— Nun mi komprenas. Via sorĉo estas nur arto, ne konata de ni. Sed komence mi pensis, ke vi estas filo de Hekato, la diino de noktaj halucinoj.
La barbulo mallonge ekridis, silente kondukis Tais-on ĝis ŝia hejmo kaj, interkonsentinte pri la rendevuo, malaperis. La servistinoj dormis, krom Hesiona, kiu instalis sin ĉe lucerno kun kudraĵo por atendi la sinjorinon. Ŝi atendis, ke Tais venos ĉe sunleviĝo, kun torĉoj kaj brua amaso da akompanantoj. Aŭdinte ŝian voĉon en nokta silento, Hesiona en maltrankvilo kaj nekompreno elkuris al la enirejo. Tais trankviligis sian memvolan sklavinon, trinkis mielan trinkaĵon kaj ekkuŝis en la liton. Vokinte al si Hesiona-n, ŝi deklaris pri forveturo por dek tagoj kaj donis al la tebanino ordonojn por la tempo de la foresto. Rifuzo de Tais preni ŝin kun si ree malesperigis la junulinon. Falinte sur la genuojn antaŭ la lito, Hesiona ekploregis kaj alpremiĝis per la vizaĝo al la genuoj de la sterne kuŝanta hetajro.
— Vi malakceptas min, sinjorino, foriras de mi. Mi havas neniun en la mondo, krom vi, kaj nun vi ne bezonas min. Kion mi faru, se mi amas vin pli, ol la vivon? Mi mortigos min!..
Sekvis eksplodo de tia malfeliĉo, ke Tais ektimis. Ĝis nun Hesiona ploris malofte. Modera, iom severa, ŝi kategorie rifuzadis partopreni dancojn aŭ simpoziojn, malakceptadis virajn trudiĝojn…
Tais ordonis al Hesiona ekkuŝi apud si, karesis ŝian kapon kaj vangojn, kaj, kiam la ploro ĉesis, klarigis al la tebanino la kialon, pro kiu ŝi ne povis ŝin preni kaj en la pasinta, kaj en la nuna fojo. Hesiona trankviliĝis, eksidis sur la lito, rigardante al la sinjorino kun raviĝo kaj ioma timo.
— Ne timu, mi ne ŝanĝiĝos, — ekridis Tais, — kaj vi estos kun mi, kiel antaŭe. Sed ne ĉiam ja — venos via vico, aperos tiu, post kiun vi iros kien ajn. Vi ekkonos dolĉon kaj amaron de la vira amo.
— Neniam! Mi ilin malamas! — furioze kontraŭis Hesiona.
— Estu tiel, ĝis vi kuraciĝos de la milita ŝoko. La korpo prenos sian predon. Vi estas sana kaj bela, kuraĝa, ne povas esti, ke vi evitos la retojn de Afrodito!
— Mi amos nur vin, sinjorino!
Tais, ridante, kisis ŝin.
— Mi ne estas tribado, la konfuzon de duobla amo ne donacis al mi la diino. Kaj al vi same. Tial Eroso de la vira amo estas neevitebla por ni ambaŭ. Virinojn ĝi nepre dividos, kaj la sorto disigos. Estu preta por tio! Sed mia kaj via nomoj signifas servistinojn de Iziso. Eble, nia sorto estas morti kune?
Hesiona deglitis sur la plankon, obstine kuntirinte la brovojn, feliĉa pro la konscio, ke Tais ne malakceptas ŝin. Kaj Tais ekdormis preskaŭ momente, laca pro impresoj de la longa tago.
En krepusko Tais kaj la hieraŭa poeto-sorĉisto sidis sur la ŝtupoj de la templo de Nejto super la malhela rivero, atendante la leviĝon de la Ĉiela Gardanto.
La barba poeto diris, ke la delosa filozofo malpermesis peni ekscii lian nomon. Tio estas granda saĝulo, kvankam lin konas nur tiuj, kiuj ekkonis la instruon de orfeistoj, pitagoristoj kaj gimnosofistoj. Dum kelkaj jaroj li loĝis en la okcidento de la Libia dezerto, kie li trovis antikvajn Kretajn sanktejojn, nun malpleniĝintajn kaj ruiniĝintajn. Ĝuste de tie iris tra ĉiuj helenaj landoj la kulto de la triopa diino Hekato, la diino-serpento de Kreto kaj Libio. Ŝiaj belegaj pastrinoj-tentistinoj, aŭ Lamioj, en Helenujo iĝis teruraj demonoj de nokto. En demonon transformiĝis ankaŭ la diino-strigo, kiu ĉe la sirianoj iĝis Lilito — la unua edzino de la unua homo. La siria luna diino same estis montrata kun serpenta korpo, kaj en Egiptujo iam kun leona kapo. Nejto en la momento de sia apero estis la sama trivizaĝa serpento — la diino de Libio. La ĉefa diino de la urbo, kie famiĝis Tais, Atena-Saĝo naskiĝis ĉe la bordoj de insulo Tritono en Libio, kiel triopa serpento-diino. Ĉie en antikvaj religioj la ĉefa estas la triopa diino de Amo, tri Muzoj, tri Nimfoj. En pli postaj mitoj ŝi nepre estas venkata de viro-dio aŭ heroo, kiel detruanto Perseo.
