Выбрать главу

La novaj popoloj dividas la Sunon disde la Luno, la viran dion disde Anatha-Iŝtar, atribuante al li plenan potencon, opiniante lin la komenco kaj la fino de ĉio ekzistanta. Vi ĵus diris al Tais, kaj prave, ke dioj de malnova religio iĝas malbonaj demonoj en la nova. Mi aldonu krome, ke la diinojn oni ĉiam pli elpuŝas, kiel regantinojn de malbona sorĉo. Tio okazas kaj en la oriento, kaj en la okcidento, kaj en Helenujo. Kune kun la diinoj foriras poezio, malkreskas nombro kaj forto de poetoj. Mi antaŭsentas malfeliĉojn pro tio en malproksima estonteco.

— Kial malfeliĉojn, ĉu mi povas demandi vin, patro? — diris Tais, ĝis nun silente starinta apud la viroj.

— La unueca esenco de la homo estas disŝirata en du. Pensulo-poeto renkonteblas ĉiam pli malofte, kaj liaj apartaj esencoj multiĝas en la mondo. Dominas ĉiam pli forte la racio — Nus, Fronema, pli karaktera por la viroj, anstataŭ la memoro — Mnema, Estesis kaj Timos — la sento, la koro kaj la animo. Kaj la viroj, perdante poezian forton, iĝas similaj al la pitagoraj nombristoj aŭ al venĝemaj kaj kalkulemaj diaĵoj de la siriaj kaj okcidentaj popoloj. Ili deklaras militon kontraŭ la ina elemento, kaj kun tio perdas spiritan interkomunikon kun la mondo kaj la dioj. Ili kalkulas siajn meritojn kaj pekojn, kiel monon, pagante al diaĵo, kaj anstataŭ puriĝo ricevas fatalan senton de kulpo kaj senforteco.

— Kiam do tio komenciĝis, patro? Kial tiel okazis?

— Tre antaŭlonge! Kiam unuafoje la homo prenis en la manojn instrumenton, armilon, kreis la radon, li perdis kredon je si kaj komencis esperi al la inventitaj de li instrumentoj, ĉiam pli malproksimiĝante disde la naturo kaj malfortigante siajn internajn fortojn. La virino vivis alie kaj pli konservis sin, ŝi iĝis pli forta ol la viro en la animo, en amo kaj en scio de sia esenco. Sed sufiĉas pri tio, la nokto venis, tempas iri.

Emocio plioftigis la spiradon de Tais. Ŝi ekiris post la virojn tra la malgranda korteto al ŝtona pilono, konstruita super galerio, foriranta en la deklivon de la monteto. Dum ioma tempo ili iris silente, singarde paŝante en mallumo. Poste Tais aŭdis, kiel la barba poeto demandis la delosan filozofon:

— Ĉu endas kompreni la diritan de vi tiel, ke ni, la helenoj, malgraŭ niaj ampleksaj scioj kaj grandega arto, intence ne strebas krei novajn instrumentojn kaj maŝinojn, por ne perdi sentojn de Eroso, belo kaj poezio?

— Mi pensas, ke jes, kvankam, eble, ni ne konscias tion.

— Ĉu tio estas saĝa?

— Se la tuta mondo iras al la disŝiro de la poeto kaj la filozofo, de la sento kaj la racio, al akcepto de la ĉioscia kaj ĉiopova punanta dio, al foriro en urbojn, sub defendon de muroj kaj maŝinoj, do nia vojo kondukos al pereo.

— Sed estos glora pereo! Oni prikantos nin dum jarcentoj!

— Vi pravas. Por miloj da estontaj jaroj Helenujo restos bela revo por ĉiuj iom valoraj homoj, malgraŭ ĉiuj niaj mankoj kaj eraroj! Ni venis!

La delosano haltis kaj turnis sin al Tais. La hetajro rigidiĝis. La filozofo kuraĝige ridetis kaj prenis ŝian manon, ion flustrinte al la poeto. Tiu malaperis en flanka pasejo, kaj la filozofo kondukis Tais-on en tre altan rondan ejon, prilumitan de fumantaj torĉoj el aroma ligno. Li svingis la manon, kaj tuj ektondris nevideblaj tamburoj. Ili frapadis laŭte, plirapidigante la ritmon. Baldaŭ la tondrantaj kaskadoj de sonoj, falante sur Tais-on, igis ŝin tremeradi per la tuta korpo, absorbante ŝin per sia ritmo kaj forto. La filozofo kliniĝis al la atenanino kaj, laŭtiginte la voĉon, ordonis:

— Demetu de vi ĉion. Ankaŭ la sandalojn.

Tais obeis sen pripenso. La delosano aprobe mankaresis ŝiajn harojn, ordonis elpreni la kombilon kaj demeti la rubandojn.

— En vi estas videbla la sango de la Granda Diino. Ekstaru en la centro de la rondo.

Tais ekstaris tiel, tremerante pro la bruo, kaj la delosa saĝulo malaperis. Subite, kvazaŭ el muroj, eliris naŭ virinoj kun kronoj el ruĝaj floroj sur la malligitaj haroj, same nudaj, kiel Tais, ne egiptinoj, sed ankaŭ ne heleninoj, de popolo, kiun Tais ne konis. Unu el ili, la plej aĝa, fortika, larĝbrusta, kun tuta ĉapo da etkrispaj haroj, kun malhel-bronza haŭto, alkuris al Tais. La ceteraj viciĝis ringe ĉirkaŭ ili.

