Выбрать главу

— Vi meritas rekompencon. Mi dancos por vi. Voku muzikistinon. Ŝajne, ĉi tie estas flutistino, kaj citaron povas ludi Hesiona.

Nearĥo kaj ĉiuj kunvojaĝantoj estis ravitaj de la neatendita spektaklo, ĉar por la helenoj, fenicoj kaj egiptoj ne ekzistas en la vivo pli granda plezuro, ol dancoj de belaj virinoj.

La kvietaj «alcionaj» tagoj finiĝis kun la veno de la vintra solstico, sed la vetero restis kvieta, kiam la ŝipo de Nearĥo eliris el la branĉo de Nilo kaj turniĝis laŭ la mara bordo okcidenten, pelata de persista orienta vento. Du spertaj direktilistoj ne deiradis de la postremiloj. En tiu larĝa strio de flaveta akvo, malklarigita de alruliĝanta surfo, malprofundaĵoj ĉiam ŝanĝadis sian situon. En likva sablo kun almikso de nila ŝlimo la kareno de la ŝipo povis algluiĝi al malprofundaĵo tiel, ke neniaj penoj de remistoj kaj velo povus movi la kaptitan ŝipon. Tial nokte la direktilistoj ne kuraĝis navigi kaj haltadis en malgrandaj golfoj.

Tais kaj Hesiona estis sub egido de Afrodito. La diino faris la vojaĝon facila kaj rapida. Baldaŭ la ŝipo eliris sur puran akvon, ekster sabloj, alportataj de Nilo, kaj iĝis aliranta al la malproksime videbla blanka ŝaŭma strio post la insulo Faroso. Sur terlango inter estuaro Mareotido kaj larĝa markolo, tie, kie nur antaŭ monato staris mizera vilaĝo de fiŝistoj Rakotiso, kolektiĝis ok ŝipoj kun ligno kaj ŝtonoj. Fumo de kuirejoj de la militista tendaro kaj de kabanoj de sklavoj en la matena horo estis densa. Subkaptata de vento, ĝi flugis okcidenten, laŭ la dezerta libia bordo.

La arĥitekto de Aleksandro Dinokrato sukcesis multon. Sur la loko de la estonta urbo kuŝis kanaletoj kaj vicoj de bastonoj, enbatitaj en la grundon, kiuj signis konturojn de estontaj domoj, temploj, stratoj kaj placoj.

La urbestro, maljuna makedono, kovrita de cikatroj, renkontis Nearĥon kun granda honoro. Sub defendo de muro, ankoraŭ odoranta per humida kalko, oni starigis du tendojn, teksitajn el maldika lano de pamfiliaj montaraj kaprinoj. Pri kuŝejoj, kusenoj, kurtenoj ne estis manko sur la ŝipo de la flotestro. Sub lia ĉiopova zorgo Tais kaj Hesiona instalis sin lukse.

La renkontiĝo kun la maro vekis en Tais memoron de pasintaj jaroj. Iomete malgaja, ŝi estis ree travivanta neforgeseblajn momentojn de sia mallonga, sed riĉa je impresoj vivo, sub akompano de kara bruo de la maro, plaŭdoj de larĝaj alruliĝantaj ondoj kaj eterne ŝanĝiĝantaj sinuoj de ŝaŭmaj strioj. Ĉi tie kolektiĝis mevoj, multe pli ol en aliaj lokoj de la bordo; ilia balanciĝanta flugo kaj akraj krioj pensigis ŝin pri Ea — la insulo de ploro, la restadejo de Kirka meze de la dezerta Ionia maro.

Por forskui la neatenditan malgajon, Tais petis de Nearĥo boaton kaj remistojn. La kretano eknavigis kun siaj gastinoj trans la markolon al la legenda loĝejo de la mara maljunulo. La suno transiris post la tagmezon, kaj la vento subite kvietiĝis. El la alta ĉielo ekblovis varmego, brilantaj makuloj malrapide ekbalanciĝis sur la kvietiĝanta akvo. La boato estis aliranta la insulon — malaltan, sablan kaj tute malplenan. Eĉ la mevoj eksilentis. Nearĥo turnis maldekstren, al la okcidenta fino de Faroso, kaj enpikis la pruon de la boato en sablan deklivon, forirantan en malhelan profundon. Tie, kie el malproksime videblis ĉeprofunda bordo, evidentiĝis muro el grandegaj pecoj de malmola ŝtono. Nearĥo kondukis la boaton pluen kaj, ekstarinte en la akvon, transĵetis ambaŭ virinojn sur la sablon de Faroso. Ordoninte al la remistoj atendi, li ekkondukis Tais-on kaj Hesiona-n tra sablaj montetoj, kovritaj de sekaj dornarbustoj. Post la montetoj larĝan plaĝon da sablo, premita de la surfo, flanke de la maro limigis rekta ŝtona muro. Gigantaj rokpecoj, eĉ pli grandaj, ol en atena Pelasgikono, ĉi tie estis alĝustigitaj kun skrupulo, rememoriganta pri egiptaj aŭ Kretaj konstruaĵoj.

— Kio estas tio? Kiu loĝis ĉi tie en pasintaj tempoj? — ial duonvoĉe demandis Tais Nearĥon.

