Ĉu estis ankoraŭ ie en la mondo tia lando, doninta tutan sian arton al harmonia ligo de la homo kaj la naturo, kaj antaŭ ĉio al la virino? Potenca, antikva, ekzistinta dum jarmiloj? Ĉu ne konis ili la simplan leĝon de la dioj kaj la sorto, ke ilin oni ne tentu per longa prospero, ĉar sekvas repago, terura enmiksiĝo de la subteraj diaĵoj? Kaj jen la dioj punis ilin pro tio, ke la idoj de Minoo forgesis, en kia mondo ili vivas.
Falis la belegaj palacoj, traigitaj per kaskadoj kaj basenoj kun kristala akvo, restis por ĉiam nelegitaj la skriboj, perdis sian sencon la freskoj de fajnega pentroarto… Kaj loĝigis la insulon fremdaj triboj, malamikaj inter si kaj kontraŭ ĉiuj ceteraj popoloj, kiuj same rilatas al la originaj loĝintoj de Kreto, kiel la barbaroj de la hiperboreaj arbaroj al la helenoj kaj ties prauloj pelasgoj.
La spartanoj iris post enpensiĝinta Tais, ne kuraĝante rompi ŝian mediton, iom superstiĉe rigardante al ŝi. Kaj Tais, malleviĝante al la bordo, plu pensis.
Ĉu ankaŭ la suna belo, kreita kaj kolektita de Helenujo, same malaperos en Erebo, kiel brilanta torento malaperas en nekonata abismo? Kaj Egiptujo, kien ŝi tiel strebas, ĉu ne estos ĝi same regno de ombroj, memoro pri pasinteco, dissolviĝanta en nova vivo? Ĉu ŝi agis facilanime, forlasinte Helenujon?
Tamen, la revena vojo ne estas fermita, en Ateno restis ŝia domo kaj…
Tais ne finpensis. Senzorge skuinte la kapon, ŝi ekkuris malsupren laŭ pado, serpentumanta inter montaj branĉoj, ne aŭskultante la mirigitajn akompanantojn. Ŝi haltis nur ekvidinte la golfeton kun egalmezure balanciĝantaj ŝipoj. Baldaŭ la granda maro disigos ŝin kaj ĉion karan, kio restis en Helenujo. La sola proksima homo kun ŝi estos Egesiĥora — la amikino en la Korinta lernejo de hetajroj, en duoninfanaj revoj kaj en plenaĝaj elreviĝoj, la akompanantino en la brila sukceso…
La direktilisto diris, ke ĝis la bordo de Libio de ĉi tie estas kvar mil stadioj. Kaj necesas ankoraŭ navigi mil stadiojn laŭlonge de la bordoj ĝis Naŭkratiso. Ĉe favora vento tio estas dek tagoj da vojo. Sur aliaj ŝipoj egiptoj veturigos ilin laŭ unu el branĉoj de la granda delto de Nilo. Ne malpli ol mil stadiojn necesas navigi ĝis Memfiso, supren laŭ la rivero.
Afrodito Eŭploja — la diino de maristoj — estis nekredeble favora al Tais. Tre malofte fine de Boedromiono okazadis vetero, simila al la alcionaj tagoj antaŭ aŭtuna ekvinokso. Rekte en la mezon de la brue vasta maro eniris la ŝipoj, kiam la senventecon subite anstataŭis varmega kaj malforta Notoso. Remistoj senfortiĝis, remante kontraŭ la vento, kaj Eositeo ordonis ripozi ĝis la vespero, domaĝante fortojn de la liberaj militistoj. Li intence ne prenis sklavojn, por ke la ŝipoj entenu la tutan grandan taĉmenton.
Sur la blua mara supraĵo, dispolviĝanta fore per blua nebulo, iradis glataj ondetoj, balancantaj la senmovajn ŝipojn, kvazaŭ anasojn sur venta lago. De la libiaj bordoj blovis la neforta, sed persista varmega vento, alportanta ĉi tien, trans du mil stadiojn, en la mezon de la maro, spiradon de furiozaj dezertoj. La sama distanco disigis la ŝipojn ankaŭ de la Kretaj bordoj.
Egesiĥora kun facila teruro rigardadis en malhel-bluajn kavojn inter ondoj, penante imagi al si teruran, de neniu mezuritan profundon de la mara abismo. Tais kelkfoje ruzete rigardis al la amikino, kiu suferis pro la humida varmego kaj perdis sian ordinaran aspekton de venka diino. Sur la ferdeko sub markezo kaj en la holdo sur provizaĵoj de manĝo kaj armiloj pigre ekkuŝis homoj. La pli fortikaj aŭ pli malpaciencaj staris, apoginte sin al salikaj plektaĵoj super la ŝipflankoj, kaj penis trovi malvarmeton en blovo de la libia Notoso, sub kies facila premo la ŝipoj estis apenaŭ rimarkeble retiriĝantaj norden.
La malserena estro Eositeo, malkontenta pri la prokrasto, sidis en fotelo sur la poŭpo. Apud li en diversaj pozoj kuŝis sur kana mato, simile al ordinaraj batalistoj, liaj helpantoj, demetintaj ĉiujn vestojn same kiel simplaj militistoj.
