Выбрать главу

— De kie vi scias, patro?

— Por mi multo estas malkovrita en la koroj de homoj. Kaj mi pensas, ke vi baldaŭ iros orienten kun Aleksandro, en neatingeblajn forojn de aziaj stepoj. Ĉiu saĝa virino estas poeto en la animo. Vi ne estas filozofo, nek historiisto, nek artisto — ĉiuj ili estas blindigitaj, ĉiu per sia tasko. Kaj ne batalistino, ĉar ĉio, kio estas en vi de amazono, estas nur la rajda arto kaj kuraĝo. Vi laŭ la naturo ne estas murdisto. Tial vi estas pli libera ol ajna homo en la armeo de Aleksandro, kaj mi elektas vin miaj okuloj. Vi vidos tion, kion mi neniam povos. Baldaŭa morto atendas min.

— Kiel do mi rakontos al vi?

— Ne al mi. Al aliaj. Apud vi ĉiam estos saĝaj, gravaj homoj, poetoj, artistoj, ĉar ilin altiras via esenco. Kaj tio estos eĉ pli bona, ol rakontus mi. Tio restos en la homa memoro, eniros en kantojn de poetoj, en verkojn de historiistoj, en legendoj disiros en la ekumeno kaj atingos tiujn, kiuj devas scii.

— Mi timas, ke vi faras eraron, patro. Mi estas ne tiu, kiun vi bezonas. Ne saĝa, malklera, mian kapon turnas Eroso, danco, kanto, adoro de viroj, envio de virinoj, furiozo de rajdado.

— Tio estas nur efemeraj signoj de via forto. Mi inicos vin, instruos pri la interna senco de la aĵoj, liberigos disde timo.

— Kion mi devas fari?

— Morgaŭ vi venos vespere, vestita en nova lina stolo, akompanata de kunulo kaj atendos sur la ŝtupoj, ĝis Nikturo — la Gardisto de la Ĉielo — speguliĝos en la akvo de Nilo. Vi aranĝos viajn aferojn tiel, ke vi povu foresti dum naŭ tagoj.

— Mi plenumos, patro. Sed kiu do estos la akompananto?

— Li aperos en la destinita tempo. Ĉu viaj monataĵoj konformas al la Luno? Estas ĉiam precizaj kaj kvartagaj?

— Jes, — post ioma hezito agnoskis kun stumblo Tais.

— Ne konfuziĝu. Ne estas sekreto kaj malindaĵo en sana korpo de virino, eble nur por stultuloj. Donu al mi la maldekstran manon.

Tais obeis. La delosano metis ŝian manplaton sur la tablon, dismovis la fingrojn kaj dum kelkaj sekundoj fosis en malgranda skatolo el eburo. Li elprenis ringon el elektrono kun ruĝa jacinto de neordinara dens-rozkolora brilo. Sur la plata ŝtono estis elĉizita izocela triangulo kun larĝa bazo, per la pinto malsupren. Surmetante ĝin sur la montrofingron de Tais, la filozofo diris:

— Tio estas la signo de potenco de la granda virina diino. Nun — iru!

Ĉapitro V. Muzo de la templo de Nejto

Frue reveninte el la templo, Tais kuŝis sur sia larĝa kuŝejo, metinte la kapon sur la manojn kaj svingante la kalkanojn, dum Klonaria estis frotanta ŝian dorson per juglanda oleo, kaj ofendita Hesiona silente klopodis en angulo, alĝustigante ĵus aĉetitan linan stolon.

Kiel ĉiam, Egesiĥora ne eniris, sed enrompiĝis, disvastigante odoron de rozoleo kaj de dolĉa arabia balzamo.

— Ĉu vi ree iris en la templon de Nejto? — defie demandis ŝi la amikinon. — Kiam tio finiĝos? Mi ne povas ĝisatendi la venon de la makedonoj — ili povos bridi vin.

— Ĉu la spartanoj ne sukcesis? — mokis Tais.

— Hodiaŭ helenaj pentristoj, skulptistoj kaj poetoj de Memfiso aranĝas simpozion, — ignorante la atakon de la amikino, deklaris Egesiĥora, — nur provu ne esti en ĝi.

— Kio estos tiam?

— Tiam mi vin ne envias. Ili scipovas fifamigi en kantoj kaj bildoj tiel, ke vi por longe memoros.

Tais serioziĝis.

— Vi pravas. Mi iros.

— Jen do. Kaj ni devos danci, do ni ripozu bone. — Sen pluaj vortoj Egesiĥora sterniĝis apud Tais, geste vokinte Hesiona-n. Tiu, ekĝojinte, deĵetis la linan stolon kaj, malavare priverŝante la spartaninon per oleo, komencis fervore masaĝi ŝin.

Ambaŭ amikinoj eniris en duondorman langvoran staton kaj ekdormis, kovritaj per komuna kovrilo el mola kapadokia lano.

La simpozio en vasta domo kun granda ĝardeno, apartenanta al la plej riĉa helena komercisto de Memfiso, kunvenigis nombron da gastoj, senekzemplan por malbona sezono. Orgojla persa nobelaro, kiu antaŭnelonge malestimis helenojn, poste evitadis ilin post la invado de Aleksandro kaj la batalo ĉe Graniko, nun, kiam ilia reĝo de reĝoj spertis la fiaskan malvenkon ĉe Iso, komencis peni eniri kompaniojn de influemaj helenoj. La apero de Ĥrizosfira kaj Argiropesa («orkrura» kaj «arĝentokrura»), kiel nomis Tais-on kaj Egesiĥora-n iliaj adorantoj-poetoj, kaŭzis kriojn de admiro. Ambaŭ amikinoj venis akompane de spartaj militestroj, estrataj de stratego Eositeo mem.

