Выбрать главу

— Patro, sed kiel do oni donas oferojn al grandaj dioj? — demandis Tais kaj tuta kunpremiĝis, ekvidinte fajron de kolero en la okuloj de la instruisto. Li silentis iom, poste diris krude kaj abrupte, tute ne simile al la antaŭa trankvila parolo:

— Sovaĝajn oferojn al sovaĝaj dioj donas murdistoj…

Tais konfuziĝis. Plurfoje dum la konversacioj de la delosano al ŝi venadis sento de invado en malpermesitaĵon, de sakrilegia deŝiro de la kurteno, dividanta la mortemulojn disde la dioj.

— Ni ne parolu pri tio, al kio vi ankoraŭ ne estas preta!

Kaj la delosa filozofo forpermesis Tais-on.

En sekvaj tagoj li instruadis ŝin pri ĝusta spirado kaj disvolvo de speciala fleksebleco de la korpo, permesanta preni pozojn por koncentriĝo kaj rapida ripozo. Ekde la infanaĝo fizike trejnita, bonege disvolvita, sindetenema en manĝo kaj trinko, ŝi iĝis tiom kapabla lernantino, ke la maljunulo pro plezuro frapadis sian genuon, entuziasmigante la atenaninon.

— Mi povas nur instrui vin pri artifikoj. Pluen, se vi deziros kaj povos, vi iros mem, ĉar la vojo mezuriĝas per pluraj jaroj! — diradis li, kontrolante, kiom bone memoras Tais.

En la sesa tago — la «cifero de la vivo» de pitagoristoj — la maljunulo pli detale rakontis al Tais pri la prapatrino de ĉiuj religioj — la Granda Diino. Religiaj instruantoj mensogas, penante pruvi, ke la komenca estas dio-viro. Antaŭ jarmiloj ĉiuj popoloj kultis la Grandan Diinon, kaj en familio kaj gento ĉefis la virinoj. Post transiro de ĉefeco al la viro la vojoj komencis disiri. La antikvaj religioj estis forviŝitaj de sur la vizaĝo de Geo aŭ plene submetiĝis al malamikeco kontraŭ la virino, nominte ŝin la fonto de la malbono kaj de ĉio malpura.

En la Oriento, en senmezura malproksimo de ĉi tie, estas grandega Meza lando, samtempa al la detruita Kreta. Tie flavvizaĝaj kaj oblikvokulaj homoj opinias la viran elementon Jangon la enkorpiĝo de ĉio hela, kaj la virinan elementon Jinon — de ĉio malhela en la ĉielo kaj sur la tero.

En la ardaj valoj de Sirio loĝas ne malpli antikva, saĝa popolo, komence kultinta al Rea-Kibela, samkiel la kretanoj. Poste la virina nomo de la diino transformiĝis en la viran — Jehovo. Ankoraŭ tute antaŭnelonge en Supra Egiptujo ekzistis kulto de Jehovo kaj du diinoj, liaj edzinoj: Aŝima Bethil kaj Anatha Bethil. Poste la edzinoj malaperis, kaj la dio restis unu. En la Oriento la komuna kulto de la granda diino Aŝtoret, aŭ Iŝtar, kaj de Jehovo disiĝis en du malsamajn kredojn. La unua prenis multon el diiganta la virinon Kreto, el la Kreta kolonio Gazao kaj el la antikva urbo de saĝo Bibloso. La fama templo de Salomono estas konstruita imite al Kretaj palacoj helpe de konstruistoj de Gebalo-Bibloso.

La kredo de adorantoj de Jehovo deklaris la virinon malpura, malica, per siaj pekoj kaŭzinta la elpelon de la homoj el la praa paradizo… Sub minaco de morto virino ne rajtas montriĝi nuda eĉ al sia edzo, ne rajtas eniri en templon. Se virino dum menstruo trairos inter du viroj — unu el ili nepre mortos.

— Vi ŝercas, patro, — ekridis Tais, — sur la atena agoro mortadus centoj da viroj dum tago!

— Ju pli absurda estas kredo, des pli kroĉiĝas al ĝi malkleraj homoj, ju pli malhela estas ilia animo, des pli fanatikaj ili estas. Senĉesaj militoj, buĉado inter plej proksimaj popoloj — jen rezulto de eniro de la viro sur tronojn de dioj kaj reĝoj. Ĉio poezia, kio estas ligita kun Muzo, malaperas, poetoj iĝas kortegaj laŭdantoj de la minaca dio, filozofoj pravigas liajn agojn, teĥnikistoj inventas novajn batalilojn. Kaj se reĝo iĝas poeto kaj adoras Muzon en aspekto de bela amatino, do ŝin oni murdas. Tia estis la historio de la komagena reĝo Salomono kaj Ŝulamito. Ŝin oni devis murdi ankaŭ pro tio, ke ŝi rompis la malpermeson kaj ne kaŝadis sian nudecon.

— Sed ĉe ni en Helenujo tiom multaj artistoj prikantas belecon de virinoj, — diris Tais.

