— „Odeta” li diris „karulino, mi scias, ke mi premas vin, sed necesas ke mi vin pridemandu. Ĉu vi memoras la ideon, kiun mi havis pri vi kaj sinjorino Verduren? Diru al mi, ĉu tio okazis kun ŝi aŭ kun alia ino.”
Ŝi kapneis grimacante per la buŝo laŭ maniero, kiun ofte uzas homoj por signifi ke ili ne iros, ke tio tedas ilin responde al iu, kiu ĵus demandis: „ĉu vi venos por spekti la preterpason de la rajda trupo, ĉu vi ĉeestos la revuon?” Sed ĉi tia kapsigno kutime asignata al okazontaĵo ĝuste tial allasas iom da dubo super la forneo de okazintaĵo. Plie ĝi aludas al rifuzo pro persona prefero, ne pro malaprobo aŭ morala neeblo. Vidante kiel Odeta tiamaniere signis ke la supozo malĝustas, li komprenis ke ĝi eble ĝustas.
— „Mi jam diris al vi, vi scias tion” ŝi diris kun incitita kaj malfeliĉa mieno.
— „Jes, mi scias, sed ĉu vi certas? Ne diru: ‚vi scias tion’, diru: ‚mi neniam faris tian aferon kun iu ajn virino.’”
Ŝi ripetis kiel parkeraĵon per ironia tono kaj kvazaŭ ŝi volis per tio sin liberigi de lia ĉeesto:
— „Mi neniam faris tian aferon kun iu ajn virino.”
— „Ĉu vi ĵuros tion je via medalo de Nia-Sinjorino en Lageto?”
Svan sciis, ke Odeta ne ĵuros malveraĵon je la nomo de ĉi tiu medalo.
— „Ho, vi tiel malfeliĉigas min!” ŝi ekkriis, evitante per subita korpa rektiĝo la premon de lia demando. „Ĉu vi baldaŭ ĉesos? Kio estas kun vi hodiaŭ? Ĉu vi decidis, ke mi nepre vin malamu, vin malamegu? Jen – mi estis en favora humoro por ĝui la tempon kun vi, kiel antaŭe, kaj tiamaniere vi dankas!”
Sed ŝin ne forlasante, kiel ĥirurgo atendanta la finon de spasmo, kiu lin devigas al paŭzo en operaciado sed ne rezignigas:
— „Vi malprave supozas, ke mi koleros al vi eĉ malpleje, Odeta” li diris kun persvada kaj mensoga mildeco. „Mi parolas al vi nur pri tio, kion mi scias, kaj ĉiam mi scias multe pli, ol diras. Sed vi sole povas mildigi per konfeso tion, pro kio mi malamas vin dum ĝin al mi denuncis nur aliaj homoj. Mian koleron al vi ne kaŭzas viaj agoj, mi pardonas ilin ĉiujn al vi pro mia amo, sed via malsincero, via sensenca malsincero pro kiu vi obstine neas aĵojn, kiujn mi scias. Kiel mi ankoraŭ amu vin, kiam mi vidas ke vi daŭre asertas, ĵuras aferon, kiu – mi scias – estas malvera? Odeta, mi petas, ne plu longigu ĉi tiun momenton, kiu estas turmenta por ni ambaŭ. Se vi volas tion, ĝi finiĝos ene de sekundo, vi estos por ĉiam je ĝi libera. Diru al mi je la nomo de via medalo ĉu vi faris aŭ ne faris tiajn aferojn.”
— „Tion mi ne scias, ne plu scias” ŝi kolere ekkriis „eble antaŭ longe, ne bone sciante, kion mi estis faranta, eble du-aŭ-tri-foje.”