En vitraj krateroj kun bizaraj sinuoj de diverskoloraj strioj vinistoj miksis kun akvo densan violkoloran vinon de ĝardenoj de Supra Egiptujo kaj intense rozkoloran vinon, liveratan el Sirio, tra Naŭkratiso. Sonis nelaŭta muziko, unuigante malgajon de duopaj helenaj flutoj kaj akrajn ĝemojn de la egiptaj, misteran, kvazaŭ vokantan el malproksime, sonoron de sistroj, zumadon de kordoj de citaro, liro kaj granda harpo. De tempo al tempo ĥore aliĝadis egiptaj mandolinoj kun longaj koloj kaj sonoriletoj, kiujn superbruadis frapoj de tamburinoj-kiklomoj. Obeante al la lerta estro, la tuta aro de la diversvoĉaj muzikiloj estis kreanta malgajan ritman ĥoron kun sonoraj, triumfaj ŝprucoj de altaj notoj kaj kun krudaj sonorantaj frapoj, sub kiuj tiel bone kaj korpenetre dancis dancistinoj de Helenujo, Egiptujo kaj Fenicujo.

Ambaŭ famaj hetajroj venis en samaj diafanaj arĝent-blankaj ĥitonoj, sed kun malsamaj ornamaĵoj, speciale emfazantaj kaj la nigrecon de Tais, kaj la diece oran hararanĝon de Egesiĥora. Koliero el fajre ruĝa grenato (piropo aŭ nofeko) — la ŝtono de la printempa ekvinokso — ĉirkaŭis la altan kolon de la atenanino, kaj longaj orelringoj el grandaj ametistoj — amuletoj kontraŭ ebriiĝo — brilis ĉe ambaŭ flankoj de ŝia ronda gaja vizaĝo. Egesiĥora havis samajn orelringojn el berilo — la mara ŝtono, kaj larĝa egipta koliero el lazurŝtono kaj blanka siria agato-jaĥalemo signis la baldaŭan venon de somero por tiu, kiu komprenis la lingvon de juvelaĵoj.

La simpozio komenciĝis, kiel estis kutime en Helenujo, per facila vespermanĝo, poste per dancoj, elpaŝoj de kantistoj, poetoj kaj rakontistoj kun iom post iom kreskanta ebriiĝo kaj diboĉo, kiam respektindaj hetajroj kaj aktorinoj forlasadis la malsobran viran kompanion. Sed ankoraŭ malproksima estis la perdo de la sento pri mezuro kaj belo. La gastoj avide aŭskultis kaj rigardis, forgesante fintrinki siajn kalikojn. La helenoj opiniis sin super la barbaroj, alivorte ĉiuj fremdlandanoj, ankaŭ tial, ke ili evitadis troan manĝegon. Sovaĝaj kaj absurdaj ŝajnis al la helenoj la moroj de la sirianoj kaj la persoj — ĉiam ion manĝi aŭ trinki, krevigi nuksojn kaj grajnojn, maldece ŝerci kaj babili, brakumi hazardajn virinojn anstataŭ trankvila medito, enprofundiĝo en sin, ĝoja kontemplado de belo.

Sub sonoro de sonoriletoj kaj sistroj estis malrapide kaj glate disvolviĝanta stela danco de egiptaj junulinoj kun ruĝaj florkronoj en grandbuklaj haroj, en longfaldaj vestoj el maldikega lino. Ili iradis vice, maldikaj, kiel tigoj, koncentritaj kaj gravmienaj. Ilia vico turniĝadis dekstren, laŭ la suno, «strofe», montrante moviĝon de la steloj. Disŝirante la vicon, moviĝis «antistrofe», maldekstren, pli rapidaj junulinoj, kies tuta vesto konsistis el zoneto da diverskoloraj vitraj bidoj. La blanke vestitaj dancistinoj kliniĝadis, atingante la plankon per la etenditaj manoj, kaj inter ili, levinte la manojn, kunigitajn super la kapoj, sinuis per glataj serpentaj moviĝoj la sunbrunaj korpoj. Tiel diligente kaj pie estis plenumataj la antikvaj egiptaj dancoj, ke neniu malbela, akra, eĉ simple superflua moviĝo rompis la hipnotan ĉarmon de tiuj fluantaj kaj kliniĝantaj junaj korpoj. La helenoj rigidiĝis en muta kaj respekta admiro.

Sed kiam sub rapidega tondro de kordoj kaj frapoj de tamburinoj la egiptinojn impete anstataŭis aŭletridoj kaj komencis turniĝi, sinui kaj svingi la koksojn en strobilos-oj kaj rikiom-oj — moviĝoj de la apokiniso — la ŝatata de hetajroj danco de erotika aŭdaco kaj kuraĝo, tiam la forto de Eroso flamigis la helenojn. Aŭdiĝis ravitaj krioj, pli alte leviĝis kalikoj kun vino, elverŝata sur la plankon omaĝe al Afrodito.