Выбрать главу

— Ĉu vere? Stranga junulo! Vi estas bela, kaj mi plurfoje vidis, kiel li rigardis al vi… ĉu vi donis al li ankoraŭ vinon kaj manĝigis per io?

— Li eltrinkis la kalikon unuglute, kvazaŭ malbonan akvon de dezerto. La manĝon ne tuŝis kaj silentis, rigardante al la pordo, en kiun foriris tiu lamio, filino de mallumo! Tiel daŭris senfine, ĝis, perdinte paciencon, mi forpelis lin. Kaj li foriris, ne dankinte kaj ne adiaŭinte, kiel trodrinkinta milian bieron…

— Jen kion mi ne atendis! — ekkriis Tais. — Ĉu la lamio tiel trafis lin per Eroso? Kial? Li vidis, kiel vi dancas balariton, kiel fleksiĝema estas via staturo kaj kiel sveltaj estas viaj kruroj!

— Vi estas bonkora al mi, sinjorino! — respondis la fenicino, retenante larmojn. — Sed vi estas virino kaj ne komprenos forton de la nigra lamio. Mi pririgardis ŝin bone. Ŝi havas ĉion kontraŭan al mi.

— Pri kio vi diras?

— Ĉio, kio ĉe mi estas mallarĝa, — ĉe ŝi estas larĝa: la femuroj, la suroj, la okuloj, kaj kio estas larĝa: la ŝultroj, la talio, tio ĉe ŝi estas mallarĝa. — La fenicino ĉagrene svingis la manon. — Ŝi havas staturon, kiel la via, sinjorino, sed ŝi estas pli peza, pli pova, ol vi! Kaj tio frenezigas virojn, speciale tiajn, kiel tiu knabaĉo…

— Do li malakceptis vin kaj pensas pri ŝi? Ne gravas, baldaŭ ni veturos pluen, kaj la lamio forviŝiĝos el la memoro de Likofono… Ha, mi forgesis — ĉu vi deziras resti? Ĉu plu deziras?

— Nun eĉ pli, sinjorino! Ni, fenicoj, havas instruon de Senhuniafono. Ĝi diras, ke deziro jam kreas. Kaj mi deziras nove rekrei min!

— Ankaŭ ĉe ni deziro, Potos, estas kreado. Furioza deziro aŭ naskas necesan formon, aŭ finiĝas per anoja — frenezo. Venos la tempo — ni vidos. Donu al mi la leteron!

Ptolemeo sendis saluton, petis memori kaj neniuokaze veturi pluen, antaŭ ol venos la taĉmento, sendita por ŝi, estrata de lia amiko. Se venos malbonaj sciigoj, Tais devos ne resti en la templo, sed kun sia gardistaro el resaniĝantaj militistoj rapidi al la maro, en golfeton Ison, situantan nur je dek kvin parasangoj, tra la montoj okcidenten. Tie staras tri ŝipoj, kies estro akceptos Tais-on kaj atendos ankoraŭ duonmonaton. Se Ptolemeo kun Aleksandro ne aperos dum tiu tempo, endas navigi en Helenujon.

Tais pensis, ke Ptolemeo en profundo de la animo estas pli nobla, ol li mem deziras ŝajni inter krudaj makedonaj militestroj. Ŝi kisis la leteron kun tenero.

Ptolemeo skribis pri vojaĝo tra arda stepo — maro da alta herbo, jam paliĝinta pro somera sekeco. Ili veturadis kaj veturadis tagon post tago, ĉiam pli malproksime forirante trans la horizonton, senfine sterniĝantan orienten. Malklara antaŭtimo maltrankviligis ĉiujn, kaj eĉ Aleksandron. Ptolemeo vidis, kiel longe bruladis nokte lumigilo en lia tendo. La militestro konsiliĝadis kun skoltoj, legadis priskribojn — periegesojn. Iom post iom Aleksandro flankenigadis la vojon de la armeo maldekstren, al la nordo. Gvidistoj konvinkis lin pri baldaŭa veno de eĉ pli granda varmego. Sekiĝos herbo, sekiĝos riveretoj kaj rojoj, dume sufiĉe provizantaj la armeon per akvo. Tridek kvin mil homoj nun estis sekvantaj Aleksandron, sed ĉi tie, en senfinaj ebenaĵoj de Azio, la militestro unuafoje eksentis, ke por tiuj vastaĵoj lia armeo estas negranda. Ardaj ventoj blovis renkonten per spirado de pereigaj dezertoj, etendiĝantaj post la stepo. Kiel demonoj flugadis kirloj de polvo, kaj sur la horizonto la varmega aero kvazaŭ levadis la teron super malklaraj bluaj lagoj da fantoma akvo.

Kiam ili turnis sin al la nordo, herbo iĝis pli alta kaj densa, kaj flave malklaraj riveretoj iĝis grizaj. Okazis plena eklipso de la luno. (Kiel ŝi preteratentis ĝin? — pensis Tais). Sciantaj homoj deklaris, ke la armeo venis en la landon, kie reĝas la Regantino de la Bestoj. De ĉiuj bestoj — la ĉielaj, la teraj kaj la subteraj, tiu, kiun oni nomas Aŝtoret, Kibela aŭ Rea, kaj la helenoj opinias ŝin ankoraŭ Artemiso aŭ Hekato. Se ŝi aperos rajde sur leono, do ĉiuj ne evitos pereon.