Tais nerimarkeble geste vokis Menedemon.
— Ĉu vi povas teni por mi la remilon? — kaj ŝi klarigis al la nekomprenanta atleto, kion ŝi deziras fari. Menedemo entrenis la grandegan remilon pli profunde en la remilingon, por ke ĝia padelo staru perpendikulare al la ŝipflanko. Sub miraj rigardoj de ĉiuj homoj, troviĝantaj sur la ferdeko, Tais demetis la veston, trairis laŭ flanka ŝipa trabo ekstere, tenante sin je la plektita muro, surpaŝis la remilon, iom staris, adaptiĝante al onda oscilo, kaj subite depuŝis sin per la mano disde la ŝipa flanko. Kun lerteco de fenica ŝnurdancistino Tais iom balanciĝis sur la remilo, per malgrandaj paŝetoj trakuris ĝis la fino kaj ĵetis sin en la akvon, malaperinte en profundo de malhelkolora oleeca ondo.
— Ŝi freneziĝis! — kriis Eositeo, kaj Hesiona kun malfeliĉa kriego ĵetiĝis al la ŝipflanko. La nigra kapo de Tais, strikte ĉirkaŭligita per tradicia rubando de lemna hararanĝo, jam aperis sur la pinto de la ondo. La hetajro leviĝis el la akvo, sendante al la spartanoj, rigardantaj al ŝi, kison kaj sonore ridegante. Eositeo, forgesinta pri la pigro, mirigite ekstaris kaj aliris la ŝipflankon, akompanata de Egesiĥora.
— Kio estas tio? Ĉu ne filino de Pozidono mem estas via nigrahara atenanino? Ŝiaj okuloj ne estas bluaj, tamen!
— Ne necesas serĉi idojn de dioj inter ni, mortemuloj, — ekridis la spartanino, — ĉu vi vidis ŝian misteran similecon kun tiuj, kiuj forlasis la Kretajn palacojn antaŭ mil jaroj? De la patrino-kretanino en ŝi renaskiĝis ŝiaj prauloj. Kretano Nearĥo rakontis al mi, ke ili neniom timas maron.
— Ni, spartanoj, same posedas maran arton pli bone, ol ĉiuj ceteraj popoloj!
— Sed ne pli bone, ol kretanoj! Ni luktas kontraŭ maro, timas ĝin, evitas sen troa neceso ĝiajn malicajn brakumojn, sed la kretanoj amikas kun la maro kaj ĉiam pretas esti kun ĝi — en ĝojo kaj en malĝojo. Ili komprenas ĝin kiel amoranton, sed ne esploras kiel malamikon.
— Kaj ĉu ĉion ĉi al vi malkovris Nearĥo? Mi aŭdis ion, kvazaŭ vi kaj li interŝanĝis per ĵuro de la Trivizaĝa Diino? Li forlasis vin kiel nenecesan ludilon kaj foriris en la maron, kaj vi dum noktoj ploregis sur la bordo. Se ni renkontiĝos…
La militestro ne finis, renkontinte malsereniĝintan rigardon de la hetajro. Ŝi levis la kapon, plenblovinte la naztruojn, kaj subite ŝiris la kapan rubandon, ĵetinte sur la dorson la tutan mason da siaj oraj haroj. Tuj kiam ŝi alportis la manojn al agrafoj de la ĥitono, Eositeo haltigis ŝin.
— Kion vi deziras fari, freneza?! Vi naĝas malpli bone, ol Tais kaj…
— Kaj tamen mi sekvos ŝin, fidante al la Kreta sento de maro, se neniu el miaj kuraĝaj sampatrujanoj povas venki sian timon. Ili pli ŝatas klaĉi, kiel atenanoj!
Eositeo saltis, kiel pro vipa bato, ĵetis al sia amatino furiozan rigardon kaj, ne dirinte eĉ vorton, ĵetiĝis ekster la ŝipon. La grandega korpo de la spartano falis mallerte en kavon inter ondoj, eliginte obtuzan kaj laŭtan plaŭdon. Li trafis per la mezo de la korpo inter ondojn, nevole fleksiĝis kaj batiĝis per la ventro tiel, ke, malgraŭ tuta sia forto, perdis la spiradon kaj tordiĝis pro la doloro. Tais, el malproksime observinta la scenon inter la amikino kaj la estro, sage glitis sub ondoj por helpi al Eositeo. Ŝi komprenis, ke la lakona estro, kvankam estas bonega naĝisto, ne scipovas salti el alto en ondiĝantan maron. Eositeo, kontuzita kaj renversita de ondo, eksentis, ke iu subpuŝis lin el profundo. Lia kapo aperis sur la kresto de ekstaranta ondo, li enspiris aeron kaj rekonsciiĝis, ekvidinte apude la gajan vizaĝon de Tais. Kolerigita de la propra mallerteco, eĉ pli akre ofendinta lin ĉe rememoro pri la elstara naĝisto Nearĥo, la spartano forpuŝis la etenditan manon de la atena hetajro, definitive ekregis sin kaj eknaĝis for, kun ĉiu mansvingo ĉiam pli certe. Kun batala krio post la estron de sur lia ŝipo kaj de sur la aliaj en la bruantan bluan akvon ekŝutiĝis dekoj da korpoj.