Tais kliniĝis super Menedemo. La militisto, rigardante al ŝi per la larĝe malfermitaj malklariĝantaj okuloj, sukcesis rideti al ŝi. Ĉiu vera heleno mortadis kun rideto, ĉiam afekcianta fremdlandanojn. La lipoj de Menedemo moviĝetis, sed Tais ne distingis eĉ vorton. La lumo estingiĝis por ŝi, kaj ŝi svene falis sur la larĝan bruston de Menedemo, alpremiĝinte al li per la vango.
Militestroj de la spartanoj silente levis Tais-on, transdoninte ŝin al prizorgo de Hesiona. Menedemo estis mortinta, kaj Eositeo obtuze muĝis, svingante la kapon, ne kapabla movi la paralizitajn krurojn kaj brakojn.
La ĉefa asistanto de la stratego, spartano el fama familio, aliris al Eositeo, elprenis la glavon kaj montris al li. Laŭ la moro, sanktigita de jarcentoj, lakonoj ĉiam finmortigadis siajn mortvunditojn kun ilia konsento, se ili estis en konscio. La stratego per la okuloj petis morton, kaj post momento li jam ne ekzistis.
Hesiona rekonsciigis sian sinjorinon kaj petegis ŝin atendi, ĝis la anstataŭanto de la stratego donos ĉaron. La hetajro forpuŝis la tebaninon kaj ekstaris.
— Necesas veturi. Oni venigu Salmaaĥ-on! Mi estas en konscio, — respondis ŝi al la timigita rigardo de Hesiona. — Mi devas enterigi Egesiĥora-n kaj Menedemon, kiel antikvajn heroojn de Helenujo, mi mem! Kaj tio estas farenda tuj — dum ili estas belaj, — flustre aldonis Tais. — Kie estas Arĥimaĥo — la anstataŭanto de la stratego?
Hesiona tamen iom retenis la sinjorinon, por iomete kombi kaj alpingli la veston. Tais trovis bone konatan de ŝi Arĥimaĥon, kondukis lin flanken for de la ekscititaj militestroj. La severa maljuna militisto konsentis pri la propono de la hetajro. Tais kun du malsuperaj militestroj ekveturis en la urbon, sendinte Hesiona-n en la domon de Egesiĥora kun fermita ĉaro. Ene de ĝi sur amason da manteloj oni metis la korpojn de la orharulino kaj Menedemo.
Arĥimaĥo donis tutan taĉmenton, kaj lignovendisto sendis tridek sklavojn kun sesdek ĉaroj da blokoj de aroma cedro. Tais donis kontraŭ ili kaj kontraŭ kvin trunkoj de arabiaj aromaj arboj la tutan restintan monon, duonon de la juvelaĵoj kaj la kuŝejon el nigra ligno kun eburo. Kompense al tio putrado ankoraŭ ne tuŝis la du homojn, plej karajn al la atenanino, kaj ili jam kuŝis, kunigitaj de la morto, apude sur giganta fajroloko, kun la kapoj al la nordo, vestitaj en festaj vestoj. La rufaj ĉevaloj, mortigitaj, kiel en antikveco, por akompani Egesiĥora-n en ŝia vojaĝo sur la asfodelaj kampoj de Hadeso, kuŝis ĉe la maldekstra flanko. Iliaj kolhararoj kaj intenskoloraj korpoj kontrastigis la longajn harligojn de la spartanino, striiĝantajn laŭlonge de ŝia korpo preskaŭ ĝis la nudaj piedoj. Ĉe la dekstra flanko de Menedemo oni kuŝigis la blankajn timonajn ĉevalojn, kaj al la piedoj de ambaŭ oni metis la ĉaron.
La fajroloko altis sur ŝtupego sub muro de la okcidenta deklivo, preskaŭ kontraŭ la domo de Egesiĥora. Tais grimpis sur la kvin-ulnan alton, sur angulon de la fajroloko, kaj rigidiĝis en adiaŭa sopiro, rigardante lastfoje al la por ĉiam forpasantaj karuloj. Plene batale armitaj staris ĉirkaŭe la kamaradoj de Menedemo, silentaj, mornaj, hirtiĝintaj per la antaŭen klinitaj lancoj. Antaŭ horo ili enterigis sian strategon trans la muro de malgranda helena tombejo sur la orienta bordo de Nilo. Ploregis la sklavinoj de ambaŭ hetajroj, retenante la kriojn, kiel decis en Helenujo. Du servistojn, ekkriegintajn laŭ la egipta moro, oni rapide forigis. Nun nur akraj krioj de lignaj sepultaj flutoj — gingroj estis rompantaj la maltrankvilan pezan silenton. Pastro estis preparanta sin por fari la lastan verŝoferon kaj nelaŭte diradis preĝojn al la reganto de la subtera regno. En respekta malproksimo staris grandega amaso da memfisanoj — adorantoj de la orhara regantino de ĉevaloj, kaj simplaj gapuloj.
