoris, ke li eĉ en ege malĝojaj cirkonstancoj estis la homo, kiu al li venis kun plej konvena parolo, plej diskreta kaj takta sinteno. Li tial ne povis kompreni, ke oni cetere misfamigis sinjoron De Orsan pro la supoze malhonora rolo, kiun li havis en sia rilato kun riĉa ino, kaj ĉiufoje kiam Svan pensis pri li, li devis ignori ĉi tiun malbonan famon, kiu malakordis kun multo da certaj atestaĵoj pri lia delikata sinteno. Momente Svan sentis, ke lia menso estas nebuliĝanta kaj li deturnis sian penson serĉe al iom da klareco. Poste li ankoraŭ kuraĝis reveni al la temo. Sed, ĵus malsukcesinte en la kulpigo de iu konato, li nun devis suspekti ĉiun. Entute sinjoro De Ŝarlus lin ŝatis, estis bonkora. Sed li estis nervomalsana, eble li ploros morgaŭ eksciante ke Svan malsanas, sed hodiaŭ pro ĵaluzo, pro kolero, pro ia subite lin reganta humoro li deziris al li malutili. Ja, tiuspecaj homoj estas la plej timindaj. Certe la princo De La Lomoj ne amis Svan-on, kiel lin amis sinjoro De Ŝarlus. Sed ĝuste pro tio li ne havis en siaj rilatoj kun li similajn mishumoriĝojn; kaj li estis ja viro kun malvarma karaktero, sed same malkapabla por grandaj malicaĵoj kiel por grandiozaj agoj. Svan pentis, ke li ne konservis en la vivo amikecon ekskluzive kun tiaj homoj. Tuj poste li pripensis, ke tio, kio detenas homojn de malbonaj agoj al proksimuloj, estas bonkoreco, ke li finkonsidere povas kompreni nur karakterojn similajn al sia propra, kiel estis – per sia sentimentala flanko – tiu de sinjoro De Ŝarlus. La nura penso pri tia ĉagrenaĵo kontraŭ Svan lin indignigus. Sed pri senemocia viro kun alispeca intima konsisto, kia estis la princo De La Lomoj – kiel li povus antaŭvidi, al kiuj agoj lin eventuale instigos esence aliaj intencoj? Bonkoreco estas la plej grava afero, kaj ĝin sinjoro De Ŝarlus certe havis. Ankaŭ sinjoro De Orsan ĝin ne malhavis, kaj lia sincera kvankam ne intima rilato kun Svan, naskite de la agrablo kiun pro samopinieco pri ĉiaj aferoj ili ricevis de komuna konversacio, estis pli kvieta ol la afekcia inklino de sinjoro De Ŝarlus, kiu kapablis pro pasio ekstreme agi, ĉu bone, ĉu malbone. Se entute iu laŭ la sento de Svan lin ĉiam komprenis kaj delikate amis, tiu estis sinjoro De Orsan. Jes, sed kio pri la malhonora vivmaniero, kiun li laŭdire havis? Svan bedaŭris, ke li ĝin ne enkalkulis, ke li ofte konfesis en ŝerca tono, ke li neniam sentis tiel viglan emon al simpatio kaj estimo, ol sociumante kun kanajlo. Ne vane – li nun pensis – homoj, de kiam ili juĝas siajn proksimulojn, tion faras laŭ iliaj agoj. Nur tio estas konsiderinda, kaj neniom la diroj, la pensoj. Sinjoroj De Ŝarlus kaj De La Lomoj havu tiun aŭ tiun mankon – ili tamen restas honestuloj. Mankojn sinjoro De Orsan eble malhavas, sed honestulo li ne estas. Li eble plian fojon malbone agis. Poste Svan suspektis Remion, kiu tamen la leteron povus nur al iu inspiri, sed ĉi tiu supozo momente ŝajnis al li trafa. Unue Remio havis kialojn por rankoro al Odeta. Due oni ne blindiĝu pri tio, ke servistoj, vivante en malpli alta kondiĉo, alimagante al bonhavoj kaj misaĵoj de la mastroj fantaziajn riĉaĵojn kaj mismorojn, pro kiuj ili envias kaj malestimas ilin, nature agas alie ol faras homoj de la alta socio. Li suspektis ankaŭ mian avon. Kiam Svan petadis lin pri helpo, ĉu li ne ĉiufoje rifuzis? kaj pro sia burĝa idearo li eble kredis, ke tiel li agas bonfare al Svan. Ĉi tiu suspektis plie ankaŭ Bergoton, la pentriston, gesinjorojn Verduren, preterpense laŭdis ankoraŭfoje la sagacon de mondumanoj – ke ili ne konsentas frekventi tiun artistan medion, en kiu tiaj aferoj estas eblaj, eble eĉ fiere konfesataj sub la nomo
