Egesiĥora, orhara, arĝentkrura, belŝultra… Ŝia nedisigebla amikino, konfidatino de ĉiuj sekretoj, akompanantino en ĉiuj vojoj… Plorego denove tremigis Tais-on, sed la penso pri la murdinto kaj venĝo, kolero kaj furiozo superis ĉiujn aliajn emociojn. Ŝi veturis, kiel enkorpiĝinta Erinio, ŝtoniĝinta en strebo atingi la celon. Ŝi ne sukcesis lerni de Egesiĥora tiun muzikan laboron de fingroj, kia necesas por harmoniigo de agoj de ĉiuj kvar ĉevaloj. Tais memoris, ke inter la grandaj kaj la montraj fingroj de la dekstra kaj la maldekstra manoj oni tenas la kondukilojn de la timona paro, dum la longa kaj la ringa fingroj prenas la ŝnurojn de la eksteraj aljungitoj, traigitajn tra ringoj sur la dorsoj. Turniĝoj de la tetripo en ŝiaj manoj estis mallertaj, kaj Tais ekrapidis rekte, apenaŭ sukcesante eviti seriozajn obstaklojn.
La impeto de Tais transdoniĝis al Hesiona, kiu, refortiĝinte, rajdis apude sur Salmaaĥ, ne deziranta postresti. La ĉevalino jen atingadis la ĉaron, jen antaŭadis ĝin, jen restadis malantaŭe, kiam la vojo iĝadis rekta kaj glata, kiel areno de stadiono.
Atingante Tais-on, Hesiona penis rakonti pri la okazintaĵo. Tais ne bezonis klarigojn. Okazis tio, kion ŝi ĉiam timis, kaj ŝi rapidegis al la kulpinto de la morto de Egesiĥora. El fragmentaj, disŝiritaj elkrioj de Hesiona Tais komprenis, ke la amikinon oni embuskis sur la vojo al la ĝardeno, distancanta je tri sĥenoj de la centro de Memfiso. Egesiĥora petis Hesiona-n akompani ŝin, por helpi regi la ĉevalojn, se ŝia amiko ne estos en la loko. Tais komprenis, ke Egesiĥora sentis la danĝeron, pendantan super ŝi, kaj ne deziris esti sola.
Traveturinte pli ol du sĥenojn, ili atingis malgrandan boskon, kies arboj estis kliniĝantaj super la vojo. Du homoj kun lancoj baris la vojon al la ĉaro. Egesiĥora ekveturis rekte al ili… La homoj desaltis flanken, kaj en tiu momento iu, kaŝiĝinta en branĉoj de granda arbo, ĵetis lancon en Egesiĥora-n. Ŝi falis momente, trafita morte. Hesiona malbone memoras, kio estis poste. Ŝi pensis nur pri unu afero — forveturigi Egesiĥora-n en la urbon, al la sinjorino. Probable, ŝi haltigis la akceliĝintan kvaropon, turnis ĝin sur la mallarĝa vojo, kiam la murdistoj revenis. Iu vundis ŝin, ĵetinte tranĉilon. Ŝi forveturis, malgraŭ la fluanta sango. Lasinte malproksime poste siajn persekutantojn, ŝi malrapidigis la kuron de la ĉevaloj kaj survolvis la kondukilojn sur la elstaraĵon de la arbelo, por eltreni la lancon el la korpo de Egesiĥora. Kun peno ŝi elŝiris la armilon, kaj tiam ŝi preskaŭ svenis. La okuloj ĉesis vidi. Ŝi kroĉiĝis al la flanko de la ĉaro, penante ne fali, rememorigante al si pri la murdistoj, kurantaj malantaŭe. En tiu stato ŝin trovis Tais. La dioj mem venigis la sinjorinon ĉi tien, alie la murdistoj atingus la ĉaron. Tais, ne respondante al la rakonto de Hesiona, nur pli malalte klinadis la kapon, ĝis sango mordante la lipojn.
Per la sama freneza galopo traveturis ili laŭ homplenaj stratoj sub timigitaj krioj kaj minacoj de diskurantaj preterpasantoj kaj portistoj, lasante post si nubon de densa polvo. Kiel kirlovento alflugis la kvaropo al la pordego de Stratopedono. Gardanta militisto, freneziĝinta pro suna ardo, ne moviĝis, rekoninte la kvaropon de Egesiĥora. Rimarkinte ion malbonan, li nedecideme klinis la lancon, barante la vojon. Tais eĉ ne pensis reteni la freneziĝintajn ĉevalojn. Kun frapo ekflugis la ŝildo, elbatita el la manoj, krakis sub la radoj la lanco, la spartano, deĵetita al la fosto, sovaĝe ekkriegis, alarmante. La ĉaro trakuris tra la larĝa korto de militaj ekzercoj al markezo, barita per krada bariero. Ĉi tie ordinare sidadis stratego Eositeo. En profundo de la markezo troviĝis lia loĝejo. Eositeo, altirita de krioj, elsaltis el sub la markezo. Ne povante haltigi la tetripon, Tais igis ĝin deflankiĝi kaj kroĉis la kradon per la akso. Kun krako ekflugis pecoj de seka ligno, la ĉaro frakasis la baraĵon kaj, renkontinte la foston, haltigis la ĉevalojn, kiuj ekprancis, svingante la antaŭan hufojn kaj levante la nuddentajn muzelojn. El ĉiuj flankoj estis alkurantaj alarmitaj militestroj. El barako apud la pordego elkuris kaj viciĝis taĉmento da hoplitoj — militistoj en metalaj kirasoj. Hesiona trais la pordegon post la ĉaro kaj alrajdis por helpo al Tais. Tiu eĉ ne intencis haltigi la ĉevalojn, lasinte fari tion al la helpantoj de Eositeo.