La delosano diras, ke diinoj kaj dioj de antikvaj religioj, transirante al novaj popoloj, ĉiam iĝas malicaj demonoj. Necesas kalumnii la pasintaĵon, por firmigi la novon. Tielaj, bedaŭrinde, estas la homoj.
La granda Diino-Patrino, aŭ Ana, kuniganta en si la vizaĝojn de Saĝo, Amo kaj Fekundo, turniĝis nun al la homoj per la alia flanko: de Malbono, Detruo, Morto. Sed la memoro de emocioj estas la plej forta, kaj la antikvaj kredoj ĉiam elmergiĝas el sub pezo de la novaj. La aspektoj de Ana dividiĝis, iĝis la diinoj de Helenujo: Ur-Ana — Afrodito, Di-Ana — Artemiso, At-Ana — Atena. La luna diino Artemiso, la plej antikva el ĉiuj, konservis sian triopan aspekton kaj iĝis Hekato, la diino de malbona sorĉo, de nokta halucino, la estrino de noktaj demonoj, kaj ŝia frato Apolono Murdisto iĝis la hela dio de la suno kaj kuracado…
— Ĉu vi ne timas paroli pri dioj, kvazaŭ ili estas homoj? — maltrankvile demandis Tais, aŭskultinta la barbulon, ne interrompante.
— La delosa instruisto jam diris al vi… krome, mi estas poeto, kaj ĉiuj poetoj kultas la virinan diinon. Sen ŝi ne ekzistas poeto, li turnas sin nur al ŝi. Ŝi devas obei al vero de liaj vortoj. Ĉar poeto serĉas la veron, ekkonas aferojn, kiuj interesas nek Muzon, nek la Amon. Ŝi estas diino, sed ankaŭ virino, kiel vi!
— Vi parolas al mi, kvazaŭ mi estas…
— Ĝuste tial li estas poeto! — aŭdiĝis malantaŭ ili malforta, sed klara voĉo. Ili ambaŭ ekstaris, kliniĝinte antaŭ la delosa pastro. — Vi eĉ forgesis, ke Nikturo jam speguliĝis en la akvo de la rivero.
La barbulo, tuj perdinta la karakteran por li gravan mienon, balbutis ekskuzojn, sed la delosano geste haltigis lin:
— Poeto ĉiam devas iri kontraŭ, en tio estas lia esenco. Se io ankoraŭ forta tromaturiĝis, malviviĝis — ĝi estas detruenda, kaj poeto iĝas detruanto, direktas tien baton de mokrido. Se io ĉarma estas ankoraŭ malforta, ne fortikiĝis aŭ eĉ estas neniigita — ĝi estas rekreenda, necesas enverŝi en ĝin forton. Tie poeto estas revanto, laŭdanto kaj kreanto! Tiel li ĉiam havas du vizaĝojn, eĉ pli bone, se tri, kiel Muzo. Sed ve al li kaj al la homoj, se nur unu. Tiam li estas semanto de malutilo kaj veneno.
— Mi aŭdacu kontraŭdiri al vi, saĝulo el Deloso, — la barbulo levis la kapon, — kial vi parolas nur pri poeto? Ĉu filozofoj ne estas sammezure responsaj pri siaj vortoj?
— Mi ne parolas pri mezuro, kiu estas egala por ĉiuj. Vi scias, kiomgrade magio de vorto kaj sono estas pli forta ol mallaŭta voĉo de sofistoj. Potenco de poeto super la homoj estas multe pli granda, kaj tial…
— Mi komprenis, instruisto, kaj denove kliniĝas antaŭ via saĝo. Ne plu malŝparu vortojn.
— Ne, mi vidas, vi ankoraŭ ne atingis tutan profundan forton de poeto, kvankam vi estas inicita per la Kvin Lotusaj Petaloj. La nocio de verso devenas de la radiko de la vorto «lukto», sed poeto en sia alia aspekto ankaŭ nepre dividas militantojn. Li estas paciganto, tia estas la antikva tradicio. Kial?
La barbulo konfuzite dismetis la fingrojn, malkaŝante per tiu gesto, ke li estas mitilenano, kaj la delosano ridetis.
— Do aŭskultu, kaj ankaŭ vi, Tais, ĉar tio helpos al vi kompreni multon. Post la ekrego de la viraj dioj, venintaj el la nordo kune kun la triboj, konkerintaj la pelasgojn, la «Popolon de Maro», antaŭ dek kvin jarcentoj — aĥajanoj, danaidoj kaj eolianoj, la memcerta vira spirito anstataŭis la ordon kaj pacon, karakterizan por la virina regado. Herooj-militistoj anstataŭis la belegajn regantinojn de amo kaj morto. Pastroj deklaris militon al la ina elemento. Sed poeto servas al la Granda Diino kaj tial estas aliancano de virino, kiu kvankam ne estas poeto mem, sed Muzo. Kaj se Muzo estas ankoraŭ poeto, kiel Safo el Lesbo, do ŝi atingas tian forton, ke ŝiajn verkojn neniigas viroj, kaj ŝin mem dronigas en kalumnio, akuzante pri tio, pri kio ĉiam akuzadis fortajn virinojn malfortaj viroj, — pri amora nesatigeblo.