Выбрать главу

Tais ĉesis veturadi por mara baniĝo — tro polva iĝis la vojo — kaj nur fojfoje ĉe mateniĝo elveturadis surĉevale, por nelonge eksenti en rapida rajdo blovon de vento sur la varmega korpo.

Posttagmeza ardo peze premis la urbon. Ĉio viva kaŝiĝis en ombron, en malvarmeton de temploj kaj kolonaroj, en mallumon de loĝejoj, ŝirmitaj per fenestrofermiloj. Nur malofte frapadis radoj de pigre tirata ĉaro aŭ hufoj de ŝvita ĉevalo kun rajdanto, hastanta en ŝirmejon.

Eĉ la senekzempla varmego ne malfortigis la energion de Egesiĥora. La lakonino eniris kutime rapide kaj haltis, blindigita de la transiro el la lumo al la duonmallumo de la dormoĉambro. Ne perdante eĉ minuton, ŝi demetis la malpezan ĥitonon kaj eksidis ĉe la piedoj de la same nuda amikino, sterniĝinta sur la kuŝejo. Laŭ la plenblovitaj naztruoj kaj la ofte leviĝanta brusto Tais komprenis, ke la spartanino koleras.

— Kio okazis al vi? — pigre demandis ŝi.

— Mi ne scias. Mi koleras kontraŭ ĉio. Al mi tedis viaj atenanoj — kriemaj, babilemaj, klaĉemaj. Ĉu vere tio estas ĝuste tiuj grandaj konstruantoj kaj artistoj, saĝuloj kaj militistoj, pri kiuj oni tiel fiere skribis en la tempoj de Periklo? Aŭ post la invado de la persoj ĉio ŝanĝiĝis?

— Mi ne komprenas, kio vin trafis? Ĉu oni venenis vin per io en la antaŭhieraŭa simpozio? La vino ŝajnis al mi acida…

— Al vi — la vino, sed al mi ŝajnis acida mia vivo! En Ateno iĝas ĉiam pli multe da homoj. Homoj koleriĝas pro denseco, bruo, krio, ĉiama manko — jen de akvo, jen de manĝo. Dum tiu ĉi varmego ĉiuj rigardas al renkontatoj feroce, kiel al malamikoj. Kaj la ginekonomoj furiozas senkaŭze — baldaŭ bela virino ne povos aperi sur la agoro aŭ en la Akropolo vespere.

— Pri tio mi konsentas kun vi. Estas malvaste en Ateno, kaj ankaŭ en tuta Atiko, oni diras, ke kolektiĝis kvincent mil homoj.

— Sankta patrino Demeter! En tuta Sparto estas ne pli ol cent kvindek mil. En tia amaseco homoj malhelpas unu al la alia kaj koleriĝas. Ili vidas lukson, belon kaj envias, saturante la aeron per vaporoj de nigra galo.

— Ne nur malvasteco, Egesiĥora! Ankaŭ la konsekvencoj de la antaŭaj militoj kaj speciale de la pasintjara. Nia bela reĝido — li nun estas la makedona reĝo kaj esence la reganto de Helenujo — montris lupajn dentojn, gloron al Apolono Likea! Ĝis nun en sklava bazaro oni vendas tebanojn, virojn nur kontraŭ cent draĥmoj, kaj virinojn kontraŭ cent kvindek. La urbo mem estas forviŝita de sur la vizaĝo de Geo. Teruriĝis tuta Helenujo!

— Krom Sparto!

— Ĉu Sparto eltenos sola? La sorto de via reĝo Agiso estas malbona — li deziris esti sola, kiam komuna batalo venigus la helenojn al venko, kaj restis sola — kontraŭ potenca malamiko.

Egesiĥora enpensiĝis kaj suspiris.

— Nur tri jaroj pasis, post kiam la makedonaj knaboj venis al ni…

— Ĉu nur makedonaj? Kaj kio pri Kreto?