Svan estis konsiderinta ĉiujn eblajn situaciojn. La realo estis do afero, kiu ne rilatis al eblaj situacioj, same kiel bato de tranĉilo senrilatas al la etaj moviĝoj de nuboj super la kapo de la bat-ricevinto, ĉar ĉi tiuj vortoj „du-aŭ-trifoje” signis lian koron per ia krucoforma skrapvundo. Estis tre strange ke ĉi tiuj vortoj „du-aŭ-trifoje”, nuraj vortoj, vortoj elparolitaj tra la aero, de malproksime, povas tiel disŝiri ies koron, kiel se ili vere ĝin tuŝus, strange ke ili malsanigas, kiel veneno kiun iu enprenus. Svan pretervole memoris la frazon, kiun li aŭdis ĉe sinjorino De Santeŭverto: „ĝi estas la plej impresa afero, kiun mi vidis depost la turniĝantaj tabloj”. La sufero, kiun li nun sentis, similis al nenio, kion li pli frue antaŭvidis. Ne nur ĉar en la tempo de plej intensa siaflanka suspektemo li malofte imagis tian ekstremon de malbono, sed ĉar kiam li imagis tiun aferon, ĝi restis nebula, malcerta, sena je la aparta teruro, kiu sonis en la vortoj „du-aŭ-trifoje”, sena je tiu propraspeca kruelo malsimila al ĉio antaŭe konata – kiel malsano, kiu trafas homon unuafoje. Tamen ĉi tiu Odeta, de kiu venis la malbono, ne estis al li malpli kara, male estis pli atentinda, kvazaŭ la sufero, ju pli ĝi grandiĝis, samtempe des pli grandigis la karecon de la dolor-mildigilo, de la kontraŭveneno, kiun sole ĉi tiu virino disponis. Li volis ŝin pli zorge flegi, kiel malsanon, kies akuteco subite montriĝas. Li volis, ke la naŭza afero, kiun ŝi laŭkonfese faris „du-aŭ-trifoje”, neniam okazu denove. Por tio li devos gardi Odetan. Laŭ iom ofta aserto oni, sciigante al amiko la misagojn de lia amatino, nur tion atingas, ke li pli proksimiĝas al ŝi ĉar li ne kredas je ili – sed multe pli efike, se li kredas! „Sed” pensis Svan „kiel mi povos ŝin gardi?” Li eble povis ŝin deteni de iu aparta virino sed ĉirkaŭe estis centoj da aliaj, kaj li komprenis, kia malsaĝo frapis lin, kiam li ekdeziris – en la vespero kiam li ne trovis Odetan ĉe gesinjoroj Verduren – posedi ŝin, posedi alian homon – kio ne eblas. Por la savo de Svan ekzistis sub la novaj suferoj, kiuj enrompis en lian animon kiel bando de fremdaj atakantoj, pli malnova, pli milda kaj silente agema fundamento, simila al ĉeloj de vundita organo, kiuj tuj eklaboras por la reteksado de difektita histo, simila al muskoloj de senmovigita membro, kiuj penas regajni sian moviĝ-povon. Ĉi tiuj pli malnovaj, pli indiĝenaj loĝantoj de lia animo pormomente direktis la tutan energion de Svan al tiu obskure ripara laboro, kiu al resaniĝanto, al operaciito donas iluzian impreson de ripozo. Male ol kutime okazis, la loko en kiu plenumiĝis ĉi tiu malstreĉiĝo pro senforteco ĉi-foje malpli estis la cerbo, ol la koro. Sed ĉiuj aferoj de la vivo, kiuj unufoje okazis, emas rekreiĝi, kiel mortanta besto, kiun denove movas skuo de konvulsio, kiu ŝajnis jam finita – sur la momente indulgatan koron de Svan la sama sufero per si mem revenis kaj reskrapis la saman krucon. Li nun memoris tiujn luno-helajn noktojn, en kiuj, duonkuŝe en sia viktorio kiu lin vojigis al la strato Laperuz, li volupteme en si florigis la emociojn de enamiĝinto, ne divenante per kia venena frukto ili fatale maturiĝos. Sed ĉiuj ĉi pensoj daŭris nur sekundon, la necesan tempon por ke li alpremu la manon al sia koro, retrovu la spir-povon kaj sukcesu kaŝi sian turmentiĝon sub rideto. Li jam daŭrigis sian demandadon. Ĉar lia ĵaluzo, kiu pli penis, ol pretus peni malamiko, por havigi al li la komocion de ĉi tiu bato, por plene sentigi al li la plej akran doloron, kiun li ĝis tiam spertis – tiu lia ĵaluzo juĝis, ke li ankoraŭ ne sufiĉe suferis kaj serĉis kielon, por ke li ricevu plian, pli tranĉan vundon. Kvazaŭ en figuro de malbona dio la ĵaluzo de Svan lin inspiris kaj pelis al pereo. Ne pro lia propra sinteno, sed pro tiu de Odeta, lia turmento en la unua momento ne plifortiĝis.
— „Karulino” li diris „mi jam finas, ĉu tio okazis kun persono, kiun mi konas?”
— „Tute ne, mi povas ĵuri, kaj cetere, ŝajnas al mi ke mi troigis, mi ne iris ĝis tia ekstremo.”
Li ridetis kaj daŭrigis:
— „Tiel estas; ne tre gravas sed bedaŭrindas, ke vi ne povas diri al mi la nomon. Se mi povus bildigi la homon, mi dank' al tio ne plu pensus pri la okazaĵo. Mi diras tion por via sciiĝo, mi ne plu tedos vin per ĉi tiu temo. Estas tiel trankvilige, kiam oni povas ion al si bildigi. Estas teruraj nur tiuj aferoj, kiujn oni ne povas imagi. Sed vi estis tiel afabla, mi ne volas vin lacigi. Mi dankas vin elkore pro la trankviligo, kiun vi donis al mi. Nun estas finite. Nur ankoraŭ ĉi tion: antaŭ kiom longe?”