bonaj ŝercoj; sed li memoris diversajn ekzemplojn de rektanimeco ĉe homoj de la bohemia vivo, kaj ilin komparis kun la elturniĝoj, la preskaŭaj trompoj, al kiuj manko de mono, luksamo, koruptiĝo pro plezuravido ofte kondukas nobelojn. Nu, tiu sensubskriba letero pruvis, ke inter liaj konatoj estis homo kapabla por fiaĵo, sed li ne vidis pravigon por ke lia fieco estu kaŝita en subtavolo de la karaktera grundo – kiun aliuloj ne travidas – pli probable de afabla ol de malvarma homo, de artisto ol de burĝo, de alta sinjoro ol de lakeo. Laŭ kia juĝilo oni juĝu homojn? Entute inter la personoj, kiujn li konis, ĉiu estis eventuale suspektinda pri misaĵo. Ĉu li ĉesigu la rilatojn kun ĉiuj? Lia menso malklariĝis; li du-aŭ-trifoje mane frotis sian frunton, poŝtuke viŝis la lensojn de siaj nazpinĉaj okulvitroj, kaj pensinte ke finfine homoj de sama socia kaj persona valoro, kiel li, amike rilatas kun sinjoro De Ŝarlus, kun la princo De La Lomoj kaj kun la aliaj, li konkludis, ke tio eble ne signifas, ke fiaĵon ili ne kapablas, sed ke almenaŭ estas normalo de socia vivo, al kiu ĉiu akomodiĝas, ke oni sociumu kun aliaj homoj, kiuj eble tiajn agojn kulpas. Kaj li plu manpremadis kun ĉiuj ĉi amikoj, pri kiuj li momente malfidis, kun jena pure formala sindeteno, ke ili eble provis lin peli al malespero. Pri la enhavo mem de la letero li ne zorgis, ĉar neniu el ĝiaj akuzoj kontraŭ Odeta ŝajnis iel verŝajna. Svan simile al multaj homoj havis nelaboreman menson kaj malmultan fantazion. Li plene sciis la ĝeneralan veraĵon, ke la vivoj de homoj enhavas multegajn kontrastojn, sed pri ĉiu unuopa homo li imagis la parton de lia vivo, kiun li ne konis, tute samkonsista kun la parto, kiun li konis. Tion, kion homoj antaŭ li prisilentis, li imagis laŭ tio, kion ili senkaŝe diris. En la momentoj, kiam Odeta apudis lin, se ili kune komentis krudan agon faritan aŭ krudan senton elmontritan de alia homo, ŝi mallaŭdis ĝin konforme al la samaj reguloj pri deco, kiujn Svan ĉiam aŭdis deflanke de siaj gepatroj kaj al kiuj li propravice konformiĝis; kaj ŝi ordigis siajn florojn, poste trinkis tason da teo, demandis pri liaj artologiaj esploroj. Svan vastigis do ĉi tiun rutinan iron de aferoj al la tuta cetera vivo de Odeta, li ripetis la samajn gestojn, kiam li imagis, kiel ŝi agas malproksime de li. Se oni al li bildigus ŝin tia, kia ŝi estis, pliĝuste kia ŝi longatempe estis kun li, sed kompanie kun alia viro, li suferus, ĉar ĉi tiu bildigo al li ŝajnus versimila. Sed ke ŝi vizitus amorperistinojn, partoprenus en orgioj de virinoj, vivus laŭ la kanajla maniero de la socia feĉo – kia sensenca fantazio, kies realecon dank' al dio forneis la krizantemoj, kiujn li povis imagi, la sinsekvaj teumadoj, la bonmorismaj skandaliĝoj! De temp' al tempo li tamen komprenigis al Odeta ke iuj pro malico al li rakontadis ĉiun ŝian agon, kaj uzante por tia kredigo sensignifan sed veran anekdoton, kiun li hazarde eksciis, kvazaŭ ĝi estus sola eta elemento, kiun li kontraŭvole vidigus inter multaj aliaj el la panoptiko pri la vivo de Odeta kiun li kaŝe havis enmense, li malrekte supozigis, ke li havas informojn pri aferoj, kiujn li reale ne sciis kaj eĉ ne suspektis, ĉar kiam ofte li admonis Odetan, ke ŝi ne masku la veron, lia vera, konscia aŭ ne-konscia celo estis, ke ŝi diru al li ĉion pri siaj agoj. Certe, kiel li asertis al Odeta, li ŝatis veremon, sed li ŝatis ĝin kiel periston, kiu lin konstante informus pri la vivo de la amatino. Lia ŝato al veremo estis do destinita al lia propra avantaĝo, kaj lin ne igis pli bona. La vero, kiun li rigardis kara, estis tiu, kiun al li diros Odeta, sed li mem por tiun veron konfesigi ne malakceptis la helpon de mensogo – dum mensogon li konstante prezentis al Odeta kiel rimedon, kiu kondukas ĝian uzanton al morala degenero. Li mensogis egale kiel Odeta, ĉar li estis ja pli malfeliĉa ol ŝi, sed ne malpli egoisma. Kaj ŝi, aŭdante kiel Svan rakontas al ŝi mem diversajn agojn, kiujn ŝi plenumis, al li rigardis kun misfida kaj – por ĉia eventualo – ofendita mieno, tiel ke ŝi ne humiliĝu kaj ne ruĝiĝu pro siaj agoj.