Выбрать главу

Tais longe staris, rigardante al la maro, brilanta kiel malhela spegulo, fojfoje levadis la kapon, por ĵeti rigardon al la ĉielo, ŝirmita de maldika kovraĵo. Nek signo, nek vorto… nur ondoj susuris ĉirkaŭ la korpo de Tais.

Subite admiraj krioj, frapoj de tamburinetoj kaj plaŭdo de akvo surdigis la mirigitajn virinojn. Ili trovis sin en ringo de gejunuloj, kiuj en gaja rondodanco tiris ilin sur la duan ŝtupon de la placeto, kie la akvo estis super la ŝultroj. Ne permesinte al la amikinoj surĵeti kovrilojn post la eliro el la maro, la gejunuloj — pentristoj, poetoj, iliaj modeloj kaj amatinoj — ĉirkaŭplektis Tais-on kaj Eris-on per girlandoj da floroj, arĝentecaj en luna lumo, kaj, ne atentante protestojn, ekkondukis en simpozion kiel honorajn gastojn. Tais sukcesis rekonkeri la vestojn kaj aperis en la festeno vestita, por elreviĝo de la skulptistoj, multe aŭdintaj pri beleco de la korpoj de la atenanino kaj de la etiopa reĝidino.

Dum la simpozio Tais kaŝe observadis, kiu pli multe altiras ravitajn rigardojn: ĉu ŝi, en simpla hararanĝo kun tri arĝentaj rubandoj sur la kapo kaj en la koliero el grifaj ungoj, malfermite kaj gaje ridanta, aŭ Eris, fermita, fiere portanta la kapon kun la krono el minacaj serpentoj, sur la alta kolo, ĉirkaŭita de la bluaj beriloj, brilantaj sur la malhela haŭto.

«Al Eris oni rigardas pli multe… ne, probable, al mi… ne, al Eris…» Ne sukcesinte kompreni definitive, kiu gajnas, Tais absorbiĝis pri kantoj kaj dancoj de la unua post multaj jaroj vera simpozio de helenaj poetoj kaj artistoj. Eĉ Eris cedis al la etoso de gajo kaj juna amo, kaŭzinte per siaj dancoj vere furiozan admiron de la gastoj.

La absorbiĝo regis la atenaninon nelonge. Apoginte la vangon per la mano, Tais eksidis flanke, kun plezuro observante junularon kaj sentante samtempe strangan fremdiĝon.

Kelkfoje ŝi kaptadis rigardon de la mastro de la domo kaj de la festeno, alta ioniano kun granda grizeco en la densa krispa hararo. Li kvazaŭ penis kompreni kaj pesi tion, kio estis okazanta en la koro de Tais. Lia edzino, antaŭe fama kantistino, estis gvidanta la simpozion, kiel sperta hetajro. Obeante al apenaŭ rimarkebla signo de la edzo, ŝi eliris inter la tabloj sur la mezon de la festena halo. Ŝi interflustris kun la muzikistoj, tiuj prenis unuajn akordojn de abrupta muzikakompano, kaj en la veninta silento la voĉo de la mastrino ekflugis supren kiel liberigita birdo.

Tais tremeris pro la melodio, atinganta la koron mem. Tio estis kanto en la eolia dialekto — pri la Granda Sojlo, neeviteble ekstaranta sur la vojo de ĉiu viro aŭ virino, sur ĉiuj vojoj de la vivo. Ĝin konstruas Krono post la jaroj, mezuritaj de Ananko-Sorto. Por multaj homoj ili estas feliĉaj, la Sojlo estas nur negranda altaĵo. Ĝin transpaŝas, preskaŭ ne rimarkante, pacaj terkulturistoj. Maljunaj militistoj en lastaj bataloj same ne vidas la Sojlon. Aliaj homoj — de ŝanĝiĝema, eventoplena vivo, kreantoj de belo, vojaĝantoj, serĉantoj de novaj landoj — renkontas ion similan al barilo, kaj post ĝi estontecon, obskuran eĉ por tre sagacaj homoj. Tiun Grandan Sojlon oni aŭ ne transiras, atendante antaŭ ĝi la finon de siaj tagoj, aŭ kuraĝe ĵetas sin en la nekonatan estontecon, lasante malantaŭe ĉion: amon kaj malamon, feliĉon kaj malfeliĉon…

La kantistino kantis, turnante sin al Tais, kvazaŭ travidante en ŝi tiun, kiu venis al la Sojlo kaj staras en nobla sentima medito.

La kanto tuŝis ankaŭ la junularon, ankoraŭ tre malproksiman de la Sojlo de la Sorto. Ĝia ombro kuŝiĝis sur la vervan ĝojon de la simpozio, kiel signo de la fino de la festo. Per paroj kaj grupoj la gastoj malaperadis en la luna nokto. Estingiĝis liĥnoj inter la enira portiko kaj la festena halo. Tais kaj Eris leviĝis, dankante la gemastrojn.

— Vi estas gastoj de nia urbo, — diris la mastro de la domo, — bonvolu ripozi ĉi tie, sub nia tegmento. La gastejo estas malproksima de la Sankta vojo, kaj jam estas malfrue.

