Выбрать главу

Ptolemeo, trankviliĝinte, forĵetis la ŝtonon, levis la mantelon kaj rapide ekiris laŭ la ĉeborda pado, kiu estis oblikve malleviĝanta de la ŝtupego kaj rektiganta la larĝan sinuon de la rada vojo. Io estis turniĝanta en lia memoro, devigante rememori: «Filopatro» — tiel kriis la ĉaristo, ĉu tiu sama, kiu skribis sur la muro de Keramiko la proponon por Tais? Ptolemeo kontente subridis kaj pensis, ke li rilatas al sia ofendinto jam kiel al rivalo. Tamen, promesi al la hetajro por mallonga ligo talanton da arĝento, kiel Filopatro, la makedono ne povis. Eble nur kelkajn minojn… sed tro multe li aŭdis pri Tais, kiu malgraŭ siaj dek sep jaroj estis famulino de Ateno. Pro lerteco en dancoj, klero kaj speciala allogeco oni nomis ŝin «la kvara Harito».

La fiera makedono neniam prenus monon de parencoj. Aleksandro, estante filo de la eksedzino de la reĝo Filipo, same ne povus helpi al la amiko. La milita akiro post la batalo ĉe Ĥeroneo estis negranda. Filipo, tre zorganta pri siaj batalistoj, dividis ĝin tiel, ke la amikoj de la reĝido ricevis ne pli, ol la lasta infanteriano. Kaj aldone li ekzilis Ptolemeon kaj Nearĥon, foriginte ilin de la filo. Ili renkontiĝis nur ĉi tie, en Ateno, laŭ voko de Aleksandro, kiam la patro sendis lin kun Hefestiono por pririgardi Atenon kaj montri sin. Kaj kvankam atenaj sprituloj diris, ke «de lupo povas deveni nur lupido», la vera helena belo kaj elstara saĝo de Aleksandro impresis multe vidintajn civitanojn de «la Okulo de Helenujo», de «la Patrino de la artoj kaj elokvento».

Ptolemeo opiniis sin duonfrato de Aleksandro. Lia patrino, fama hetajro Arsinoa, estis iam proksima al Filipo, kaj li edzinigis ŝin al tribestro Lago (Leporo) — homo per nenio fama, kvankam de nobela deveno. Ptolemeo por ĉiam restis en la gento de Lagidoj kaj komence tre enviis Aleksandron, konkurante kun li en infanaj ludoj kaj en milita lernado. Iĝinte plenaĝa, li ne povis ne kompreni elstarajn kapablojn de la reĝido kaj eĉ pli fieris pri la sekreta parenceco, pri kiu rakontis al li la patrino sub terura ĵuro.

Kaj Tais? Nu, Aleksandro por ĉiam cedis al li unuaecon en la aferoj de Eroso. Kvankam tio flatis al Ptolemeo, li ne povis ne agnoski, ke Aleksandro, se dezirus, povus ĉefi ankaŭ en la nenombreblaj vicoj de adorantoj de Afrodito. Sed li tute ne interesiĝis pri virinoj, kaj tio maltrankviligis lian patrinon Olimpia-n, la diece belan pastrinon de Demeter, kiun oni opiniis sorĉistino, delogantino kaj saĝa regantino de sanktaj serpentoj: Filipo, malgraŭ sia kuraĝo, aŭdaco, ĉiama drinkado kun ajnaj virinoj, timetis sian belegan edzinon kaj ŝerce diradis, ke li timas trovi en la lito inter si kaj la edzino teruran serpenton. En la popolo persiste cirkulis onidiroj, sendube subtenataj de Olimpia mem, ke Aleksandro estas tute ne filo de la unuokula Filipo, sed de supera diaĵo, al kiu ŝi fordonis sin nokte en la templo.

Filipo eksentis sin pli firma post la venko ĉe Ĥeroneo. Antaŭ sia elektiĝo kiel la militestro de la unio de la helenaj ŝtatoj en Korinto li eksedziĝis al Olimpia kaj edziĝis al juna Kleopatro, nevino de granda tribestro de Makedonujo. Olimpia, sagaca kaj ruza, tamen faris unu mison kaj nun rikoltis ĝiajn fruktojn.

La unua amo de Aleksandro en deksesjara aĝo, kiam en li vekiĝis viro, estis al neniu konata sklavino el bordoj de Ponto-Eŭkseno. La revema junulo, obsedata de Homeraj aventuroj, de heroaĵoj de la argonaŭtoj kaj de Tezeo, decidis, ke li renkontis unu el la legendaj amazonoj. Fiere portadis siajn korbojn tiu helhara junulino, apenaŭ kovrita de mallonga eksomido. Kvazaŭ ne sklavino, sed princino-militistino iradis laŭ la vastaj ĝardenoj de la reĝa palaco en Pelo.

