— Vidu, pri tiu ĉi cikatro scios nur ŝi kaj ankoraŭ ni duope.
La poeto kun klinita kapo donis al Tais bovlon da kaprina lakto kun mielo — la trinkaĵo, per kiu kreskigis Zeŭson en Kreta kaverno la dieca kaprino Amaltejo. Tais singarde eltrinkis ĝin ĝis la fundo kaj eksentis, kiel retiriĝis la malsato.
— Tio estas la signo de renaskiĝo al la vivo, — diris la filozofo. La poeto surmetis sur la kapon de Tais florkronon el forte odorantaj blankaj kvinpetalaj floroj kaj alportis helbluan stolon, laŭ kies malsupra rando anstataŭ ordinara franĝo kuris ornamaĵo el hokecaj krucoj, kiu ŝajnis al la atenanino malbonsigna. La delosa filozofo, kiel ĉiam, divenis ŝiajn pensojn.
— Tio estas la signo de fajra rado, veninta al ni el Hindujo. Vidu, la finoj de la krucoj estas fleksitaj kontraŭ la suna iro. Tia rado povas ruliĝi nur laŭ la suna rondiro, ĝi signas bonon kaj favoron. Sed, se vi vidos similajn radojn-krucojn kun finoj, fleksitaj laŭsune, tiel, ke la rado ruliĝas nur kontraŭ la suna rondiro — sciu, ke vi renkontis homojn, kiuj elektis la vojon de malbonfaro kaj malfeliĉo.
— Kiel la danco de nigra sorĉo, kiun oni dancas nokte kontraŭ la suna iro ĉirkaŭ tio, al kio oni deziras malutili? — demandis Tais, kaj la delosano konfirme kapjesis.
— Jen tri koloroj de la trivizaĝa diino-muzo, — diris la poeto, ĉirkaŭligante Tais-on per zono el laŭlong-stria blank-blu-ruĝa ŝtofo. La barbulo faris al la atenanino malaltan egiptan riverencon, tuŝinte per la manplato sian dekstran genuon, kaj senvorte eliris. La delosano kondukis Tais-on el la subteraĵo tra la korteto, prilumita de blindiga lumo, en la supran etaĝon de la superpordega pilono.
La sekvintajn sep tagojn plenigis strangaj ekzercoj pri koncentriĝo kaj malstreĉiĝo, pri peno kaj langvora ripozo, alternantaj kun malkaŝoj de la saĝulo pri tiaj aferoj, pri kiuj klera Tais eĉ neniam konjektis. Ŝajnis, en ŝi okazis granda ŝanĝo — ĉu al plia aŭ al malplia bono, ŝi ankoraŭ ne povis taksi. Ĉiuokaze, el la templo de Nejto en la liberon eliros alia Tais, pli trankvila, pli saĝa, scianta kaj novmaniere senzorga — pro senmaskigo de trompoj de la vivo kaj memtrompo de la homoj, sed ne pro facilanima fervoro de juneco, kiel estis antaŭe. Ŝi neniam rakontis al iu ajn pri la severaj tagoj de neordinaraj emocioj, ekbrulintaj kiel flamo, voranta kadukajn vestojn de la infana kredo. Pri la sufero pro foriranta ĉarmo de sukcesoj, ŝajnintaj tiom gravaj, pri la poioma firmiĝo de novaj esperoj kaj celoj ŝi povus rakonti nur al filino, simila al ŝi. La vivo ne plu kuŝis antaŭ ŝi per bizaraj sinuoj de vojo, pasanta per senfinaj turniĝoj de lumo al mallumo, de boskoj al riveretoj, de montetoj al maraj bordoj. Kaj ĉie atendas io nekonata, nova, loganta…
La viva vojo nun imagiĝis al Tais rekta, kiel flugo de sago, distranĉanta la ebenaĵon de la vivo, komence larĝa kaj klara, poste iĝanta ĉiam pli mallarĝa, nebula kaj finfine malaperanta post la horizonto. Sed mirinde sama en tuta sia longo, kvazaŭ malfermita galerio, ĉirkaŭstarigita per samaj kolonoj, estus etendiĝanta tien, malproksimen, ĝis la fino de la vivo de Tais…
Dejra («Scianta») — kiel sekrete nomiĝis Persefono — invadis en la animon, kie ĝis nun senrezerve regis Afrodito kaj ŝia petola filo. Tiu sento, neordinara por juna, sanplena virino, ne forlasadis la atenaninon dum tuta ŝia estado en la templo de Nejto kaj en stranga maniero kontribuis akrecon de percepto de instruoj de la delosa filozofo. La maljunulo malkovris al ŝi la instruojn de la orfeistoj, nomitaj tiel, ĉar ili opiniis ebla eliron el la subtera regno Hadeso, simile al Orfeo, savinta sian Eŭridicon. La instruo, aperinta en profundo de la pasintaj jarcentoj el kombino de la saĝoj de Kreto kaj Hindujo, kombinis la kredon je reenkarniĝo en novaj naskiĝoj kun negado de la senelireco de la rondoj de la vivo kaj la sorto. La granda principo «ĉio fluas, ŝanĝiĝas kaj pasas», reflektita en la nomo de la granda Kreta diino Kibela-Rea, koliziis kun la demando — ĉu estos reveno al la pasinta?
— Jes, tiel estos ĉiam! — respondadis saĝuloj de Sirio kaj Pitagoro, la fama instruisto de la orfeistoj, pelasgo el insulo Samoso, kiu forkondukis la orfeistojn flanken for de la antikva saĝo, absorbiĝinte en ludo de nombroj kaj signoj sub influo de la saĝuloj de Ur-Salim.
