Выбрать главу

Nearĥo eksentis strangan kompaton kaj akran altiron al la tragika, tenera kaj pasia Hesiona. Iel parenca al li, ekzilito kaj ostaĝo ekde la infanaĝo, ŝajnis tiu junulino, en kiu sentiĝis hela animo. Laŭ brilo de la okuloj Tais divenis la sentojn de la kretano kaj nelaŭte diris, surĵetante la veston:

— Ne hastu, maristo, kaj ŝi estos por vi bona vivkunulino.

— Mi komprenas, ke ŝin necesas veki. Sed ĉu vi fordonos Hesiona-n?

— Kiel mi povas ne fordoni? Ŝi estas ne sklavino, sed libera kaj klera virino. Mi amas ŝin kaj ĝojos pri ŝia feliĉo. Sed atentu ankaŭ vi. Unu mispaŝo, kaj… Vi renkontis ne ordinaran sorton kaj ne prenos ŝin, kiel aliajn.

— Kaj ĉu vi helpos al mi?

— Antaŭ ĉio mi ne malhelpos.

Nearĥo altiris al si Tais-on por kiso en la nudan ŝultron.

— Ne hastu kun dankoj, — ekridis Tais kaj, rememorinte ion, facile forpuŝis Nearĥon. Alvokinte Hesiona-n, Tais per abrupta movo malfleksis la braceleton sur ŝia maldekstra brako, la signon de sklavino, kaj, deŝirinte ĝin, ĵetis en la maron. La tebanino ne sukcesis ion diri, kaj Nearĥo trioble plaŭdis per la manplatoj, esprimante aprobon.

Ili transveturis la markolon, direktante la boaton al alta fosto, markanta la lokon de la estonta ondrompilo, kaj trovis ankoraŭ restaĵojn de Kretaj konstruaĵoj ĉe la okcidenta fino de la markolo, kuniganta la lagon Mareotison kun la maro.

Nearĥo diris, ke li nun ree miras pri la ĝusta antaŭsento de Aleksandro. La haveno, konstruita tiom solide antaŭ jarmiloj, certe, estis grava haveno sur komercaj vojoj de la granda Kreta mara regno. Kaj nun ĝi estos tia ankaŭ por la ŝtato de la filo de Filipo.

Tais gastis en estonta Aleksandrio ĝis la novluno, naĝante en la maro eĉ dum ventaj tagoj. Venis parto de la taĉmento de la makedonoj, akompanintaj Aleksandron en la oazon de Amono. Por ĉies miro, Aleksandro ne revenis, sed ekiris rekte al Memfiso laŭ malfacila kaj danĝera vojo tra la Libia dezerto. Kun li restis Ptolemeo, Hefestiono kaj frato de la vartistino de Aleksandro en Pelo — Klejto, kromnomita «Nigra», giganto de nekredebla forto. La iro al la sanktejo de Amono en la vintra sezono evidentiĝis ne tiom malfacila — akvon oni trovadis en ĉiu granda kavo. Laŭ onidiroj, la vojo orienten, al Memfiso, estas pli danĝera kaj malfacila. Grandegaj montoj da sablo fumas kaj transŝutiĝas sub vento, per senfina alternado de siaj eĝoj barante ĉiujn kvin mil stadiojn de la vojo. Estis nekompreneble, kial Aleksandro decidiĝis al tiu heroaĵo, malmulton aldonanta al lia gloro.

Responde al la duboj, eldiritaj de Tais, Nearĥo levis la ŝultrojn:

— Mi komprenas.

— Tamen mi ne. Klarigu.

— Aleksandro devos iri en la profundon de Azio al Dario, tra ardoplenaj dezertoj kaj stepoj. Li deziras elprovi kaj hardi sin.

— Kaj kion diris la orakolo de Amono?

— Neniu ion scias. La pastroj de la orakolo kaj la gardantoj de la kverko — garamantoj, renkontis Aleksandron kun grandega honoro. Matene li sola eniris en la templon, kaj la akompanantoj atendis lin dum la tago kaj la tuta nokto. Ĉe la sunleviĝo Aleksandro forlasis la restadejon de Amono, dirinte, ke li eksciis de la dio ĉion, kion deziris kaj kion bezonis.

— Kion do ni nun faru?

— Ni navigu al Memfiso. Jam hodiaŭ. Aŭ vi deziras ankoraŭ esti ĉe la maro?

— Ne! Mi sopiras pri Salmaaĥ…

Kaj ree ektiriĝis senfinaj ebenaĵoj de la delto, ŝajnantaj eĉ pli mornaj post la pura vastaĵo de la maro. Plu ambaŭ virinoj aŭskultadis rakontojn de la kretano. Nun Tais pli ofte foriradis sur la pruan ferdekon, lasante lin duope kun la tebanino. Ŝi rimarkadis, ke rigardoj de Hesiona, turnitaj al Nearĥo, iĝas pli teneraj kaj revemaj. Foje vespere Hesiona glitis mallaŭte en ilian komunan kajuton, kien Tais foriris pli frue kaj kuŝis sen dormo. Aŭdinte, ke la junulino retenas ridon, Tais demandis, kio okazis.