Aleksandro turnis sin al la militistoj kun parolo, konvinkante ne timi. Li scias la antaŭdestinon kaj kondukas ilin al la fino de la milito kaj al nenombreblaj trezoroj…

Tais legis inter la linioj de Ptolemeo — talenta verkisto — novan senton, antaŭe nekonatan al la makedonoj. Tiu sento plej verŝajne estis timo.

Unuafoje serioze ekpensis la hetajro, kiom freneze kuraĝa estis la entrepreno de Aleksandro. Kian diecan kuraĝon necesas havi, por malproksimiĝi de la maro en profundon de nekonata lando renkonten al armeegoj de la Reĝo de Reĝoj. Imaginte al si la aŭdacon de la plano, la atenanino komprenis, ke en la okazo de malvenko la makedona armeo estos forviŝita de sur la tero kaj nenio helpos al ĝi. Ĉesos ekzisti kaj la dieca militestro, kaj Ptolemeo, kaj Leontisko… Eble, nur Nearĥo savos sian floton kaj revenos al la bordoj de la patrujo. Kun kia malico kaj malpacienco atendas tion senfinaj malamikoj, grandaj kaj malgrandaj, ardantaj per justa venĝo kaj per malkuraĝa hiena jubilo… Jes, ĉiuj ŝiaj amikoj ne povas atendi indulgon, kaj saĝa estas Ptolemeo, lasinta en rezervo duan eblon por savi Aleksandron kaj sin. La unua konsistas en la floto de Nearĥo, atendanta en la malaltejo de Eŭfrato, se renkontiĝo kun Dario okazos ne norde, sed sude. Ptolemeo skribis pri onidiroj, ke Dario kolektis ĉiujn siajn fortojn, sennombrajn rajdistojn ekde la fama persa gvardio de Senmortuloj ĝis baktrianoj kaj sogdoj.

Mirinda afero: malgraŭ la maltrankvilo, rimarkebla en la letero de Ptolemeo, ĝi plenigis Tais-on per certeco pri baldaŭa venko. Kun des plia malpacienco ŝi atendos novajn sciigojn…

En la sekva tago anstataŭ Likofono la loĥago sendis variolmarkitan makedonon kun ankoraŭ ne saniĝintaj cikatroj sur la ŝultro kaj la kolo.

— Anstataŭ la gestioto, — ridetaĉis la militisto, evidente kontenta pro la veturo kun la fama belulino de Ateno, la urbo de fabela eleganteco kaj klereco.

— Kaj Likofono?

— Foriris en la urbeton por ion aĉeti — ĉu kuracilon. Li, ŝajne, ekmalsanis…

Tais klakis per la manplatoj, vokante Za-Aŝt-on, sendis la militiston preni lian ĉevalon. La fenicino eksidis sur Salmaaĥ-on, kiel plurfoje faradis sur la vojo ekde la limo de Egiptujo, kaj ŝia malgaja vizaĝo eklumis per knabeca fervoro. Ili ambaŭ komencis konkuri en rapido de la ĉevaloj, de tempo al tempo lasante fore malantaŭe la gardiston, retenataj nur per liaj koleraj krioj. Elrajdinte sur randon de la senhoma stepo, ambaŭ virinoj haltis ĉarmitaj. La stepo floris per neordinare intenskoloraj floroj, kiajn oni neniam vidis en Helenujo.

Sur altaj nudaj tigoj balanciĝis sub vento globetoj de admirinda ĉielblua koloro, grandaj je pomo. Ili kreskis dise kun same maldense kreskantaj sun-flavaj, tute oraj, globformaj infloreskoj de altaj vegetaĵoj kun mallarĝaj kaj maloftaj folioj. La or-blua ornamo sternis sur polve griza fono en diafana matena aero.

— Fabelo, sed ne floroj! — ekkriis la makedono, frapita de la mirakla bunteco. Estis domaĝe ĉifi ilian belon per ĉevalaj hufoj. Ili turnis sin dekstren, por ĉirkaŭrajdi flanke, kaj denove haltis antaŭ aro da eĉ pli mirindaj floroj. La piedojn de la rajdantoj atingis herbo kun malmolaj pintoj, prisemitaj de grandaj purpuraj floroj en formo de kvinpintaj steloj kun petaloj, forte larĝigitaj ekstere kaj rekte detranĉitaj ĉe la finoj. Tais ne eltenis. Desaltinte de sur la amblulo, ŝi plukis brakplenon da purpuraj floroj, kaj la fenicino kolektis orajn kaj bluajn globojn. Tigoj de la lastaj evidentiĝis tre similaj al ordinara cepo kun akra cepa odoro. Dividinte la kolektitajn florojn en du grandajn bukedojn, Tais ekrajdis plenrapide malantaŭen kaj leviĝis sur la nordan montopasejon al la malgranda templo de la netenera, moka, fremda Iŝtar.

Penante ne rigardi en la mallarĝajn verd-orajn okulojn, ŝi haste dismetis la florojn sur la altaro, staris ĉirkaŭ minuto kaj ŝtele eniris en la sanktejon, al la altreliefo de la minaca Lilito. Tie ŝi malagrafis la harpinglon kaj enpikis ĝin el la fingron de la maldekstra mano, ŝmiris per la ŝprucinta sango la altaron kaj, lekante la vundeton, foriris ne retrorigardante.