Выбрать главу

Ivan Efremov

TAIS EL ATENO

Kelkaj notoj de la tradukinto

La romano estas tradukita laŭ la aŭtora redakcio, unuafoje publikigita en la 1993-a jaro en la sesa volumo de la verkaro de Efremov. Antaŭ tio la romano estis eldonata en mallongigita redakcio, en kiu konas la libron plej multaj rusaj legantoj. Tial ili ne miru, trovante en la traduko kelkajn liniojn, alineojn, kaj fojfoje eĉ paĝojn, kiuj mankas aŭ estas malsamaj en la konata al ili rusa teksto.

En la traduko troveblas multaj nekonataj, registritaj en neniu vortaro, vortoj, pruntitaj el la helena, same kiel en la originalo. Ili estas esperantigitaj plejparte per anstataŭigo de helenaj finaĵoj per la esperanta «-o». Personaj kaj geografiaj nomoj estas esperantigitaj konforme al PIV, krom okazoj, kiam la formo, donita de PIV, estas dubinda (Rao anstataŭ konfuza PIV-a Reo), aŭ kiam la aŭtoro mem intence uzis ne tradician latinigitan formon, sed la pli proksiman al la helena (Bukefalo, Likeo anstataŭ tradiciaj Bucefalo, Liceo).

En la aŭtora redakcio ekzistas neniuj klarigaj rimarkoj, dum en la populara mallongigita redakcio ekzistas kelkaj. En la traduko plej granda parto de tiuj rimarkoj estas konservita, kaj en kelkaj speciale malklaraj okazoj estas aldonitaj rimarkoj de la tradukinto.

Aŭtora antaŭparolo

La romano «Tais el Ateno» baziĝas sur la historia epizodo, konata laŭ antikvaj fontoj: la forbruligo de Persepolo — unu el ĉefurboj de la Persa regno — fare de la fama atena hetajro, kiu partoprenis en la ekspedicio de Aleksandro de Makedonujo. Tiun ĉi epizodon iutempe negadis burĝaj historiistoj, inklude eĉ tiom grandan scianton de la epoko de Aleksandro, kiel W. Tarn.

Modernaj esploristoj — kaj inter ili ankaŭ tia aŭtoritatulo, kiel M. Wheeler, restarigas la verecon de la epizodo. M. Wheeler en sia libro «Flamo super Persepolo», publikigita antaŭnelonge kaj ĵus eldonita ruslingve, donas nesenhumuran klarigon de la prisilentado de la rolo de Tais fare de Tarn kaj similaj sciencistoj. La puritanaj Viktorin-epokaj opinioj de Tarn kun bigota burĝa «moralo» ne permesis al li atribui tiom grandan valoron al la «pastrino de amoro», kiel oni konsideris en liaj tempoj la hetajrojn.

Estas notinde, ke antaŭe, en la fino de la XVIII-a jarcento, en la sama Britio opinioj pri tio estis multe pli liberaj kaj historie pli ĝustaj. Pri tio atestas, ekzemple, pentraĵo de J. Reynolds de la 1781-a jaro, montranta aktorinon kun torĉo en la mano en rolo de Tais, bruliganta Persepolon.

En bonega beletra-historia biografio de Aleksandro la Granda, verkita de G. Lamb, en monografio de A. Bonnar al Tais estas donita konvena loko.

Ne ekzistas kaŭzoj dubi pri veremo de Plutarĥo, Ariano, Diodoro kaj ceteraj antikvaj aŭtoroj, rakontantaj pri ŝi.

Preskaŭ ne ekzistas informoj pri sorto de Tais post la morto de Aleksandro kaj pri ŝia reveno en Egiptujon kun Ptolemeo. A. Bonnar, G. Lamb kaj ceteraj asertas, ke Tais «ludis rolon de imperiestrino en Memfiso», nemalmultaj aŭtoroj plene ignoras ŝian ekziston.

La elekto de la epoko por tiu ĉi romano estis farita ne hazarde, tamen ankaŭ ne tute sub influo de la mirinda persono de Aleksandro de Makedonujo. Min interesis lia tempo kiel la kriza momento de la historio, la transiro disde la feroca naciismo de la V–IV jarcentoj antaŭ nia erao al pli larĝaj rigardoj pri la mondo kaj la homoj, al unuaj manifestiĝoj de la komunhoma moralo, kiu aperis en la III-a jarcento kune kun la stoikistoj kaj Zenono.

Tiutempe homo laŭ loko de sia naskiĝo aŭ konstanta loĝado ricevadis kvazaŭ duan nomon: atenano, argivano, beoto, spartano. Tial en la romano leganto ofte renkontos tiajn duonnomojn.

Ankaŭ grandaj religiaj krizoj okazis en tiu epoko. Okazinta ĉie anstataŭigo de la antikvaj virinaj diaĵoj al la viraj, kreskanta kadukiĝo de la kulto de la olimpaj dioj, influo de la hinda religi-filozofia penso kaŭzis evoluon de esoteraj religiaj doktrinoj. La foriro «subplanken» de la doktrinoj, en kiuj viva homa penso penis trovi eliron por la vastiĝantaj konceptoj pri la Universo kaj pri la homo, katenitaj per postuloj de la oficialaj religioj, estas tre malmulte esplorita en prihistoriaj verkoj, kiuj dronas en datoj, ŝanĝiĝoj de regnoj, militoj kaj lasas ekstere la plej valoran — la spiritan evoluon de la homaro.

