Выбрать главу

— Kaj ĉu ĉi tie ne estas bestoj? — demandis Tais. — Ĉu eblas ne timi pri la ĉevalo?

— Ie en la montoj renkonteblas leonoj kaj panteroj, sed ili iĝis maloftaj pro konstanta ĉasado al ili. Antaŭ kelkaj jarcentoj sur ebenaĵoj kaj montetoj de Sirio loĝis elefantoj de malalta speco. Al ili ĉasadis egiptoj kaj fenicoj, akiradis eburon por Kreto kaj definitive ekstermis la elefantojn.

Tais facile faradis transirojn po tricent stadioj dum tago. Ptolemeo ne hastis, por ke aliru la lastaj taĉmentoj el la Delto. Leontisko kun siaj tesalianoj forrajdis antaŭen. Antaŭ la disiĝo li instruis Tais-on uzi persan ŝvitkovrilon kun larĝaj rimenoj kaj batala surbrustaĵo. La atenanino, komence obstininta, baldaŭ taksis ĝian oportunecon en malproksima vojaĝo. Leontisko donacis al Tais vazon kun infuzaĵo el folioj kaj verda ŝelo de juglando, kuiritaj en vinagro. Ŝmiritaj per ĝi, Boanergo kaj Salmaaĥ ĉesis timi mordantajn muŝojn. La fiaj insektoj eĉ ne eksidadis sur la ĉevalojn. La tesaliano rakontis al Tais regulojn de ŝmirado de ŝvitintaj ĉevaloj, kaj nun la hetajro sencede kontroladis, ke ĉevalistoj ŝmiru la ĉevalon, ĉiam komencante de la piedoj. Se ĉevaloj laciĝas, iliaj oreloj malvarmiĝas. Leontisko rakontis, kiel necesas froti la orelojn, refortigante la ĉevalon. Kaj ankoraŭ multajn etajn, tre necesajn sekretojn eksciis Tais de Leontisko dum tiuj kvin tagoj, kiam la tesalianoj iris kune kun la taĉmento de Ptolemeo. Nun, post dekado da vojo, proksimume tri mil stadioj estis disigantaj la taĉmenton disde la limo de Egiptujo.

Antaŭ ŝtupegoj de nealtaj montoj aperis ebenaĵo, larĝiĝanta al la maro. Pezaj, fleksitaj trunkoj de ŝtonaj kverkoj kun iliaj malgrandaj, rondaj kaj malhelaj folietoj, pli similaj al etfoliaj laŭroj, kreis naturan fortikaĵon ĉirkaŭ ĝi. Ruinoj de antikvaj konstruaĵoj en la orienta parto de la ebenaĵo altis super senorde tumultantaj dometoj de loĝata urbeto. Tio estis Armagedono, unu el la «ĉaraj» urboj de la antikva reĝo Salomono, kun ĉevalejoj, kiuj antaŭ sep jarcentoj entenis kelkcent ĉevalojn. Ptolemeo rakontis al Tais pri antikva profetaĵo de hebreaj saĝuloj. Ĝuste ĉi tie, sur la ebenaĵo de Armagedono, okazos la lasta decida batalo inter fortoj de la malbono kaj militistaro de la bono. La profetoj ne indikis la tempon de la batalo. Poste Tais eksciis, ke filozofoj de Hindujo antaŭdiris la tempon de la decida batalo de la Lumo kaj la Mallumo, sed ne indikis la lokon. Ili opiniis, ke la granda batalo de la hindaj legendoj, aranĝita de duondiaj potenculoj por kontentigi vantemon kaj potencemon, pereigis la kremon de iliaj popoloj kaj komencis novan historian epokon de akumulado de kolero kaj despotismo — Kali-Juga-n. Ĝuste post la fino de Kali-Juga devis okazi la terura batalo.

Kuniginte ambaŭ profetaĵojn, Tais determinis, ke la batalo ĉe Armagedono okazos nur je dudek tri jarcentoj kaj duono post la jaro de ŝia naskiĝo, kaj miris, kiel povis homoj interesiĝi pri tio, kio povas okazi en nekredeble fora estonteco. Tamen rememorinte, ke en Hindujo oni eĉ pli, ol la orfeistoj, kredas je reenkarniĝo kaj vico de ripetaj naskiĝoj, ŝi komprenis. Se homo kredis je senfina daŭro de sia loĝado sur la tero, do estas ne mirinde, ke lin interesis eventoj ankaŭ de tiom malproksima estonteco. Tamen Tais mem ne povis kredi je eblo de senfinaj reenkarniĝoj. La orfeismaj revelacioj ankoraŭ ne venkis la ensuĉitajn kun patrina lakto helenajn konceptojn pri pasemeco de la tera vivo. Kaj senfina vagado en la obskuro de Hadeso logis neniun…

La vojo malleviĝis al la maro kaj ekiris laŭlonge de la bordoj ĝis Tiro mem. Ptolemeo subite ekhastis, kaj ili trarajdis la restintajn kvarcent stadiojn dum tago kaj parto de luna nokto. Por Tais, hardiĝinta jam sufiĉe, kun ŝia bonega virĉevalo, tiu lasta peno ne faris specialajn malfacilaĵojn. Al la fenicino Za-Aŝt Tais konfidis la ĉaron kun siaj aĵoj kaj Salmaaĥ-on. Alveturinte en grandegan tendaron apud Tiro, la hetajro eksciis la kaŭzon de la hasto de Ptolemeo. Aleksandro havis unuan grandan kolizion kun la plej spertaj kaj maljunaj militestroj de la makedona armeo. Dario sendis leteron, proponante pacon, gigantan elaĉeton kaj estis fordonanta la tutan apudbordan parton de Azio kun Egiptujo. Aleksandro malakceptis la proponon, respondinte, ke ĝis kiam Dario venos ĉi tien por decida batalo aŭ por demeti sian titolon al la piedoj de Aleksandro, li persekutados lin ĝis la rando de la ekumeno.