La lakonino ruĝiĝis, daŭrigante:

— Estis murdita Filipo, reĝiĝis Aleksandro, iĝis anstataŭ li la ĉefa militestro de Helenujo, frakasis Tebon kaj nun…

— Iras en Azion kontraŭ la persoj, daŭrigante la aferon de la patro.

— Ĉu vi ricevis mesaĝon de Ptolemeo? Ĉu antaŭlonge?

— En unu el pezaj tagoj de Hekatombejono. Kaj ekde tiam — nenion. Tamen, li sendas al mi po unu leteron dum jaro. Komence skribis po kvin…

— Kiam li sendis al vi tiun ĉi… — La spartanino tuŝis la trian stelon de la koliero, kiu brilis sur la kupra korpo de la amikino.

Tais mallevis la okulharojn kaj, silentinte iom, diris:

— Ptolemeo skribas, ke Aleksandro vere montris sian dian doton. Simile al Temistoklo, li ĉiam scipovas momente inventi novan paŝon, fari alian decidon, se la antaŭa ne taŭgas. Sed Temistoklo strebis okcidenten, kaj Aleksandro iras orienten.

— Do, kiu estas pli prava?

— Kiel mi povas scii? Oriente estas fablaj riĉaĵoj, nenombreblaj popoloj, senfinaj vastaĵoj. Okcidente estas malpli da homoj, kaj Temistoklo eĉ revis transloĝigi atenanojn en Entorion, trans la Ionian maron, sed mortis en ekzilo en montoj de Tesalio. Nun lia tombo estas sur la okcidenta kabo de la Pirea monteto, kie li ŝatis sidi, rigardante al la maro. Mi estis tie. Izola loko de kvieto kaj malgajo.

— Kial malgajo?

— Mi ne scias. Ĉu vi povas diri, kial peza malgajo, eĉ timo kaptas homojn en ruinoj de Mikeno? Tio estas malbona, malpermesita loko, forlasita de la dioj. Sur Kreto oni montradas la tombon de Pasifao, kaj la sama timsimila sento venadas al vojaĝantoj, kvazaŭ ombro de la reĝino kun la brilanta nomo kaj la terura famo staras apud ili.

— Vi povas nomiĝi Pantodao, kara, — Egesiĥora kun admiro kisis la amikinon, — ni veturu al la tombo de Temistoklo, malgaju kune! Ia furiozo bolas en mi kontraŭ tiu vivo, mi bezonas konsolon kaj ne trovas ĝin.

— Vi mem estas telktera — sorĉistino konsolanta, kiel parolas poetoj, — kontraŭis Tais, — simple ni iĝas pli aĝaj, kaj en la vivo ni vidas alion, kaj atendoj iĝas pli grandaj.

— Kion do vi atendas?

— Mi ne scias. Ŝanĝojn, vojaĝojn, eble…

— Kaj la amo? Kaj Ptolemeo?

— Ptolemeo — li ne estas mia. Li estas telikrato, konkeranto de virinoj, sed mi ne loĝos ĉe li izole, kiel atena aŭ makedona edzino, kaj por ke oni min punu per rafanido okaze de adulto. Ĉu min?! Sed mi irus kun li malproksimen, malproksimen! Ni povas veturi sur la Pirean monteton eĉ hodiaŭ. Mi sendos Klonaria-n kun letereto al Oloro kaj Ksenofilo. Ili akompanos nin. Ni navigos vespere, post malfortiĝo de la varmego, kaj pasigos tie la lunan nokton ĝis la mateniĝo.

— Ĉu kun du viroj?

— Tiuj du tiom amas unu la alian, ke bezonas nin nur kiel amikojn. Ili estas bonaj junuloj, kuraĝaj kaj fortaj. Ksenofilo partoprenis la pasintan olimpikon kiel luktisto inter junuloj.