— Inda mastro, vi eĉ ne scias, kiuj ni estas, — respondis la atenanino, — ni venis sen invito. Nin venigis perforte viaj amikoj. Ili estis ĉarmaj, kaj ni ne deziris ofendi ilin…

— Vane vi pensas, ke loĝantoj de Pafoso ne konas Tais-on, — subridis la mastro. — Eĉ se ni ne aŭdus pri vi, sufiĉus via belo kaj konduto en la simpozio. La vizito de mia hejmo fare de vi kaj via reĝeca amikino estas festo. Daŭrigu do ĝin, restinte por noktado!

Tais restis, ne suspektante grandan ŝanĝon en sia sorto, kiun estis preparanta al ŝi la vizito de la domo apud la bordo de Kiprida.

En la sekva tago, banante sin kun la edzino kaj filinoj de la mastro, la atenanino eksciis pri sanktejo de Afrodito Ambologera. Ĝis nun ŝi, same kiel multaj atenanoj, pensis, ke la enkorpiĝo de Afrodito Foriganta Maljunecon estas nur unu el la simboloj de la multvizaĝa diino. Eble, la plej juna el ŝiaj aspektoj, simila al statuoj de ĵus ekflorinta junulino el diafana rodosa rozkolora marmoro. Ĝin ŝatis skulptistoj kaj malpermesadis en temploj severaj gardantoj de kanonoj.

Ĉi tie, en Kipro, la naskiĝlando de Afrodito, ekzistis antikva templo de Ambologera. Ĝin vizitadis favoratoj de la diino, virinoj aŭ viroj, egale alproksimiĝantaj al la Granda Sojlo de la Ĉiopatrino. Ili faradis oferojn, aŭskultadis profetaĵojn, elektadis novan vojon de la vivo kaj iradis hejmen vigligitaj, aŭ klininte en malgajo la vizaĝon, rigardante al voja polvo sub siaj sandaloj.

La templo de Afrodito Ambologera situis en tri tagoj da perpieda irado for de Pafoso, sur la limoj de la antikva fenica kolonio en la sud-oriento de la insulo. Oni diris, ke la templon konstruis kune la helenoj kaj la fenicoj, same adorantoj de Ambologera. En Tais ekbrulis deziro viziti ĝin.

— Tio ne alportos al vi trankvilon aŭ feliĉon, — certe diris Eris, avertante la amikinon. Tais respondis, ke ŝi nun havas nek la unuan, nek la duan, kaj ne havos, antaŭ ol trovos pluan vojon.

— Ĉu por vi mem estas ne tiel? — demandis ŝi la nigran pastrinon.

— Ne tiel. Mi neniam forlasadis malgajon, kaj tial ne perdis gvidan lumon de la vivo, — mistere respondis Eris.

La atenanino ne aŭskultis ŝian konsilon. Akompanataj de la novaj amikoj, ili veturis laŭ serpentumanta ŝtona vojo, leviĝante al montoj tra pinaj alttrunkaj boskoj kaj malhelaj cedraj arbaroj. Post silento kaj seka rezinodora aero sur la varmega suda deklivo de la montovico la vojaĝantoj eliris al vasto, vento kaj artemizia odoro de stepa altebenaĵo. Bluetaj ŝtonoj estis elstarantaj inter kliniĝantaj sub vento arĝentecaj herboj. Antaŭe altis monteto, duone distranĉita de larĝa valo, en kies pinto situis la sanktejo. En la buŝo de la valo iam antaŭe situis konstruaĵoj, nun plene detruitaj. De ili restis nur larĝaj glatigitaj ŝtupegoj, debaritaj per grandegaj ŝtonaj platoj kaj prikreskitaj de arboj, plantitaj de homoj. Multjarcentaj juglandujoj, kaŝtanoj kaj platanoj staris en aŭtuna karmezina vesto, kaj antaŭ ili similis al pordego klaraj siluetoj de du gigantaj cedroj, kies larĝaj horizontalaj branĉoj estis tiom densaj, ke retenadis falantajn desupre ŝtonetojn.

Flame ora aleo estis kondukanta en profundon de la valo. Sento de mirinda lumo kaj kvieto kaptis Tais-on. La homoj mallaŭtigis la voĉojn, evitante rompi susuradon de aŭtunaj folioj kaj lirladon de rojo, kuranta laŭ la fundo de la valo, per etaj kaskadoj verŝiĝanta trans randojn de ŝtupaj basenoj, inter muskokovritaj plataj ŝtonoj.

En interspacoj inter arboj altis rokoj, kovritaj de musko de jarcentoj, kun nekomprenebla ĉarmo de pasintaj tempoj.

Poste, en profundo de la valo, transversaj vicoj de malhelaj cipresoj alternis kun karmezino de piramidaj poploj.

Odoro de varmigita aŭtuna foliaro kaj pinglaro, freŝa, amara kaj seka samtempe, sen ajna kromgusto de polvo de montaj vojoj. Poste la valo estis larĝiĝanta kaj kuŝis malsupre en inundo de la vespera suno, plena je kvieto kaj varmo. Tie nubis ruĝantaj foliaroj de kverkoj, ulmoj kaj aceroj inter disflugoj de plataj pinaj pintoj.