Выбрать главу

— Probable, li ĉirkaŭigis sin per multegaj virinoj, — diris Tais, — al la tiom bela heroo kunkuris la plej bonaj belulinoj de Ionio, Sirio, Egiptujo, ĉu?

Nearĥo ekridis per sia tremanta rido.

— Vi miros! Aleksandro ne havas virinojn, se ne kalkuli iun palan vidvinon, kiun li prenis en sian tendon post kiam superaj militestroj konsilis al li ne eksciti malkomprenon inter militistoj kaj provizi sin per amoratino. Aleksandro mem indignis kontraŭ sklavovendistoj, kiuj trude proponadis al li belajn knabojn.

«Kial vi opinias min viramanto?» — kriadis kolere Aleksandro, elpelante la vendistojn.

— Vere, kial? — demandis Tais.

— Dekmiloj da junaj virinoj estis venditaj en sklavecon. Ajnan el ili aŭ eĉ ĉiujn povis preni Aleksandro. En la batalo ĉe Iso li predis la tutan havaĵon de Dario kaj lian familion, inklude la patrinon, la edzinon kaj du filinojn. La edzinon de Dario Statira-n oni opiniis la unua belulino de Azio, kaj ankaŭ la reĝidinoj estas belaj.

— Kaj ĉu li ne prenis ŝin?

— Ne. Kaj permesis al neniu el la proksimuloj, dirinte, ke tiuj virinoj estos ostaĝoj.

Tais prenis de sur argila plado manplenon da karia migdalo — manĝaĵo, ordinara en Helenujo, pri kiu ŝi sopiris en Egiptujo.

— Do, ĉu li tute ne amas virinojn? — demandis ŝi.

— Mi ne dirus tiel. Kiam Ptolemeo aludis al li, ke la persinoj de la reĝa familio estas belegaj, Aleksandro preskaŭ kun kolero diris: «Jes, kaj tio estas turmento por miaj okuloj!» Ne, li sentas virinan belon kaj ŝatas ĝin!

— Do kial li evitas virinojn?

— Mi pensas, ke Aleksandro estas ne tute homo. Li estas indiferenta al manĝo kaj trinko. Mi vidis, kiel abomena por li estas tromanĝado de la kamaradoj en festenoj post ĉiu venko. Li ne brulas per avido, vidante riĉon, kvankam ankoraŭ neniu homo en Helenujo posedis tiajn trezorojn. Lia plej ŝatata okupiĝo estas legi nokte, kaj tage interkomuniki kun skoltoj-vojesploristoj, kaj konversacii kun filozofoj.

— Kaj la vidvino?

— Ŝi ne amas Aleksandron kaj timas lin.

Venis vico de Tais por ridi.

— Kiel vi mem komprenas lin, proksima amiko? Aŭ estas iu pli proksima? Ĉu Ptolemeo? Hefestiono?

— Hefestiono, eble, sed ĝuste tial, ke li estas plene kontraŭa al Aleksandro. Ptolemeo estas ruza, kvankam lian inteligentecon kaj rapidecon de liaj decidoj Aleksandro taksas alte. Kaj mi konas la maron, de ĝi li estas malproksima. Ni, liaj plej proksimaj amikoj, ĉiuj kune, en la lasta tempo iel malproksimiĝis de li. Konsideroj de Aleksandro, samkiel la decidoj, estas neantaŭdireblaj, liaj agoj ofte estas neklarigeblaj.

— Ekzemple?

— Iam Aleksandro kondutas kiel saĝa reganto, indulgema al venkitoj, estimanta fremdajn morojn kaj templojn, plena je bonaj intencoj al loĝantoj de konkeritaj urboj. Sed iam li similas al sovaĝa, senbrida barbaro. Li detruas urbojn ĝis la fundamentoj, aranĝas sangan masakron. La makedonoj jam antaŭlonge montris, kion ili kapablas, en Tebo…

— Ho jes! — elŝiriĝis el Hesiona. Nearĥo ĵetis atentan rigardon al ŝi kaj daŭrigis:

— La saman sorton havis Mileto kaj Halikarnaso, ne parolante eĉ pri Gazao. Rezisto furiozigas Aleksandron, kaj li detruas kontraŭulon, kiel sovaĝulo, forgesante ĉiujn siajn belajn vortojn pri egaleco de la homoj de Azio kaj Helenujo. Al mi ŝajnas, ke malamiko, kuraĝe rezistanta, meritas almenaŭ estimon kaj konservon de la vivo. Ja kuraĝo loĝas en la plej bonaj homoj. Kiel do eblas buĉi ilin, restigante vivi nur la malfortajn anime kaj korpe? Neniu bona mastro-brutobredisto agos tiel pri animaloj, ne parolante eĉ pri homoj.

