Выбрать главу

— Amiketo, vi devas provizore malaperi, — ŝi kaptis la amikinon sub la brako, — ĝis debordiĝos la sparta taĉmento.

— Neniu aŭdacos, speciale nun, sub egido de la nevenkebla, — kontraŭis Egesiĥora. Tais ne konsentis:

— Eositeo kaj liaj spartanoj estas homoj de speciala kuraĝo. Ili timas nek morton, nek sorton. Se vi ne deziras fornavigi el Egiptujo ligita en ŝipa holdo, mi konsilas pripensi. Mi trovos tian azilon, ke spionoj ne malkovros vin.

Egesiĥora ekridis denove.

— Mi ne povas imagi, ke la ĉefa stratego, hardita militisto, parenco de la reĝo, en tia decida horo zorgus pri virino, pri hetajro, eĉ tiom luksa, kiel mi, — la spartanino kokete fleksiĝis.

— Kaj vi eraras. Li deziras posedi vin totale ĝuste tial, ke vi estas luksa kiel diino, ĉirkaŭita de ĉies atento kaj adoro. Kaj forlasi vin, des pli fordoni al iu, estu tio eĉ Argusomurdinto mem, por li estas humiliĝo, pli malbona, ol morto. Lia aŭ via… unue la via, sed ne pli frue, ol vi ĝisfunde eltrinkos kalikon de humiligoj, per kiuj li rekompencos vin pro la potenco super li kaj neobeemo. Malhela kaj surda pri ĉio, krom si, estas animo de tiaj homoj. Ili estas pli danĝeraj, ol ajna malamiko… eĉ se ili estas amikoj aŭ — speciale — amatoj.

Laciĝinte pro la longa parolo, Tais eksilentis. Silentis ankaŭ Egesiĥora, senmove starante en krepusko kaj rimarkante nek preterpasantojn, nek torĉojn, bruligitajn ĉe la varfo.

— Ni iru en vian hejmon, — vigliĝis ŝi, — mi devas skribi respondon.

— Kian?

— Mi atendos ĉi tie. Mi timas ŝipojn — miaj samlandanoj povas embuski min en ajna loko super Naŭkratiso. Mi timas forlasi la ĉevalojn — kien mi ilin kaŝu? Des pli, ke vi konsentis dume resti ĉi tie kun mi. — Kaj Egesiĥora brakumis, alpremante al si, la fidelan amikinon de la infanaj jaroj.

La spartanino uzis la klaran skribmanieron de Tais, petinte ŝin skribi mallongan, amplenan respondon, almetis la sigelon de la ringo, sendita de Nearĥo, kaj prunteprenis de la amikino du orajn darikojn, por devigi la poŝtiston senprokraste ekiri reen ĝis la sekva stacio.

Sklavo-ĝardenisto, kaŝinte la leteron en la zontuko, ekiris en mallumo al la ksenono de la poŝta stacio, nemalproksime de la plej antikva ŝtupa piramido de faraono Ĝosero.

Egesiĥora ĝis malfrua vespero atendadis revenon de la sendito kaj, nur eksciinte, ke la poŝtisto konsentis ekveturi matene, direktis sin hejmen kun torĉoj kaj du fortaj akompanantoj. Apenaŭ iu en Memfiso kuraĝus ataki la amatinon de la stratego mem, sed nokte ĉiuj nikteridoj (vespertoj) estas samaj.

Ekdorminte malfrue, Tais dormis pli longe, ol kutime. Ŝin vekis Klonaria, enkurinta kun krio: «Sinjorino, sinjorino!»

— Kio okazis? — maltrankviliĝis la momente vekiĝinta hetajro. La antaŭsento de malbonaj eventoj ĉiam pli forte kreskis en ŝi, kaj Tais elsaltis el la lito.

— Ni ĵus venis el la bazaro, — hastis rakonti la sklavino, — kaj tie ĉiuj parolas nur pri unu afero — pri murdo de la poŝtisto, veninta hieraŭ el la Delto. Lin oni trovis dum tagiĝo ĉe la pordego de la stacio…

— Kuru por Hesiona! — interrompis Klonaria-n la atenanino.

Hesiona alkuris el la ĝardeno kaj tuj estis sendita kun ordono venigi Egesiĥora-n. Tais ordonis prepari larĝajn blankajn egiptajn mantelojn kaj bridi Salmaaĥ-on. Surmetinte mallongan ĥitonon por rajdado, Tais malpacience iradis antaŭ la teraso, atendante la amikinon. Finfine, maltrankviligita de la prokrasto, ŝi ordonis al Klonaria kuri al Egesiĥora. La distanco je kvarono de sĥeno ĝis la loĝejo de la spartanino estis bagatela por la sana junulino. Ŝi ekkuris, kiel antilopo, kriinte, ke la «serpentidino», verŝajne, ne kuris, sed rampis. Kiam la anhelanta sklavino revenis sola, Tais komprenis, ke ŝiaj antaŭtimoj realiĝas.

— Ĥrizokoma kaj la «serpentidino» forveturis kune sur la kvaropo, — sciigis Klonaria.

— Kien?

— Neniu scias. Laŭ jen tiu vojo, — la sklavino almontris suden.

Egesiĥora, evidente, decidis kaŝi siajn valoregajn ĉevalojn en ĝardenoj, apud la tomboj de la plej antikvaj reĝoj, ĉe la Malakra Piramido. La posedanto de la ĝardenoj estis heleno laŭ la patro kaj unu el la plej fervoraj adorantoj de la orharulino.