— Faru, kiel ni! — ordonis la plej aĝa en la bona kojneo, preninte la atenaninon je la mano.

La virinoj ekiris ĉene, alte levante la genuojn kaj tenante unu la alian je la malligitaj haroj. La ritmo, rapidiĝante, transiris en kuron. Disiĝinte, ili ekturniĝis kiel turbo — strobilos, rigidiĝis, poste, sinuante en Igdibmo — sovaĝa danco de la troja diino, furioze turnante la koksojn, ree ekkuris, retrofleksante la kapojn kaj etendante la manojn, kvazaŭ pretis brakumi la tutan ekumenon. La tamburoj jam ne tondris, sed muĝis, la dancistinoj frenezis en komplikaj moviĝoj, raŭkaj elkrioj de la sekiĝintaj buŝoj aŭdiĝis ĉiam malpli ofte. Unu post la alia la virinoj faladis sur la plankon kaj deruliĝadis al la muro el sub la piedoj de la dancantoj. Tais, fordoninta sin tutan al la sovaĝa rito, ne rimarkis, ke ŝi restis duope kun la ĉefa dancistino. La ok ceteraj kuŝis sur la planko sen konscio. La ĉefa plu dancis, superverŝita de ŝvito, kun miro rigardante al Tais, kiu ne postrestis de ŝi kaj nur flamis per arda ruĝo. Subite la dancistino haltis, alte levinte la manojn. La muziko, se eblis tiel nomi la nekredeblan bruegon, ĉesis. La surdigan silenton estis rompantaj nur suspiroj de la dancistinoj, kuŝantaj sur la planko. La plejaĝulino riverencis al Tais tre malalte kaj eligis akran kriegon. La falintaj dancistinoj leviĝis, ŝanceliĝante sur la malfortiĝintaj kruroj. Momento — kaj la atenanino restis sola, plu tremegante pro la ekscito kaj aŭdante nur sian plioftiĝintan spiradon. El ie desupre aŭdiĝis la voĉo de la delosa filozofo:

— Rekonsciiĝu, iru dekstren.

Tais rimarkis mallarĝan, kiel fendo, elirejon el la ronda halo kaj ekiris tien, kiel en nebulo. Malantaŭe kun peza grinco frapfermiĝis la pordo. En absoluta mallumo Tais etendis la manojn antaŭen, singarde paŝante. Subite sur ŝin desupre falis maso da sala akvo, odoranta per maro. La konsternita atenanino retiriĝis, rememoris pri la pordo, fermita malantaŭe, kaj ree ekiris. La pasejo turniĝis orte unufoje, duafoje. Post la dua turniĝo apenaŭ rimarkebla lumo ekflagris en angulo. Malseka de la kapo ĝis la piedoj, ankoraŭ ne malvarmiĝinta, Tais impetis al la lumo kaj post kelkaj momentoj ŝtoniĝis pro timo. Ŝi trafis en rondan halon, similan al la antaŭa, sed sentegmentan, pute leviĝantan en la stelan noktan ĉielon. La tutan areon de la planko okupis baseno kun akvo. Nur tie, kie staris Tais, estis nelarĝa taluso el veraj maraj rulŝtonetoj, oblikve eniranta sub la akvon. Etaj ondoj mallaŭte plaŭdis sur la rulŝtonetoj, el ie blovis vento kaj turnadis la flamon de la sola torĉo, ĵetanta ruĝajn rebrilojn sur la nigron de la akvo. La dentoj de Tais frapis kelkfoje, kaj ŝi komprenis, ke ŝi tremas pro malvarmo kaj pro la sento, kiu povis esti nur timo, ne konsciita, sed firmiĝinta en la animo de la kuraĝa atenanino post la longa kaj senhelpa atendado de la monstra zuĥoso en la subteraĵo de la Labirinto, simila al tiu ĉi stranga puto…

— Ne timu, filino mia! Mi estas kun vi. — La delosa filozofo eliris sur la kontraŭan flankon de la baseno kaj komencis malrapide ĉirkaŭiri ĝin laŭ la granite tegita rando.

— Laŭ la rito necesas alkateni vin al roko, kaj mara monstro devas kvazaŭ vori vin. Sed vi jam spertis multe pli teruran elprovon en la Labirinto, kaj ni decidis nuligi la unuan ŝtupon. Ĉi tie mi disŝutos karbon de tri sanktaj arboj — kverko, avelujo kaj saliko, uzataj por sepulta lignofajro kaj signifantaj potencon, saĝon kaj ĉarmon. Sur la karboj, kiel sur morta kuŝejo, vi noktumos. Prenu, — la filozofo prenis el niĉo en la muro brakplenon da lano de nigraj ŝafoj kaj donis al Tais, — vi pasigos ĉi tie en soleco, kuŝante sterne sur la ventro, la nokton ĝis la unuaj signoj de tagiĝo. Tuj kiam komenciĝos la tagiĝo, vi forlasos la basenon, iros reen en la galerion, turniĝos maldekstren, al flagro de lucerno, kaj eniros en malhelan kavernon, kie vi pasigos la tagon. Kiam vi aŭdos sonoron, forlasu la kavernon kaj iru denove sur la rulŝtonetojn ĝis la sekva tagiĝo. Ĉi-foje kuŝu sur la dorso, kontemplante la ĉielon, kaj ripetadu la antikvan himnon al Geo. Tiel estos dum ankoraŭ du noktoj. Poste mi venos al vi. Vi devos fasti. Trinkakvo estas en amforo ĉe la kuŝejo en la kaverno. Ĥajre!