— Estas en tiu sovaĝeco ankoraŭ pli malbona flanko, — subite diris Hesiona. Tais miris, sed la tebanino, dense ruĝiĝinte, daŭrigis: — Inter homoj, buĉataj kaj vendataj, kiel brutoj, estas tute neripeteblaj: pentristoj, kuracistoj, filozofoj, kantistoj, aktoroj. Ĉiu urbo-ŝtato estas glora per siaj majstroj, per atingoj en kreo de belo, en scioj kaj metioj. Ĉu necesas diri al vi, ke tiuj atingoj ne okazas tuj, sed postulas jarcentojn, poioman perfektigon, eĉ jarmilojn, kiel Egiptujo, Helenujo, la pereinta Kreto. Neniigante urbon-insuleton kun ĉiuj portantoj de arto kaj scio, ni priŝtelas nin mem kaj la tutan ekumenon, perdas kreitan dum jarcentoj saĝon kaj belon…

Nearĥo levis la brovojn, pensis iom kaj energie konsente skuis la kapon.

— Diru, ĉu provis vi paroli pri tio kun Aleksandro? — demandis Tais.

— Provis. Komence li aŭskultis min, sciante, ke mi entute malofte parolas kaj nur pri gravaĵoj.

— Kaj poste?

— Li forgesadis ĉion en vica aĥila furiozo. Li ne similas al Filipo, multe pli al sia patrino Olimpia.

— Kia ŝi estis?

— Ŝi estas — ŝi aĝas nemulte pli ol kvardek jarojn, kaj ŝi plu estas bela per speciala, sovaĝeta belo. Ĉu vi scias, ke ŝi estas reĝidino de antikva gento el montara Timfeo, orfino, dediĉita al Dionizo, iĝinta ties pastrino kaj, certe, menado.

— Do, ŝi emas al freneza sinforgeso? Kaj Aleksandro heredis tiun kapablon. Tiam mi pli komprenas lian neklarigeblan konduton.

— Probable, tiel! Li freneziĝas, renkontante reziston, estu tio milito, aŭ disputo, aŭ malkovro de novo. Li penas venki per furioza atako, kompatante nek sian, nek aliulajn vivojn, ne atentante la homan dignon, pri kiu en trankvilaj minutoj li nemalmulte parolas, kontraŭante al sia instruisto Aristotelo.

— Tiel okazas kun tre bonŝancaj homoj, amatoj de Tiĥe, — mediteme diris Tais.

La konversaciantoj longe silentis, aŭskultante lirladon de akvo malantaŭ la postremiloj.

La ŝipo estis iranta sub veloj. Stabila orienta vento plirapidigis la vojaĝon. Tira malgaja krio de pelistoj kaj muĝo de azenoj alflugadis de fore. Malproksime, kiom povis atingi la okulo, etendiĝis densejoj de donaksoj — skirpoj, ondiĝantaj sub vento kiel brun-verda maro. Pli proksime al bordoj de kanaletoj kaj malnovaj fluejoj kreskis kanoj kun stelecaj panikloj, tremantaj samtakte kun strioj de la fluo.

— Kaj tiun, la plej belan el ĉiuj, la edzinon de Dario, ĉu vi vidis? — subite demandis la hetajro.

— Vidis. Ŝi estas tre bela.

— Ĉu pli ol mi? Kaj ol… Egesiĥora?

— Tute ne. Alta, maldika, simila al serpentecaj fenicinoj. Mornaj nigraj okuloj sub larĝaj nigraj brovoj. La buŝo estas granda, maldiklipa, la vangoj estas iomete kavaj, la kolo estas longa, la krurojn ne eblas vidi en ilia densa vesto. Ankoraŭ nigraj harligoj, maldikaj, kiel serpentoj, — jen al vi tuta ŝia aspekto. Laŭ mia opinio, multe malpli bela, ol vi aŭ… — la rigardo de Nearĥo haltis sur la tebanino, kovriĝinta per arda ruĝo, — …ol Hesiona.

La «serpentidino» kaŝis la vizaĝon en la manplatoj, kaj Tais gaje ekstaris, brakumis Nearĥon kaj kisis sub la okulon, evitante la pikantan barbon.