La plej maljuna el la makedonaj militestroj, Parmenio, batalkamarado de Filipo, estis la unua, kiu kontraŭis al la tiom aroganta respondo. «Se mi estus Aleksandro, mi akceptus la kondiĉojn de la persoj», — diris Parmenio. «Ankaŭ mi akceptus, — konsentis Aleksandro, — se mi estus Parmenio». La pli aĝaj militestroj opiniis, ke ne eblas senfine elprovadi militan feliĉon, speciale kiam la kontraŭulo ankoraŭ havas grandegajn fortojn. Malproksimiĝo disde la maro en la profundon de la lando, en la senlimajn ebenaĵojn estas danĝera. La armeo de la makedonoj povas deŝiriĝi de la provizaj vojoj, kaj estas tute nesciate, kie kaj kiam Dario kolektos siajn trupojn por decida bato. Kvankam la armeo ripozis dum la vintro, tamen antaŭe estas varmega somero. En streĉa iro en nemezureblan foron la militistaro senfortiĝos, speciale la ĉefa forto de la makedonoj — la infanterio: la falango kaj la ŝildistoj. La lastaj nun nomiĝis argiroaspidoj — «arĝentaj ŝildoj», ricevinte tiujn ornamaĵojn pro la senekzempla kuraĝo ĉe Iso. La konsideroj, firmigitaj per kalkulo de antaŭe ne vidita militakiro, senekzemplaj venkoj, konkeritaj landoj kaj kaptitaj sklavoj, estis tiom persvadaj, ke la pli altranga, pli singardema parto de la militestroj prenis la opinion de Parmenio. La pli junaj militestroj, inter kiuj mankis sola Ptolemeo, decide staris por daŭrigo de la militiro, por definitiva frakaso de Dario kaj konkero de landoj ĝis la rando de la ekumeno.

Aleksandro konsciis, ke la junularon gvidas batala entuziasmo kaj amo al aventuroj pli, ol iuj aliaj konsideroj. La granda stratego mem komprenis minacan danĝeron de plua milito, sed malsame de la pliaĝuloj la vidis ankaŭ neeblon ĉesigi ĝin. Post la batalo ĉe Iso, post la detruo de la fenicaj urboj kaj la okupo de Egiptujo jam ne eblis halti duonvoje. Post kelkaj jaroj lia bonega militistaro, dissemita sur konkeritaj landoj, parte reveninta en la patrujon kiel veteranoj, ĉesos esti tiu fidinda batala forto, kun kiu eblis kontraŭstari al persaj armeoj. Eĉ sen milito la tridek mil makedonoj dissolviĝos ĉe la bordoj de la Interna maro, kiel salo en akvo. Por Aleksandro ne ekzistis elekto. Li kun persisto, heredita kaj de la patrino kaj de Filipo, deziris realigi sian delongan, junulan revon: trairi orienten, tien, kie leviĝas sur la ĉielon la suna ĉaro el post la rando de la tero kaj la akvoj de la oceano — la limo de la mortema vivo, ĝis la kabo Tamaro de antikvaj mapoj…

Vidate de la lasta montopasejo, la tendaro de la makedonoj sterniĝis per amaso de lumetoj. Malgraŭ la malfrua horo, etaj lignofajroj ankoraŭ brulis, prilumante rondojn de vigle konversaciantaj militistoj. Aliaj, ial ne manĝintaj, estis atendantaj, kiam bakiĝos flanoj kaj rostiĝos viando, kiu dum la tuta vintro estis liverata al la armeo laŭ ordono de Aleksandro.

Ptolemeo retenis la lacan ĉevalon kaj turniĝis sur la piedo, por iĝi vidalvide al Tais. La hetajro alrajdis proksimege, vidante la intencon de Ptolemeo diri ion sekretan.

— Aŭskultu, orfeistino! Fojfoje vi iel profetas ĝustan solvon. Kiel vi konsilus al Aleksandro — ĉu paciĝi kun Dario aŭ iri kontraŭ li?

— La reĝo ne bezonas konsilojn, des pli miajn!

— Mi komprenas tion pli, ol iu alia. La demando koncernas vin, se oni vin demandus?

— Mi respondos — antaŭen, nur antaŭen! Ne eblas halti! Tio estas pereo!

— Mi ĝuste tion atendis! — ravite ekkriis Ptolemeo. — Vi estas vera amikino por militestro kaj, eble, reĝo!

Kun tiuj vortoj Ptolemeo brakumis Tais-on, altirante al si, por kisi, kaj subite kun krio retiriĝis. Spronita per la kalkanoj, lia ĉevalo saltis en mallumon. Konsternita de la malapero de la makedono, Tais ĉirkaŭrigardis kaj, kompreninte, kio okazis, komencis laŭte ridi. Boanergo, ĵaluze gardanta sian rajdantinon, dolore mordis Ptolemeon. Post momento la makedono reaperis.