Mi opiniis interese montri la plej antikvajn religiajn kultojn — restaĵojn de la matriarĥeco, ligitajn kun la granda virina diino, kiuj malaperas, pli ĝuste — perdas rimarkeblan influon en la helenisma epoko. Tial la protagonisto ĉe mi devis esti virino, allasita al sekretaj ritoj de la virinaj diaĵoj kaj, certe, sufiĉe klera, por, ne havante mallarĝan religian fanatikecon, kompreni la okazantaĵojn.

En la epoko de Aleksandro tia virino povis esti nur hetajro de la plej alta klaso. Tais, kiel reala historia persono, kiel eble plej bone konvenas por tiu celo. Hetajroj, speciale atenaj, estis virinoj de elstara klereco kaj kapabloj, indaj amikinoj de grandegaj pensuloj kaj artistoj de tiu tempo. La vorto «hetajro» mem signifas «amiko», «kamarado». (Ankaŭ la proksimaj kamaradoj de Aleksandro la Granda nomiĝis hetajroj).

Simile al nuntempaj gejŝoj de Japanio, la hetajroj, posedante scion de arto, amuzadis, konsoladis kaj klerigadis virojn, ne nepre vendante sian korpon.

Malbonan servon al la hetajroj faris Luciano el Samosato, fama antikva verkisto, la Voltero de la antikveco, kiu triviale priridis multajn antikvajn morojn kaj montris la hetajrojn vulgaraj putinoj, kaj Afroditon — la diino de malĉasto. Bedaŭrinde, tiun tradicion sekvis ankaŭ multaj pli postaj aŭtoroj.

La unuaj ĉapitroj de la romano povas doni impreson de ioma troŝarĝiteco per ĉiutagaj detaloj kaj helenaj vortoj, speciale por homo, malbone konanta la antikvan historion. Saman troŝarĝitecon de impresoj spertas ĉiu, unuafoje trafinta en fremdan landon kun nekonataj moroj, lingvo, arĥitekturo. Se li estas sufiĉe sciema, do li rapide venkos malfacilaĵojn de unua ekkono, kaj tiam la kurteno de nescio forŝoviĝos, malfermante al li diversajn flankojn de la vivo de la nova lando. Ĝuste por pli baldaŭ forŝovi tiun kurtenon en miaj verkoj, mi ĉiam ŝarĝas unuajn du-tri ĉapitrojn per specifaj detaloj. Trairinte ilin, la leganto sentas sin sperta vojaĝanto tra la nova lando en ĉiuj sekvaj ĉapitroj.

Nia leganto konas la socian flankon de la helenismo, li scias, ke la helenaj ŝtatoj estis sklavposedaj demokratioj, aŭ despotioj.

Al la moderna leganto povas ŝajni troa la abundo de temploj, statuoj, ŝajni troigita la valoro de artistoj kaj poetoj. Necesas scii, ke la tuta spirita vivo de tiu tempo turniĝis ĉirkaŭ arto kaj poezio, iom malpli — ĉirkaŭ filozofio. La heleno ne povis imagi al si vivon sen admirado — longa kaj multefoja — de artaĵoj kaj sen kontemplado de belegaj konstruaĵoj, por psika malstreĉiĝo kaj ripozo. Ion similan ni vidas en moderna Japanio: kontemplado de ŝtonoj, floroj, koncentrita kuniĝo kun la naturo en teaj dometoj super lotusaj lagetoj, akompane de bruo de lirlanta akvo kaj sono de bambuaj tabuletoj.

Eĉ pli grandan signifon havis por la helenoj kontemplado de homa belo, antaŭ ĉio en vivaj homoj, sed ne nur en statuoj, bildoj kaj freskoj. Tre multan tempon ili dediĉadis al siaj atletoj, hetajroj, dancistinoj. La signifo de artistoj kiel realigantoj de la belo kaj de iliaj vivaj modeloj estis grandega kaj ne havis analogojn en postaj tempoj kaj landoj, krom Hindio en la unua jarmilo de nia erao.

Kvanto de skulptaĵoj en temploj, galerioj, sur placoj kaj en ĝardenoj, ne dirante eĉ pri riĉaj privataj domoj, estas malfacile imagebla. En ĉiu jardeko de jarcento aperadis dekoj da artistoj, kiuj kreadis multajn centojn da verkoj (ekzemple, Lizipo kun siaj milo kaj duono da skulptaĵoj, Praksitelo — kun sescent, Fidio — kun okcent).

Ĝenerala akumulo de artaĵoj, precipe skulptaĵoj, dum la kelkaj jarcentoj de prospero de la helena arto, estis kolosa. Mizera parto de tiu giganta arta heredaĵo atingis nin nur en romiaj marmoraj kopioj. Tiuj kopioj, sendube, estis multe malpli bonaj, ol la originaloj. La sola okazo, en kiu ekzistas eblo de rekta komparo de kopio kaj originalo, demonstre konfirmas simpligon kaj malbonigon de la helenaj skulptaĵoj en romiaj marmoraj kopioj. La bronza originalo de la statuo de atleto el Efeso en la Viena muzeo de historio de artoj kaj ĝia marmora kopio en la galerio de Uffizi, Florenco, diferencas kiel vivulo disde malvivulo, kvankam la bronzo estis frakasita kaj kungluita el ducent tridek kvar pecoj, dum la marmora skulptaĵo konserviĝis sendamaĝe kaj estis elfarita tre diligente.