Ne respondante, Nearĥo alkondukis la atenaninon al la rando de la muro kaj almontris rokpecojn, disĵetitajn de tertremo, kiuj kuŝis en diafana akvo. La ŝtonojn ĉi tie ne kovris algoj — ilin purigadis tempestoj. Sur la glata supraĵo de la rokpecoj videblis desegnaĵo en aspekto de kvadratoj, signitaj per regulaj profundaj sulkoj. Parto de la kvadratoj estis profundigita, alia parto estis lasita sur la nivelo de la ŝtona supraĵo. Rezultis reta desegnaĵo el malhelaj kaj helaj kvadratoj. Tais tuj rememoris, kie ŝi vidis similan skulptadon de ŝtono.

— Kreto, ĉu? — kun eklumintaj okuloj ekkriis ŝi. Nearĥo respondis per larĝa kontenta rideto.

— Tie pli profunde estas ruinoj, vidu, kvazaŭ kolono!

— Mi deziras pririgardi tion, — diris Tais, — la akvo estas ne malvarma, malgraŭ la vintra sezono. Ne tiel estas en nia Helenujo.

— Ĉi-tieajn loĝantojn ne eblas enpeli en akvon! — gaje diris Nearĥo kaj subite morniĝis. Tais sekvis liajn pensojn — harditeco de la maraj homoj, speciale de la spartanoj kaj… Egesiĥora… La atenanino tenere karesis lian manon.

— Mi plonĝos. — Kaj ŝi ekkuris al la bordo kontraŭ la malhela makulo de profundo, montrita de Nearĥo. Hesiona impetis post ŝin, sed ilin ambaŭ antaŭis Nearĥo.

— Se tiel, do la unua iros mi. A‑e‑o!.. — ekkriis li, trablovante la pulmojn, kiel tion faras kaptantoj de spongoj. Demetinte la veston, la kretano plonĝis, kaj lin sekvis Tais, kaj, por ŝia miro, Hesiona same troviĝis apude. Tais sciis, ke la tebanino nemalbone naĝas, sed ne opiniis ŝin kapabla pri io pli granda. Maltrankviligita, ŝi faris al Hesiona signon, ke tiu leviĝu, sed la junulino obstine skuis la kapon kaj eniris pli profunde, en obskuran ombron, kie Nearĥo estis geste vokanta ilin. Sur oblikva ebeno de tre granda ŝtona peco aŭ plato granda bildo de polpo kun bizaraj sinuoj de la tentakloj klare videblis en strio de lumo, enpenetranta en la akvon de sur la supra rando de la muro. La kolono, falinta kun la larĝa kapitelo malsupren, estis mallarĝiĝanta al la bazo laŭ la Kreta tipo. Por ĝia pririgardo mankis la spirado. Tais ekiris supren. Hesiona subite postrestis. Moviĝoj de ŝiaj manoj malrapidiĝis. Por helpo impetis Nearĥo, energie puŝinta la tebaninon supren kaj leviĝinta ĝustatempe, por subkapti ŝin sur la supraĵo de la maro. Ekkolerinta, ektiminta pri la amikino, Tais ektrenis ŝin al la bordo kaj sur ŝtono punis ŝin per plaŭdfrapo. Rekonsciiĝinte, Hesiona kulpe mallevis la okulojn kaj ne plu penis konkuri kun naĝistoj, similaj al Nearĥo kaj Tais. Ili plonĝadis, ĝis frostiĝis. Elrampinte sur sekan platon, varmigitan de la suno, Tais duafoje dum tiu tago miris. Hesiona ne hastis vestiĝi, sed estis senzorge sekiganta la harojn, ial ne ĝeniĝante pro Nearĥo, kiu estis saltanta kaj levanta sin sur la manoj, por varmiĝi, netrudiĝeme pririgardante siajn kunulinojn, kiel decas al ĝentila gimnofilo.

La defia sunbruno de Tais, iam ŝokinta atenajn modemulinojn, paliĝis en Egiptujo. Ŝi delonge ne fordonadis sin al la pigra proksimeco kun la suno kaj la maro, kaj ŝia kupra haŭto iĝis pli hela. Hesiona, nur iomete origita de la suno, montriĝis ĉarma eĉ apud la fama hetajro. Ŝiaj kruroj, same fortaj, kiel de Tais, povus ŝajni tro fortikaj, se ili ne estus tiel bele konturitaj. La haroj ŝvelis pro vento kaj ĉirkaŭis la kapon per pufa maso, tro peza por la maldika knabina kolo. Hesiona vere klinis la kapon flanken. Profundaj ombroj, kaŝinte ŝiajn grandajn okulojn, donis al la vizaĝo de la junulino esprimon de laca malgajo. Ŝi apogis unu manon sur krutan sinuon de la femuro, kaj per la alia estis forskuanta sablon de sur la korpo per malrapidaj glatigaj movoj. Mallonga suspiro de borda vento surĵetis la harojn sur la frunton de Hesiona, kaj ŝi, tremerinte pro malvarmo, abrupte levis la kapon. La cicoj de ŝiaj firmaj mamoj, etaj, rozkoloraj, defie levitaj supren, ektremis elaste, kvazaŭ strebante leviĝi eĉ pli alte. Tais etendis la manon, kvazaŭ por kvietigi la mamojn de Hesiona. La tebanino, konfuziĝinte kaj ŝirmante sin per la haroj, forkuris sub dubindan defendon de altaj faskoj de seka herbo.