— Ne estos, — diris filozofoj de la malnov-orfeisma skolo. — Ne la Rado, eterne plenumanta rondon post rondo, sed la Spiralo — jen la vera fluo de ŝanĝiĝantaj aferoj, kaj en tio estas saviĝo el la Rado.
«La dioj ne kreis la Universon, ĝi aperis el naturaj fizikaj fortoj de la mondo» — tiel instruis la orfeistoj. «La Kosmo antaŭ ĉio estas ordo». El Ĥaoso, Krono (Tempo) kaj Etero kreiĝis la ovo de la Universo. La ovo komencis vastiĝi, unu ĝia duono kreis la ĉielon, la alia — la teron, kaj inter ili aperis Bios — la vivo.
Kontentigante bezonojn de la pensantaj homoj de sia tempo, la orfeistoj ne konjektis, certe, ke post dudek ses jarcentoj la plej grandaj pensuloj de la gigante kreskinta homaro akceptos saman koncepton de la origino de la Kosmo, ekskludinte nur la Teron el ĉefeco en la Universo.
En Gazao, la Kreta kolonio sur la siria bordo, fondita je dek du jarcentoj antaŭ Tais, naskiĝis mito pri Samsono — blindigita heroo, alkatenita al muelilo kaj kondamnita eterne turnadi ties radon. Li saviĝis danke al sia kolosa forto, rompinte la kolonojn kaj faliginte sur ĉiujn la tegmenton de la templo. Ekde la antikveco oni komparadis la turniĝantan firmamenton kun muelilo. La senco de la faritaĵo de la heroo konsistis en tio, ke necesas detrui la mondon kaj mortigi ĉiujn, por foriri de la eterna rondirado.
La orfeistoj solvis tiun ĉi problemon alie. Ĝis nun eblas trovi iliajn instruojn sur oraj medalionoj, kiujn ili surmetadis sur la kolojn de siaj mortintoj. Kiam la soifanta animo de la mortinto trenis sin en la subtera regno tra kampoj de asfodeloj, ĝi devis memori, ke ĝi ne trinku el la rivero Leto. Ties akvo, malhela pro altaj cipresoj, ombrantaj la bordojn, forgesigadis pri la pasinta vivo. La animo iĝadis senhelpa materialo por ciklo de nova naskiĝo, detruo kaj morto, kaj tiel sen fino. Sed se trinki el la sankta fonto de Persefono, kaŝita en bosko, tiam la animo, konservante memoron kaj scion, forlasas la seneliran Radon kaj iĝas reganto de mortintoj.
Kune kun la instruo pri metempsiĥozo, veninta el Azio, la orfeistoj konservis antikvajn lokajn ritojn.
— De vi, — diris la delosa filozofo, — la orfeisma instruo postulas memori, ke la spirita estonteco de homo estas en liaj manoj, sed ne plene obeas al la dioj kaj la sorto, kiel kredas ĉiuj, de Egiptujo ĝis Kartago. Sur tiu ĉi vojo oni ne rajtas fari cedojn, retiriĝojn, alie, kiel gluton da akvo el Leto, vi trinkos venenon de malbono, envio kaj avido, kiuj ĵetos vin en forajn abismojn de Erebo. Ni, la orfeistoj de Ionio, instruas, ke ĉiuj homoj estas samvaloraj sur la vojo de bono kaj egalrajtaj en atingo de scio. Denaska diferenco de homoj estas grandega. Superi ĝin, kunigi ĉiujn, samkiel superi la malsamecon de la popoloj, eblas nur sur unu vojo. Sed necesas atenti, kia vojo unuigas la popolojn. Estas malfeliĉo, se ĝi ne estas direktita al bono, kaj eĉ pli malbone, se iu popolo opinias sin super ĉiuj ceteraj, la elektito de dioj, vokita regi super la aliaj. Tia popolo suferigos la aliajn, kaj mem estas kondamnita al eĉ pli malbonaj suferoj, spertante ĉies malamon kaj malŝparante ĉiujn fortojn por atingo de celoj, senvaloraj kompare kun la vasteco de la vivo. Ni, la helenoj, antaŭ ne tre longe ekstaris sur tiun sovaĝan kaj malbonkoran vojon, pli frue venis al ĝi la egiptoj kaj la sirianoj, kaj nun okcidente maturiĝas eĉ pli malbona hegemonio de Romo… Ĝi venos al terura potenco. Kaj tiu potenco estos pli malbona, ol ĉiuj ceteraj, ĉar la romianoj havas ne helenan karakteron, ili estas mornaj, strebantaj al celoj de militakiroj kaj de sata vivo kun sangaj spektaĵoj.
— Ni revenu al vi, — interrompis sin mem la maljuna filozofo, — ne eblas esti orfeisto de nia skolo, se, krom la celo, vi forgesos pri la kosto, per kiu ĉion atingis la homoj. Mi ne parolas pri simplaj aĵoj, atingeblaj por manoj de metiisto, sed mi pensas pri grandaj konstruaĵoj, temploj, urboj, havenoj, ŝipoj, pri ĉio, kio postulas penojn de multaj homoj. Neniu eĉ plej bela templo ĉarmu vin, se ĝi estas konstruita sur ostoj kaj turmentoj de miloj da sklavoj, neniu grandeco povas esti inda, se por ĝia atingo estis murditaj, mortis pro malsato, perdis liberon homoj. Ne nur homoj, sed ankaŭ animaloj, ĉar iliaj suferoj same pezigas la tason de la pesilo de la sorto. Tial multaj orfeistoj ne manĝas viandon…