Tais revenis hejmen jam antaŭ ol la suno komencis feroci sur la blankaj stratoj de Ateno. Stranga pensemo venis al ŝi sur la deklivo de la monteto super Temistoklejono, kie ili sidis duope kun Egesiĥora, firme brakumiĝinte, dum du iliaj akompanantoj kuŝis malsupre apud la boato kaj estis pridiskutantaj estontan vojaĝon en Parneon por ĉasi sovaĝajn porkojn. Egesiĥora konfidis al la amikino sekreton. Eositeo — la pli juna kuzo de Agiso, la reĝo de Sparto, fornavigas en Egiptujon kun granda taĉmento da militistoj, kiujn dungis egipta faraono Ĥababaŝ por sia gardo. Verŝajne, li intencas elpeli la persan satrapon — ses ŝipoj fornavigas tuj. Kaj la estro de la lakonoj vokas ŝin veturi kun li, aŭgurante al la admirinda filino de Sparto gloron en la lando de poetoj kaj antikva arto, fidela al la belo.

Egesiĥora firme alpremis al si Tais-on kaj komencis persvadi veturi kun ŝi en la fabelan Egiptujon. Ŝi povos viziti Kreton — kun tia fidinda gardo eblas ne timi ajnajn piratojn aŭ rabistojn.

Tais rememorigis al la amikino pri tio, kion Nearĥo rakontis al ili ambaŭ pri pereo de la antikva belo de Kreto, pri malapero de la antaŭa loĝantaro, pri mizereco, ekreginta sur la insulo, ruinigita de senbridaj invadoj kaj militoj de diversaj triboj.

Sub ŝtonamasoj, en incendioj kaj tertremoj malaperis la palacoj de Knoso kaj Fest, neniu jam povas legi skribaĵojn, faritajn per nekonataj signoj en la forgesita lingvo. Nur iuloke sur montetoj ankoraŭ altas gigantaj ŝtonaj kornoj, kvazaŭ el sub la tero leviĝas virbovoj de Pozidono, la Tenanto de la Tero, kaj larĝaj ŝtuparoj malleviĝas al placetoj por sanktaj ludoj. Fojfoje en densejo eblas renkonti rompaĵojn de pezaj amforoj je du homaj altoj kun serpentaj sinuoj sur iliaj dikaj flankoj, kaj apude en puraj brilantaj basenoj plaŭdas akvo, ankoraŭ kuranta laŭ tuboj de akvokondukiloj…

Tais trovis la skatolon kun la Kreta statueto — la donacon de Ptolemeo, elprenis la valoregan skulptaĵon kaj sterniĝis sur la kuŝejo, pririgardante ĝin, kvazaŭ ekvidis unuafoje. Novajn okulojn donis al ŝi la tempo kaj la malgajaj pensoj de la lastaj tagoj. Pli ol mil jaroj estas grandega foro de la tempo, ankoraŭ ne ekzistis la belega Ateno, kaj la heroo Tezeo ankoraŭ ne veturis en Knoson por mortigi Minotaŭron kaj frakasi la potencon de la granda mara ŝtato. El tiu nemezurebla profundo de malproksimiĝo, malapero — Tais ne povis nomi tiun senton — venis al ŝi tiu viva, fajne skulptita streĉita vizaĝo kun grandegaj atentaj okuloj kaj malgranda funebra buŝo. La brakoj, fleksitaj en la kubutoj, estis levitaj per la manplatoj antaŭen — signalo ĉu de halto, ĉu de atento. La longaj kruroj, facile dismetitaj, knabinece maldikaj, etenditaj kaj starigitaj sur la fingrojn, esprimis la momenton de forpuŝiĝo disde la tero por ekflugo. La veston el folia oro konsistigis mallonga ornamita antaŭtuko kun larĝa zono, kuntirinta la nekredeble maldikan talion. La striktan korsaĵon subtenis du surŝultraĵoj kaj lasis la bruston malfermita. Sur la klavikloj, ĉe la radiko de la fortika kolo, kuŝis larĝa koliero. Ĝuste kuŝis — pro forta konvekseco de la torako. Rubando, ĉirkaŭkuranta la mentonon de la junulino, estis kuntiranta altan konusan hararanĝon. Tre juna estis la taŭropolino, dek kvar jarojn, maksimume — dek kvin.