Trankvilaj kaj belaj ŝajnis la vizaĝoj de Egesiĥora kaj Menedemo. La facile levitaj brovoj de la spartanino donis nekarakteran al ŝi esprimon de ĉarma nekompreno. Kaj Menedemo estis ridetanta per tiu malforta rideto, kiun li sendis al Tais kun la lasta spiro.
Tais ankoraŭ ne sukcesis ekkonscii la profundecon de sia perdo. Nur hieraŭ vespere ŝi vidis kaj Egesiĥora-n, kaj Menedemon, nur antaŭ kelkaj horoj ŝia fidela atleto ekstaris inter ŝi kaj la neevitebla morto. Nun plej akre sentis ŝi la forirantan belon de siaj proksimuloj, kuŝantaj sur la komuna sepulta kuŝejo, en ĉio similaj al antikvaj herooj de Helenujo. Kiam Tais, deirinte de sur la fajroloko, alportos torĉon al la sekaj kaj rezinriĉaj traboj, ĉesos ekzisti tio bela, kio ĝojigadis ĉiuhore, ĉiutage kaj ŝin, kaj aliajn homojn. Kaj la hetajro ne kuraĝis fari tiun lastan penon, malgraŭ gestoj de la pastro. Tais komprenis, ke necesas hasti, alie en egipta varmego la putrado por ĉiam kripligos la aspektojn de ŝiaj gespartanoj. Ili restos en ŝia memoro tiaj, kiaj ŝi vidos ilin en la lasta momento.
Tais retrorigardis. La vicoj de la spartanoj staris plu senmove, la militistoj rigardis al la pereintoj. Per unu salto la atenanino desaltis de sur la fajroloko. Tuj oni donis al ŝi brulantan torĉon. Levinte ĝin alte super la kapo, Tais rigidiĝis por kelkaj momentoj. Duono de la militistoj, fordoninte sian lancojn al la kamaradoj, komencis preni rezinriĉajn bastonojn, bruligi ilin en braĝujoj, fumantaj ĉe la kvar anguloj de la fajroloko.
Tais ĉirkaŭiris la fajrolokon, ekstaris ĉe la kapoj kaj ŝovis la torĉon sub amason da maldikaj cedraj splitoj. Flamo, preskaŭ nerimarkebla sub la suno, ekblovis per ardo, leviĝis ĝis la rando de la planko, ekflugis maldensa blua fumo. La lakonaj militistoj rapide bruligis la fajron ĉe ĉiuj flankoj, ekkrakis la ĉevalaj vostoj kaj kolhararoj, ekblovis akra odoro de brulanta haro. Tais ĵetis la lastan rigardon tra la dancanta flamo. Al ŝi ŝajnis, ke Menedemo movetis la manon, kvazaŭ adiaŭante, kaj la atenanino forturniĝis. Mallevinte sur la vizaĝon malpezan egiptan skarpon, kiu servis ĉi tie somere anstataŭ himatio, Tais, ne plu retrorigardante, ekiris hejmen kun Hesiona.
Morgaŭ, kiam malvarmiĝos ardo de la grandega lignofajro, la spartanoj kolektos la cindron de la korpoj de Egesiĥora kaj Menedemo, miksiĝintan kun la cindro de ŝiaj ĉevaloj, kaj elŝutos meze de Nilo, strebanta al la Interna maro, sur kies nordaj bordoj ili ambaŭ kreskis. Kaj ankoraŭ post tago la spartanoj eknavigos malsupren laŭ la rivero al Naŭkratiso, de kie kuŝas la vojo en Lakonujon. La spartanoj insistis, ke Tais forveturu kun ili, sed la hetajro rifuzis. Ŝi ne povis tuj forveturi el Memfiso, plena je rememoroj. Kaj por reveni en Helenujon nun malestis kaŭzo. El Ateno venadis maltrankviligaj onidiroj pri malpacoj, kaŭzitaj de paroloj de Demosteno, kaj la tuta helena mondo, malkvietigita per senekzemplaj venkoj de la makedona reĝo, ŝajnis, estis prepariĝanta ekiri orienten, en la antaŭe malpermesitajn landojn.
Ĉapitro VII. Vekiĝo de Hesiona
Tais pasigis en izolo kvin tagojn, neniun akceptante. Ŝi kuŝis sterne en duonmallumo de la dormoĉambro kaj enlasadis al si nur Hesiona-n, kiu penis devigi la sinjorinon manĝi. La amikeco kun la tebanino, kiu firmiĝadis iom post iom, malgraŭ la afekta penado de Hesiona konduti kiel servistino, nun por soleca kaj malfeliĉa Tais fortiĝis subite simile al amo. Fakte, Tais delonge kaj firme alligiĝis al la «serpentidino». Estis malfacile ne ekami la kuraĝan, puran kaj belan filinon de Beotujo.
Tais eliris unufoje vespere, por ĝisiri la templon de Nejto. Tie ŝi eksciis, ke la delosa filozofo kaj lia disĉiplo-poeto forveturis en Helenujon jam antaŭ la novluno. La spartanoj forveturis same. Memfiso, komence malkvietigita de la triobla murdo, baldaŭ forgesis pri ĝi en novaj eventoj, kaj antaŭ ĉio — en atendado de Aleksandro.