Выбрать главу

Tais estis vestita en rozkolora, diafana, liverita el Persujo aŭ Hindujo ŝtofo de ĥitono, krispigita per molaj faldetoj kaj fiksita sur la ŝultroj per kvin arĝentaj pingloj. Griza himatio kun bordero el bluaj narcisoj ĉirkaŭvolvis ŝin de la zono ĝis la maleoloj de la etaj piedoj, vestitaj en sandaloj kun maldikaj arĝentitaj rimenetoj. Malsame de Nannion nek la buŝo, nek la okuloj de Tais estis ŝminkitaj. La vizaĝo, ne timanta sunbruniĝon, ne portis ankaŭ spurojn de pudro.

Ŝi kun intereso aŭskultis Aleksandron, de tempo al tempo kontraŭdirante aŭ konsentante. Ptolemeo, iomete ĵaluzante, unuafoje vidis sian amikon-reĝidon tiom entuziasma.

Hefestiono lerte ekposedis la maldikajn manojn de Nannion, instruante ŝin pri ĥalkidika ludo de fingroj — tri kaj kvin. Ptolemeo, rigardante al Tais, ne povis koncentriĝi pri la konversacio. Li dufoje malpacience tiris la ŝultrojn. Rimarkinta tion Tais ridetis, celante al li la mallarĝiĝintajn ridemajn okulojn.

— Ŝi tuj venos, ne enuu, mara homo.

— Kiu? — grumblis Ptolemeo.

— La diino, helhara kaj helokula, tia, pri kiu vi revis sur la bordo ĉe Ĥalipedono.

Ptolemeo intencis kontraŭdiri, sed tiam en la ĉambron enkuris alta junulino en ruĝ-ora himatio, alportinte kun si odoron de suna vento kaj magnolio. Ŝi moviĝis kun speciala rapideco, kiun rafinitaj ŝatantoj povus nomi tro forta kompare kun serpentaj moviĝoj de egiptaj kaj aziaj dancistinoj. La viroj akorde salutis ŝin. Por ĉies miro, la senpasia Nearĥo forlasis sian benkon en la ombra angulo de la ĉambro.

— Egesiĥora, spartanino, mia plej bona amikino, — mallonge deklaris Tais, ĵetinte oblikvan rigardon al Ptolemeo.

— Egesiĥora, kanto sur vojo, — penseme diris Aleksandro. — Jen okazo, kiam la lakona prononco estas pli bela ol la atika.

— Tamen ni ne opinias la atikan dialekton tre bela, — diris la spartanino, — ili alspiras komence de vorto, kiel azianoj, dum ni parolas malfermite.

— Kaj vi mem estas malfermitaj kaj belaj, — ekkriis Nearĥo.

Aleksandro, Ptolemeo kaj Hefestiono interŝanĝis rigardojn.

— Mi komprenas la nomon de la amikino kiel «Gvidanta dancon», — diris Tais, — ĝi pli konformas al lakonino.

— Mi pli ŝatas kanton, ol dancon! — diris Aleksandro.

— Tiuokaze vi ne estos feliĉa kun ni, virinoj, — respondis Tais, kaj la makedona reĝido kuntiris la brovojn.

— Estas stranga la amikeco de spartanino kaj atenanino, — diris li. — Spartaninoj opinias atenaninojn sencerbaj pupoj, duonsklavinoj, ŝlositaj en hejmoj, kiel en la Oriento, sen ajna kompreno de aferoj de la edzo. Sed atenaninoj nomas lakoninojn voluptemaj facilanimaj inoj, naskantaj malspritajn militistojn.

— Kaj ambaŭ opinioj estas tute eraraj, — ekridis Tais.

Egesiĥora estis silente ridetanta, vere simila al diino. La larĝa brusto, larĝo de la rektaj ŝultroj kaj tre rekta sido de la firma kapo estis donantaj al ŝi staturon de kariatido de Ereĥtejono, kiam ŝi iĝadis serioza. Sed ŝia vizaĝo, ŝpruciganta gajon kaj junecan viglon, rapide ŝanĝiĝadis.

Por miro de Tais, ne Ptolemeo, sed Nearĥo estis venkita de la lakona belulino.

Neordinare simplan manĝon alportis sklavino. Vazoj por vino kaj akvo, ornamitaj per sinuoj de nigraj kaj blankaj strioj, estis rememorigantaj antikvan manĝilaron de Kreto, kiu valoris pli, ol oro.

— Ĉu atenanoj manĝas kiel tesalianoj? — demandis Nearĥo, iomete elverŝinte el sia kaliko por la dioj kaj alportinte ĝin al Egesiĥora.

— Mi estas atenanino nur duone, — respondis Tais, — mia patrino estis eteokretanino el antikva familio, kiu fuĝis de piratoj sur la insulon Thera-n sub protekton de Sparto. Tie en Emboriono ŝi renkontiĝis kun la patro kaj naskiĝis mi, sed…

— Ne estis epigamio inter la gepatroj, kaj la geedzeco estis nevalida, — finis Nearĥo, — jen kial vi havas tiom antikvan nomon.