La atenanino desaltis de sur la ĉaro rekte antaŭ la piedojn de la konsterniĝinta stratego.
— Murdisto, abomena malkuraĝulo! — ekkriis ŝi, etendiĝante antaŭ la giganto je tuta sia negranda alto kaj almontrante lin per la fingro. — Iru rigardi la faron de viaj manoj! — Tais almontris la ĉaron. Pro la bato kontraŭ la fosto la korpo de Egesiĥora transruliĝis malantaŭen kaj derampis laŭ la ŝtupo. Kun la kapo, ekkuŝinta sur la mason da oraj haroj, kun larĝe disĵetitaj manoj, la spartanino ŝajnis dormanta en maloportuna pozo post laciga vojaĝo. Ŝia viva vojo iĝis mallonga — nur dudek kvin jarojn travivis ŝi en la mondo, kaj ŝia mirinda belo nelonge ĝojigis homojn.
Eositeo rekonsciiĝis. Kaptinte la manon de Tais, li ŝiris ŝin en ombron en profundo de la markezo.
— Vi freneziĝis, virino! Kiel aŭdacas vi kulpigi min, idon de spartaj reĝoj, faman militiston?
Tais malestime ekridegis kaj turnis sin al la ŝokitaj militistoj, kuniĝintaj ĉe la rompita krado.
— Ĉu vi aŭdis la mensogajn vortojn de la hieno?! La murdistoj, senditaj de li, estas kaptitaj, ili jam konfesis ĉion!
Tais parolis kun tia neŝancelebla certeco, ke Eositeo griziĝis.
— Silentu, fia putino! — ekmuĝis li, premfermante la buŝon de Tais per la grandega manplato. La hetajro per la firmaj dentoj mordis lin je la fingroj, kaj la stratego ekkriegis eĉ pli laŭte, depreninte la manon.
— La orharulino ne deziris plu esti kun li, kaj vi devis forlasi Egiptujon, — haste klarigis Tais, — tiam li subaĉetis tri… — La atenanino apenaŭ sukcesis deflankiĝi de la potenca pugno. Tiam Hesiona, duonnuda, kun kriego: «Mi atestas!» — saltis sur la ŝultrojn de Eositeo, enkroĉiĝinte en liajn okulojn per la ungoj. La stratego deŝiris ŝin, kiel katinon, ĵetinte en angulon, kaj sinforgese impetis al Tais, elpreninte larĝan kilikian tranĉilon. Tais komprenis, ke ŝi tuj estos murdita. Ne sentante timon, ŝi staris antaŭ la giganto, kolere kaj venĝeme rigardante en liajn okulojn, en ekstazo de venĝa sentimeco.
— Haltu, stratego! — ŝirmis per si Tais-on nesciate el kie aperinta Menedemo.
— For, hundido, sklavo de la putino! He, kaptu la fian inaĉon!
Neniu el la militistoj moviĝis, malgraŭ la fama sparta disciplino. Ĉiuj amis Egesiĥora-n kaj Tais-on, kaj tro versimila estis la akuzo.
Eositeo sovaĝe ĉirkaŭrigardis, komprenis, ke nedecidemo minacas al li per senmaskigo. Forpuŝinte Menedemon, li kaptis Tais-on je la ĥitono, kun krakado de ŝiriĝanta ŝtofo ektrenis al si, kaj ricevis de Menedemo tian piedbaton en la bruston, ke deflugis je kelkaj paŝoj kaj falis, batiĝinte per la kapo kontraŭ muro. Kiam li ekstaris, sur lia vizaĝo estis nek timo, nek kolero. La maŝino de murdo, edukita ekde la infaneco, vekiĝis. Lerta batalisto, li trompis la senarman fortulon per flanka svingo de la ponardo kaj, subite elturniĝinte, malleviĝinte sur la fleksitan kruron, faris teruran baton demalsupre en la hepaton.
Kvazaŭ en prema senveka sonĝo Tais ekvidis, kiel malfortiĝis la potencaj muskoloj de ŝia fidela atleto. Kvazaŭ rompiĝinte, kunkroĉinte la manojn super la vundo, Menedemo falis sur la genuojn, el lia buŝo ekfluis malhela sango. Eositeo kliniĝis, penante eltreni la profunde enpikiĝintan armilon. En tiu momento Menedemo per lastaj fortoj faris al Eositeo baton al la verto per ambaŭ manoj, kunigitaj per la fingroj. Da lastaj fortoj en la korpo de la mortanta atleto restis ankoraŭ tiom, ke la kolo de la stratego krakis, kaj li falis al la piedoj de Tais, etendinte antaŭen, kiel por lasta bato, la manon kun la sangokovrita ponardo.