La rendevuoj de Aleksandro ne restis sekretaj — lin laŭ ordono de Olimpia gvatadis spionoj, denuncantaj pri ĉiu paŝo de la junulo. Potencema kaj revanta pri eĉ plia potenco, la patrino ne povis permesi, ke ŝia sola filo mem elektu amoratinon, kaj des pli el la malobeemaj, ne sciantaj la lingvon barbaraj pontaj popoloj. Ne! Ŝi devis doni al li tian junulinon, kiu povus esti obeema plenumanto de ŝia volo, por ke ankaŭ per amo Olimpia povu influi la filon, tenante lin en la manoj. Ŝi ordonis kapti la junulinon, fortondi ŝiajn longajn, ne sklavinecajn, harligojn kaj forveturigi por vendo al sklava bazaro, en malproksiman urbon Meliboon en Tesalio.

La patrino nesufiĉe konis sian filon. Tiu peza bato detruis en la revema junulo la templon de lia unua amo, multe pli serioza, ol ordinara unua ligo de nobela knabo kun obeema sklavino. Aleksandro sen troaj demandoj komprenis ĉion, kaj la patrino por ĉiam perdis ĝuste tiun eblon, pro kiu ŝi neniigis la amon kaj la junulinon. La filo ne diris al ŝi eĉ vorton, sed ekde tiam neniu — nek belaj sklavinoj, nek hetajroj, nek nobelaj junulinoj altiris la reĝidon. Olimpia sciis pri neniu amafero de la filo.

Ptolemeo, ne timante rivalecon de Aleksandro, decidis, ke li venos al Tais kune kun la amikoj, inklude la petoleman Hefestionon, konatan al ĉiuj hetajroj de Ateno, por kiu monludo kaj bona drinko ĉefis super la amuzoj de Eroso, jam perdintaj por li iaman akrecon de sentaĵoj.

Sed ne por Ptolemeo. Ĉiu renkontiĝo kun nekonata bela virino ĉiam naskadis en li avidon de proksimeco, promesadis antaŭe nekonatajn nuancojn de pasio, sekretojn de korpa belo — tutan mondon da intensaj kaj novaj sentoj. La atendoj ordinare ne realiĝadis, sed la nelacigebla Eroso ree kaj ree tiradis lin en brakumojn de gajaj amikinoj.

Ne la talanto da arĝento, promesita de Filopatro, sed li, Ptolemeo, estos venkinto en la lukto por la koro de la fama hetajro. Kaj Filopatro povas doni eĉ dek talantojn!.. — malforta malkuraĝulo!

La makedono glatigis la cikatron pro la frapo, ŝvelintan transverse de la ŝultro, kaj retrorigardis.

Maldekstre de la bordo en la maltrankvilan kolharan maron estis foriranta la kabo, borderita de malprofundaĵo — la loko, kien estis naĝanta la tuta kvaropo de makedonoj… Ne — triopo: li eliris el la konkuro, sed venis pli frue. Sur la tero bona iristo ĉiam estas pli rapida, ol naĝisto en la maro, speciale se ondoj kaj vento premas tiun, kiu estas sub ĝia potenco.

La sklavoj estis atendantaj la naĝistojn kun vestoj kaj miris, ekvidinte Ptolemeon, dekurantan de sur la deklivo. Li forlavis de si sablon kaj polvon, vestiĝis kaj zorgeme volvis la virinan mantelon, kiun donis al li la knabo, la servisto de Tais.

Du tre maljunaj olivarboj arĝentis sub monteto, ombrante malgrandan domon kun muroj, blindigantaj per blanko. Ĝi ŝajnis tute malalta sub cipresoj de giganta alto. La makedonoj leviĝis laŭ la mallonga ŝtuparo en miniaturan ĝardenon, kie floris nur rozoj, kaj ekvidis sur la helblua superpordaĵo de la enirejo la ordinarajn tri literojn, zorgeme skribitajn per purpura farbo: «omego», «ksi», «epsilono» kaj sube — vorton «koĥlion» (spirala konko). Sed malsame de domoj de aliaj hetajroj la nomo de Tais ne estis super la enirejo, same kiel ne estis ankaŭ ordinara aroma mallumo en la antaŭĉambro. Larĝe malfermitaj fenestrokovriloj montris vidaĵon al maso da blankaj domoj de Keramiko, kaj malproksime trans Akropolo altis, simila al virina mamo, monto Likabeto, kovrita de malhela densa arbaro — antaŭnelonga loĝejo de lupoj. Kiel flava torento en malhela cipresa montofendo, la Pirea vojo estis dekuranta malsupren al la atena haveno, ĉirkaŭante la monteton.

Tais afable renkontis la amikan kvaropon. Nearĥo — tre svelta, de averaĝa alto por heleno kaj kretano, ŝajnis malalta kaj gracila antaŭ la du altaj makedonoj kaj la giganto Hefestiono.

La gastoj singarde eksidis sur rompeblajn fotelojn kun piedoj, prezentantaj longajn kornojn de Kretaj bovoj. Grandega Hefestiono preferis masivan tabureton, kaj silentema Nearĥo — benkon kun kapapogilo.

Tais sidis apud amikino — maldika, sunbruna, kiel egiptino, Nannion. Sian maldikegan ionian ĥitonon Nannion kovris per blua, ore brodita himatio kun ordinara bordero el hokecaj stiligitaj ondoj laŭlonge de la malsupra rando. Laŭ orienta modo la himatio de la hetajro estis surĵetita sur ŝian dekstran ŝultron kaj trans la dorso estis fiksita per buko sur la maldekstra flanko.