— Kaj mi ne iĝis fianĉino, «alportanta virbovojn», sed trafis en la hetajran lernejon de Afrodito de Korinto.

— Kaj iĝis la gloro de Ateno! — ekkriis Ptolemeo, levante sian kalikon.

— Kaj Egesiĥora? — demandis Nearĥo.

— Mi estas pli aĝa, ol Tais. La historio de mia vivo pasis laŭ spuro de serpento, ne por ĉiu scivolanto, — malestime diris la spartanino.

— Nun mi scias, kial vi estas ia speciala, — diris Ptolemeo, — laŭ la aspekto — vera filino de Kreto!

Nearĥo mallonge kaj nebonkore ekridis.

— Kion vi scias pri Kreto, makedono. Kreto estas nesto de piratoj, venintoj el ĉiuj finoj de Helenujo, Ionio, Sicilio kaj Fenicujo. La kanajlaro detruis kaj eltretis la landon, neniigis la antikvan gloron de la idoj de Minoo.

— Parolante pri Kreto, mi havis en la koro ĝuste la belegan popolon — la marajn regantojn, kiu antaŭlonge foriris en la regnon de ombroj.

— Kaj vi pravas, Nearĥo, dirinte, ke antaŭ ni estas tesalia manĝo, — enmiksiĝis Aleksandro, — se estas ĝusta tio, ke la kretanoj estas parencoj de la tesalianoj, kaj tiuj — de la pelasgoj, kiel skribis Herodoto.

— Sed la kretanoj estas maraj regantoj, dum la tesalianoj estas ĉevala popolo, — kontraŭdiris Nearĥo.

— Sed ne nomada, ili estas terkulturistoj, nutrantaj ĉevalojn, — subite diris Tais, — poetoj delonge prikantadis «montan Ftion helenan, gloran pro ina beleco»…

— Kaj pro ebenaĵoj, tondrantaj pro ĉevala kuro, — aldonis Aleksandro.

— Laŭ mi, la posteuloj de la maraj regantoj estas la spartanoj, — Nearĥo ĵetis rigardon al Egesiĥora.

— Nur laŭ la leĝoj, Nearĥo! Rigardu al la oraj haroj de Egesiĥora — kie tie estas Kreto?

— Kio koncernas maron, do mi vidis kretaninon, naĝintan dum tempesto, kiam neniu alia virino kuraĝus, — diris Ptolemeo.

— Kaj kiu vidis Tais-on sur ĉevalo, tiu vidis amazonon, — diris Egesiĥora.

— Poeto Alkmano, spartano, komparis la lakonajn junulinojn kun enetiaj ĉevaloj, — ekridis Hefestiono, jam enverŝinta en sin nemalmulte da bongusta nigra-blua vino.

— Tiu, kiu prikantas ilian belon, kiam ili iras kun dancoj kaj kantoj oferi al la diino, nudaj, kun malligitaj haroj, similaj al densaj kolharoj de or-rufaj paflagoniaj ĉevalinoj, — respondis Egesiĥora.

— Vi ambaŭ multe scias! — ekkriis Aleksandro.

— Tio estas ilia profesio — ili vendas ne nur Eroson, sed ankaŭ sciojn, edukitecon, arton kaj belon de sentoj, — diris Hefestiono kun mieno de kompetentulo. — Ĉu vi scias, — moketis Hefestiono, — kio estas elita hetajro en la plej alta urbo de la artoj kaj poezio en la tuta ekumeno? La plej klera el kleruloj, lertega dancistino, legistino, inspirantino de artistoj kaj poetoj, kun neimitebla ĉarmo de virina logo… jen kio estas Egesiĥora!

— Kaj Tais? — interrompis Ptolemeo.

— En la deksep-jara aĝo ŝi estas famulino. En Ateno tio estas pli alta, ol multaj grandaj militestroj, regantoj kaj filozofoj de najbaraj landoj. Kaj ne eblas iĝi tia, se la dioj ne dotis per aŭgura koro, por kiu ekde la infaneco estas malfermitaj la emocioj kaj la esenco de homoj, fajnaj sentoj kaj scio de la vera belo, multe pli profunda, ol ĉe plejmulto de la homoj…

— Vi parolas pri ŝi kiel pri diino, — diris Nearĥo, malkontenta pri tio, ke Hefestiono taksis la spartaninon malpli alte, ol Tais-on, — vidu, ŝi mem ne sentas sin tia…

— Ja tio estas vera signo de anima alteco, — subite diris Aleksandro kaj enpensiĝis, — …longaj kolharoj… — La vortoj de la spartanino revekis lian sopiron pri la nigra blankfrunta Bukefalo. — Ĉi tie la atenanoj tranĉas la kolhararojn de siaj ĉevaloj, por ke ili staru brose, kiel sur helmo.

— Por ke la ĉevaloj ne rivalu kun la atenaninoj, inter kiuj malmultas densharaj, — ŝercis Egesiĥora.

— Al vi estas facile diri tiel, — subite enmiksiĝis Nannion, silentinta ĝis nun, — kiam la haroj de la spartaninoj proverbiĝis, same kiel ilia libereco.