— Do ĉu vi konsentas navigi al Faroso? Sed por kio vi bezonas grandan ŝipon? Ĉi tie estas malpli da havaĵo, ol en Ateno. — Kaj Nearĥo ĉirkaŭrigardis la neriĉan aranĝon de la modesta domo de Tais.
— Mi devas kunpreni mian ĉevalinon, — ĝeniĝante, respondis Tais. — Mi ne povas disiĝi de ĝi por longe…
— Mi komprenas. Ĉu nure? Kaj ankoraŭ?
— Krom mi, ĉevaliston kaj ankoraŭ du virinojn.
Nearĥo fiere diris:
— En via dispono estos tuta ŝipo kun spertaj maristoj. Mi atendas mian senditon post du tagoj. Tiam ni eknavigos al Eŝmuno kaj Malgranda Hermopolo, preter Naŭkratiso. Vi ja estis tie, ĉu?
En rememoro de Tais traflugis senĝojaj ebenaĵoj kun sennombraj salaj lagoj, vicoj de sablaj montoj, senfinaj kanaj densejoj — tuta tiu morna bariero de la Delto, kiu estis disiganta Egiptujon disde la brilanta bluo de la maro.
Opiniante, ke la silento de la atenanino estas nedecidemo, Nearĥo diris:
— Ptolemeo petis min doni al vi tiom da darikoj, kiom vi deziros. Mi sendos morgaŭ.
Tais mediteme balancis la kapon:
— Ne, ne necesas. Mi ankoraŭ ne vidis Ptolemeon, kaj li — min.
Nearĥo subridis.
— Vane vi dubas pri io. Ptolemeo estos ĉe viaj genuoj en la sama horo, kiam li ekvidos vin.
— Mi dubas pri mi… Sed mi prunteprenos de vi tricent darikojn.
— Certe, prenu, mi alveturigis multe da mono, pensante… — La kretano ree morniĝis, grumblis «ĥajre» kaj eliris.
La flotestro malaperis en nokta mallumo. Tuj kiam eksilentis tintado de armilaro de lia gardistaro, Hesiona fulmorapide ĵetiĝis al Tais kaj laŭ sia kutimo glitis sur la plankon, brakuminte ŝiajn genuojn.
— Sinjorino, se vi amas min, do vi reprenos tiun reĝan donacon. — Ŝi almontris al la skatolo de Egesiĥora.
— Mi amas vin, serpentidino, — kun kareso respondis Tais, — sed mi ne prenos tion, kio estas fordonita. Laŭ la volo de la sorto kaj la dioj, ĝi apartenas al vi.
— Mi ne havas lokon, kie mi konservu valoraĵojn!
— Kaŝu ilin dume ĉe mi. Cetere, jam estas tempo, ke vi ekhavu propran ĉambron. Ĉu vi deziras, mi fordonos al vi la malgrandan, kiu eliras per la pordo en la koridoron malantaŭ la mia?
— Ho sinjorino… mi dezirus dormi sur la tapiŝo antaŭ via lito.
— Mi batos vin ĉiufoje pro tiu alparolo. — Kaj Tais vere forte frapis la tebaninon. — Dormi en unu ĉambro por ni ne konvenas. Mi sentas, ke baldaŭ vi vekiĝos…
— Ho sinj… — Laŭta plaŭdfrapo interrompis Hesiona-n, kaj ŝi forkuris.
La malgaja rito de memora oferado kun akompano de funebraj helenaj kantoj daŭris nelonge. Nearĥo restis sur la loko de la forbruligo de Egesiĥora post kiam foriris ĉiuj, kaj eĉ Tais, starinta en profunda medito. La kretano denove venis al la atenanino nur post du tagoj.
— Venis la sendito de Aleksandro, — tuj ekparolis Nearĥo, — kaj ni povas ne hasti al Faroso. Tie jam estas fondita Aleksandrio, kaj la granda stratego mem kun Ptolemeo, Hefestiono kaj aliaj proksimuloj direktas sin en la Libian dezerton, al la oazo, kie troviĝas fama orakolo de Amono kaj ties sanka kverko.