— Rigardu, — Hesiona alportis al lumo de liĥno maran spongon de tia giganta amplekso, kiajn la hetajro neniam vidis.

— Donaco de Nearĥo, — divenis Tais, — rara aĵo, konvena al tiu tasego.

En angulo de ilia kajuto staris grandega, kovrita per arĝento ronda plata tasego aŭ baseno, disponigita al ili por sinlavado, porti kiun povis nur du fortikaj sklavoj.

— Ĉu ni provu? — gaje proponis Hesiona. Ŝi elrulis la tasegon, kiel radon, kaj renversis ĝin sur la plankon. Bruego tremigis la ŝipon, kaj la timigita asistanto de la direktilisto enkuris en la kajuton. Ĉarmita per ridetoj de la virinoj, li tuj sendis du maristojn, kiuj plenigis la tasegon per akvo.

Tais mergis en la basenon la spongon, kiu absorbis preskaŭ la tutan akvon, ordonis al Hesiona ekstari en la basenon kaj, kun peno levinte la spongon, faligis ĝin sur la tebaninon. Ekstaza krio elŝiriĝis el la buŝo de Hesiona, ŝia spirado rompiĝis pro tuta kaskado da malvarma akvo.

— Atentu, ke la amo de Nearĥo ne dronigu vin, kiel tiu spongo, — ŝercis Tais, kaj la junulino fortege nege ekskuis la kapon.

Tamen en la kvara tago de la navigado Hesiona ne eliris sur la poŭpon kaj restis en la kajuto. Tais postulis, ke la flotestro respondu.

— Mi kisis ŝin… Ni interkisiĝadis ankaŭ antaŭe.

— Eble, tro forte?

— Ĉi-foje mi deziris…

— Ĉu ĝis la fino?

— Certe. Mi ekamis ŝin kaj brulas pro deziro. Sed ŝi estas pasia nur tiam, kiam temas ne pri amoro. Mi timas, ke Hesiona neniam malglaciiĝos, ĝis mi fiaskigos ĉion. Helpu per io. Ĉu ekzistas iaj herboj, amuletoj? Vi, spertaj pastrinoj de Afrodito, devas scii tiajn aferojn.

— Mi kunhavas nur pulvoron de nigra veratro.

— Oni diras, veratro ne helpas, — elrevigite diris Nearĥo.

— Ne helpas al tiuj, kiuj estas malsanaj, sed por sanuloj tio estas bonega rimedo. Hesiona estas sana, kiel Artemiso mem.

— Do donu tuj! Kiel ĝi efikas?

— Tio estas virina afero. Ne por viroj. Fidu min. Kvankam estas strange por mi alianci kun viro, sed mi estas certa, ke vi ne ofendos mian Hesiona‑n.

— Ĉu necesas diri?

— Ne necesas! — Kaj Tais glitis sub la markezon en la kajuton kaj restis tie ĝis la nokto mem.

Pasis ankoraŭ du tagoj. La ŝipo estis aliranta al Eŝmuno en mallumo de senluna nokto. Tais kuŝis en la kajuto sendorme, pripensante, kiel ŝi partoprenu la ekspedicion de Aleksandro. Laŭ vortoj de Nearĥo, li deziris iri al la limoj de la mondo en la Oriento. Neatendite en la kajuton enkuris Hesiona, impete ĵetis sin sur la tapiŝon antaŭ la kuŝejo kaj etendis la manojn al Tais laŭ silko de la kovrilo, kaŝante la vizaĝon.

Tais forte ektiris Hesiona-n al si, kelkfoje kisis ŝiajn ardajn vangojn kaj, facile forpuŝinte de si, senvorte rigardis en ŝiajn kaŝtankolorajn okulojn.

— Jes, jes! Jes! — pasie ekflustris la tebanino. — Kaj li surmetis al mi tiun ĉi braceleton kaj tiun ĉi ringon. Li mem aĉetis ilin en Naŭkratiso… ili ne estas tiuj, de Egesiĥora…

— Kaj ĉu vi iros al li ree?

— Iros. Tuj!

— Atendu iomete. Mi instruos vin, kiel esti bela en nudeco. Kvankam vi eĉ sen tio estas nemalbona… demetu la epoksidon!

Tais elprenis kompleton de farboj por korpo kaj aromajn esencojn.

— Por ĉiu loko estas sia aromo kaj farbo, — diris la atenanino, trastrekante ĉiujn naturajn faldetojn sur la manoj, la genuoj, la ventro, la femuroj, sur la dorso per apenaŭ rimarkeblaj streketoj de maldikega peniko, trempita en skarlatan farbon.

— Por vi — la skarlata, kaj por mi necesas la purpura! — daŭrigis ŝi, farbinte la cicojn per intensa kaj densa suko de iu vegetaĵo kaj metinte per la sama koloro du punktojn en la internaj anguletoj de la okuloj. Pudrinte per ruĝa pudro Hesiona-n sub la dorso kaj sub la genuoj, Tais prenis parfumon, aromiginte nur iomete la vizaĝon kaj la mamojn per nardo kun almikso de jasmeno, la kubutojn, la manplatojn kaj la ŝultrojn — per roza oleo kun mirho.