— Jes, ĉe ni la virinaj kaj la viraj dioj ne disiris malproksime, kaj en tio estas feliĉo de la helenoj, por eterna envio de ĉiuj aliaj popoloj. En Helenujo al la virinoj estas malfermita la mondo, kaj tial ili ne estas tiel malkleraj, kiel ĉe aliaj popoloj, kaj iliaj infanoj ne elkreskas sovaĝuloj. Tiujn, kiuj en plena belo pozas al pentristoj kaj skulptistoj, oni ne murdas, sed gloras, opiniante, ke fordoni belon al la homoj estas ne malpli honore, ol por majstro transporti ĝin sur freskon aŭ en marmoron. La helenoj komprenis la forton de Eroso kaj gravecon de poezio por edukado de emocioj. Ni ne sukcesis fari tiel, ke la virinoj kombinu ĉiujn siajn kvalitojn en unu persono, sed, almenaŭ, kreis du specojn de virino en du ŝiaj plej gravaj aspektoj: de la hejma mastrino kaj de la hetajro-amikino.

— Kiu el ili do estas pli grava?

— Ambaŭ. Kaj ambaŭ estas unuecaj en la Granda Diino-Patrino, la Regantino de Sovaĝaj Bestoj kaj Vegetaĵoj. Sed memoru, ke la Granda Diino ne loĝas en urboj. Ŝia loĝejo estas montetoj kaj boskoj, stepoj kaj montoj, loĝataj de bestoj. Krome — la maro, ŝi estas ankaŭ mara diino. Profetoj de Sirio opiniis la maron la prapatrujo de ĉio peka, kun ĝi estas ligita Raĥab — la delogantino kaj la heredantino de la babilona diino Tiamat. Ili diradis: «Ne estos plu la maro!» Kaj la egiptoj same timas la maron…

— Kiel strange! Al mi ŝajnas, mi ne povus longe vivi sen maro, — diris Tais, — sed min ne timigas urbo, kiam ĝi staras sur mara bordo.

— Kaj ĉu vi ne scias, kiun aspekton de la diino vi sekvu? — subridis la filozofo. — Ne pensu! La sorto mem faris vin hetajro, dum vi estas juna. Kiam vi iĝos pli aĝa — vi iĝos patrino, kaj multo ŝanĝiĝos en vi, sed nun vi estas Circo kaj devas plenumi vian destinon.

Al la demando de Tais — kian destinon, la delosano klarigis al ŝi, ke la virina diino Muzo, kvankam ne estas sangavida, sed estas tute ne tiel bonkora, kiel tio ŝajnas al la poetoj, enamiĝintaj al ŝi. Inter ordinaraj homoj ekzistas proverbo pri tio, ke esti poeto, ami poeton aŭ ridi pri li — ĉio estas egale pereiga. La antikvaj lunaj diinoj de Kreto kaj Sirio estis ornamitaj per serpentoj por rememorigo, ke iliaj belaj aspektoj kaŝas la Morton, kaj leonoj gvatas siajn viktimojn ĉe iliaj piedoj. Samaj estas iliaj fratinoj: la diino-strigo kun la okuloj, brulantaj per saĝo, — fluganta nokte, heroldante la morton, simile al la «Nokta ĉevalino» Demeter, aŭ la senkompata falkino Kirka (Circo), la heroldino de pereo, la regantino de la insulo de Ploro — Ea norde de la Interna maro. Kirka estas sorĉistino de amoro, transformanta virojn en bestojn respektive al ilia merito — en porkojn, lupojn aŭ leonojn. Artemiso Elate (Ĉasistino), observanta pri sano de ĉiuj sovaĝaj bestoj kaj homoj, neniigante la malfortajn, malsanajn, malfortmensajn kaj malbelajn.

La granda diino Muzo estas nuda, kiel donacanta veron, kiel ne alligita al loko, nek al tempo. Ŝi ne povas esti hejma virino, ŝi ĉiam kontraŭstaros al tiu. Virinoj ne povas iom longe elteni ŝian rolon.

— Mi scias, — malgaje kaj maltrankvile diris Tais, — kiom da menadoj mortigas sin dum festoj de amoro.

— Mi kontentas pri vi ĉiam pli multe! — ekkriis la filozofo. — Al viaj vortoj mi aldonu, ke tiu, kiu naskiĝis por esti Muzo, sed devas esti hejma mastrino, ĉiam vivas sub tento de memmortigo. Kaj se poeto eraras pri virino, li ĉesas esti poeto, iĝinte ordinara homo.

Via rolo en la vivo estas tiu de Muzo de artistoj kaj poetoj, ĉarma kaj mizerikorda, tenera, sed senkompata en ĉio, kio koncernas la Veron, la Amon kaj la Belon. Vi estas tiu fermentilo, kiu instigas strebojn de homaj filoj, fortirante ilin disde manĝegado, vino kaj interbatiĝoj, disde stulta rivaleco, bagatela envio, malalta sklaveco. Per poetoj, artistoj vi, Muzo, devas ne permesi al la rojo de scio iĝi senviva marĉo.