— Ĉu tio estas malproksime?
— Pli ol tri mil stadiojn laŭ dezerto.
— Kaj tri mil por reveno? Ja tio estas monato da vojo!
— Por Aleksandro malpli.
— Tiuokaze por kio entute ni navigu al Faroso?
— Vi ne devas. Sed al mi Aleksandro ordonas pririgardi lokon por haveno, kaj mi veturos. Por nelonge.
— Ĉu vi prenos min kun vi? Sur vian ŝipon? Sen la ĉevalo, nur min kaj Hesiona-n?
— Volonte. Sed por kio? Kaj kio pri la ĉevalo?
— Por vidi Faroson. Mi deziris renkontiĝi kun la maro, sed tute ne kun Ptolemeo. La ĉevalo restos ĉi tie, kaj la sklavino same.
Klonaria rakontis al sia komercisto pri la baldaŭa forveturo kaj li ekhastis preni ŝin en sian hejmon kaj subskribi la geedziĝan kondiĉon. En la mastrumo de la komercisto troviĝos loko ankaŭ por Salmaaĥ, kaj la hetajro decidis forlasi la ĉevalinon por mallonga tempo. Nun la veturo al Faroso ne povis esti longa.
La rapida ŝipo de la flotestro ekportis Tais-on kaj Hesiona-n malsupren laŭ la okcidenta el la tri ĉefaj branĉoj de Nilo. Nearĥo navigis kun milita hasto, nenie restante, farante haltojn nur por kompletigo de freŝa provianto. Plej grandan parton de la vojo Tais pasigadis sur la ferdeko, sidante sub la poŭpa markezo apud la kretano kaj envolvante sin kontraŭ akra vento en persan helbluan mantelon el maldika lano, alveturigitan de Nearĥo por Egesiĥora. Hesiona sidis samloke en sia plej ŝatata pozo, subfleksinte la krurojn, sur molaj tapiŝoj je tri tavoloj — lukso, senekzempla en Ateno de tiu tempo, kaj ankaŭ en Egiptujo atingebla eble nur por eminentuloj kaj pastroj de la plej alta rondo. Tri sklavoj — du altaj mizianoj kaj maldika kolera fenicino — tenis sin malproksime, pretaj plenumi ajnan ordonon.
Nearĥo rakontadis pri aventuroj en la ekspedicio de Aleksandro. Ne tiom militisto laŭ la animo, kiom esploristo kaj marvojaĝisto, li plie rememoradis pri diversaj lokoj de la ionia kaj la fenicuja bordoj, ol pri bataloj. Tiom similaj al Kreto kaj Helenujo montoj kaj golfetoj, tamen pli vastaj kaj pli senhomaj, kun virgaj grandaj arbaroj da pinoj kaj cedroj, helaj kaj puraj, trablovataj de montaj ventoj. Sur malpli altaj montetoj, kiel ĝardenoj de dioj, etendiĝis boskoj da figarboj kun fumantaj, kiel verdaj nuboj, dikventraj foliaroj; plantitaj de la titanoj vicoj da kaŝtanujoj, potencaj juglandujoj kaj granatarboj. Pli malsupre, al la bordo mem estis alirantaj densejoj de migdalo, gigantaj, kiel domoj, arbustoj de manĝeblaj aveloj, aroma mirto kaj laŭro, pistakujoj, karobarboj kun nigraj fruktoj, per dolĉo egalaj al daktiloj. Tuta tiu riĉo de manĝo, nemulte tuŝita de la homo eĉ proksime de urboj, helpadis al homoj vivi en libera izoliĝo. Se ne estus konstantaj atakoj de piratoj, do la vivo estus tie multe pli facila, ol sur la gepatraj bordoj de Peloponezo aŭ Kreto. Sed la urboj-civitoj postuladis novajn kaj novajn sklavojn por konstruado kaj mastrumado, kaj la aziaj bordoj senhomiĝis, malplenigitaj fare de ĉasistoj al «vivaj iloj».