Tais saltis sur Salmaaĥ-on kaj malaperis en polvo, antaŭ ol la sklavino sukcesis diri almenaŭ unu vorton.

La atenanino spronadis la ĉevalinon per la malmolaj piedfingroj kaj trarajdis per freneza galopo tutan sĥenon. La deklivo de la okcidentaj rokoj estis proksimiĝanta al la rivero. Ĉirkaŭveturinte ĝin, Tais malrapidigis Salmaaĥ-on. El post arbustoj vidiĝis la kvaropo de Egesiĥora, malrapide veturanta renkonten. Per unu rigardo la atenanino komprenis, ke okazis malfeliĉo, grandega ĝis teruro.

Senforte apogiĝinte al la arbelo — la antaŭa vando de la ĉaro, kun mallevita kapo staris Hesiona. Ŝiaj haroj malordiĝis sub vento, la ĥitono derampis, nudigante la ŝultron. Sendinte Salmaaĥ-on antaŭen, Tais kun morta klareco komprenis, ke la polve oraj bukloj, balancataj de vento en fendoj de la dekstra vando de la ĉaro estas finoj de la haroj de ŝia amikino. Alrajdinte pli proksime, ŝi ekvidis la priverŝitan de sango ĥitonon de Hesiona, malhelajn makulojn sur flava farbo kaj malrapidajn terurajn gutojn, falantajn en polvon malantaŭ la ĉevaloj. Hesiona, pli blanka ol la atenaj muroj, survolvis la kondukilojn sur elstaraĵon de la arbelo, subtenantan la supran timonan stangon. La junulino preskaŭ ne stiris la ĉevalojn, nur retenante ilin. Salmaaĥ retropaŝis de la ĉaro, sentante sangon kaj morton. Tais desaltis de sur la ĉevalino, deĵetinte la bridrimenojn, kaj kure atingis la ĉaron. Egesiĥora estis kuŝanta, apogiĝinte per la flanko sur la arbelo. Tute malalte pendis la senviva kapo, pezigita de la harligoj. Transpaŝinte la krurojn de la spartanino, Tais brakumis duonsvenintan Hesiona-n, deprenis la kondukilojn kaj haltigis la tetripon.

Hesiona rekonsciiĝis. Kolero kaj doloro estis en ŝiaj okuloj. Kun peno malferminte la kungluiĝintajn lipojn, ŝi elpremis: «Ne eblas, malantaŭe estas la murdistoj». Ne respondante, Tais kliniĝis super la kara amikino, levis ŝian kapon, ekvidis la grizajn lipojn kaj la brilantajn tra la duonfermitaj palpebroj blankojn de la senmoviĝintaj okuloj. Larĝa vundo sub la maldekstra klaviklo, farita de supre per batala ĵetlanco, estis morta. Tais eĉ ne bezonis pririgardon, instinkte sentinte la morton de la amikino. Ŝi turnis ties ankoraŭ varman kaj elastan korpon sur la flankon, kuŝigis sur la fundon de la ĉaro. Por momento al ŝi ŝajnis, ke Egesiĥora, viva, komforte ekkuŝis volve, ekdorminte dum vojaĝo. Elŝiriĝinta ploro tremigis la tutan koron de la atenanino. Venkinte la malfeliĉon, Tais okupiĝis pri Hesiona. Laŭ ŝia dekstra flanko iris longa tranĉo pro bato, farita kun grandega forto. La murdisto mistrafis kaj distranĉis nur la haŭton kaj la supraĵajn muskolojn, tamen la sango per larĝa rubando estis plu malrapide defluanta sur la femuron. Tais strikte vindis la vundon per la kapa kovrilo kaj irigis la ĉevalojn, fajfinte al Salmaaĥ, kiu ektrotis apude. Ili ĝisveturis rojon de pura akvo, ne interŝanĝinte eĉ vorton kun Hesiona. Trinkiginte la junulinon, lavinte ŝian vizaĝon kaj ŝiajn sangokovritajn manojn, Tais rigidiĝis en medito, rigardante al la strieto de kristala akvo. Hesiona, penante ion diri, ne kuraĝis rompi ŝian silenton. La vizaĝo de la hetajro, misformita de malfeliĉo kaj despero, iĝadis ĉiam pli minaca, samtempe strange heliĝante.

Subite Tais impetis al la ĉaro, pririgardis ĝin, korektis la oblikviĝintan krinonon — ringon sur la timona stango. Hesiona sekvis ŝin, sed Tais silente almontris por ŝi Salmaaĥ-on. Hesiona eliris el la rigidiĝo kaj neatendite facile saltis sur la ĉevalinon. Malimplikante la kondukilojn, Tais ĵetis oblikvan rigardon al la tebanino kaj konvinkiĝis, ke tiu povas teni sin en la selo. Malantaŭe sur rekta peco de la vojo aperis suspektindaj figuroj en blankaj egiptaj manteloj. Ili kuris per eta troto, laciĝintaj sub la arda somera suno. Tais malbonkore subridis kaj eligis stridan ŝrikon. La ĉevaloj freneze impetis. Timigita Salmaaĥ desaltis flanken, preskaŭ faliginte Hesiona-n. La tebanino sterniĝis sur ĝi, alkroĉiĝinte al la kolhararo. Tais ekveturis freneze rapidege, kiel neniam farus eĉ en ĉeesto de Egesiĥora, kiu fojfoje instruadis ŝin stiri la kvaropon.