Nearĥo rememoradis golfetojn en blankaj kalkoŝtonaj krutaĵoj, kvazaŭ marmorajn tasojn, plenigitajn per blua, kristale diafana akvo; profundajn golfojn inter ruĝaj montoj kun mistere nigrantaj subakvaj rokoj, prikreskitaj de grandegaj spongoj aŭ sangruĝaj koraloj. Borderitaj de arbustoj de timiano, lavendo kaj cisto, en senventaj kaj varmegaj tagoj la bordoj eligadis akran aromon, moderigatan de la freŝa odoro de la maro. Pli sude, en Kilikio, mallarĝaj montaj valoj, ombrigitaj de gigantaj platanoj, dum florado estis saturitaj de venenaj vaporoj de oleandroj kaj magnolioj. Ve al tiuj, kiuj restadis por ripozo ĉe lirlantaj riveretoj, kurantaj laŭ la fundoj de la valoj. Ĉe elirejoj al la maro kiel sepultaj kolonoj staris cipresoj de sesdek-ulna alto, kian oni neniam vidis en Helenujo.
Tutaj insuloj da arĝent-griza foliaro de olivarboj etendiĝadis ĉirkaŭ urboj kaj grandaj vilaĝoj.
Sur la fenicaj bordoj, pli sekaj kaj malriĉaj, estis multe da kverkoj kaj arbustoj, sed en la montoj densis samaj titanoj — cedroj kaj abioj, — kiel en Kilikio aŭ Kario.
Nearĥo rakontadis pri urboj. Unuj ĝoje malfermadis siajn pordegojn por la venkintoj — makedonoj. Aliaj despere defendadis sin kaj pro tio estis prirabitaj kaj elbuĉitaj ĝis la lasta viro: Mileto, Halikarnaso, Tiro, des pli Gazao. Ĉiufoje, kiam temis pri okupitaj urboj kaj bataloj, Nearĥo parolis pri Aleksandro. La kamarado de infanaj ludoj, de junaĝaj aventuroj, la malfavorata reĝido, nun antaŭ la okuloj de siaj proksimaj amikoj, ne dirante eĉ pri la fidelaj hetajroj — «kamaradoj», — la elito de la makedona kavalerio el noblaj familioj, estis transformiĝanta el malsperta furioza militisto en diecan militestron. Aleksandro faris tion, pri kio povis revi neniu el helenoj, nek lia patro Filipo, delonge pensinta pri milito kontraŭ Persujo. Spite al antaŭdiroj de viroj, spertaj en politiko, Aleksandro ne sekvis la artifikan ruzecon de sia patro kaj ĉiam agadis rekte, tenis sian vorton, precize plenumadis promesojn. Lia kapablo pri fulmorapidaj decidoj superis eĉ Temistoklon. Unufoje farinte decidon, li ne forflankiĝadis de ĝi kun tia certeco pri sukceso, ke tio ŝajnis al liaj militestroj dieca sagaco. En la unua granda batalo ĉe Graniko pli aĝaj militestroj povis riproĉi lin pri nesingardemo. Sed post la giganta batalo ĉe Iso, kiam Aleksandro kun tridek kvin mil makedonoj kaj tesaliaj rajdistoj frakasis centmilojn da militistoj de Dario kun perdoj, bagatelaj por si, liaj proksimuloj komencis rilati al Aleksandro kun pia timo. La antaŭan familiarecon de rilatoj anstataŭis adoro. La maniero de Aleksandro subite ĵeti sin en la plej danĝerajn lokojn de batalo faris lin simila al Aĥilo, kiun li kalkulis inter siaj prauloj. Kaj bataladis li kun sama furiozo, kiel la mita heroo. Pro tio dum mallonga tempo de la venka ekspedicio li ricevis jam du gravajn vundojn — en la femuron kaj en la ŝultron, de kiuj li resaniĝis nehomece rapide.